Vikicitaro eowikiquote https://eo.wikiquote.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.44.0-wmf.1 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikicitaro Vikicitaro-Diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Faŝismo 0 6039 50367 50341 2024-10-30T10:41:05Z Sj1mor 4367 50367 wikitext text/x-wiki {{Temo | nomo = Faŝismo | dosiero = Mussolini_and_Hitler_1940_(retouched).jpg | vikipedio = Faŝismo | komunejo = | komunejokat = | vikivortaro = faŝismo | vikinovaĵoj = }} '''[[w:Faŝismo|Faŝismo]]''' estas politika movado, naskiĝinta en [[Italio]] en 1921, kies ĉefaj karakterizoj estas [[naciismo]], [[Marksismo|kontraŭmarksisma]] neado de klasaj interesoj kaj [[Diktaturo|diktatoreca]] ŝtatregado. == Citaĵoj == === Jean Baudrillard === {{Citaĵo |teksto = [[Fetiĉo|Fetiĉigo]] de la [[aĵo]] aperas por ombrigi tiun neeltebelan malkovron, sed la afero konsistas nome en tio, diras [[Freud]], ke tiu ĉi aĵo estas ne iu ajn aĵo, ofte tio estas la lasta aĵo, rapide rimarkita antaŭ traŭmiga malkovro. Do fetiĉigita estos ĉefe tiu [[historio]], kiu tuj antaŭas nian “senreferencan” [[epoko]]n. Jen kie radikas ĉieesto de faŝismo kaj [[milito]] en retroo — koincido, sed ne rilata al [[politiko]], ja estus naive elkonduki el [[rememoro]]j pri faŝismo ĝian nuntempan renaskiĝon (nome pro tio ke ni ne plu vivas ĉe ĝi, ĉar ni vivas ĉe io alia, eĉ malpli gaja, nome pro tio faŝismo povas denove iĝi alloga en sia [[krueleco]], filtrita per [[Estetiko|estetikaj]] rimedoj de retroo). |aŭtoro = [[Jean Baudrillard]] |verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Faŝismo estas rezistado al tio, rezistado senlima, [[Racio|senracia]], demencia — ne gravas; ĝi ne allogus tiun ĉi amasan [[energio]]n, se ĝi ne estus rezistado al io eĉ malpli bona. Ĝia [[krueleco]], ĝia [[teruro]] interrilatas al ''eĉ pli granda teruro, devenanta el miskiĝo de la [[Realo|reala]] kaj racia'', kiu kreskis en la [[Okcidento]], kaj faŝismo estas respondo al tio. |aŭtoro = [[Jean Baudrillard]] |verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] |origina teksto = }} === Umberto Eco === {{citaĵo |teksto=Faŝismo iĝis ĝenerala termino pro tio, ke oni povas forigi de faŝisma reĝimo unu aŭ pliajn kvalitojn, kaj ĝi ankoraŭ estas rekonebla kiel faŝisma. Se oni forigas imperiismon de faŝismo, ankoraŭ restas Franco kaj Salazar. Se oni forigas koloniismon, ankoraŭ restas la balkana faŝismo de la ustaŝoj. Se oni aldonas al la itala faŝismo radikalan kontraŭkapitalismon (kiu neniam multe interesis Mussolini), rezultas Ezra Pound. Se oni aldonas kulton de kelta mitologio kaj grela mistikismo (tute fremda al la oficiala faŝismo), rezultas unu el la plej estimataj faŝismaj guruoj, Julius Evola. |origina teksto=Fascism became an all-purpose term because one can eliminate from a fascist regime one or more features, and it will still be recognizable as fascist. Take away imperialism from fascism and you still have Franco and Salazar. Take away colonialism and you still have the Balkan fascism of the Ustashes. Add to the Italian fascism a radical anti-capitalism (which never much fascinated Mussolini) and you have Ezra Pound. Add a cult of Celtic mythology and the Grail mysticism (completely alien to official fascism) and you have one of the most respected fascist gurus, Julius Evola... |aŭtoro=[[Umberto Eco]] |verko=Ur-Fascism ("La prafaŝismo")}} {{citaĵo |teksto=Laŭ mi estas eble skizi liston de kvalitoj, kiuj estas tipaj de io, kion mi nomas la Prafaŝismo, aŭ la Eterna Faŝismo[:]... la kulto de la tradicio... malakcepto de la modernismo... la kulto de agado nur cele de agado... [kie] pensado estas formo de sin-kastro... [kaj] malkonsento estas perfido... [kiu] ekspluatas kaj pliseverigas la naturan timon pri malsameco... laŭdefine rasisma... allogo de frustrita meza klaso, klaso, kiu suferas ekonomian krizon aŭ sentojn pri politika humiligado... obsedo pri komploto, eble internacia... eterna militado... malestimo por la malfortuloj... popola elitismo... kulto de heroismo... maĉismo... elektema popolismo, kvalita popolismo... individuoj havas neniujn rajtojn kaj la popolo estas vidata kiel kvalito, unuanima ento, kiu esprimas la Komunan Volon... [kaj] malriĉigita vortaro kaj baza sintakso por limigi la ilojn por kompleksa kaj kritika rezonado. |origina teksto=I think it is possible to outline a list of features that are typical of what I would like to call Ur-Fascism, or Eternal Fascism[:]... the cult of tradition... the rejection of modernism... the cult of action for action's sake... [where] thinking is a form of emasculation... [and] disagreement is treason... exploiting and exacerbating the natural fear of difference... racist by definition... appeal to a frustrated middle class, a class suffering from an economic crisis or feelings of political humiliation... obsession with a plot, possibly an international one... permanent warfare... contempt for the weak... popular elitism... cult of heroism... machismo... selective populism, a qualitative populism... individuals have no rights, and the People is conceived as a quality, a monolithic entity expressing the Common Will... [and] an impoverished vocabulary, and an elementary syntax, in order to limit the instruments for complex and critical reasoning. |aŭtoro=[[Umberto Eco]] |verko=Ur-Fascism ("La prafaŝismo")}} {{citaĵo |teksto=La adeptoj [de faŝismo] devas senti sin humiligitaj per la trudpompaj [[mono]] kaj forto de siaj [[malamiko]]j. Kiam mi estis knabo, oni instruis al mi pripensi la anglojn kiel la kvinfojtage manĝantan popolon. Ili pli ofte manĝis ol la malriĉaj sed sobraj [[italoj]]. [[Judoj]] estas riĉaj kaj helpas unu la alian per sekreta reto de reciproka asistado. Tamen, la adeptoj devas esti konvinkitaj, ke ili povas subigi la malamikojn. Tiel, per konstanta movado de la retorika fokuso, la malamikoj estas samtempe tro fortaj kaj tro malfortaj. |origina teksto=The followers [of fascism] must feel humiliated by the ostentatious wealth and force of their enemies. When I was a boy I was taught to think of Englishmen as the five-meal people. They ate more frequently than the poor but sober Italians. Jews are rich and help each other through a secret web of mutual assistance. However, the followers must be convinced that they can overwhelm the enemies. Thus, by a continuous shifting of rhetorical focus, the enemies are at the same time too strong and too weak. |verko=Ur-Fascism ("La prafaŝismo") |aŭtoro=[[Umberto Eco]]}} {{citaĵo |teksto=La prafaŝismo ankoraŭ estas ĉirkaŭ ni, fojfoje senuniforma. Estus multe pli facile por ni, se aperus sur la scenejo iu, kiu dirus, "Mi volas remalfermi Auschwitz; mi volas ke la Nigraĉemizuloj denove paradu en la italaj placoj." La vivo ne estas tiom simpla. La prafaŝismo povas reveni en la malplej kulpebla kostumo. Nia devo estas malkovri ĝin kaj fingromontri ĝin en ĉiu el ĝiaj novaj instancoj — ĉiutage kaj en ĉiu parto de la mondo. |origina teksto=Ur-Fascism is still around us, sometimes in plainclothes. It would be so much easily for us, if there appeared on the scene somebody saying "I want to re-open Auschwitz, I want the Blackshirts to parade again in the Italian squares". Life is not that simple. Ur-Fascism can come back under the most innocent of disguises. Our duty is to uncover it and point the finger at any of its new instances — every day and in every part of the world. |aŭtoro=[[Umberto Eco]] |verko=Ur-Fascism ("La prafaŝismo")}} === Erich Fromm === ==== Fuĝo for de libereco [1941] ==== {{Citaĵo |teksto = Se oni atakas [[libereco]]n je la nomo de [[kontraŭfaŝismo]], do [[minaco]] ne iĝas malpli granda ol kaze de atako je la nomo de faŝismo mem. |aŭtoro = [[Erich Fromm]] |verko = Fuĝo for de libereco [1941] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Se rilate “normalan” [[homo]]n nin interesos nur lia [[Ekonomio|ekonomia]] bonfarto, se ni malatentos [[Subkonscio|subkonscian]] [[sufero]]n de averaĝa aŭtomatizita homo, ni ne povos kompreni tiun [[danĝero]]n, devenantan el la homa [[karaktero]], kiu minacas nian [[kulturo]]n: pretecon akcepti iun ajn [[ideologio]]n kaj iun ajn [[gvidanto]]n kontraŭ promeso de ekscita [[vivo]], kontraŭ propono de [[Politiko|politika]] strukturo kaj [[simbolo]]j, donantaj al la vivo de la individuo iun ŝajnon de la [[senco]] kaj [[ordo]]. [[Despero]] de la homoj-[[roboto]]j estas nutra medio por la politikaj celoj de faŝismo. |aŭtoro = [[Erich Fromm]] |verko = Fuĝo for de libereco [1941] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = …neniam antaŭe la [[vorto]]j estis uzataj por kaŝado de la [[vero]] tiom abunde kiel hodiaŭ. [[Perfido]] de aliancanoj nomiĝas pacigo, milita [[agreso]] estas maskata kiel [[defendo]] kontraŭ [[atako]], konkerado de etaj [[popolo]]j okazas sub la nomo de traktato pri [[amikeco]] kaj kruelega subpremado de la tuta [[nacio]] plenumiĝas je la nomo de [[nacional-socialismo]]. [[Objekto]]j de la samaj fiuzoj iĝis la vortoj “[[demokratio]]”, “[[libereco]]” kaj “[[individuismo]]”. Ekzistas nur unu ebleco difini veran diferencon inter demokratio kaj faŝismo. Demokratio estas sistemo, kreanta [[Ekonomio|ekonomiajn]], [[Politiko|politikajn]] kaj [[Kulturo|kulturajn]] kondiĉojn por plena evoluo de la individuo. Faŝismo — kiel ajn ĝi sin nomus — estas la sistemo, iganta la individuon subiĝi al eksteraj celoj kaj malfortiganta evoluon de lia vera individueco. |aŭtoro = [[Erich Fromm]] |verko = Fuĝo for de libereco [1941] |origina teksto = }} ==== La sana socio [1955] ==== {{Citaĵo |teksto = Faŝismo, [[rasismo]] kaj [[stalinismo]] estas la plej brilaj manifestiĝoj de tia kombino de la [[kulto]]j de la [[ŝtato]] kaj [[klano]], enkorpiĝintaj je unu [[figuro]] de la [[gvidanto]], [[führer]]. |aŭtoro = [[Erich Fromm]] |verko = La sana socio [1955] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Komuna trajto de [[naziismo]], faŝismo kaj [[stalinismo]] estas tio, ke ili proponis al la izolita [[individuo]] novan azilon kaj [[sekureco]]n. Tiuj sistemoj kreis kondiĉojn por la plej alta grado de [[fremdiĝo]]. |aŭtoro = [[Erich Fromm]] |verko = La sana socio [1955] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[naziismo]], faŝismo kaj [[stalinismo]]] Novaj sistemoj estis konstruitaj sur la plej granda [[mensogo]]. Tio rilatas same al iliaj programoj kaj al iliaj gvidantoj. En siaj programoj ili [[Promeso|promesis]] konstrui ion similan al [[socialismo]], tamen tio, kion ili efektive faris estis neado de ĉio, kio estis komprenata sub tiu ĉi nocio en la socialisma [[tradicio]]. [[Mussolini]], timema fanfarono, iĝis [[simbolo]] de vireco kaj [[kuraĝo]]. [[Hitlero]], maniulo-detruanto, estis glorata kiel konstruanto de la nova [[Germanio]]. [[Stalin]], malvarmsanga kaj ambicia intriganto, estis bildigata kiel amanta [[patro]] de sia [[popolo]]. |aŭtoro = [[Erich Fromm]] |verko = La sana socio [1955] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Faŝismo estis alvokita por kuraci la vunditan nacian [[orgojlo]]n per fanfaronaj sloganoj kaj foriti indignon de la [[amaso]]j de ĝia vera direkto; kaj samtempe faŝismo [[Deziro|deziris]] transformi [[Italio]]n en pli modernan [[Industrio|industrian]] ŝtategon. Faŝismo [[Fiasko|fiaskis]], ne realiginte siajn [[celo]]jn, ĉar ĝi neniam serioze provis solvi aktualajn [[Ekonomio|ekonomiajn]] kaj socialajn problemojn de Italio. |aŭtoro = [[Erich Fromm]] |verko = La sana socio [1955] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Germanio]] inverse [kompare al [[Italio]]] estis la plej evoluita [[Industrio|industria]] lando en [[Eŭropo]]. Kaj se faŝismo povis havi almenaŭ [[Ekonomio|ekonomian]] destinon, do [[naziismo]] ne havis ankaŭ ĝin. Ĝi estis [[ribelo]] de la malsupraj kaj [[Meza klaso|mezaj klasoj]], [[Senlaboreco|senlaboraj]] [[oficiro]]j kaj [[studento]]j kaj baziĝis sur senmoraligo, kiu iĝis sekvo de la [[Milito|milita]] [[malvenko]] kaj [[inflacio]], kaj pli ĝuste, de la amasa senlaboreco en la periodo de la deklino post 1929. Tamen naziismo ne povus venki sen aktiva subteno de grandaj posedantoj de [[Financo|financa]] kaj industria [[kapitalo]]j, timigitaj je kreskanta en la amasoj [[malkontento]] pri la [[Kapitalismo|kapitalisma]] sistemo... Tiu [[minaco]] kaŭzis, ke gravaj fakoj de la germana kapitalismo subtenis [[Hitlero]]n. |aŭtoro = [[Erich Fromm]] |verko = La sana socio [1955] |origina teksto = }} === Eric Hoffer === {{Citaĵo |teksto = La samaj [[homo]]j, kiaj plenigas la kreskantan [[Amaso|amasan]] [[movado]]n, verŝajne volonte uzus eblecon transloĝiĝi al alia [[lando]]. Transloĝiĝo do povas esti anstataŭigo de la amasa movado. Tre verŝajne ke se [[Usono]] kaj la [[Brita imperio]] helpu ekzemple al amasa [[elmigrado]] el [[Eŭropo]] post la [[Unua mondmilito]], — ne okazus nek la faŝisma, nek la [[Naziismo|nazia]] [[revolucio]]j. En nia [[lando]] [[Libereco|libera]] kaj facila transloĝiĝo tra grandega kontinento helpis al la sociala stabileco. |aŭtoro = [[Eric Hoffer]] |verko = La vera kredanto [1951] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Opinio]] ke [[fanatikulo]]j de malsamaj koloroj devas troviĝi ĉe malsamaj polusoj malkongruas al [[realo]]: ili ĉiuj apartenas al la sama tendaro. Nur fanatikulo kaj [[moderulo]] troviĝas ĉe kontraŭaj polusoj kaj renkontiĝi ne povas. Fanatikuloj de malsamaj koloroj rigardas unu la alian suspekteme kaj pretas ĉiuminute kroĉiĝi je la gorĝo unu de alia. Sed ili estas najbaroj kaj preskaŭ [[parenco]]j. Ili [[Malamo|malamas]] unu la alian kaj estas same proksimaj kiel Saŭlo kaj [[Apostolo Paŭlo|Paŭlo]]. Kaj por fanatikulo-[[komunisto]] pli facilas iĝi faŝisto, [[ŝovinisto]] aŭ [[katoliko]] ol sobra [[liberalulo]]. |aŭtoro = [[Eric Hoffer]] |verko = La vera kredanto [1951] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La vojon al la [[Amaso|amasa]] [[movado]] kreas la “homoj de la vorto”, realigas la movadon la [[fanatikulo]]j, stabiligas la “homoj de la ago”. Por la movado estas bone kaj verŝajne eĉ necese por ĝia daŭrigo ke tiujn ĉi [[rolo]]jn plenumu malsamaj [[homo]]j — unu post alia, laŭorde. Kiam okazas, ke la movadon ekde ĝia koncipo ĝis maturiĝo gvidas la sama homo aŭ la samaj homoj (aŭ homoj de la sama tipo), do la movado kutime [[Fiasko|fiaskas]]. La faŝisma kaj [[Naziismo|nazia]] movadoj ne havis sinsekvajn ŝanĝojn en la gvidantaro kaj ambaŭ finiĝis per katastrofo. Fanatikeco de [[Hitlero]], lia malkapablo halti, malkapablo al la rolo de la praktika “homo de la ago” pereigis la movadon. Se Hitlero mortus meze de la [[1930-aj jaroj]] la movadon sendube ekgvidus “homo de la ago” simila al [[Hering]] kaj ĝi postvivus. |aŭtoro = [[Eric Hoffer]] |verko = La vera kredanto [1951] |origina teksto = }} === José Ortega y Gasset === {{Citaĵo |teksto = …kaj [[bolŝevismo]] kaj faŝismo, du [[Politiko|politikaj]] “novaĵoj”, aperintaj en [[Eŭropo]] kaj najbare al ĝi, klare prezentas moviĝon en rea direkto. |aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]] |verko = La ribelo de la amasoj (1930) |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[burĝo]]j tute ne estas tiom [[Timo|timemaj]], kiel li [ [[Georges Sorel]] ] pensis kaj hodiaŭ emas al [[perforto]] oble pli ol [[laboristo]]j… Faŝismo, etburĝa fenomeno, superis je perforto la tutan laboristan movadon. |aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]] |verko = La ribelo de la amasoj (1930) |origina teksto = }} === Wilhelm Reich === {{Citaĵo |teksto = Kontraŭe al la vera strebo akiri [[libereco]]n, faŝismo estis konsiderata, kaj ĝis nun estas konsiderata, [[diktaturo]] de malmultnombra reakcia kliko. Viveco de tiu ĉi [[eraro]] klarigeblas per nia [[timo]] alfronti [[realo]]n, nome: faŝismo estas internacia fenomeno, penetrinta en ĉiujn sociajn instituciojn de ĉiuj landoj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En pura formo faŝismo estas sumo de ĉiuj senraciaj karakterologiaj reagoj de ordinara [[homo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Faŝisma [[mentaleco]] estas mentaleco de “eta [[homo]]”, sklavigita, strebanta al [[potenco]] kaj samtempe protestanta. Ne hazarde estas ke ĉiuj faŝismaj [[diktatoro]]j devenas el la reakcia medio de la “etaj homoj”. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Faŝismo estas ne [[politika partio]], sed specifa koncepto de la [[vivo]], rilato al la [[homo]], [[amo]] kaj [[laboro]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] de la vidpunkto de apogo de la [[amaso]]j, faŝismo efektive estis [[movado]] de la [[meza klaso]]. [[Hitlero]] neniam ricevus ĝian subtenon, se li ne promesus komenci [[lukto]]n kontraŭ grandaj [[korporacio]]j. La meza klaso helpis al li venki, ĉar li estis kontraŭ granda [[komerco]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] de ideologia vidpunkto faŝismo spegulas [[rezistado]]n de sekse kaj ekonomie malsana [[socio]] kaj dolorigaj, sed necesaj revoluciaj streboj al seksa kaj ekonomia [[libereco]], la libereco, nura [[penso]] pri kiu morte timigas [[reakciulo]]n. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ne havas [[senco]]n prezenti raciajn [[argumento]]jn al faŝisto, kiu estas narcisisme konvinkita je grandega supereco de sia germana [[spirito]] nur pro tio ke li manipulas per senraciaj [[sento]]j, ne raciaj argumentoj. Do provoj pruvi al faŝisto ke [[nigrulo]]j kaj [[italoj]] ne staras “malpli alte” ol [[germanoj]] en rasa [[hierarĥio]], neeviteble fiaskos. Li sentas ke “pli alte” kaj jen ĉio. [[Rasa teorio|Rasan teorion]] eblas refuti nur per eltrovo de ĝiaj senraciaj [[celo]]j. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Hetajrismo estas kompletigata per vira [[samseksemo]]. Pro deviga karaktero de geedza [[vivo]] [[viro]]j forkuras al [[hetajro]]j kaj voluptuloj por restarigi sian seksan perceptemon. Tio klarigas neeviteblan similecon de seksaj cirkonstancoj de la epoko de [[Platono]] kaj seksa strukturo de faŝistoj, kiuj proklamas neceson de la plej strikta formo de [[patriarkeco]] kaj fakte renaskigas kadre de la familio seksan vivon de la [[tempo]] de Platono, tio estas “[[pureco]]n” en [[ideologio]], sed efektive disfalon kaj [[patologio]]n. [[Alfred Rosenberg|Rosenberg]] kaj [[Hans Bluher|Bluher]] traktas la ŝtaton sole kiel la viran ŝtaton, kreitan sur samseksema bazo. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Reakciulo]] (faŝisto) supozas [[ekzisto]]n de proksima rilato inter la [[familio]], [[nacio]] kaj [[religio]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} === Diversaj aŭtoroj === {{Citaĵo |teksto = [...] ĉia leviĝo de faŝismo atestas malsukcesintan [[revolucio]]n. |aŭtoro= [[Walter Benjamin]] |verko= |origina teksto = }} {{citaĵo|Faŝismo, almenaŭ la germana versio, estas formo de [[kapitalismo]], kiu pruntas de [[socialismo]] nur tiujn kvalitojn, kiuj faros ĝin efika por militaj celoj... Ĝi estas planita sistemo, agordita al difinita celo, monda konkerado, kaj ne permesanta, ke ia privata intereso, ĉu kapitalista aŭ laborista, obstrukcos ĝian vojon.|origina teksto=Fascism, at any rate the German version, is a form of [[capitalism]] that borrows from [[Socialism]] just such features as will make it efficient for war purposes... It is a planned system geared to a definite purpose, world-conquest, and not allowing any private interest, either of capitalist or worker, to stand in its way.|aŭtoro=[[George Orwell]]|verko=The Lion and the Unicorn: Socialism and the English Genius|jaro=1941}} {{citaĵo |teksto=Ne, [faŝistoj kaj kontraŭfaŝistoj] ne samas. Unu flanko estas rasisma, antaŭjuĝa, Naziisma. La alia kontraŭas rasismon kaj antaŭjuĝon. [Ili estas en] morale apartaj universoj. |origina teksto=No, [fascists and anti-fascists are] not the same. One side is racist, bigoted, Nazi. The other opposes racism and bigotry. [They are in] morally different universes. |aŭtoro=[[Mitt Romney]], Respublikana ekskandidato por prezidenteco de Usono}} {{citaĵo |teksto=La plej grava minaco al [[Usono]] hodiaŭ estas ne [[komunismo]]. Ĝi estas la moviĝo de Usono al faŝisma [[teokratio]], kaj ĉio, kio okazis dum la administrado de [[Ronald Reagan|Reagan]], gvidas nin rekte tra tiu kondukilo ... Mi ja pensas tion. ... Kiam oni havas registaron, kiu preferas iun moralan kodekson derivitan de iu religio, kaj tiu morala kodekso iĝas leĝaro por konformi al unu religia vidpunkto, kaj se okazas, ke tiu kodekso estas tre, tre dekstra, preskaŭ ĝis Attila la Huno... |originala teksto=The biggest threat to America today is not communism. It's moving America toward a fascist theocracy, and everything that's happened during the Reagan administration is steering us right down that pipe … I really think that. … When you have a government that prefers a certain moral code derived from a certain religion and that moral code turns into legislation to suit one certain religious point of view, and if that code happens to be very, very right wing, almost toward Attila the Hun... |aŭtoro=[[Frank Zappa]] |verko=''Crossfire'', 1986}} {{citaĵo |teksto=La komunaj elementoj de faŝismo — ekstrema [[naciismo]], [[socia darvinismo]], la gvidanto-principo, [[elitismo]], kontraŭliberalismo, kontraŭegalecismo, kontraŭdemokratiismo, maltoleremo, glorado de [[milito]], la supereco de la [[ŝtato]] kaj kontraŭintelektulismo — kune formas doktrinon iom malstriktan. Faŝismo pli emfazas agadon ol teorion, kaj faŝismaj teoriaj verkoj estas ĉiam malfortaj. La [[naziismo]] de [[Hitler]] havis sufiĉe pli multe da teorio, kvankam ĝia intelekta kvalito estas terurega. Tiu pli multa teoria enhavo ĉefe temas pri [[raso]], kaj estis la rasaj teorioj de Hitler, kiuj distingis naziismon de la itala faŝismo. |origina teksto=The common elements of fascism — extreme nationalism, social Darwinism, the leadership principle, elitism, anti-liberalism, anti-egalitarianism, anti-democracy, intolerance, glorification of war, the supremacy of the state and anti-intellectualism — together form a rather loose doctrine. Fascism emphasises action rather than theory, and fascist theoretical writings are always weak. Hitler's Nazism had rather more theory, though its intellectual quality is appalling. This greater theoretical content is mostly concerned with race, and it was Hitler's racial theories that distinguished Nazism from Italian fascism. |aŭtoro=[[Ian Adams]] |verko=Political Ideology Today (1993)}} {{Citaĵo |teksto = [pri [[Vladimir Putin]]] La ŝtato kiu li elpensis, havas rimarkindan similecon al la faŝismaj eksperimentoj en [[Italio]]: la ekstreme [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] (sed ne [[Totalismo|totalisma]]), kun specifa simbiozo de supera potenco kaj komerca [[oliĝarĥio]], sekvanta [[ideologio]]n, bazitan sur apenaŭ maskita troigita [[ŝovinismo]]. |aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]] |verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[Lincoln Steffens]]] Li mortis pro paralizo de koro ĉe sia tajpilo. Sur paperfolio, kiu elstaris el ĝi, estis nefinita artikolo pri la [[Hispana Enlanda milito|hispanaj eventoj]]. La lastaj vortoj de tiu ĉi artikolo estis jenaj: "Ni, [[Usono|usonanoj]], devas memori, ke ni devos same batali kontraŭ la faŝistoj". |aŭtoro= [[Ilja Ilf]], [[Eŭgeno Petrov]] |verko=[[Unuetaĝa Usono]] |origina teksto = Он умер от паралича сердца за своей машинкой. На листе бумаги, который торчал из нее, была недописанная статья об испанских событиях. Последние слова этой статьи были следующие: «Мы, американцы, должны помнить, что нам придется вести такой же бой с фашистами». }} {{citaĵo |teksto=[[Arto]] kaj kontraŭfaŝismo estas samsignifaj. |origina teksto=Art and anti-fascism are synonymous. |aŭtoro=John Langdon-Davies}} {{Citaĵo |teksto = ...de faŝismo [[Rusio]] hodiaŭ estas tre malproksima... Nian [[socio]]n oni povas riproĉi pri pasiveco, nematureco, pri tio ke ĝi ne superkreskis [[superstiĉo]]jn, ne iĝis civitana, sed ne pri tio ke ĝi estas faŝisma. Kaj se ne okazos iuj [[katastrofo]]j kiel [[Oktobra revolucio|en 1917]], mi dirus ke la rusia socio kreskos direkte al [[Eŭropunio]], sed ne direkte al izoliĝo. |aŭtoro = [[Andrej Movĉan]] |verko = Kia estos la mondo post cent jaroj [2018] |origina teksto = [...] от фашизма Россия сегодня очень далека [...] Наше общество можно упрекать в пассивности, незрелости, в том, что оно не переросло предрассудки, не стало гражданским, но не в том, что фашистское. И если не случится каких-то катастроф, как в 1917 году, я бы сказал, что российское общество растет в сторону Евросоюза, а не в сторону изоляции. }} == Vidu ankaŭ == * [[Naziismo]] * [[Hispana Enlanda milito]] * [[Dua mondmilito]] {{Socia kaj politika filozofio}} [[Kategorio:Faŝismo| ]] i9flox7m1zxfb1b9n9lozkxrxp6vtbv Amasa psikologio de faŝismo 0 12573 50368 50263 2024-10-30T10:41:24Z Sj1mor 4367 50368 wikitext text/x-wiki {{Temo | nomo = Amasa psikologio de faŝismo | koloro = | dosiero = | vikipedio = | komunejo = | komunejokat = | vikivortaro = | vikinovaĵoj = }} '''Amasa psikologio de faŝismo''' (germane: ''Die Massenpsychologie des Faschismus'') estas la verko de [[Aŭstrio|aŭstra]] [[psikologo]] [[Wilhelm Reich]], eldonita en 1942 kaj dediĉita al la [[amasa psikologio]] kaj ĝia rilato al [[faŝismo]]. == Citaĵoj == {{Citaĵo |teksto = Al supraĵa nivelo de [[personeco]] de averaĝa [[homo]] propras [[modereco]], [[ĝentileco]], [[kompatemo]], [[respondeco]], [[diligenteco]]. Okazus neniuj sociaj [[tragedio]]j se tiu ĉi supraĵa tavolo de la homa personeco havus senperan kontakton kun lia profunda, natura bazo. Bedaŭrinde okazas alie. La supraĵa tavolo de la personeco ne tuŝas la profundan biologian bazon de [[individueco]]; ĝi sin apogas sur la duan, interan tavolon de la [[karaktero]], kiu konsistas sole el [[impulso]]j de [[krueleco]], [[sadismo]], [[volupto]], [[avideco]] kaj [[envio]]. Tio estas kion [[Freud]] nomis [[nekonscio]] [...] Post trairo de la dua tavolo de “[[perverso]]j” kaj profundiĝo je biologia subtsrato de la homo, ĉiam troveblas la tria, plej profunda tavolo, kiun ni nomas biologia bazo. En tiu ĉi bazo, ĉe bonaj kondiĉoj, la homo kutime estas sincera, laborema, kunlaborema, ama kaj, kaze de sufiĉa motivado, racie malamanta estaĵo. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Forigu la [[masko]]n de [[edukado]] kaj antaŭ vi aperos ne natura komunikemo, sed nur perversa, sadisma tavolo de la [[karaktero]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En etikaj kaj sociaj [[idealo]]j de [[liberalismo]] ni vidas [[defendo]]n de la specifaĵoj de la supraĵa tavolo de la [[karaktero]], kiu koncentriĝas je [[sinrego]] kaj [[toleremo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉio vere revolucia (veraj [[arto]] kaj [[scienco]]) aperas sur natura, biologia bazo de la [[personeco]]. Eĉ ne unu vera [[revoluciulo]], [[artisto]] kaj [[sciencisto]] ankoraŭ sukcesis ricevi subtenon de la popolaj [[amaso]]j kaj iĝi ilia [[gvidanto]]; kaj eĉ se iu sukcesis, li ne povis deteni ilian [[intereso]]n pri vive grava sfero dum sufiĉe longa [[tempo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Malsame ol [[liberalismo]] kaj vera [[revolucio]], kaze de [[faŝismo]] la afero statas tute alie. En ĝia esenco manifestiĝas ne la supraĵa kaj profunda tavoloj, sed kutime la dua, intera karakterologia tavolo de la sekundaraj emoj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kontraŭe al la vera strebo akiri [[libereco]]n, [[faŝismo]] estis konsiderata, kaj ĝis nun estas konsiderata, [[diktaturo]] de malmultnombra reakcia kliko. Viveco de tiu ĉi [[eraro]] klarigeblas per nia [[timo]] alfronti [[realo]]n, nome: faŝismo estas internacia fenomeno, penetrinta en ĉiujn sociajn instituciojn de ĉiuj landoj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Sperto]], akirita en sfero de karakterologia analizo, ebligis al mi konvinkiĝi ke ekzistas eĉ ne unu [[individuo]], en kies strukturo ne haveblus elementoj de la faŝisma perceptado kaj [[pensado]]. Kiel politika [[movado]] [[faŝismo]] diferenciĝas de la aliaj reakciaj [[partio]]j per tio, ke kiel ĝia portanto kaj defendanto servas popolaj [[amaso]]j. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En pura formo [[faŝismo]] estas sumo de ĉiuj senraciaj karakterologiaj reagoj de ordinara [[homo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Skalo kaj vasteco de disvastiĝo de “rasaj [[superstiĉo]]j” atestas ke ilia fonto estas ne [[faŝismo]]. Inverse, faŝismo aperas surbaze de [[Rasismo|rasa malamo]] kaj servas kiel ĝia politike organizita esprimo. De tio sekvas ke ekzistas germana, itala, hispana, anglasaksa, juda kaj araba faŝismoj. Rasa [[ideologio]] estas pure biopatologia esprimo de karakterologia strukturo de orgasme impotenta [[personeco]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Faŝismo]] subtenas religiemon, kiu estiĝas rezulte de [[seksa perverso]], kaj transformas [[Masoĥismo|masoĥisman]] [[karaktero]]n de la antikva [[religio]]. Mallonge dirite, ĝi transigas la religion el “transmonda” sfero de [[filozofio]] de [[sufero]] al “cisa” sfero de [[Sadismo|sadisma]] [[murdo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Faŝismo|Faŝisma]] [[mentaleco]] estas mentaleco de “eta [[homo]]”, sklavigita, strebanta al [[potenco]] kaj samtempe protestanta. Ne hazarde estas ke ĉiuj faŝismaj [[diktatoro]]j devenas el la reakcia medio de la “etaj homoj”. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Forme de [[faŝismo]] mekanistika, aŭtoritata [[civilizacio]] eligas el subpremita “eta [[homo]]” tion, kion dum multaj jarcentoj ĝi trudis al la sklavigita homo helpe de [[mistikismo]], [[militarismo]] kaj [[aŭtomatismo]]. Tiu “eta homo” skrupule esploris [[konduto]]n de “granda homo” kaj pro tio reproduktas ĝin je misformita kaj groteska formo. Faŝismo estas [[serĝento]] de kolosa [[armeo]] de nia profunde malsana, industrie evoluinta civilizacio. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Frenezan [[faŝisto]]n ne eblas sendanĝerigi, se trovi lin laŭe al ekzistantaj politikaj cirkonstancoj nur je [[germano]] aŭ [[japano]], sed ne samtempe ankaŭ en [[usonano]] kaj [[ĉino]]; se ne trovi lin en si mem; se ni ne konas sociajn instituciojn, en kiuj oni ĉiutage okupiĝas pri lia [[edukado]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En 1932 [...] oni persone avertis min, ke mi estos mortpafita tuj post kiam [[marksistoj]] akiros [[potenco]]n en [[Germanio]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Nun estas klare ke [[faŝismo]] ne estas kreaĵo de iu [[Hitlero]] aŭ [[Mussolini]], sed esprimo de senracia strukturo de la amasa [[homo]]. Nun iĝis pli evidente ol antaŭ dek jaroj ke [[rasa teorio]] estas biologia [[mistikismo]] [...] ni komencis intuicie kompreni, ke faŝisma mistikismo estas orgasma pasio, limigita de mistika distordo kaj subpremo de natura [[sekseco]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Agado de la marksismaj [[partio]]j en [[Eŭropo]] malsukcesis (dirante tion mi tute ne sentas rankoran [[ĝojo]]n), ĉar subaze de nocioj de la [[19-a jarcento]] ili penis kompreni [[faŝismo]]n de la [[20-a jarcento]], kiu estas tute nova fenomeno. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Faŝismo]] estas ne [[politika partio]], sed specifa koncepto de la [[vivo]], rilato al la [[homo]], [[amo]] kaj [[laboro]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Rezulte de lukto kontraŭ faŝisma [[pesto]], la [[socio]] engaĝiĝis je procezo de grandegaj internaciaj revoluciaj ŝanĝoj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Karakterologia analizo malagnoskas [[ekzistado]]n de klasaj diferencoj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Komunigo de la [[produktadrimedoj]] iĝos aktuala aŭ ebla nur kiam la laboristaj [[amaso]]j estos strukture pretaj, do [[konscio]]s sian [[respondeco]]n pri ilia [[regado]]. Nuntempe la amasoj plejparte ne nur ne strebas al tia [[regado]], sed ankaŭ nesufiĉe pretas al ĝi. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Necesas substreki ke eĉ en [[Sovetia Rusio]] ekzistas ne ŝtata [[socialismo]], sed [[ŝtata kapitalismo]] en strikte marksisma [[senco]] de tiu ĉi nocio. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= Enkonduko al [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1942] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri ekonomia krizo en [[Germanio]] en 1929-1933] [...] rezulte de [[ekonomia krizo]], kiu kiel oni atendis venigos la [[amaso]]jn al la [[maldekstra movado]], en proletaj tavoloj de la loĝantaro okazis grava ideologia ŝoviĝo direkte al la [[dekstra movado]]. Do aperis splitiĝo inter ekonomia bazo, ema al la maldekstra flanko, kaj [[ideologio]] de la vastaj sociaj tavoloj, emaj al la dekstra flanko. Tiu splitiĝo restis nerimarkita kaj neniu ekpensis kial vastaj tavoloj de la loĝantaro, trafitaj de ekstrema [[mizero]], venis al [[naciismo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En periodo de rapida falo de la ekonomia aktiveco en [[Germanio]], kresko de nombro de la voĉoj donitaj al [[NSDAP]], estis jena: 800 000 en 1928, 6 400 000 aŭtune 1930, 13 000 000 somere 1932 kaj 17 000 000 en januaro 1933. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] socia-ekonomia klarigo perdas forton en kazoj, kiam [[penso]]j kaj agoj de la [[homo]] malkongruas al ekonomia situacio, do estas senraciaj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Sendube ekonomiaj [[intereso]]j de la germana [[imperiismo]] estis senperaj decidaj faktoroj, sed ĉe tio ne indas malaltigi [[rolo]]n de [[psikologio]] de la [[amaso]]j kiel bazo de la [[mondmilito]]j. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La afero estas ke ĉiu socia [[ordo]] kreas en la [[amaso]]j de siaj membroj psikologian strukturon, kiun ĝi bezonas por atingo de siaj precipaj [[celo]]j. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [malkovro de [[Freud]]] [[Konscio]] okupas nur etan lokon en psika [[vivo]]; ĝi mem estas kontrolata de psikaj procezoj, kiuj okazas nekonscie kaj pro tio estas nealireblaj por konscia [[kontrolo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Mallonge dirite, tasko de la [[moralo]] estas formi obeemajn [[personeco]]jn, kiuj malgraŭ [[mizero]] kaj [[humiligo]] devos kongrui al la [[postulo]]j de la aŭtoritata [[ordo]]. Do la [[familio]] estas la eta modelo de la aŭtoritata [[ŝtato]], en kiu [[infano]] devas lerni adaptiĝi al la sociaj kondiĉoj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Se [[subpremado]] de la materialaj [[bezono]]j instigas al [[rezisto]], do subpremado de la seksaj bezonoj preventas reziston al ambaŭ formoj de la subpremado. En la dua kazo la subpremado sekvigas elpremadon de la seksaj bezonoj el la [[konscio]], ĉe tio la subpremado mem akceptas formon de morala [[defendo]]. Efektive la bremsado de la rezistado mem okazas nekonscie. En la konscio de la averaĝa nepolitikema [[homo]] ni trovos eĉ ne [[spuro]]n de la rezistado. Tiu ĉi procezo kaŭzas estiĝon de la [[konservativismo]], [[timo]] de [[libereco]] — unuvorte, de la reakcia pensado. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Danke al procezo de forpremado la [[sekseco]] ne atingas naturan kontentiĝon kaj pro tio strebas al diversaj anstataŭaĵoj de la kontentigo. Tiel ekzemple sekve de [[perverso]] la natura [[agresemo]] manifestiĝas forme de kruda [[sadismo]], kiu okupas gravan lokon en la amaspsikologia bazo de la imperiismaj [[milito]]j, incitataj de malmultnombra grupo de [[homo]]j. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = De la vidpunkto de la [[amasa psikologio]] en la bazo de la militarisma fenomeno kuŝas libidoza mekanismo. Seksa efekto de milita [[uniformo]], erotike provokanta [[influo]] de ritma “ansera paŝado” kaj ekshibicia [[karaktero]] de la milita [[ordo]] montriĝis pli alirebla por la [[konscio]] de junaj [[vendistino]]j kaj [[sekretariino]]j ol [[parolo]]j de la bone edukitaj [[politikisto]]j. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Nun ni pli bone komprenas [[signifo]]n de la procezo de “[[konstruado]] de [[ideologio]] sur la ekonomia bazo”: seksa bremsado tiel ŝanĝas strukturon de [[personeco]] de la ekonomie subpremita [[homo]], ke li agas, sentas kaj pensas malgraŭ siaj materialaj [[intereso]]j. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = “[[Führer]]” povas fari [[historio]]n nur tiam, kiam strukturo de lia [[personeco]] kongruas al personecaj strukturoj de la vastaj [[grupo]]j. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ambigua rilato al la [[aŭtoritato]] — kombino de [[malobeo]] kun [[agnosko]] de la aŭtoritato kaj [[obeo]] — estas unu el la ĉefaj specifaĵoj de ĉiu personeca strukturo de la [[meza klaso]], ekde periodo de [[seksa maturiĝo]] kaj ĝis plenkreskiĝo, kaj ĝi trovas speciale klaran manifestiĝon ĉe [[persono]]j, kies [[vivo]] pasis en materiala [[bezono]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Hitlero]] kun granda [[sento]] parolas pri sia [[patrino]]. Li kredigas nin, ke li ploris nur unufoje en la [[vivo]], nome kiam mortis lia patrino. Lia malaprobo de la [[sekso]] kaj neŭroza adorado de la [[patrineco]] klare manifestiĝas en lia rezonado pri la [[raso]]j kaj [[sifiliso]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] [[Hitlero]] sin turnas al la naciismaj [[sento]]j kaj decidas ellabori sian propagandan [[teknologio]]n por kreado, laŭ ekzemplo de [[marksistoj]], de amasa [[organizaĵo]] surbaze de sinsekva aplikado de tiu ĉi teknologio [...] Tamen sian [[sukceso]]n tiu ĉi organizaĵo ŝuldas al la [[amaso]]j, ne al Hitlero. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = De la vidpunkto de socia bazo, [[nacional-socialismo]] estis etburĝa [[movado]], kaj tia ĝi estis ĉie kie ĝi aperis, ĉu en [[Italio]], [[Hungario]], [[Argentino]] aŭ [[Norvegio]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] de la vidpunkto de apogo de la [[amaso]]j, [[faŝismo]] efektive estis [[movado]] de la [[meza klaso]]. [[Hitlero]] neniam ricevus ĝian subtenon, se li ne promesus komenci [[lukto]]n kontraŭ grandaj [[korporacio]]j. La meza klaso helpis al li venki, ĉar li estis kontraŭ granda [[komerco]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Socia [[konscio]] de la [[ŝtatoficisto]] estas karakterizata ne de lia [[solidareco]] kun [[kolego]]j, sed de lia rilato al la [[registaro]] kaj “[[nacio]]”. Ĝi konsistas en kompleta [[identiĝo]] kun la ŝtata [[potenco]], kaj kaze de oficisto de privata [[kompanio]] — en identiĝo kun la kompanio. La ŝtatoficisto estas same obeema kiel industria [[laboristo]]. Kial ĉe li ne aperas [[sento]] de solidareco, kiel ĉe la industria laboristo? Tio klarigeblas per lia intera pozicio inter administra organo kaj la ĉefa parto de la manlaboristoj. Subiĝante al [[altrangulo]]j, li estas reprezentanto de la potenco por la subuloj kaj kiel tia li okupas privilegiitan moralan (sed ne materialan) pozicion. En la [[amasa psikologio]] tia tipo estas identigata kun armea [[serĝento]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉe ĉiam preta adaptiĝi al estraro [[burĝo]] estiĝas splitiĝo inter lia ekonomia pozicio kaj lia [[ideologio]]. Lia [[vivo]] pasas en materiale limigitaj cirkonstancoj, sed en sia strebo imiti la mastrojn li nemalofte iĝas ridinda. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Adaptiĝema [[psikologio]] ebligas trovi konkretan diferencon de psikologia strukturo de [[etburĝo]] de strukturo de industria [[laboristo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En komenca etapo familia situacio de diversaj [[grupo]]j de [[eta burĝaro]] ne diferenciĝas de ilia senpera ekonomia stato. La [[familio]] estas eta mastrumo aŭ [[entrepreno]]. (Tio ne koncernas la familiojn de la [[ŝtatoficisto]]j). |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Farmista tipo de [[produktado]] kaŭzas starigon de striktaj familiaj rilatoj inter ĉiuj membroj de la [[familio]] ĉe kondiĉo de antaŭa [[subpremado]] kaj forpuŝado de la [[sekslogo]]j, minacantaj per seriozaj sekvoj. Tiam sur tiu ĉi duobla bazo aperas tipe kamparana mondrigardo. Ĝia esenco estis patriarka-seksa [[moralo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Tamen nocioj de “[[honesteco]]” kaj “[[devo]]” ludas sufiĉe gravan [[rolo]]n en la [[vivo]] de la [[eta burĝaro]]. Tion ne eblas klarigi nur per strebo kaŝi la veran krudan materialan bazon. Ĉar malgraŭ la tuta [[hipokriteco]], altaj [[sento]]j elvokitaj de la nocioj “honesteco” kaj “devo” ne estas falsaj. La [[demando]] konsistas nur en ilia [[fonto]]. Fontojn de tiuj ĉi sentoj necesas serĉi en nekonscia emocia [[vivo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En [[persono]] de la [[patro]] [[aŭtoritata ŝtato]] havas sian reprezentanton en ĉiu [[familio]], kaj pro tio la familio transformiĝas je tre grava ilo de ĝia [[potenco]]. Aŭtoritata pozicio de la patro spegulas lian politikan [[rolo]]n kaj malkaŝas ligon de la familio kun la aŭtoritata ŝtato. La patro okupas en la familio la saman pozicion kian okupas rilate lin [[estro]] en produktada procezo. En siaj [[infano]]j, speciale en la [[filo]]j, li reproduktas tiun sklavecan rilaton al la aŭtoritato. Danke al tiuj kondiĉoj aperas pasive servema rilato de [[etburĝo]] al la figuro de [[führer]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] [[Seksa bremsado|seksaj bremsadoj]] kaj malfortigoj, konsistigantaj la plej gravajn premisojn de [[ekzistado]] de la aŭtoritata [[familio]] kaj difinantaj strukturan formiĝon de [[psikologio]] de [[etburĝo]], realiĝas helpe de religia [[timo]], kiu estiĝas surbaze de la [[sento]] de [[seksa kulpo]] kaj radikas profunde en la emocia sfero. Tiel ni venas al [[problemo]] de rilato de [[religio]] al neado de la fakto mem de la ekzistado de [[sekslogo]]. Seksa [[impotenteco]] kaŭzas malfortiĝon de la sento de [[memfido]]. En iuj kazoj tio estas kompensata per krudiĝo de la [[sekseco]], en aliaj [[krueleco]] iĝas trajto de la [[karaktero]]. Devigado regi sian seksecon kaj subtenado de [[Seksa subpremado|seksa forpuŝado]] kaŭzas aperon de patologiaj emoce kolorigitaj nocioj de [[honoro]] kaj [[devo]], [[kuraĝo]] kaj [[sinrego]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Deviga [[Seksa bremsado|subpremado de seklogoj]] estas la ĉefa [[fonto]] de [[energio]] kaj enhavo de [[mistikismo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Laŭ sia subjektiva-emocia esenco, nocioj de [[patrujo]] kaj [[popolo]] estas nocioj de [[patrino]] kaj [[familio]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] naciismaj [[sento]]j formiĝas surbaze de familiaj ligoj kaj, same kiel familiaj ligoj, ili radikas en fiksita ligo kun [[patrino]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Naciismaj [[sento]]j ne trovis ĉe industriaj [[laboristo]]j tiom klaran esprimon kiel ĉe [[etburĝo]]j. Tio klarigeblas per diferencoj en la sociaj vivkondiĉoj kaj — sekve — per pli liberaj familiaj rilatoj [...] Kial industria laboristo estas tiom influema al [[internaciismo]] dum etburĝo klare emas al [[naciismo]]? En objektiva ekonomia situacio tiun ĉi diferencon oni povus difini nur konsiderante la supremenciitan ligon inter ekonomia kaj familia stato de la industria laboristo. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Do familia [[imperiismo]] estas reproduktata en nacia imperiismo je ideologia nivelo. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] de ideologia vidpunkto [[faŝismo]] spegulas [[rezistado]]n de sekse kaj ekonomie malsana [[socio]] kaj dolorigaj, sed necesaj revoluciaj streboj al seksa kaj ekonomia [[libereco]], la libereco, nura [[penso]] pri kiu morte timigas [[reakciulo]]n. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Realigado de strebo liberiĝi de [[jugo]] de ekonomia [[ekspluatado]] estas bremsata ĉefe danke al [[timo]] de “[[seksa libereco]]”, kiu estas imagata de reakcia [[pensanto]] kiel seksa [[ĥaoso]] kaj [[degrado]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La unua [[regulo]] de ĉiu reakcia [[politiko]] en la sfero de [[kulturo]] konsistas je “[[protektado]] de la [[familio]]”, nome de granda aŭtoritata familio. Ĝuste tian [[senco]]n kaŝas en si vortumo “[[defendo]] de la [[ŝtato]], kulturo kaj [[civilizacio]]”. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Do en medio de [[kamparano]]j kaj [[etburĝo]]j, por kiuj kutima afero estas partopreno de la tuta [[familio]] en funkciado de eta [[bieno]] aŭ [[entrepreno]], ekzistas bazo por akcepto de ambicia imperiisma [[ideologio]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ju pli senhelpa iĝas “amasa [[individuo]]” (danke al sia [[edukado]]), des pli klare manifestiĝas lia [[identiĝo]] kun [[führer]] kaj des pli profunde infana [[bezono]] je [[protekto]] sin kaŝas en la [[sento]] de lia unueco kun führer. Tiu ĉi emo al identiĝo konsistigas psikologian bazon de nacia [[narcisismo]], do de [[memfido]] de aparta [[homo]], kiu asociiĝas kun “grandeco de la [[nacio]]”. Etburĝa [[individuo]] sentas sin en führer, en aŭtoritata [[ŝtato]]. Danke al tia identiĝo li sentas sin defendanto de “nacia heredaĵo” kaj de la “nacio”. Tiu ĉi sento malebligas al li malestimi la “[[amaso]]jn” kaj kontraŭstarigi sin al ili kiel individuon. [[Teruro]] de lia materiala kaj seksa stato estas tiom ŝirmata de altiga ideo de aparteno al la [[raso]] de mastroj kaj de [[ekzistado]] de elstara führer, ke kun tempopaso li komplete perdas [[kompreno]]n de la tuta mizereco de sia blinda [[fideleco]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Laboristo]], konscianta sian profesian majstrecon, estas libera de psrikologia strukturo de [[obeemo]]. Li identigas sin kun sia [[laboro]], ne kun führer, kun internaciaj laboristaj [[amaso]]j, ne kun [[nacio]], [[patrujo]]. Pro tio li estas kontraŭo de [[etburĝo]]. Li sentas sin [[gvidanto]], sed ne danke al sia identiĝo kun führer, sed danke al [[konsciado]] de sia plenumado de laboro vive grava por [[ekzistado]] de la [[socio]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] inter socia situacio kaj karakterologia strukturo ne ekzistas simpla mekanisma ligo. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ordinara industria [[laboristo]] diferenciĝas de etburĝa laboristo per malfermita, senĝena aliro al [[sekseco]], sendepende de lia [[stulteco]] kaj [[konservativismo]] en la aliaj rilatoj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ekstrema influemo de eta [[farmisto]] de [[ideologio]] de politika [[reakcio]] klarigeblas per individuisma formo de lia mastrumado kaj ekstrema izoliteco de lia familia situacio. Tio kaŭzas splitiĝon inter socia situacio kaj [[ideologio]]. Malgraŭ striktaj formoj de [[patriarkeco]] kaj kongrua al ili [[moralo]], ĉe eta farmisto disvolviĝas naturaj — eĉ kaze de distordo — formoj de [[sekseco]]. Same kiel ĉe industriaj [[laboristo]]j (malsame ol etburĝaj laboristoj), farmista [[junularo]] komencas seksan [[vivo]]n en frua [[aĝo]]. Tamen pro severa patriarkeca [[edukado]], sekseco de la junularo havas torditan kaj eĉ krudan [[karaktero]]n. Sekseco de [[junulino]]j estas karakterizata de [[frigideco]]. Sekse kaŭzitaj [[murdo]]j, kruda [[ĵaluzo]] kaj [[sklavigado]] de [[virino]]j apartenas al tipaj manifestiĝoj de sekseco en kamparana medio. Nenie [[histerio]] ricevis tioman disvastiĝon kiel en [[kamparo]]. Patriarkeca [[geedzeco]] estas la fina [[celo]] de la kampara edukado ĉe strikta diktaĵo de la agrikultura [[ekonomio]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Industriaj [[laboristo]]j de la [[20-a jarcento]] havas malmulte da komunaj trajtoj kun [[proletaro]] de la [[tempo]] de [[Karolo Markso]]. Ili grandparte kopiis de [[burĝaro]] [[kutimo]]jn kaj [[opinio]]jn [...] okazis malfortiĝo de strukturaj kaj ideologiaj limoj inter diversaj [[Socia klaso|sociaj klasoj]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Faŝismo]] penetras en aliajn [[grupo]]jn de [[laboristo]]j de ambaŭ flankoj. Penetrado en medion de “marĝena [[proletaro]]” (termino kiun ĉiuj kontraŭas) okazas surbaze de rekta [[korupto]]. Aliflanke, penetrado en medion de “laborista [[aristokrataro]]” okazas helpe de korupto, kaj de ideologia [[influo]]. Germana faŝismo kun propra al ĝi [[senprincipeco]] promesadis ĉion al ĉiuj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En la [[tempo]] de “trankvila” burĝa [[demokratio]] industria [[laboristo]] havis du ĉefajn eblecojn: identigi sin kun [[burĝaro]], kiu okupas pli altan pozicion en la [[socio]], aŭ identigi sin kun sia [[socia klaso]], kiu formas sian kontraŭreakcian [[vivmaniero]]n. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Do necesas konsideri serioza [[eraro]] strebon adaptiĝi al konservativismaj streboj de [[laboristo]]j per aranĝo de [[bankedo]]j kiel “[[komunikilo]] kun [[amaso]]j”. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En reakcia strukturo de [[laboristo]]j, vestitaj je [[frako]]j, aĉetitaj de iliaj [[edzino]]j por “[[bankedo]]j”, estas pli da [[vero]] de la [[vivo]] ol en centoj da [[artikolo]]j. Kompreneble frako kaj hejma [[festeno]] kun [[biero]] estis nur eksteraj manifestiĝoj de procezo, okazinta en [[psiko]] de laboristo, kaj ili atestis pri haveblo de bazo por perceptado de nacional-socialisma [[propagando]]. Se [[faŝisto]] promesis ankaŭ “malfondon de [[proletaro]]”, en plejparto de la kazoj lian [[sukceso]]n garantiis nome la frako, ne ekonomia programo. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Revolucio]]j pli ofte okazas en industrie [[subevoluintaj landoj]] kiel [[Ĉinio]], [[Meksiko]] kaj [[Barato]] ol en landoj kiel [[Anglio]], [[Usono]] kaj [[Germanio]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = De la vidpunkto de [[amasa psikologio]], [[social-demokratio]] sin apogas sur konservativismaj strukturoj de siaj subtenantoj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Al [[proletaro]] de la [[19-a jarcento]] propras [[obeemo]] al la [[sorto]]. [[Humoro]]n de proletaro kaj [[kamparano]]j regis [[indiferenteco]] kaj [[apatio]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Firmeco de [[social-demokratio]] en krizaj jaroj atestas profundecon de penetrado de [[konservativismo]] en laboristan medion. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En la bazo de la [[rasa teorio]] kuŝas konjekto pri [[ekzistado]] en la [[naturo]] de “fera [[leĝo]]”, laŭ kiu parigo de ĉiu [[animalo]] devas okazi nur kun reprezentanto de sia specio. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Laŭ [[opinio]] de [[Hitlero]], la [[homaro]]n necesas dividi je tri [[raso]]j: fondintoj de [[kulturo]], portantoj de kulturo kaj detruantoj de kulturo. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[rasa teorio]] de faŝismo] Ekzistado de “[[malsuperaj homoj]]” estas la ĉefa kondiĉo por kreado de la plej alta [[kulturo]]. La unua kulturo de la [[homaro]] estis bazita sur uzado de malsuperaj rasoj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ne havas [[senco]]n prezenti raciajn [[argumento]]jn al [[faŝisto]], kiu estas narcisisme konvinkita je grandega supereco de sia germana [[spirito]] nur pro tio ke li manipulas per senraciaj [[sento]]j, ne raciaj argumentoj. Do provoj pruvi al faŝisto ke [[nigrulo]]j kaj [[italoj]] ne staras “malpli alte” ol [[germanoj]] en rasa [[hierarĥio]], neeviteble fiaskos. Li sentas ke “pli alte” kaj jen ĉio. [[Rasa teorio|Rasan teorion]] eblas refuti nur per eltrovo de ĝiaj senraciaj [[celo]]j. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[naciismo]]] Ekonomiaj faktoroj konsistigas ne [[esenco]]n de respektiva [[ideologio]], sed nur socian grundon por kreskigado de naciismaj ideologioj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] alta grado de identigo kun [[führer]] kaŭzis gravajn sekvojn, ĉar ĝi kaŝis realan pozicion de la homo kiel malmultsignifa reprezentanto de la amasoj. Malgraŭ vasala stato, ĉiu nacional-socialisto sentas sin “eta Hitlero”. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Senracia [[timo]] de [[sifiliso]] estas unu el la ĉefaj fontoj de [[antisemitismo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Kredo]] je “[[animo]]” kaj ĝia “[[pureco]]” estas kredo je [[sekseco]], “seksa pureco”. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Matriarkeco]], kies [[ekzistado]] estis pruvita de [[historiisto]]j, kongruas ne nur al strukturo de natura laborista [[demokratio]], sed ankaŭ al [[socio]], bazita sur natura [[sekseco]]. Aliflanke, [[patriarkeco]] havas aŭtoritatan [[ekonomio]]n kaj ĝia seksa-energia strukturo estas karakterizata de katastrofeco. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Laŭ patriarkecaj [[postulo]]j, naiva [[sentemo]] de [[matriarkeco]] akiras formon de lasciva [[volupto]] de makabraj fortoj. Dioniza fonto transformiĝas je “peka [[sopiro]]”, kiu en patriarkeca [[kulturo]] estas traktata kiel ĥaosa kaj “malpura”. Seksaj rilatoj akiras distorditan, lascivan [[karaktero]]n kaj patriarkeca [[homo]] unuafoje trafas katenojn de [[ideologio]], en kiu la seksa kaj malpura, seksa kaj vulgara aŭ demona estas asociataj kiel neapartigeblaj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En kondiĉoj de trudita [[virgeco]] konduto de [[virino]]j, sub premo de iliaj seksaj bezonoj, perdas virgecon. Anstataŭ natura orgasma sentemo ĉe [[viro]]j aperas seksa [[krudeco]], kaj ĉe virinoj — percepto de [[sekskuniĝo]] kiel io maldeca. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Kulposento]], ligita al [[sekseco]], rompas naturan orgasman procezon de [[seksa kuniĝo]], kreante [[obstaklo]]jn sur la [[vojo]] de seksa [[energio]], kiu poste trovas aliajn vojojn por sia manifestiĝo. [[Neŭrozo]]j, seksaj [[devio]]j kaj kontraŭsocia aktivado iĝas disvastiĝintaj sociaj fenomenoj [...] Kun tempopaso tiu distordita, krudigita kaj prostituigita sekseco defendas [[ideologio]]n, danke al kiu ĝi aperis. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ni devas memori ke religia [[mistikismo]] ĝenerale rifuzas seksa-energian principon kaj kondamnas [[sekseco]]n kiel pekan fenomenon en la [[vivo]] de la [[homaro]], de kiu ni povos liberigi nur estonteco. Aliflanke naciisma faŝismo listigas volupton inter trajtoj de “fremda raso”, malaltigante ĝin tiel ĝis la plej malsupera nivelo. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] transiro de [[potenco]] kaj de materialaj [[valoro]]j de demokratiaj [[gento]]j al aŭtoritata [[familio]] de [[gvidanto]] okazas ĉefe helpe de subpremado de la seksaj streboj de la [[popolo]]. Do la [[seksa subpremado]] transformiĝas je grava faktoro de divido de la [[socio]] je [[klaso]]j. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Longdaŭra [[Monogamio|monogamia]] [[geedzeco]] iĝis la ĉefa institucio de patriarkeca [[socio]] kaj restas tia ĝis nun. Por [[defendo]] de tiaj geedzecoj tamen necesis senvalorigi naturajn generajn strebojn, subigante ilin al ĉiam pli striktaj limigoj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En periodo de politikaj transformadoj de la tuta socia strukturo, [[konflikto]] inter [[sekseco]] kaj deviga [[moralo]] neeviteble atingas pinton. Iuj konsideras tion [[degenero]] de moralo, la aliaj vidas en tio “[[seksa revolucio|seksan revolucion]]”. En iu ajn kazo [[venko]]n de natura sekseco oni taksas kiel “degenero de kulturo”. Tiu ĉi venko estas perceptata kiel “degenero” nur pro tio, ke ĝi minacas la [[ekzistado]]n de deviga moralo. De objektiva vidpunkto disfalas nur la sistemo de seksa [[diktaturo]], do la sistemo destinita gardi en [[individuo]] devigajn moralajn valorojn je [[intereso]]j de la aŭtoritataj [[geedzeco]] kaj [[familio]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉe [[antikvaj grekoj]], kies skriba [[historio]] komenciĝas nur post kompleta evoluo de [[patriarkeco]], ni trovas jenan strukturon de [[sekseco]]: [[dominado]] de la [[viro]]j, [[hetajro]]j por altaj sociaj klasoj kaj [[prostituino]]j por la mezaj kaj malaltaj klasoj, ĉe tio [[edzino]]j trenas sklavecan [[ekzistado]]n, plenumante [[rolo]]n de nuraj naskomaŝinoj. Dum la [[tempo]] de [[Platono]] vira dominado akiras ekskluzive [[Samseksemo|samsekseman]] karakteron. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Hetajro]]j estas [[virino]]j, kiuj rifuzis jungi sin je la [[jugo]] de deviga [[geedzeco]] kaj batalas por sia [[rajto]] memstare decidi pri sia [[seksa vivo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Hetajrismo estas kompletigata per vira [[samseksemo]]. Pro deviga karaktero de geedza [[vivo]] [[viro]]j forkuras al [[hetajro]]j kaj voluptuloj por restarigi sian seksan perceptemon. Tio klarigas neeviteblan similecon de seksaj cirkonstancoj de la epoko de [[Platono]] kaj seksa strukturo de [[faŝisto]]j, kiuj proklamas neceson de la plej strikta formo de [[patriarkeco]] kaj fakte renaskigas kadre de la familio seksan vivon de la [[tempo]] de Platono, tio estas “[[pureco]]n” en [[ideologio]], sed efektive disfalon kaj [[patologio]]n. [[Alfred Rosenberg|Rosenberg]] kaj [[Hans Bluher|Bluher]] traktas la ŝtaton sole kiel la viran ŝtaton, kreitan sur samseksema bazo. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Malantaŭ [[ideo]] de miksiĝo kun fremdaj [[raso]]j sin kaŝas ideo de seksaj rilatoj kun reprezentantoj de subpremita [[klaso]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Dum procezo de ideologia imitado de la reganta [[klaso]], [[laboristo]]j ne rezignas je siaj seksaj [[kutimo]]j; ili plu ekzistas kune kun moralismaj [[ideologio]]j, kiuj poste komencas fortigi siajn poziciojn. Tio kaŭzas aperon en strukturo de [[personeco]] de supremenciita kontraŭdiro inter reakciaj kaj liberamaj tendencoj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En periodoj de ŝanceliĝo de la fundamento de la [[potenco]] de la reganta [[klaso]] kaj speciale dum akra [[krizo]] (kiel ekzemple krizo estiĝinta komence de la [[20-a jarcento]] en [[Centra Eŭropo]] kaj [[Anglio]]) okazas malfortiĝo de moralaj limigoj de [[sekseco]] en medio de la reganta klaso mem. Disfalo de la seksa [[moralismo]] komenciĝas de elradikiĝo de familiaj ligoj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Nacional-socialisma [[propagando]] estis kontraŭdira kaj difinata de la [[klaso]] al kiu ĝi estis adresita. Nur en unu afero ĝi estis klara kaj sinsekva — je manipulado de mistikaj [[sento]]j de la [[amaso]]j [...] revolucia frazaro de [[nacional-socialismo]] ludis decidan [[rolo]]n en allogado de la amasoj al ĝia flanko [...] Nacional-socialistoj konscie uzadis revoluciajn [[melodio]]jn je kiuj ili kantis reakciajn [[kanto]]jn. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Svastiko]] origine estis seksa [[simbolo]]. Kun tempopaso ĝi akiradis diversajn [[signifo]]jn, inkluzive signifon de muelrado, kiu simbolis [[laboro]]n. De emocia vidpunkto laboro kaj [[sekseco]] origine estis identaj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Svastiko]] montrita maldekstre bildigas [[sekskuniĝo]]n en kuŝa pozicio, kaj svastiko situanta dekstre — sekskuniĝon je stara pozicio. De tio videblas ke svastiko simbolas la ĉefan funkcion de la vivprocezo. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Hazarda testado de [[viro]]j kaj [[virino]]j de malsamaj [[aĝo]]j kaj sociaj pozicioj montras ke, rigardinte dum iu [[tempo]] [[svastiko]]n, plejparto de la homoj pli aŭ malpli frue venas al intuicia [[kompreno]] de ĝia [[signifo]]. Do oni povas supozi ke svastiko, bildiganta du kuniĝintajn figurojn, forte influas profundajn tavolojn de psiko, ĉe tio forteco de ĝia [[influo]] dependas de grado de [[malkontenteco]] kaj intenseco de [[sekslogo]] de [[persono]]. Percepto de svastiko grave faciliĝas kiam oni prezentas ĝin kiel emblemon de [[honesteco]] kaj [[fideleco]]. Per tio estas konsiderataj defendaj streboj de moralisma [[egoo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] ni traktos la [[familio]]n kiel ĉelon de embrio de politika [[reakcio]], gravegan centron de [[produktado]] de [[reakciulo]]j ([[viro]]j kaj [[virino]]j). |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĝenerale idealigo kaj diigo de [[patrineco]], kiu draste kontraŭas kruelan traktadon spertatan de [[patrino]]j en laborista medio, ebligas bloki ĉe la [[virino]]j manifestiĝojn de seksa [[konscio]], subpremante seksajn instinktojn kaj subtenante ekzistadon de seksa angoro kaj sento de [[seksa kulpo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ĉefa trajto de la reakcia seksa [[politiko]] estas [[opinio]] ke [[sekseco]] estas morala nur kiam ĝi servas por infannasko. Ĉio kio malkongruas al la taskoj de infannasko, estas malmorala. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Alivorte, se [[virino]]j devas naski kaj kreskigi [[infano]]jn sen [[sociala protekto]] kaj se ili estas senigitaj je [[rajto]] decidi kiom da infanoj havi, kaj ili devas akcepti tian staton, do kontraŭe al seksa funkcio de la virino necesas idealigi [[patrineco]]n. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kompreni kial dum [[baloto]]j [[NSDAP|Hitler-partio]], same kiel centrismaj partioj, precipe esperis pri la [[voĉo]]j de [[virino]]j, eblas nur konsiderante ĝian senraciecon. Ĉi-foje funkcias senracia mekanismo de kontraŭstarigo de du virinaj funkcioj — infannasko kaj [[seksa vivo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En 1931 dum kampanjo de Wolf Kinley estis voĉdonita [[leĝo]] pri [[abortigoj]]. Ĉe tio okazis ke [[virino]]j, voĉdonintaj por centrismaj partioj kaj [[NSDAP]], subtenis nuligon de tiu ĉi leĝo, dum iliaj [[partio]]j energie kontraŭis la nuligon. Tiuj ĉi virinoj voĉdonis por seksa-energia reguligado de [[naskado]], strebante akiri [[rajto]]n pri seksa [[plezuro]]. Samtempe ili voĉdonis por NSDAP kaj centrismaj partioj, sed ne pro tio ke ili ne sciis pri reakciaj intencoj de tiuj ĉi partioj, sed pro tio ke ilia [[konscio]] estis ankoraŭ trasorbita de reakcia [[ideologio]] de “pura [[patrineco]]”, al kiu propras kontraŭstarigo de patrineco kaj [[sekseco]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri averaĝa [[homo]]] [[Moralo]]n li konsideras peza ŝarĝo kaj [[instinkto]]n kiel grandegan [[danĝero]]n. Edukita kaj ligita de [[aŭtoritato]], homo ne scias pri ekzistado de natura [[leĝo]] de sinreguligado. Li ne fidas al si. Li timas sian [[sekseco]]n, ĉar li ne lernis naturan rilaton al ĝi. Do li rifuzas preni sur sin [[respondeco]]n pri siaj [[ago]]j kaj [[decido]]j kaj postulas ke oni gvidu lin. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Malsame ol [[imperiismo]] de [[kaiser]] [[Vilhelmo la 2-a (Germana Regno)|Vilhelmo]], sin apoginta sur prosperan [[Meza klaso|mezan klason]], [[nacional-socialismo]] sin apogis sur [[psikologio]]n de malriĉiĝinta meza klaso. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Unuavice necesas rimarkigi ke [[nacional-socialismo]] rifuzadis la [[Malnova Testamento|Malnovan Testamenton]] kiel “judan” [[verko]]n. Almenaŭ tia estis la pozicio de la fama adepto de nacional-socialismo [[Alfred Rosenberg|Rosenberg]], kiu sekvis ekstreme dekstrajn vidpunktojn. Analogie al tio [[internaciismo]]n de la [[Romkatolika Eklezio]] necesis anstataŭigi per “germana nacia [[eklezio]]”. Kaj efektive post kapto de la [[potenco]] la eklezio estis modifita laŭe al tiu ĉi vidpunkto. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Certajn malfacilaĵojn prezentis la fakto ke [[Jesuo]] estis [[judo]]. Sed [[Wilhelm Stapel|Stapel]] rapide trovis la elirejon el tiu ĉi situacio: Jesuo estis [[dia filo]], do ne eblis konsideri lin judo. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[naziismo]]] Kredo je la [[transmigrado de la animoj]] estas rifuzata kiel “elpensaĵo de insulanoj de la Suda maro”. [[Senpeka koncipo de Jesuo|Senpeka koncipo]] de [[Virgulino Maria]] estas rifuzata pro la sama kialo. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri transformado de [[religio]] en [[naziismo]]] [[Sadismo|Sadisma]]-[[Narcisismo|narcisisma]] [[mistikismo]] de [[naciismo]] devas okupi lokon de masoĥisma internacia religia mistikismo. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Kristanismo]] kaj [[nacional-socialismo]] ne agnoskas [[ekzistado]]n de [[sekseco]] ekster la kadro de deviga [[geedzeco]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Necesas kompreni ke [[aŭtoritata ŝtato]] kontrolas kaj uzas gepatran [[hejmo]]n, [[eklezio]]n kaj [[lernejo]]n por alkroĉado de [[junularo]] al sia sistemo kaj la [[mondo]] de siaj [[ideo]]j [...] Neŭtraligo de reakcia [[influo]] de tiuj ĉi institucioj konsistigis unu el la ĉefaj taskoj de realigado de la [[socia revolucio]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ni konstatu plian fojon: [[seksa bremsado]] malebligas al [[adoleskulo]] pensi kaj senti racie. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Reakciulo]] ([[faŝisto]]) supozas [[ekzisto]]n de proksima rilato inter la [[familio]], [[nacio]] kaj [[religio]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = De kristana vidpunkto [[sekseco]] en [[Sovetunio]] efektive estis senmorala [...] La plej disvastiĝinta formo de [[geedzeco]] en Sovetunio ĝis 1928 estis speco de geedzeco, simila al tio kio en [[Usono]] nomiĝas civila (fakta) geedzeco. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Neevitebla rezulto de bremsado (“orgasma [[impotenteco]]”), propra al ĉiuj tipoj de la aŭtoritata [[edukado]] kaj sentebla forme de [[sento]] de nekonscia kulpo kaj seksa [[angoro]], estas nekontentigebla konstanta intensa orgasma strebo, kiu estas akompanata de fizikaj sentoj de streĉiteco en areo de plekso. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Unuavice necesas konstati ke konstanta streĉiteco de fiziologiaj procezoj de organismo konsistigas bazon de apero de [[iluzio]]j ĉe etaj [[infano]]j kaj [[adoleskulo]]j. Poste la iluzioj facile akiras formon de mistikaj, sentimentalaj kaj religiaj [[sento]]j. Mistika-aŭtoritata [[personeco]] vivas en atmosfero de tiaj sentoj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri kombino de religia [[mistikismo]] kaj sadisma [[krueleco]]] Tiuj kontraŭaj [[sento]]j ŝuldas sian aperon al unusola fonto — nesatigebla nerva strebo, kiu estas kaŭzata de [[seksa bremsado]] kaj ne havas [[ebleco]]n de natura kontentigo. Do tiu ĉi strebo povas realiĝi unuflanke forme de sadismaj muskolaj malŝarĝiĝoj, aliflanke (danke al ekzistantaj [[kulposento]]j) — forme de religia-mistikaj spertoj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] deviga aŭtoritata-patriarkeca ordo prezentas sufiĉe da [[ebleco]]j por sadismaj mistikaj malŝarĝiĝoj. Socia raciigo de tia [[konduto]] maskas ĝian patologian [[karaktero]]n. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Revoluciulo]] rifuzas perversa-patologian [[plezuro]]n, ĉar tio estas ne lia plezuro, ne [[sekseco]] de [[estonteco]], tio estas plezuro naskata de kontraŭdiroj inter [[moralo]] kaj [[instinkto]]; tio estas plezuro de diktatura [[socio]], humila, kompatinda, patologia plezuro. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Disfalo de la moralaj [[normo]]j kaj [[valoro]]j en la seksa sfero unue manifestiĝas forme de seksa [[protesto]]; sed en la unua etapo la seksa protesto konservas patologian [[karaktero]]n kaj pro tio adepto de seksa energetiko sufiĉe prave sin detenas de tia protesto. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Maniero laŭ kiu [[homo]]j perceptas supernaturan estaĵon ([[dio]]n) ĉiam estas difinata de nivelo de [[evoluo]] de [[ekonomio]] kaj [[kulturo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Psikanalizo]] montris ke nia imago pri [[dio]] kongruas al nia imago pri [[patro]], kaj imago pri [[dipatrino]] kongruas al imago de religiema [[personeco]] pri [[patrino]]. Triangulo “patro — patrino — [[infano]]” estas rekte spegulata en la kristana [[triunuo]]. Psikologia enhavo de [[religio]] fontas en la familiaj rilatoj, ekzistantaj en fruaj jaroj de [[infanaĝo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ĉefa religia [[ideo]] de ĉiuj patriarkecaj [[religio]]j konsistas je neado de [[ekzistado]] de la seksaj bezonoj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Mankas [[bezono]] prezenti pliajn pruvojn por montri ke en la momento kiam seksa [[sperto]] apartiĝas de religia [[kulto]] kaj fakte transformiĝas je ĝia kontraŭtezo, [[religia ekscitiĝo]] transformiĝas je anstataŭaĵo de perdita sentemo, kiu havis subtenon de la [[socio]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Religiema [[homo]] konstante troviĝas en la stato de fizika ekscitiĝo, kontraŭ kiu li devas lukti senhalte. Li estas ne nur senigita de surtera [[feliĉo]], sed eĉ ne sentas strebon al ĝi. Li esperas pri premio en la [[transa mondo]], do li sentas sian malkapablon senti feliĉon en la cisa mondo. Li estas biologia estaĵo kaj en neniuj cirkonstancoj povas senti en tiu ĉi mondo feliĉon, [[liberiĝo]]n kaj [[kontentiĝo]]n. Do li strebas akiri iluzian feliĉon. Li povas akiri tian feliĉon danke al [[plezuro]], ricevata per religia streĉiteco, kaŭzanta konatajn al ni nerva-somatajn tokojn kaj ekscitiĝon. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Efektive religiema [[homo]] iĝas komplete senhelpa. Rezulte de [[subpremado]] de seksa energio li perdas sentemon al [[feliĉo]] kaj [[agresemo]]n, necesan por superi [[malfeliĉ]]on. Ju pli senpova li iĝas, des pli fortiĝas lia [[kredo]] je supernaturaj fortoj, kiuj subtenas kaj gardas lin. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri religiema [[homo]]] Lia pasia strebo al [[dio]] efektive estas strebo, kiu estiĝas danke al ekscitiĝo, kaŭzita de antaŭsento de seksa [[plezuro]], kaj ĝi postulas sian [[liberiĝo]]n. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Sperto]] de [[kuracado]] de mense malsanaj [[pastro]]j montras ke en momento de atingo de la pinto de religia [[ekstazo]] nemalofte okazas refleksa [[ejakulo]]. Normala orgasma kontentiĝo estas anstataŭigata per ĝenerala fizika ekscitiĝo, kiu ne koncernas [[generilo]]jn kaj kvazaŭ senintence, malgraŭvole, kaŭzas malŝarĝiĝon. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Homo]]j, perdintaj kapablon al malŝarĝiĝo, kun tempopaso komencas trakti seksan ekscitiĝon kiel ion turmentan, pezan, detruan. Efektive, ne trovante malŝarĝiĝon, [[seksa ekscitiĝo]] iĝas detrua kaj turmenta. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ne ekzistas [[socia grupo]] en kiu [[histerio]] kaj [[perverso]]j disflorus tiom kiel en [[Asketo|asketaj]] rondoj de [[eklezio]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri religiemaj [[homo]]j] Necesas agnoski ke ilia vera [[esenco]] estas profunda konvinkiteco. Ilia [[kredo]] efektive havas realan bazon, kiun formas nervaj tokoj en la [[korpo]] kaj atingeblaj statoj de [[ekstazo]]. Ĉe [[viro]]j kaj [[virino]]j el malriĉaj socitavoloj religia [[sento]] havas absolute aŭtentikan [[karaktero]]n. Tiu ĉi sento perdas sian aŭtentikecon nur se ĝi neas kaj kaŝas de si sian fonton kaj nekonscian strebon al [[plezuro]]. Tiel ĉe [[pastro]]j kaj religiemaj homoj formiĝas psikologia strukturo al kiu propras elpensita [[bonkoreco]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = 1. [[Religia ekscitiĝo]] estas nerva ekscitiĝo, kies seksa naturo estas malĝuste komprenata.</br>2. Malĝuste traktante la ekscitiĝon, religiema [[persono]] neas [[ekzistado]]n de sia [[sekseco]]. </br>3. Religia [[ekstazo]] servas kiel anstataŭaĵo de orgasma-nerva ekscitiĝo. </br>4. Religia ekstazo ne liberigas de sekseco; en plej bona kazo ĝi kaŭzas muskolan kaj psikan [[laceco]]n. </br>5. Religia [[sento]] estas subjektive aŭtentika kaj havas fiziologian bazon. </br>6. Neado de la seksa [[naturo]] de tiu ĉi ekscitiĝo sekvigas perdon de [[sincereco]] de la [[karaktero]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Infano]]j ne kredas je [[dio]]. Ĝenerale ditie, [[kredo]] je dio estas formata en psikologia strukturo de la infanoj, kiam ili lernas subpremi seksan ekscitiĝon, akompanatan de [[masturbado]]. Danke al tia subpremado ĉe la infanoj aperas [[sento]] de [[timo]] de [[plezuro]]. Nun ili komencas sincere kredi kaj timi dion. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En psikologia strukturo de la [[infano]] [[seksa ekscitiĝo]], [[ideo]] de [[patro]] kaj ideo de [[dio]] konsistigas unuecon. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Rezigno de korpaj [[plezuro]]j estas viva fonto de religia mondkoncepto kaj apogilo de ĉiuj religiaj [[dogmo]]j. Plej klare tio manifestiĝas en [[kristanismo]] kaj [[budhismo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri religiema [[homo]]] Mistikaj travivaĵoj venigas tian [[junulo]]n en staton de nerva ekscitiĝo, kiu neniam finiĝas per natura orgasma kontentiĝo. Evoluo de [[sekslogo]] ĉe junulo okazas direkte al pasiva [[samseksemo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Mallonge dirite, religia [[mistikismo]] kontraŭstarigas unu [[sekslogo]]n al alia. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Kulto]] de [[Virgulino Maria]] mobilizas aliseksemajn fortojn simile al tio kiel kulto de [[Jesuo]] mobilizas fortojn de pasiva [[samseksemo]] por lukto kontraŭ generilaj vokoj. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Mistikismo]] estas nenio alia ol nekonscia strebo al [[orgasmo]] (kosma-plasmaj [[sento]]j). |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Protektaj elementoj en psikologia strukturo de [[mistikulo]] kaŭzas aperon de patologia [[sento]] de [[memfido]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Memfido]] de [[mistikulo]] estas karakterizata de akcenteco. Al li propras [[sento]]j de seksa neplenvaloreco. Tio ebligas kompreni, kiam [[homo]] en kies [[konscio]] fiksiĝis mistikaj aŭ naciismaj “etikaj [[normo]]j”, havas altan emon al tiaj modaj vortetoj de politikaj [[reakciulo]]j kiel [[honoro]], [[pureco]] ktp. Li devas konstante memorigi al si pri neceso esti honora kaj pura. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Klinika [[sperto]] nekontesteble pruvas ke religiaj [[konvinko]]j devenas de bremsita [[sekseco]], ĉe tio fonton de mistika ekscitiĝo necesas serĉi en la bremsita [[seksa ekscitiĝo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Sadismo]] aperas surbaze de nekontentigitaj orgasmaj logoj. Sur [[fasado]] estas skribitaj [[vorto]]j kiel “kamaradeco”, “[[honoro]]” kaj “propravola [[disciplino]]”. Tamen malantaŭ la fasado sin kaŝas nevedebla [[protesto]], [[depresio]] sojle de eksplodo, kaŭzitaj de [[subpremado]] de ĉiu ajn manifestiĝo de persona [[vivo]] kaj speciale de [[sekseco]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri sia [[verko]] “Seksa revolucio”] Kreita en 1929 prognozo pri transformiĝo de sovetia [[demokratio]] je [[Totalismo|totalisma]] [[diktaturo]] sin apogis sur la fakto de intenca [[subpremado]] de la [[seksa revolucio]] en [[Sovetunio]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Nekontentigita [[sekseco]] facile transformiĝas je [[kolerego]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[Sovetunio]]] 1. Se dum kelkaj jaroj landon kun loĝantaro je 160 milionoj da [[homo]]j teni en atmosfero de [[milito]] kaj saturigi per militarisma [[ideologio]], tio neeviteble influos formiĝon de [[psikologio]] de la homo eĉ kaze de atingo de la [[celo]]j de la milita ideologio. Militarisma [[ordono]] de la [[gvidanto]]j de la [[popolo]] ricevis sendependan [[potenco]]n [...] </br>2. Se [[registaro]], konsciinta ke ĝi estas ĉirkaŭita de agresemaj ŝtategoj, realigas milita-ideologian influon sur la popolajn [[amaso]]jn dum pluraj jaroj kaj ĉe tio forgesas pri aktualaj, la plej malfacilaj taskoj, povas okazi ke eĉ kaze de atingo de sia celo tiu ĉi registaro konservos militan atmosferon eĉ post kiam tio ne plu estos necesa. La popolaj amasoj konservas sian [[fremdiĝo]]n, sin tenas aparte, trenas mizeran [[ekzistado]]n kaj emas al senracia [[ŝovinismo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] minimuma altiĝo de laborkapablo kaj interesiĝo de [[laboristo]]j pri sia [[laboro]] forigus [[bezono]]n je la [[Staĥanov-movado]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[Staĥanov-movado]] malbone influis formiĝon de la [[personeco]]. Distingi sin je produktada [[konkurso]] povis nur krudaj, ambiciaj personecoj. Plejparto de [[laboristo]]j grave postrestis en la konkurso aŭ rifuzis ĝin partopreni. Formiĝas distanco inter plimulto de ordinaraj laboristoj kaj malplimulto de laborfervoruloj, kiuj rapide transformiĝas je la nova reganta [[klaso]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[paco]]n oni povas forĝi nur dum la [[milito]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = De biologia vidpunkto oni devas agnoski la [[homaro]]n malsana. [[Politiko]] estas senracia esprimo de tiu ĉi [[malsano]] je socia nivelo. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Interesiĝo pri [[mono]] kaj [[potenco]] servas kiel anstataŭaĵo de malsukcesinta [[feliĉo]] je [[amo]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[homo]] bone spegulas sian internan biologian kontraŭdiron:</br>1. En [[ideologio]]: peka [[animalo]] — majesta homo. </br> 2. En [[realo]]: bonkora, libera animalo — brutsimila [[roboto]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ambiciaj politikistaĉoj konstante gurdas ke la [[homo]] ne estas [[besto]], sed “zoon politikon”, tio estas gardanto de [[valoro]]j, “morala estaĵo”. Kiom da [[damaĝo]] kaŭzis [[Platono|Platona]] [[filozofio]] de la [[ŝtato]]! Estas klare kial la homo scias pli bone ol la politikistaĉoj, ol [[sciencisto]]j. Li ne deziras ke oni memorigu al li ke en sia bazo li estas seksa besto. Li ne deziras esti besto. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En sia natura bazo la [[homo]] plu restas [[besto]]. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ekzistas malmulte da [[homo]]j kapablaj travivi [[amo]]n sen havi [[kulposento]]n. |aŭtoro= [[Wilhelm Reich]] |verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933] |origina teksto = }} == Vidu ankaŭ == * [[Amaso]] * [[Faŝismo]] * [[Wilhelm Reich]] * [[La ribelo de la amasoj]] [[Kategorio:Wilhelm Reich]] [[Kategorio:Psikologio]] [[Kategorio:Faŝismo]] [[Kategorio:Libroj]] [[Kategorio:20-a jarcento]] kvp6gbg0k70h4h43503slke3osl9fpk