Vikicitaro eowikiquote https://eo.wikiquote.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.44.0-wmf.1 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikicitaro Vikicitaro-Diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Mano 0 3563 50377 50302 2024-11-01T19:02:54Z Sj1mor 4367 50377 wikitext text/x-wiki {{Temo | nomo = Mano | koloro = | dosiero = | vikipedio = Mano | komunejo = Hand | komunejokat = Hands | vikivortaro = mano | vikinovaĵoj = }} '''Mano''' estas ekstrema, artikigita parto de la brako de [[homo]] aŭ de [[simio]], havanta kvin [[fingro]]jn, el kiuj unu estas kontraŭmetebla al la ceteraj. {{Citaĵo |teksto = La senrevena [[tuŝo]], kiam ĉia rezisto prezentiĝas nepensebla, en nia [[Socio|socia]] [[vivo]] enkorpiĝis je ''[[aresto]]''… Sekva ŝtupo de la proksimiĝo estas ''kaptado''… Ujo de la fleksita [[manplato]] ĉi tie estas aŭguro de la [[faŭko]] aŭ [[stomako]], kiu definitive englutos la [[predo]]n. Ĉe multaj [[besto]]j ne la mano kaj nek [[ungego]]j, sed nome la armita faŭko estas destinita por kaptado. Ĉe la [[homo]]j la mano, kiu jam ne forlasas la predon, transformiĝis je videbla [[simbolo]] de la [[potenco]]. “Li estas ĉe li en la manoj”. “Ĉio estas en niaj manoj”. “Ĉio estas en la mano de Sinjoro”. Similaj esprimoj estas disvastiĝintaj kaj kutimaj en ĉiuj [[lingvo]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ion [[Mikroskopo|mikroskopan]], kion ne eblas trakti serioze — la [[insekto]]n — oni dispremas ĉar la [[homo]] alikaze ne komprenos, ĉu li sukcesis [[Mortigo|mortigi]] ĝin. La homa mano ne povas formi por tio sufiĉe mallarĝan ujon. Tamen krom tio ke la homo volas ekstermi la turmentanton, kaj ankaŭ scii, ĉu ĝuste li estas ekstermita, tia konduto rilate [[muŝo]]n aŭ [[pulo]]n montras ion plian: [[disdegno]]n rilate la absolute sendefendan estaĵon, starantan en tute alia nivelo de la [[forto]]j kaj grandeco, al la estaĵo, kun kiu nenio ligas nin, kun kiu ni neniam iĝos kompareblaj, kiun ni neniam [[timo]]s, krom se ĝi subite aperos en giganta [[amaso]]. La ekstermado de tiuj plej etaj estaĵoj estas la unusola [[perfortaĵo]], kiu eĉ en ni restas tute senpuna. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kiam mi diras al iu: “Mi dispremos vin per nudaj manoj”, do mi esprimas per tio la plej profundajn [[malestimo]]n kaj [[disdegno]]n. Mi kvazaŭ diras: “Vi estas [[insekto]]. Vi por mi signifas nenion. Vi por neniu ion signifas. Oni povas vin senpune ekstermi. Neniu tion rimarkos. Neniu pri tio rememoros. Kaj ankaŭ mi”. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Rimarkindas kian [[estimo]]n havas kaptopremo. Funkcioj de la mano estas tiom multnombraj, ke oni ne miras al abundo de rilataj al ĝi parolturnoj. Sed la veran aŭreolon al ĝi donas kaptopremo — la ĉefa kaj glorata eco de la [[potenco]]. La plej alta rango de la [[vorto]]j kiel “kaptita”, “kaptite” atestas tion plej konvinke… Al tio ligiĝas la [[Superstiĉo|superstiĉa]] [[timo]] kun kiu traktas la [[homo]]j la ĉasfelisojn — [[tigro]]jn kaj [[leono]]jn. Ili estas la plej grandaj kaptantoj… De iu ajn pozicio rigardu, ni alfrontas la potencon de la plej alta grado de koncentriĝo. En tiu ĉi sia formo ĝi kaŭzas al la homoj neforviŝeblan [[impreso]]n — ĉiuj [[reĝo]]j volonte vidas sin leonoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La mano ŝuldas sian estiĝon al la [[vivo]] sur [[arbo]]j. Ĝia unua [[signo]] estas apartigo de la dik[[fingro]]… Danke al tio iĝis ebla moviĝi laŭ arboj en iu ajn direkto; je ekzemplo de la ''[[simio]]j'' videblas por kio necesas la mano. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Eĉ la superaj [[simio]]j, revenintaj de sur la [[arbo]]j surteren, ne perdis tiun ĉi gravan kapablon — unuecon de la manoj. Pri tio klare memorigas vaste disvastiĝinta kutimo, reprezentita en la tuta homa gento: la [[komerco]]. Ĝi konsistas en tio, ke la [[homo]], ricevanta ion, redonas ion anstataŭe. Unu mano firme tenas la [[aĵo]]n, kiu allogas partneron. La alia ja estas postuleme etendita por la alia aĵo, kiun oni deziras ricevi interŝanĝe kontraŭ la sia. Tuj post kiam ĝi [[Tuŝo|tuŝis]] ĝin, la unua mano malpremiĝas. Sed nepre ne antaŭe, ĉar tiukaze ĝi povos seniĝi je ĝi, nenion ricevinte anstataŭe… En nenio alia la homo ĝis nun tiom proksimas al la simioj kiel en [[komerco]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La vera ''grandeco de la manoj'' estas en ilia ''[[pacienco]]'' Malrapidaj, trankvilaj agoj de la manoj kreis la [[mondo]]n, en kiu ni volas [[Vivo|vivi]]. En la komenco de la [[Biblio]] kiel kreinto estas nomita la [[potisto]], kies manoj formas [[argilo]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri fingrumado] Sen ĝi ni neniam lernus ''formi'', neniam — ''[[Kudrado|kudri]]'' kaj neniam — ''[[Kareso|karesi]]''. De ĝi komenciĝas la vera [[vivo]] de la mano. Sen observado de konfiguracioj, kiujn formas ĉe tio la [[fingro]]j kaj kiuj poiomete devis gravuriĝi en la serĉanto, ni eble neniam lernus marki la [[aĵo]]jn per [[signo]]j, do ne akirus la ''[[lingvo]]n''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La mano, ĉerpanta [[akvo]]n, estas la unua [[ujo]]. La interkroĉitaj [[fingro]]j de ambaŭ manoj formis la unuan [[korbo]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Inklinon al la [[detruado]] ĉe la [[simio]]j kaj ĉe la [[homo]] oni povas trakti kiel ''ekzercon pri firmeco'' de la manoj kaj [[fingro]]j… Do, la manoj havas propran ''inklinon al la detruado'', ne ligitan senpere kun [[ĉasado]] kaj [[murdo]]. Ĝi havas pure [[Mekaniko|mekanikan]] [[naturo]]n kaj trovis sian evoluon en mekanismaj[[ invento]]j. Ĝi iĝis speciale danĝera nome pro sia senkulpeco. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ne nur la mano kiel tuto iĝis ekzemplo kaj instigilo de la evoluo. Interalie la [[fingro]]j, speciale la montrofingro, akiris gravan signifon. La fingro juniĝis ĉe la fino kaj armiĝis per [[ungo]]; komence ĝi donis aktivan senton de ''pikado''. El ĝi evoluis [[ponardo]] — tio estas longigita kaj akrigita fingro. El krucado de la [[birdo]] kaj la fingro estiĝis [[sago]]… la akrigita [[bastono]] transformiĝis je [[lanco]]: la mano, finiĝanta per unusola fingro. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La plej superan [[estimo]]n ĉiam ĝuis tio, kio helpis en la afero de ''[[mortigado]]''. Tio, kio povis mortigi, naskis [[timo]]n, kaj tio kio ne servis senpere al la mortigo, estis konsiderata simple utila. Ĉiuj propraj al la mano kapabloj de la [[pacienco]] donis al tiuj, kiuj koncentriĝis je ili kaj ekzercis ilin, nenion krom [[Sklaveco|sklaviĝo]]. Venkis ja tiuj, kiuj orientiĝis je la mortigado. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Dum la plenumado la [[dirigento]] estas [[gvidanto]] de ĉiuj kolektiĝintaj en la halo. Li estas antaŭe kaj dorsen al ili. Post ili lin sekvas, la unua paŝo estas lia. Sed tiun paŝon faras ne la [[piedo]], sed levita mano. Fluo de la [[muziko]], vekata per la manoj de la dirigento, estas anstataŭigo de la [[vojo]], kiun devus trapaŝi la piedoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Se [[sago]] estas larĝigo de [[brako]] kaj mano, do [[fusilo]] estas larĝigo de [[okulo]] kaj [[dento]]j. |aŭtoro= [[Marshall McLuhan]] |verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Birdo]] en mano valoras du en arbusto. |aŭtoro= |verko= [[Anglaj proverboj]] |origina teksto = A bird in the hand is worth two in the bush. }} [[Kategorio:Korpopartoj]] j8vl9joge2bbxr2osaocggu59betdg0 Piedo 0 4769 50378 48036 2024-11-01T19:03:00Z Sj1mor 4367 50378 wikitext text/x-wiki {{Temo | nomo = Piedo | koloro = | dosiero = Gray833.png | vikipedio = Piedo | komunejo = | komunejokat = | vikivortaro = piedo | vikinovaĵoj = }} '''Piedo''' estas ekstrema, artikigita parto de: a) la [[gambo]] de [[homo]] kaj [[simio]]; b) la membroj de aliaj vertebruloj, servanta por stari kaj paŝi. == Citaĵoj == === Elias Canetti === {{Citaĵo |teksto = [[Ritmo]] origine estas ritmo de piedfrapoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉe [[sidado]] la [[homo]] uzas fremdajn [[kruro]]jn anstataŭ tiuj du, je kiuj li rezignis por okupi tiun ĉi pozicion. La nuna [[seĝo]] devenas de la [[trono]], la lasta kuŝis sur la konkeritaj homoj aŭ [[besto]]j, devigitaj porti la [[reganto]]n. Kvar piedoj de la seĝo anstataŭas la krurojn de la besto — [[ĉevalo]], [[bovo]], [[elefanto]]; sidi sur alta seĝo estas ne la sama afero kiel sidi surtere aŭ [[Kaŭrado|kaŭri]]. Ĝi havas tute alian [[senco]]n: sidado sur la seĝo estis ''distingo''. La sidanto sin apogis sur aliajn — sur [[sklavo]]jn aŭ subulojn. Kiam li sidis, ''ili'' devis stari. Ilia laceco entute ne estis konsiderata dum li estis sekura. Gravis nome li, estis gardata lia sankta persono, la aliaj ne estis konsiderataj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Dum la plenumado la [[dirigento]] estas [[gvidanto]] de ĉiuj kolektiĝintaj en la halo. Li estas antaŭe kaj dorsen al ili. Post ili lin sekvas, la unua paŝo estas lia. Sed tiun paŝon faras ne la piedo, sed levita [[mano]]. Fluo de la [[muziko]], vekata per la manoj de la dirigento, estas anstataŭigo de la [[vojo]], kiun devus trapaŝi la piedoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} === Aliaj aŭtoroj === {{citaĵo| Stari per [[unu]] piedo en la [[tombo]].|verko=[[Zamenhofa proverbaro]]}} == Vidu ankaŭ == * [[Gambo]] * [[Kruro]] * [[Dupiedismo]] [[Kategorio:Korpopartoj]] d1raggfwpgh11v2eu8z19q2of0eys8i Serĝo Elgo 0 5757 50383 45591 2024-11-01T21:02:35Z Sj1mor 4367 50383 wikitext text/x-wiki {{Aŭtoro|nomo=Serĝo Elgo|dosiero=|vikipedio=Serĝo Elgo|komunejo=|komunejokat=|vikifontaro=|vikinovaĵoj=}} '''[[w:Serĝo Elgo|Serĝo Elgo]]''' literatura plumnomo de '''Georges Lagrange''', (en Esperanto '''Georgo Lagranĝo'''; naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1928 en Gagny, Francilio, mortis la 30-an de aprilo 2004 en Puatjero), estis metiisto kaj franca Esperanta tradukisto kaj verkisto de teatraĵoj de kanzonoj kaj de aliaj verkoj. == Citaĵoj == {{Citaĵo|teksto=...en studentaj medioj oni trovas ĉiujn tendencojn… ekstremistajn. Estas normale: dudekjarulo nepre volas refari la [[Mondo|mondon]]. Kiel? Ne gravas. Li ne scias ekzakte kiel. Principe pli bona ol ĝi nun estas. Kaj ĝenerale perforte. En tiu aĝo oni ne kredas je la [[pacienco]] de suprengrimpanta arbosuko. Oni pli facile kredas je la [[Armilo|armiloj]], la bomboj kaj la barikadoj...|aŭtoro=|verko=La floroj de l' krepusko, paĝo 10|origina teksto=}} {{Citaĵo|teksto=...ĉu militotempo sufiĉas por pravigi la [[Murdo|murdadon]]? Estis militotempo! Ja en tiuj tempoj ĉio estas simpla kaj klara, ĉu ne? Estas la bonaj, tio estas ni kaj la malbonaj tio estas la aliaj. Blanke, nigre. Neniu dubo. Nenia hezita nuanco. La sola [[hoko]] en la ezoko estas, ke la blanko kaj la nigro povas inversiĝi...|aŭtoro=|verko=La floroj de l' krepusko, paĝo 14|origina teksto=}} {{Citaĵo|teksto=—Jes, ja vi certas, ke vi pravas. Vi estas konvinkita, ke vi pravas. Tute same diris la persekutistoj de la Inkvizicio: ili sendis [[Milono|milojn]] da homoj al la brulŝtiparo kun plej bona konscienco, ĉar ili absolute pravis. Kaj la Ajatolaĥoj sendis dekdujarajn knabojn al la morto kun la plej bona [[konscienco]], ĉar ili absolute pravis. Kaj la tuta homaro dronas en sango pro uloj, kiuj arogas al si ĉiujn rajtojn, ĉar ili absolute pravas... Kia ĝojo, ĉu ne, mortigi, sendi homojn al brulŝtiparoj aŭ la gaskameroj, al koncentrejoj kun plej bona [[konscienco]]!|aŭtoro=|verko=La floroj de l' krepusko, paĝo 86|origina teksto=}} {{Citaĵo|teksto=La sola tolerebla politika [[potenco]] estas tiu de niaj [[Demokratio|demokratioj]], ne tial ke regas la popolo – la popolo neniam regas – sed tial ĝuste, ke la potenco estas limigita, ĝi ne rajtas ĉion ajn.|aŭtoro=|verko=La floroj de l' krepusko, paĝo 88|origina teksto=}} {{Citaĵo|teksto=Ĉu tial, ke nin naskis la sama [[virino]] – biologia [[hazardo]] – devas ekzisti speciala ligiteco inter ni? Se ni estas funde malsamaj? Ankaŭ tio estas tute primitiva reago. Ligiteco ekzistas nur pro komunaj [[Celo|celoj]]. La sango-ligilo estas nur eksmoda literaturaĵo.|aŭtoro=|verko=La floroj de l' krepusko, paĝo 103|origina teksto=}} {{Citaĵo|teksto=... la [[Fundamento|fundamenta]] demando, kiun ĝis nun neniu reĝimo kapablis solvi, tio estas kiel akordigi [[Libereco|liberecon]] kun justeco, por ke la homo povu vere disflori, kiel ĉiu intime sopiras.|aŭtoro=|verko=La floroj de l' krepusko, paĝo 122|origina teksto=}} {{Citaĵo|teksto=Agi laŭ sia devo, sen iu ajn [[espero]] de rekompenco, nur por senti sin komforta kun si mem. Tio estas certe unu el la plej altaj gradoj de homeco.|aŭtoro=|verko=La floroj de l' krepusko, paĝo 136|origina teksto=}} {{Citaĵo|teksto=— ...Mi parolas pri [[moralo]]. Kaj ne povas esti moralo sen religia [[bazo]]. — ...tiun misrezonon oni ripetadas de dumil jaroj. Tion ni heredis de la judo-kristanismo kaj ni malfacile senbalastiĝos de ĝi. Estas kurioza intermikso inter la [[religio]] kaj la moralo. [...] Kaj tiun sofismon oni plu ripetadas, eĉ se estas elstaraj ekzemploj de homoj alte moralaj kaj tute ne religiemaj. — Kompreneble estas esceptoj. Tiujn homojn mi nomus [[Kristano|kristanoj]], nekonsciaj pri sia kristaneco, sed... — Ha, mi petas, ne komencu aneksi la homojn, kaj nomi kristanoj ĉiujn, kiuj ne murdis sian patrinon.|aŭtoro=|verko=La floroj de l' krepusko, paĝo 148|origina teksto=}} {{Citaĵo|teksto=Mortaĉas nia [[Tekniko|teĥnika]] mondo, tial ke ĝi fanatike kredis je laboro, scienco kaj realo. Ĝi forgesis la revon... [...] Kaj tamen estas io ĉe ili, io, kion mi sentas, ia pravo malklara. Eble nur la sopiro al la tribo, al la tempo, kiam la homo vivis homskale, kiel la aliaj primatoj. La svarmo de la formikejoj, de la urbegoj, tio estas kontraŭnatura. [...] Jam niaj katoj kaj niaj hundoj estas tro dikaj, tro nutrataj, kaj dume du trionoj de la homaro suferas pro malsato... Kaj ni eniras tempon, en kiu transvivos nur insektoj kaj eble ratoj, sed homoj ne plu. Krom se iam ĝermos nova vivo...|aŭtoro=|verko=Ŝia lasta poŝtkarto, paĝo 223|origina teksto=}} {{Vikipedio}} {{DEFAŬLTORDIGO:Elgo, Serĝo}} [[Kategorio:Verkistoj]] [[Kategorio:Poetoj]] [[Kategorio:Tradukistoj]] [[Kategorio:Esperantistoj]] [[Kategorio:Esperantlingvaj aŭtoroj]] [[Kategorio:Naskiĝintoj la 31-an de aŭgusto]] [[Kategorio:Mortintoj la 30-an de aprilo]] nbo95phc7233squou95hiw5lozp7o3e Spiritismo 0 6428 50381 47987 2024-11-01T21:02:14Z Sj1mor 4367 50381 wikitext text/x-wiki {{Temo | nomo = Spiritismo | dosiero = | vikipedio = Spiritismo | komunejo = | komunejokat = | vikivortaro = spiritismo | vikinovaĵoj = }} '''[[w:Spiritismo|Spiritismo]]''' estas filozofia doktrino sistemigita de [[Allan Kardec]], franca edukisto, kiu lasis sin konvinki ĉeesti seancojn, kadre de kiuj okazis komuniko kun la t.n. [[spirito]]j de [[mortinto]]j. == Citaĵoj == <!-- Bv listigi la citaĵojn alfabete --> {{Citaĵo |teksto = Ili bedaŭrinde ne sukcesas refuti la hipotezon, ke la fenomenoj kaj diroj de la elvokitaj de ili [[spirito]]j estas nur produktoj de ilia propra psika agado. Ili citis la [[vorto]]jn de spiritoj de la famegaj [[homo]]j, plej konataj [[pensanto]]j, sed ĉiuj akiritaj de ili diroj kaj sciigoj estis tiom stultaj, tiom malkonsolaj en sia malpleneco, ke el ĉio ĉi kun plena konvinkiteco oni povas konkludi nur ke la spiritoj scias adaptiĝi al la rondo de la homoj kiuj vokas ilin. |aŭtoro= [[Sigmund Freud]] |verko= [[Estonteco de unu iluzio]] [1927] |origina teksto = }} {{Citaĵo|teksto = Ne per [[leĝo]]j oni dekretas karitaton kaj [[Frateco|fratecon]]; se ĉi tiuj ne estas en la [[Koro|koro]], [[egoismo]] ilin ĉiam sufokos; igi tiujn virtojn penetri en la korojn, jen la tasko de Spiritismo.<ref>El la verko La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. 25, paragrafo 8</ref> |aŭtoro = [[Allan Kardec]] |verko = La Evangelio laŭ Spiritismo |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Teozofio]] kaj spiritismo estas troigoj same perfortaj kiel [[materiismo]]. |aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]] |verko = Psikologiaj tipoj |origina teksto = }} {{Referencoj}} [[Kategorio:Spiritismo| ]] [[Kategorio:Religio]] [[Kategorio:Esoterismo]] azc7i7ooy7cvan7yezfizlsuhd3lv0g Elias Canetti 0 6968 50380 50359 2024-11-01T19:03:12Z Sj1mor 4367 50380 wikitext text/x-wiki {{Aŭtoro | nomo = Elias Canetti | koloro = | dosiero = | vikipedio = Elias Canetti | komunejo = | komunejokat = Elias Canetti | vikifontaro = | vikinovaĵoj = }} '''Elias Canetti''' (1905-1994) estis [[Bulgario|bulgara]], [[Aŭstrio|aŭstra]] germanlingva [[verkisto]], [[psikologo]] kaj [[filozofo]]. == Amaso kaj potenco [1960] == {{Citaĵo |teksto = Por la [[homo]] plej [[Timo|timiga]] estas [[tuŝo]] de nekonata [...] Ĉiuj [[bariero]]j, kiujn la homoj ĉirkaŭ si starigas, estas naskitaj nome de la timo de la tuŝo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Rapideco]], kun kiu sekvas [[pardonpeto]] pro [[Hazardo|hazarda]] [[tuŝo]], streĉiĝo, kun kiu oni atendas ĝin, drasta, foje eĉ aga reago, se pardonpeto sekvis, [[malico]] kaj [[malamo]], kiuj elverŝiĝas sur la “ofendinton”, eĉ se estas nekonate, ĉu li vere estas tiu — tuta tiu ĉi nodo de [[Animo|animaj]] reagoj al la tuŝo de nekonatulo pruvas, ke ĉi tie estas tuŝita io tre profunda, eterne maldorma kaj atenta, kio neniam lasis la homon ekde kiam li ekkonis la limojn de propra persono. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kaj nur en la [[amaso]] la [[homo]] povas [[Liberiĝo|liberiĝi]] je la [[timo]] de [[tuŝo]]. Tio estas la sola situacio, kie tiu ĉi timo transformiĝas je sia kontraŭo [...] Kiu fordonis sin al la [[volo]] de la amaso, ne timas la tuŝojn. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Same enigma kaj universala fenomeno estas subita estiĝo de la [[amaso]] tie, kie antaŭ tio estis malplene. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Soifo de la kresko — jen la unua kaj supera eco de la [[amaso]]. Ĝi klopodas entiri en si ĉiun, kiu estas je ĝia atingodistanco. Enflui en ĝin povas ĉiu, kiu aspektas kiel [[homo]]. Natura amaso estas malferma amaso: ĝia kresko tute ne havas limojn. [[Domo]]jn, [[pordo]]jn, [[seruro]]jn ĝi ne agnoskas; tiuj kiuj fermiĝas ŝajnas al ĝi [[Suspekto|suspektindaj]]. Malfermecon ĉi tie oni povas kompreni en iu ajn ebla senco, la amaso estas malferma ĉie kaj ĉiudirekte. La malferma amaso ekzistas dum ĝi kreskas. Ĉesinte kreski, ĝi ekdisfalas. La amaso disfalas same subite kiel ĝi estiĝas. En tiu ĉi spontantea formo ĝi estas ekstreme sentema. Malfermeco, ebliganta kreskon, estas samtempe ĝia malforta loko. En ĝi ĉiam vivas antaŭsento de disfalo. Ĝi penas ĝin eviti danke al rapida kresko. Dum tio sukcesas, ĝi entiras en sin ĉiujn kaj ĉion; kiam ĉiuj estas entiritaj, ĝi devas disfali. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La malferma [[amaso]] rezignas je la kresko kaj akcentas strukturon. Kio plej trafas la [[okulo]]jn en ĝi, tio estas [[limo]]. Ĝi firme bazas sin: limigante sin, ĝi kreas por si lokon. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[limo]] malhelpas senordan kreskon, sed ĝi ankaŭ malfaciligas kaj malrapidigas disfalon. Perdante eblecojn por la kresko, la [[amaso]] gajnas je konstanteco. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La plej grava procezo, okazanta ene de la [[amaso]], estas malŝarĝiĝo. Ĝis momento de la malŝarĝiĝo la amaso fakte ne ekzistas, nur la malŝarĝiĝo kreas la amason en plena [[senco]] de la [[vorto]]. Tio estas momento, kiam ĉiuj, kiuj apartenas al la amaso, [[Liberigo|liberiĝas]] de la distingoj kaj sentas sin [[Egaleco|egalaj]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La tuta [[vivo]] formiĝas el [[distanco]]j: [[domo]], kie la [[homo]] tenas siajn [[posedaĵo]]jn kaj sin mem, pozicio, kiun li okupas, [[titolo]], al kiu li strebas — ĉio servas por kreado de la distancoj inter la homoj, ilia konservado kaj multigado. [[Libereco]] de profunda impeto de unu homo al alia estas subpremata. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En [[distanco]]j la [[homo]] [[Ŝtono|ŝtoniĝas]]. Ili estas kvazaŭ [[kateno]]j, malebligantaj ekmoviĝi. La homo forgesas ke li mem katenis sin, kaj sopiras [[liberiĝo]]n. Sed kiel liberiĝi unuope? Kion ajn li faru, kion ajn li decidu, li ĉiam estas ĉirkaŭita kaj la ĉirkaŭuloj nuligos ĉiujn liajn penojn. Dum ili konservas distancojn, li ne proksimiĝos al ili. Nur ĉiuj kune, tuj kaj samtempe, povas likvidi tiujn distancojn. Kio ja okazas en la [[amaso]]. Ĉe la malŝarĝiĝo ĉio disiganta estas forĵetata kaj ĉiuj sentas sin [[Egaleco|egalaj]]. En malvasteco, kie nenio apartigas, kie la [[korpo]] estas premita al la korpo, ĉiu proksimas al la alia kiel al si mem. Tio estas momento de malpeziĝo. Por tiu ĉi momento de feliĉo, kiam ĉiu estas ne pli granda kaj nek pli bona ol la alia, homoj unuiĝas en la amason. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] al la [[amaso]] propras [[manio]] de [[detruado]] [...] Plej volonte la amaso detruas la [[domo]]jn kaj [[aĵo]]jn. Ĉar temas pri fragilaj aĵoj — [[vitro]]j, [[spegulo]]j, [[pentraĵo]]j, [[telero]]j, oni povas supozi ke nome ilia fragileco naskas en la amaso soifon de detruado [...] [[bruo]] — estas [[aplaŭdo]]j de la aĵoj [...] Detruado de [[skulptaĵo]]j estas neado de [[hierarkio]]j, kiuj ekde nun estas malagnoskataj. Tio estas [[atenco]] kontraŭ starigitaj komune agnoskitaj [[distanco]]j [...] Tio estas la ago de la malŝarĝiĝo. Sed oni ne ĉiam iras ĝis tio. Kutime detruado estas nenio alia ol atenco kontraŭ la [[limo]]j. La [[fenestro]]j kaj [[pordo]]j apartenas al la domoj, tio estas la plej vundeblaj partoj de ilia aparteco de ĉio, kio okazas interne. Kun elbatitaj fenestroj kaj eligitaj pordoj la domo perdas sian individuecon. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La plej impresa ilo de [[detruado]] estas la [[fajro]] [...] La bruliganta [[amaso]] sentas sin nerezistebla. Ĉio, kaptita de fajro, aliĝos al ĝi. Ĉio [[Malamiko|malamika]] pereas en la fajro. La fajro [...] estas la plej pova [[simbolo]] de la amaso. Same kiel ĝi, farinte detruadon, ĝi estingiĝas. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉiuj [[atako]]j kontraŭ arkaiĝintaj [[rito]]j, pri kiuj rakontas la [[historio]] de la [[religio]], estas [[protesto]] de la [[amaso]], kiu volas senti sian kreskon, kontraŭ trudataj al ĝi [[limo]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Atako]] kontraŭ la [[amaso]] ''de ekstere'' povas nur fortigi ĝin. Perforta dispelo unuigas ĝin pli forte ol antaŭe. Sed atako ''de interne'' estas vere danĝera. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉiu, kiu apartenas al la [[amaso]], portas ene de si etan [[perfidulo]]n, kiu volas manĝi, trinki, [[Amo|ami]], entute vivi trankvile. Se li tiujn siajn privatajn [[deziro]]jn kontentigas preterire, ne farante el tio specialan [[problemo]]n, tio restu tiel. Sed se li ekparolos pri tio, oni komencas [[Malamo|malami]] kaj [[Timo|timi]] lin. Estas klare, ke li estas influita de malamika [[propagando]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[amaso]], kiu ne peziĝas, [[Malsato|malsatas]]. Ekzistas rimedoj, ebligantaj elteni malsaton; per speciala lerteco pri ilia eltrovado distingiĝas la [[religio]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Pli granda parto de la institucioj, komencantaj vivi propran [[vivo]]n, kaŭzas malkreskon de ardeco de la komenca [[propagando]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[religio]]j] Kion ili bezonas estas ne la [[amaso]], sed ĝia kontraŭo — obeema paŝtataro. Ili komparas la [[kredanto]]jn kun [[ŝafo]]j kaj laŭdas pro la [[obeemo]]. De la plej grava eco de la amaso, nome — de ĝia rapida kresko, la religioj komprete rezignis, kontentiĝante anstataŭe je ŝajnigado de [[egaleco]] de ĉiuj kredantoj (pri kio cetere ili insistas ne tre forte), certa grado de ilia proksimeco (ne transiranta cetere certajn [[limo]]jn) kaj definiteco de la direkto. La [[celo]]n ili preferas loki je tre granda [[distanco]] — je transa [[mondo]], kiun la [[homo]] ne povas trafi tuj, ĉar li ankoraŭ vivas, kaj rajton pri kiu necesas meriti kontraŭ prezo de grandaj penoj kaj [[humiliĝo]]. Poiomete la direkto iĝas pli grava ol la celo. Ju pli malproksimas la celo, des pli da [[ordo]] necesas dum movado al ĝi. Je loko de ŝajne neapartigebla de la amaso principo de la kresko stariĝas io tute alia — principo de ''ripetado''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉiuj subite malpermesataj [[religio]]j venĝas per siaspeca ''laikiĝo''. En neatendita kaj pova eksplodo de [[barbareco]] komplete ŝanĝiĝas karaktero de iliaj [[kredo]]j, kaj al la kredantoj mem naturo de la [[ŝanĝo]]j nekompreblas. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Paniko]] en [[teatro]], kiel tio ofte estis rimarkite, prezentas ''disfalon'' de la [[amaso]]. Ju pli forte la [[homo]]j estas unuigitaj per prezentaĵo kaj ju pli izolita de la [[strato]] estas la teatrejo, des pli furioze okazas la disfalo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La sama kaj evidenta por ĉiuj [[danĝero]] naskas la saman por ĉiuj [[timo]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[paniko]] en la [[teatro]]] Ju pli furioze la [[homo]] luktas por sia [[vivo]], des pli klare iĝas, ke li luktas ''kontraŭ'' la aliaj, malhelpantaj lin de ĉiuj flankoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Paniko]] estas la disfalo de la ''[[amaso]] en la amaso''. Aparta [[homo]] ĉi tie penas forfali de la amaso kaj [[Fuĝo|fuĝi]] de ĝi, minacanta al li kiel la tuto. Sed ĉar li fizike estas interne de ĝi, necesas kontraŭ ĝi batali. Fordoni sin al ĝi estus pereo, ĉar la pereo minacas ĝin mem. En tiuj momentoj li ne povas ne substreki sian apartecon. Per piedbatoj kaj batoj li elvokas sur sin piedbatojn kaj batojn. Ju pli li disdonas ilin, des pli ricevas kaj des pli klare li sentas sin, des pli klare desegniĝas [[limo]]j de lia propra persono. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Fajro]] kiel la [[Arbaro|arbara]] aŭ [[Stepo|stepa]] [[incendio]] estas la [[Malamiko|malamika]] [[amaso]]; tiu ĉi [[sento]] dormetas en ĉiu [[homo]]. Fajro kiel [[simbolo]] de la amaso vivas en ĉiu [[animo]] kaj konsistigas ĝian neeviteblan parton. Obstina tretado de la homoj, kiu ofte okazas ĉe [[paniko]] kaj ŝajnas tiom sensenca, estas efektive nenio alia ol ''tretado'' de la fajro. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Duoble fermitan [[amaso]]n reprezentas la [[homo]]j, kuniĝintaj je ''[[areno]]'' [...] Eksteren, do al la [[urbo]], areno montras ''senvivan'' [[muro]]n, Internen ĝi estas turnita per la muro el la homoj. Ĉiuj ĉeestantoj sidas al la urbo ''dorse''. Ili estas elprenitaj el strukturo de la urbo, el ĝiaj muroj kaj [[strato]]j. Dum ili estas sur la areno, ilin ne koncernas kio okazas en la urbo [...] La vicoj situas unu super alia, por ke ĉiuj vidu la okazantan malsupre. Rezulte okazas ke la amaso sidas kontraŭ si mem. Antaŭ ĉiu estas miloj da homoj, miloj da [[kapo]]j. Dum li estas ĉi tie, ili ĉiuj ankaŭ estas ĉi tie. Kio ekscitigas lin, ekscitigas ankaŭ ilin, kaj li tion ''vidas''. Ili sidas je ioma [[distanco]] de li, trajtoj, kiuj ilin distingas kaj transformas je [[individuo]]j, forviŝiĝis. Ili ĉiuj estas similaj kaj kondutas simile. Li rimarkas en ili nur tion, per kio en tiu momento li mem pleniĝas. Ilia videbla ekscitiĝo fortigas lian propran. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[amaso]] ĉiam strebas kreski. Ĝia kresko nature ne havas [[limo]]jn. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ene de la [[amaso]] ĉiam regas [[egaleco]]. Ĝi estas absoluta kaj nediskutebla kaj neniam pridubata de la amaso mem [...] Por tiu egaleco homoj ja transformiĝas je la amaso. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[amaso]] ŝatas densecon. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[amaso]] postulas direkton. Ĝi estas moviĝanta kaj moviĝanta direkte al io [...] La amaso ekzistas dum haveblas neatingita [[celo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Ritmo]] origine estas ritmo de piedfrapoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La plej antikva [[skribo]] kiun la [[homo]] sukcesis tralegi estis la ''[[spuro]]j'' — speco de [[Ritmo|ritma]] nota skribo, donita origine; ĝi mem enpremiĝadis je molan grundon kaj la homo, legante ĝin, ligis kun ĝi la [[sono]]n de ĝia apero. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En la [[homo]]j ĉiam haveblis forta [[deziro]] de propra multiĝo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[Indiĝenoj|indiĝena]] [[danco]]] Ju malpli da dancantoj, des pli altas movimento kaj pli laŭtas frapoj. Ju pli forte ili stamfas, des pli granda ŝajnas ilia nombro. Ĉiujn ĉirkaŭe la danco influas kun altira forto, ne malfortiĝanta la tutan [[tempo]]n dum ĝi daŭras. Kiu loĝas je [[distanco]] de ĝia [[aŭdeblo]], tiu aliĝas al la dancantoj. Estus nature, se de ĉiuj flankoj alfluus pli kaj pli da novaj homoj. Sed ĉar tre baldaŭ ĉirkaŭe restas neniu, la dancantoj devas ŝajnigi kreskon kvazaŭ per si mem, per sia propra limigita nombro. Ili stamfas tiel, kvazaŭ ilia nombro kreskas pli kaj pli. La ekscitiĝo kreskas kaj baldaŭ transformiĝas je furiozo [...] Je la plej supra ŝtupo de la ekscitiĝo ili efektive sentas sin unu tuto kaj venkas ilin nur fizika laciĝo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[danco]] [[ĥako]] de la [[maorioj]]] Turnado de la [[okulo]]j kaj eligado de la [[lango]] estas [[signo]]j de [[obstino]] kaj [[defio]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Unueca [[kriego]] de pluraj [[gorĝo]]j, kiu antaŭe aŭdiĝis ĉe publikaj [[ekzekuto]]j, kiam [[ekzekutisto]] estis levanta forhakitan [[kapo]]n de [[maliculo]], kaj nun aŭdiĝas ĉe [[Sporto|sportaj]] [[konkuro]]j, estas la ''[[voĉo]]'' de la [[amaso]]. Tre gravas ĝia spontanea karaktero. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La plej malbrua [[amaso]] estas la ''[[Morto|mortaj]] [[malamiko]]j''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Al la malrapida [[amaso]] estas malpermesita ''malŝarĝiĝo'' [...] Antaŭ la malrapida amaso estas starigita [[celo]] ''prokrasti'' procezon, kondukantan al malŝarĝiĝo, por laŭeble plej longa [[tempo]] [...] Malŝarĝiĝo kaj la celo tiel kongruas, la celo ja ĉi tie estas nedamaĝebla kaj nevenkebla. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Disfalo de la malrapida [[amaso]] de [[kristanismo]] estos iniciita en tiu momento, kiam ekdisfalos la [[kredo]] je la [[transa mondo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[vorto]] gairm signifas “[[krio]], batalkrio”, kaj sluagh-gairm estas batalkrio de la [[mortinto]]j. El tio poste formiĝis la vorto ''slogan'', signifanta “frapfrazo, devizo”. Nomo de la batalkrio de niaj [[Nuntempo|nuntempaj]] [[amaso]]j devenas de la batalkrio de la mortaj batalantoj de la [[Skota Altlando]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] per [[imago]]j de nevideblaj [[amaso]]j plenas la [[konscio]] de la [[kredanto]]j. Ĉu temas pri la [[mortinto]]j aŭ [[sanktulo]]j, ili ĉiam estas imagataj kiel grandaj, dense kunpremitaj grupoj. Oni povas eĉ diri, ke la [[religio]]j ''komenciĝas'' de tiuj nevideblaj amasoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La unusola [[amaso]], kiu eĉ al ni, samtempuloj, malgraŭ sia nevidebleco ŝajnas natura, estas ''[[posteularo]]''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] la [[diablo]]j, kiuj malgraŭ iliaj iamaj nekalkuleblaj nombroj, ne plu aperas en sia tradicia [[imago]] [...] Sed ŝanĝinte la aspekton, ili en eĉ pli grandaj nombroj denove aperis en la [[mondo]] en la [[19-a jarcento]], nun jam forme de ''[[mikrobo]]j''. Ĉi-foje ili embuskas ne la [[animo]]n, sed la [[korpo]]n de la [[homo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La nevideblan [[amaso]]n, ekzistintan ĉiam, sed eltrovitan nur antaŭnelonge, kun [[invento]] de la [[mikroskopo]], reprezentas ''[[spermo]]''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[Persekutado|persekutanta]] [[amaso]] estiĝas vide al rapide atingebla [[celo]]. Celo estas la [[murdo]] kaj estas konate kiu estos murdita. La [[viktimo]] estas konata, klare difinita, proksima. La amaso sin ĵetas kontraŭ ĝi kun tia decidemo, ke delogi ĝin ne eblas. Por ke estiĝu la persekutanta amaso sufiĉas laŭte deklari, ke tiu ĉi devas morti. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Koncentriĝo je la [[murdo]] estas tre speciala travivaĵo, kun nenio komparebla laŭ intenseco. Ĉiu penas proksimiĝi al la [[viktimo]] kaj bati. Se li mem ne povas atingi, necesas almenaŭ vidi kiel batas la aliaj. Ĉiuj [[mano]]j kvazaŭ apartenas al unu [[korpo]] [...] Viktimo estas la [[celo]] kaj punkto de plej granda denseco: ĝi kunligas [[ago]]jn de la tuta [[grupo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Grava [[kaŭzo]] de rapida kresko de la [[Persekutado|persekutanta]] [[amaso]] estas [[sekureco]] de la entrepreno. Ĝi estas sekura, ĉar flanke de la amaso troviĝas la dominado. La [[viktimo]] forkuras aŭ estas ligita, ĝi ne povas eĉ defendi sin, en sendefendeco ĝi estas nome la viktimo, destinita por [[ofero]]. Pro ĝia [[morto]] respondecos neniu. Libera [[murdo]] estas kvazaŭ rekompenco pro ĉiuj tiuj murdoj, je kiuj la [[homo]] devis rezigni pro la [[timo]] de [[puno]]. Al la [[tento]] de sekura, permesita aŭ eĉ rekomendita, kundividita kun aliaj murdo, plejparto de la homoj ne povas rezisti. Gravas ankaŭ ke [[minaco]] de la morto, konstante pendanta super la homo, kvankam ne konsciata senĉese, naskas bezonon transigi la morton al alia. Tiun bezonon kontentigas la persekutanta amaso. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Post [[ekzekuto]] la [[amaso]] eĉ pli ol iam ajn sentas [[timo]]n de la [[morto]]. Ĝi disfalas kaj disiĝas, kvazaŭ [[Paniko|panike]] forkurante. Ju pli grava estis la [[viktimo]], des pli granda estas la timo, trafanta la amason. Ĝi povas konserviĝi nur se ekzekutoj sekvos seninterrompe unu la alian. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = El specoj de la [[morto]], al kiuj [[tribo]] aŭ [[popolo]] [[Kondamno|kondamnis]] apartan [[homo]]n, oni povas elstarigi du plej gravajn formojn; la unua el ili estas ''elpuŝigo''. La homon oni elpuŝigas el la tribo, lasante tie, kie li mortos pro [[malsato]] aŭ iĝos [[predo]] de [[ĉasbesto]]j [...] Kompleta [[soleco]] estas terura [[puno]]; izoliĝo de la propra [[grupo]], speciale en primitivaj kondiĉoj estas [[sufero]], kiun nur malmultaj povas elteni. Perversa formo de tia elpuŝigo estas fordono al [[malamiko]] [...] La alia formo estas ''kolektiva mortigo''. La kondamniton oni kondukas al kampo kaj [[Ŝtonumado|ŝtonumas]]. Ĉiu ĵetas sian [[ŝtono]]n, la kulpulo pereas sub ŝtona hajlo. Neniu plenumas rolon de [[ekzekutisto]], mortigas la tuta komunumo. La ŝtonoj reprezentas ĉi tie la komunumon, ili estas [[signo]] de ĝia [[decido]] kaj de ĝia [[ago]]. Eĉ tie, kie la ŝtonumado ne plu estas praktikata, konserviĝis inklino al la kolektiva mortigo. Tia estas [[bruligado sur ŝtiparo]]: la [[fajro]] anstataŭas la amason, dezirantan morton al la kondamnito. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Enfosado en la [[formikejo]]n, praktikata en [[Afriko]] kaj ie aliloke estas transigado de malafabla [[devo]] de la [[Kolektivo|kolektiva]] [[mortigo]] sur formikojn, bildigantaj la sennombran [[amaso]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En la [[historio]] de la [[krucumado]] de [[Kristo]] la fenomeno estas kaptita je ĝia [[senco]]. “Krucumu lin!” — tio estas [[kriego]] de la [[amaso]] [...] Ja por ĝi fakte estas plenumata la [[justico]] kaj, parolante pri publikeco de la [[juro]], oni celas la amason. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[amaso]] bezonas ke [[ekzekutisto]] montru al ĝi la [[kapo]]n de la mortigita. En tiu — kaj en neniu alia — momento okazas la malŝarĝiĝo. Al iu ajn apartenu la kapo, nun ĝi estas ''[[Humiligo|humiligita]]'': en tiu momento la gapanta al la homamaso kapo estas la sama kiel ĉiuj aliaj kapoj [...] ĉiu vidas en ĝi sin. La forhakita kapo estas la ''[[minaco]]''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Disfalo de la [[Persekutado|persekutanta]] [[amaso]], eksterminta sian [[viktimo]]n, okazas speciale rapide. Tion bone konas [[reganto]]j, kies [[potenco]] estas [[Minaco|minacata]]. Ili ĵetas al la amaso viktimon por haltigi ĝian kreskon. Multaj [[Politiko|politikaj]] [[ekzekuto]]j estis faritaj sole por tiu ĉi [[celo]]. Aliflanke [[gvidanto]]j de la [[Radikalismo|radikala]]j [[partio]]j ofte ne [[Kompreno|komprenas]], ke, atinginte sian celon, publike ekzekutinte [[Danĝero|danĝeran]] [[malamiko]]n, ili ofte damaĝas pli sin mem ol la malamkian partion. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Abomeno]] je la [[Kolektivo|kolektiva]] [[mortigo]] aperis tre antaŭnelonge. Ĝin oni ne supertaksu. Eĉ hodiaŭ ĉiu partoprenas en publikaj [[ekzekuto]]j, nome per ''[[gazeto]]''. Nur nun li partoprenas en ili, same kiel en ĉio alia, kun pli granda [[komforto]]. Li trankvile sidas en sia [[hejmo]] kaj el centoj da sciigoj haltas ĉe tiuj, kiuj speciale ekscitas lin. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ''[[amaso]] de la [[fuĝo]]'' estiĝas sekve de komuna ''[[minaco]]''. Ĝi kuras, allogante kun si ĉiujn [...] Ili tiom multas, ke eĉ ne unu pensas ke la [[viktimo]] estas li. La amaso elanas for de la [[danĝero]] kaj ĉiu en ĝi estas trasorbita de la [[sento]] de proksimeco de saviĝo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = El ĉiuj formoj de la [[amaso]], la [[fuĝo]] estas la plej larĝa laŭ amplekso. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En tiu momento, kiam la kuranto komencas [[Penso|pensi]] nur pri si kaj en la aliaj vidi nur obstaklon, karaktero de la [[Amaso|amasa]] [[fuĝo]] komplete ŝanĝiĝas kaj ĝi transformiĝas je sia kontraŭo — je ''[[paniko]]'', je lukto de ĉiu kontraŭ ĉiuj, starantaj sur lia [[vojo]]. Plej ofte tiu transformiĝo okazas, kiam kelkfoje ŝanĝiĝas direkto de la fuĝo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ne eblas supertaksi gravecon de la falintaj por unuiĝo de la [[amaso]] de la [[fuĝo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Trafinte [[sekureco]]n, la [[amaso]] [de la [[fuĝo]]] disfalas. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[amaso]] de la [[fuĝo]] estas la plej stabila el ĉiuj formoj de la amaso: la restintaj teniĝas kune ĝis la plej lasta momento. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] la [[Amaso|amasan]] [[fuĝo]]n [[homo]]j konis jam tiam, kiam ili vivis ankoraŭ je tre etaj [[grupo]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La speciala [[amaso]] formiĝas sekve de ''[[malpermeso]]'': kolektiĝinte kune la [[homo]]j ne plu [[Deziro|deziras]] fari tion, kion ili ĝis nun faris unuope. La malpermeso estas subita, oni metas ĝin sur sin mem [...] Ĝi neniam venas de ekstere, eĉ se tio aspektas nome tiel. Efektive ĝi ĉiam estiĝas el bezono de la partoprenantoj de la [[evento]]. Ĵus post kiam la malpermeso estas vortumita, komenciĝas formiĝo de la amaso. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La plej bona ekzemplo de la negativa aŭ [[Malpermeso|malpermesanta]] [[amaso]] en nia tempo estas ''[[striko]]'' [...] Momento de ĉesigo de la [[laboro]] estas grandega momento, glorata en [[Laboristo|laboristaj]] [[kanto]]j. En tiu ĉi momento naskiĝas la [[sent]]o de senpeziĝo, kun kiu estas ligata la [[senco]] mem de la striko. La fikcia [[egaleco]], pri kiu oni gurdis al la laboristoj ĉiam, sed kiu efektive limiĝis nur je tio, ke ili ĉiuj laboras permane, subite iĝas vera. Dum ili laboris, ili faris malsamajn aferojn, kaj nome tiujn, kiujn estis [[Ordono|ordonite]] fari. Kiam la laboro haltis, ĉiuj faras la saman. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Se al la [[amaso]] kutime propras [[sovaĝeco]] kaj soifo de [[detruado]], ne eblas ne rimarki la [[digno]]n kaj [[sento]]n de [[respondeco]] de tia strukturo, estiĝanta el la pleja koro de la amaso. Nome pro tio gravas observi la amason de la [[malpermeso]], ke en ĝi montriĝas tiuj ĉi ecoj, kontraŭaj al la ecoj de la “normala” amaso. Dum ĝi [[Fideleco|fidelas]] al sia esenco, ĝi kontraŭas ĉiajn ajn detruojn. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Revolucio]]j estas la veraj [[tempo]]j de transformiĝo. Tiuj kiuj longe estis sendefendaj, subite ekhavas la [[dento]]jn. Per sia nombro ili rekompencas mankon de [[Ĉasbesto|ĉasbesteco]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉiu [[ordono]] lasas en tiu, kiu estas devigita ĝin plenumi, dolorigan ''pikilon''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Antaŭ ol kuraĝi ataki la [[lupo]]jn, la [[ŝafo]]j atakas la [[leporo]]jn. Antaŭ transformiĝo, kiu estas direktita kontraŭ la superuloj, oni ekstermas la malsuperulojn — la sendanĝerajn kaj nenocajn [[besto]]jn. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Multo el tio, kion oni povas observi sur surfaco de la [[Revolucio|revoluciaj]] [[evento]]j, prezentiĝas forme de la ''[[Persekutado|persekutanta]] [[amaso]]''. Oni kaptas apartajn [[homo]]jn kaj kaptinte subigas al la [[Kolektivo|kolektiva]] [[mortigo]] forme de [[juĝo]] aŭ tute sen ajna juĝo. Sed tio ne signifas, ke en tio ''konsistas'' la revolucio. Ĝi estas farata de ne persekutantaj amasoj, rapide atingantaj sian naturan [[celo]]n. La transformiĝo, unufoje komenciĝinte, iras profunden. Ĉiu penas atingi tian staton, ke liberiĝi je la sidantaj en li pikiloj, kaj en ĉiu estas multege da ili. La amaso de la transformiĝo estas procezo, kaptanta la tutan [[socio]]n, kaj eĉ se komence ĝi havas momentan [[sukceso]]n, al la fino ĝi iras malrapide kaj malfacile. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[foiro]]] [[Amaso]]j da [[frukto]]j estas la plej grava parto de la denseco, ĝia kerno. Komence kune kolektiĝis la [[aĵo]]j kaj nur poste, kiam ili jam videble ĉeestis, ĉirkaŭ ili kolektiĝis la [[homo]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La plej [[Fido|fidinda]] kaj ofte la sola por la [[amaso]] ebleco ''konservi sin'' estas haveblo de la dua amaso, kun kiu ĝi estas komparata [...] Por formiĝo de la ''duamasa sistemo'', kiel oni ankaŭ povas nomi tion, necesas [[sento]] de proksimuma [[egaleco]] de la [[forto]]j de ambaŭ flankoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉe multaj [[popolo]]j la [[amaso]] de la [[mortinto]]j estas rezervujo, el kiu estas prenataj [[animo]]j por la [[novnaskito]]j, do de la mortintoj dependas, ĉu la [[virino]]j havos la [[infano]]jn. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[milito]]] [...] ĉiu flanko deziras iĝi pli granda [[amaso]] de la vivantoj. La [[malamiko]] ja estu pli granda amaso de la [[mortinto]]j [...] la milito ne estas vera milito, se ĝia [[celo]] ne konsistas unuavice en amasigo de la malamikaj [[kadavro]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[Asirio|asiriaj]] [[reĝo]]j estis [[Obsedo|obseditaj]] je la [[pasio]] al [[piramido]]j de la [[kapo]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Tio, ke la [[milito]]j povas daŭri tiom longe, ke ili daŭras eĉ se ili estas delonge malgajnitaj, estas klarigata per profundega bezono de la [[amaso]] konservi sin en la ekscita stato, ne disfali, resti la amaso. Tiu [[sento]] foje estas tiom forta, ke la [[homo]]j [[Konscio|konscie]] preferas kune iri al la [[morto]] nur por ne agnoski la [[malvenko]]n, travivante pro tio disfalon de la propra amaso. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉu respektiva flanko estas [[agresoro]] aŭ ne, ĝi ĉiam klopodas krei [[iluzio]]n de la [[minaco]] rilate al si mem. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Trarompiĝo de la [[milito]] estas unuavice ''trarompiĝo de du [[amaso]]j''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Emocio|Emociiĝo]] kun kiu la [[homo]]j ekmarŝas al la [[milito]] estas klarigata de [[malkuraĝeco]] de la homo antaŭ [[vizaĝo]] de la [[morto]]. Unuope ili ne kuraĝas rigardi al ĝiaj [[okulo]]j. Ĝi estas pli facila duope, kiam du [[malamiko]]j, tiel dirite, [[Ekzekuto|ekzekutas]] unu la alian kaj ĝi estas tute ne la sama morto, kiam al ĝi iras miloj. La plej malbona kio povas okazi al la homo en la milito estas pereo ''kune'' kun la aliaj. Sed tio senigas de la morto unuope, kiun la homoj timas plej multe en la [[mondo]].. Kaj ili ja ne kredas ke tiu plej malbona okazos. Ili opinias, ke eblas transdirekti, transigi al la aliaj pendantan super ili [[Kolektivo|kolektivan]] [[kondamno]]n. ''Ilia mortotransigilo estas la malamiko'' kaj la sola, kio estas postulata de ili, estas avanci la malamikon. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Deziro]] de la [[morto]] al alia efektive estas ĉie kaj por ĝin trovi ne necesas longe serĉi en la [[Homo|homa]] [[animo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Dum daŭras la [[milito]], la [[amaso]] devas ekzisti, kaj se la [[homo]]j jam ne konsistigas la amason, la milito fakte finiĝis. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[Amaso|amasaj]] kristaloj mi nomas etajn [[Kruelo|kruelajn]] [[grupo]]jn da [[homo]]j, kiuj havas klaran [[limo]]n, altan stabilecon kaj servas por ekscitado de la amasoj. Gravas ke tiuj grupoj estas tuj videblaj, ĉiun el ili facilas kapti per unu rigardo. La ''[[unueco]]'' en ili pli gravas ol grandeco [...] La amasa kristalo estas ''stabila''. Ĝi neniam ŝanĝiĝas je grandeco. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[soldato]]j kaj [[monaĥo]]j estas la plej gravaj formoj de la [[Amaso|amasaj]] kristaloj. [[Uniformo]] ĉi tie klarigas, ke la anoj de la [[grupo]]-kristalo ''setliĝas'' kune: eĉ kiam ili aperas unuope, tamen estas [[Konscio|konsciata]] strikta [[unueco]], al kiu ili apartenas — [[monaĥejo]] aŭ [[trupo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la eksaj [[Amaso|amasaj]] kristaloj] Apenaŭ eblas iu ajn granda [[Politiko|politika]] [[ŝanĝo]], ĉe kiu ne troviĝus tiaj eksiĝintaj [[grupo]]j. Estante galvanizitaj, ili agadas foje tiom brile kaj aktive, ke ŝajnas nova kaj [[Danĝero|danĝera]] fenomeno. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Kolektivo|Kolektivajn]] [[unueco]]jn, konsistantajn ne el [[homo]]j kaj tamen perceptatajn kiel la [[amaso]]j, mi nomas la ''amasaj [[simbolo]]j''. Tio estas tiaj unuecoj kiel [[grajno]] kaj [[arbaro]], [[pluvo]], [[sablo]], [[vento]], [[maro]] kaj [[fajro]]. Ĉiu en tiuj ĉi fenomenoj enhavas tre gravajn ecojn de la amaso. Kvankam ĝi konsistas ne el homoj, sed ĝi similas al la amaso kaj simbole anstataŭigas ĝin en [[mito]]j kaj [[sonĝo]]j, [[parolado]]j kaj [[kanto]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] grava eco de la [[fajro]]: oni traktas ĝin kvazaŭ ĝi estas [[Vivo|viva]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Inter [[Danĝero|danĝeraj]] ecoj de la [[amaso]], kiujn ĉiuj substrekas, plej frue okulfrapas ĝia [[pasio]] pri ''[[ekbruligo]]j''. Radikoj de tiu ĉi pasio troviĝas en la ''[[Arbaro|arbara]] [[incendio]]''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Antaŭe la [[amaso]] [[Fuĝo|fuĝis]] for de la [[fajro]], nun la fajro akiris por ĝi grandegan altiran forton. Estas konata [[Magio|magia]] efiko de la [[incendio]] al la homamasoj [...] La amaso, tuj post kiam ĝi formiĝas, sentas fortegan internan vokon al [[ekbruligo]] de la fajro kaj uzado de ĝia altira forto por sia propra kreskado. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[piromaniulino]], farinta pli ol 20 [[ekbruligo]]jn] Kiam oni akuzis ŝin aŭ kiam ŝi mem sin akuzis, ŝi [[Ĝuo|ĝuis]] ke ĉiuj [[Rigardo|rigardas]] ŝin. Nome tion ĉi ŝi [[Deziro|deziris]]: ŝi deziris iĝi la [[fajro]], alloganta ĉiujn al si. Sekve ŝia ekbruligado havis duoblan karakteron. Unuavice ŝi strebis iĝi parto de la [[amaso]], kontemplanta la fajron [...] Poste, kiam la fajro jam estis estingiĝanta kaj la amaso [[Minaco|minacis]] malaperi, ŝi konservadis al ĝi la [[vivo]]n, subite mem transformiĝante je la fajro. Tio estis tre simple: ŝi [[Konfeso|konfesis]] pri la ekbruligo. Kaj ju pli detala estis la [[rakonto]], ju pli longe ŝi parolis, des pli longe oni ŝin rigardis, des pli longe ŝi mem estis la fajro. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Manifestacio]]j en grandaj [[urbo]]j similas al [[rivero]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Rivero]] estas la [[amaso]] en ĝia ''[[vanteco]]'', la amaso montranta sin [...] ĝi estas [[simbolo]] de la ''malrapida'' amaso. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] en la [[arbaro]] origine naskiĝis ''[[respektego]]''. Ĝi igas la [[homo]]n rigardi supren [[Konscio|konsciante]] [[dankemo]]n pro ĝia superanta kaj gardanta [[povo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[arbaro]]] [...] ĝi iĝis [[simbolo]] de la ''[[armeo]]'' — la armeo staranta, kiu ekkuros ĉe neniuj kondiĉoj, kiu falos ĝis la lasta [[homo]] sen cedi eĉ spanon de la [[tero]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Egaleco]]n de la [[homo]]j antaŭ la [[morto]] oni ŝatas esprimi en la [[bildo]] de [[sekalo]]. Sed ĝi falas la tuta ''samtempe'' kaj pro tio memorigas tre konkretan [[morto]]n — la morton en [[batalo]], falĉantan tutan vicojn: la [[kampo]] kiel [[batalkampo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ''[[standardo]]j'' estas la videbliĝinta [[vento]]. Ili estas eltranĉitaj [[nubo]]pecoj, nur pli proksimaj kaj buntkoloraj, firme alkroĉitaj kaj konservantaj la formon. Sed ili vere disvolviĝas nur dum movado. La [[popolo]]j, kvazaŭ [[Deziro|dezirante]] dividi la venton, ekuzas la standardojn por marki per ili [[aero]]n super si kiel sian [[posedaĵo]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] la plej granda, nekaptebla per [[rigardo]] kaj nekalkulebla el la [[amaso]]j, konataj al la [[homaro]], estas [[sablo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Rikoltado]] estas [[Ritmo|ritma]] staplado de la [[amaso]]j kaj la [[festo]]j venas laŭe al tiu ĉi ritmo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Trezoro]] estas la [[amaso]], de kiu nenio estas apartigata kaj kiu devas kreski. La apartenata al la [[posedanto]], ĝi vokas aliajn posedantojn al [[rabado]]. Konateco, kiun ĝi kreas al sia [[mastro]], alvokas al li [[danĝero]]n. La trezoroj naskis konfrontiĝojn kaj [[milito]]jn, kaj multaj vivus pli longe, se ili havus malpli da trezoroj. Ofte pro tio oni devas teni ilin en ''[[sekreto]]''. Specifaĵo de la trezoroj konsistas sekve en streĉiteco inter la brilo, kiun ili disvastigas, kaj [[mistero]], kiu ilin gardas. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri allogeco de la [[trezoro]]j] [[Pasio]], kun kiu [[homo]]j altiriĝas al tiaj [[ebleco]]j, supozigas absolutan [[kredo]]n je la konsistigantaj trezorojn ''unuojn''. Pri la [[forto]] de tiu ĉi [[fido]] malfacilas ekhavi troan [[imago]]n. La homo mem identigas sin kun sia [[monunuo]]. Dubo pri ĝia [[valoro]] por li estas ofenda, ĝia malstabileco subfosas lian kredon je si mem. Falo de la monunuo tuŝas la homon proksime, li sentas propran [[humiliĝo]]n. Kiam tiu ĉi procezo rapidiĝas kaj venas ''[[inflacio]]'', la senvaloriĝintaj homoj formas [[Amaso|amasajn]] strukturojn de tia speco, kiujn oni povas rekte kaj senpere identigi kun la amasoj de la [[fuĝo]]. Ju pli homoj perdas, des pli similas iliaj [[sorto]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[Amaso|amasaj]] kristaloj kaj la amaso en la [[Nuntempo|nuntempa]] [[senco]] de la [[vorto]] devenas de iu origina [[unueco]], kie ili ankoraŭ koincidis — de la ''[[grego]]''. Ĉe malgrandaj [[tribo]]j, [[Migrado|migrantaj]] je [[grupo]]j po dek — dudek [[homo]]j, tio estas disvastiĝinta formo de la komuna ekscitiĝo. Por la grego estas karaktera neebleco de la kresko. Ĉirkaŭ ĝi estas malpleno, eblas aliĝi al neniu. La grego estas la grupo da ekscitiĝintaj homoj, sopirantaj ke ili ''multiĝu''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En la [[grego]], kiu de [[tempo]] al tempo elkreskas la [[grupo]] kaj plej trafe esprimas [[sento]]n de ĝia [[unueco]], aparta [[homo]] neniam malaperas komplete kiel tio okazas al la [[Nuntempo|nuntempaj]] homoj en iu ajn [[amaso]]. Li ĉiam — iel ajn formiĝu konfiguracio de la grego, en [[danco]]j aŭ [[marŝo]]j — troviĝas ''rande''. Li estas ene kaj samtempe rande, rande kaj samtempe ene. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[grego]]] ''Kresko kaj denseco'' estas imitataj, ''[[egaleco]] kaj direktiĝo'' haveblas en [[realo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Sed ĉar la [[grego]] konsistas el bonaj ''konatoj'', en certa [[senco]] ĝi superas la [[amaso]]n, kapablan je senfina kresko: la grego, eĉ disŝirita per [[Malamiko|malamikaj]] cirkonstancoj, nepre kolektiĝos denove. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Al tio, kio estas nomata [[tribo]], [[gento]], [[klano]], mi [[Konscio|konscie]] kontraŭstarigas alian [[unueco]]n — la ''[[grego]]n''. Ĉiuj tiuj konataj [[Sociologio|sociologiaj]] [[nocio]]j, kiom ajn ili estu gravaj per si mem, tamen estas statikaj. La grego inverse estas unuo de la '[[ago]]'', ĝi manifestiĝas ''konkrete''. Je ĝi ja devas orientiĝi tiu, kiu esploras radikojn de la [[Amaso|amasa]] [[konduto]]. Tio estas la plej antikva kaj plej limigita formo de la amaso en la homa [[socio]]: ĝi jam ekzistis kiam ankoraŭ ne ekzistis la amasoj en nia [[Nuntempo|nuntempa]] [[kompreno]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[grego]] delonge aperas en kvar diversaj formoj aŭ funkcioj. En ili estas io flua, ili facile transiras unue je alia, sed gravas unufoje kaj por ĉiam difini per kio ili diferenciĝas. La plej natura kaj vera grego — tiu, de kiu fakte originas kaj kun kiu estas ligita nia [[vorto]] mem estas la grego kiu ''[[Ĉasado|ĉasas]]'' [...]. la ĉasanta grego transiras al la stato de la ''dividanta'' grego [...] La dua formo, havanta multe da komuna kun la ĉasanta grego kaj ligita al ĝi per multe da transiroj, estas la ''[[Milito|milita]]'' grego [...]. Laŭ ''difiniteco'' de la [[objekto]] de la [[mortigo]] ĝi proksimas al la ĉasanta grego. La tria formo estas la ''[[Ploro|priploranta]]'' grego [...]. En la kvara formo mi arigas aron da fenomenoj, kiuj malgraŭ ĉiuj malsamaĵoj havas ion komunan, nome: [[deziro]]n de kresko. La ''multigantaj aŭ obligantaj gregoj'' formiĝas speciale cele al ''multigo de nombro'' same de la homoj en la [[grupo]], kaj estaĵoj, per kiuj la grupo vivas, do de la [[plantoj]] aŭ la [[besto]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[Germana lingvo|germana]] meute — “[[grego]]” — devenas de la [[Latina lingvo|mezlatina]] movita, signifanta “movado”. La estiĝinta el ĝi [[Franca lingvo|malnovfranca]] meute havas duoblan [[senco]]n: ĝi povas signifi same “[[ribelo]]”, “[[insurekcio]]” aŭ “[[ĉasado]]”. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Leĝo]] de ''dividado estas la plej antikva'' leĝo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la priploranta [[grego]] en [[Indianoj|indiana]] [[tribo]]] Kiam iĝas klare, ke la [[homo]] [[morto]]s, la [[ploro]] jam estas nedetenebla. La grego ekfuriozas: ĝi longe atendis tiun [[ebleco]]n kaj nun ne [[permeso]]s al sia [[viktimo]] forgliti. Nekutima [[povo]], kun kiu ĝi atakas la [[objekto]]n de sia priplorado determinas definitive lian [[sorto]]n. Malfacilas supozi, ke grava [[malsanulo]], tiel traktata, povos resaniĝi [...] La kutima por ni [[regulo]] laŭ kiu la mortanton necesas lasi je [[trankvilo]], estas tute nekomprenebla por tiuj ĉi homoj, kolektiĝintaj kune por la komuna ekscitiĝo [...] Ĉar li mem ne povas [[Starado|stari]] inter ili, ''ili [[Kuŝado|kuŝiĝas]] al li'' [...] Ili kvazaŭ volas morti kune kun li [...] Eble pli ĝuste estus diri, ke ili volas ''[[Egaleco|egaliĝi]]'' kun li. Ili tamen ne planas morti efektive [...] Tamen al ĝi propras ankaŭ ''forpuŝado'' de la [[mortinto]], kiam li estas jam morta [...] Li iĝis [[Danĝero|danĝera]], ĉar li jam foriris. Li povas ekvenĝi al la vivantoj, kaj komencos [[Venĝo|venĝi]] al ili pro tio, ke li estas morta. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Danke al [[detruado]] de ĉio apartigita, kio egalas al memrealigado de la [[grego]], ĝi ''konservas sin'' [...] |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[Prahistorio|prahistoriaj]] [[homo]]j] Neceso esti en pli granda kvanto, aparteni al pli granda [[grupo]] estis sentata malkviete kaj insiste [...] Malmultnombreco — jen kio estas la malfortaĵo de la homo [...] Ne dubeblas, ke la homo, tuj post kiam li iĝis tio, ekdeziris ke li multiĝu. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[homo]] el [[totemo]] de la [[moskito]]j [[Deziro|deziras]] ke lia [[gento]] estu same multnombra kiel la moskitoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Tiu ĉi [[rito]] de la komuna [[manĝado]] kaj [[digestado]] estas la [[komunio]]. Al ĝi oni donas specialan [[senco]]n: ĝi devas okazi tiel, ke la manĝata [[besto]] sentu [[estimo]]n al si. Ĝi ja devos reveni kaj venigi siajn ge[[frato]]jn. La [[osto]]jn oni ne disbatas, sed zorgeme elprenas. Se ĉio estas farata ĝuste, kiel decas, ili denove vestiĝos je [[karno]], la besto [[resurekto]]s kaj oni povos denove [[Ĉasado|ĉasi]] ĝin. Se ja oni [[konduto]]s malĝuste kaj la besto sentos sin [[Ofendo|ofendita]], ĝi malaperos por ĉiam, forkuros kune kun siaj gefratoj, ne renkontiĝos al la homo, inter la homoj komenciĝos [[malsato]]. Dum iuj [[festo]]j oni penas ŝajnigi, kvazaŭ la manĝata besto mem tion ĉeestas. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la komuna [[manĝado]]] [...] la ''[[Ĉasado|ĉasanta]] [[grego]]'' transiras al la ''multiganta''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En la superaj [[religio]]j en la [[komunio]] estas enplektita nova motivo — la [[ideo]] de multiĝo de la ''[[kredanto]]j''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[besto]], solene [[Manĝo|manĝata]] de la [[ĉasisto]], devas [[Vivo|vivi]] denove, ĝi [[resurekto]]s kaj denove ebligos ĉasi sin. Tia resurekto en la superaj [[komunio]]j iĝas la plej grava [[celo]], nur anstataŭ la besto ĉi tie estas manĝata la [[korpo]] de [[dio]], kaj lian resurekton la kredantoj almezuras al si mem. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ''ekstera'' [[grego]], kiu manifestiĝas pli klare kaj pro tio facile priskribeblas, strebas al [[celo]], troviĝanta ekster ĝi mem. Ĝi faras longan [[vojo]]n. Ĝiaj movoj estas rapidigitaj, se kompari ilin kun la movoj en la normala vivo. Tio signifas ke la [[Ĉasado|ĉasanta]] kaj la [[Milito|milita]] gregoj estas la eksteraj gregoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ''interna'' [[grego]] havas ion similan al la koncentra strukturo. Tiel, ĝi formiĝas ĉirkaŭ la [[sepulto]]ta [[mortinto]]. Ĝia tasko konsistas ne je ion aŭ iun atingi, sed je ion deteni [...] La multiganta grego ankaŭ estas la interna grego. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Grandan [[signifo]]n havas transiro de la ekstera al la interna [[grego]] dum la ''[[komunio]]''. [[Manĝo|Manĝante]] la [[Mortigo|mortigitan]] en [[ĉasado]] [[besto]]n, kun [[respektego]] [[Konscio|konsciante]] ke io de ĝi nun estas en ĉiu partoprenanto, la grego ''interniĝas''. Nun oni povas atendi la [[resurekto]]n kaj unuavice propran multiĝon. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ''kvieta'' [[grego]] estas la grego en la stato de [[atendado]] [...] Nome tiaspeca kvieto kaj atendado karakteras al [[religio]]j, kie haveblas [[kredo]] je la [[transa mondo]]. Do ekzistas [[homo]]j, kiuj sian propran [[vivo]]n uzas kiel rimedon garantii pli bonan [[Postmorto|postmortan]] [[ekzistado]]n. Sed la plej brila ekzemplo de la kvieta grego estas la [[komunio]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[grego]]j estas senŝanĝe kaj terure konstantaj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En sia malkaŝa formo la [[grego]] montriĝas ankaŭ hodiaŭ en ĉiu kazo de ''[[linĉo]]''. Tio nomiĝas la ''[[juĝo]]'' de Linĉo; uzado de la vorto “juĝo” ĉi tie estas same senhonta kiel la afero mem, ja paroli necesas pri ''likvido'' de ĉia juĝo. La akuzito ne estas konsiderata [[homo]]. Onu [[Murdo|murdas]] lin kvazaŭ [[besto]]n, ignorante ĉiujn homajn formojn [...] [[Krueleco]]n, kiun oni ĉe tio permesas al si, oni povas klarigi nur per tio, ke oni ne povas lin [[Manĝo|manĝi]]. Eble ili pro tio konsideras sin homoj, ke ili ne enpikas en lin la [[dento]]jn. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[historio]] pri la ''[[Ĉasado|ĉasanta]] [[grego]]'', kiu iras kontraŭ specifa [[besto]] kaj erare anstataŭ la besto mortigas la plej bonan [[ĉasisto]]n, renkontiĝas tra la tuta [[mondo]]. Ĝi finiĝas per [[plorado]] pri la [[mortinto]]; la ĉasanta grego ĉi tie transiras je la ''priploranta grego''. Tiu transformiĝo formas la [[koro]]n de multaj gravaj kaj disvastiĝintaj [[religio]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[Indiĝenoj|indiĝena]] [[danco]]] Ĉeno da [[homo]]j, irantaj ''anservice'', bildigas ''[[vagado]]n'' [...] Rotaciado au moviĝado laŭ ''[[cirklo]]'' en la danco reprezentas [[fortikaĵo]]n, starigatan por [[defendo]] de tio, kio okazas interne de la cirklo. La okaznta interne apartiĝas de ĉio fremda, kio troviĝas ekstere. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Transformiĝo de la [[grego]]j estas rimarkinda procezo. Ĝi okazas ĉie kaj troveblas en diversaj sferoj de la [[Homo|homa]] [[agado]]. Sen ekzakta [[scio]] pri ĝi tute ne eblas [[Kompreno|kompreni]] kiujn ajn [[Socio|sociajn]] procezojn. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] ekzistas [[religio]]j de la [[ĉasado]] kaj [[milito]], multiĝo kaj [[ploro]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[puebloj]]] La [[pluvo]] kaj la [[rizo]] faris ilin [[Paco|pacaj]] [[homo]]j, ilia [[vivo]] pasas en la rondo de propraj [[infano]]j kaj [[praulo]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La interna aŭ idea dinamiko de la [[milito]] origine aspektas tiel: el la [[Ploro|priploranta]] [[grego]], kolektiĝinta ĉirkaŭ la [[mortinto]], formiĝas la milita grego, kiu [[Venĝo|venĝas]] lin. El la [[Triumfo|triumfa]] milita grego formiĝas multiganta grego de triumfo.</br> Nome la ''unua'' mortinto vekas en ĉiuj aliaj [[sento]]n de alproksimiĝanta [[minaco]]. [[Signifo]]n de la unua motinto ĉe komenco de la militoj malfacilas supertaksi. La [[reganto]]j, [[Deziro|dezirantaj]] komenci la militon, bone [[Scio|scias]], ke necesas nepre eltrovi aŭ krei la unuan mortinton. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[milito]], postulanta por sia estiĝo la unuan aŭ malmultajn [[mortinto]]jn, naskas poste grandegan kvanton da ili. [[Ploro]] pri ili, kiam la [[venko]] estas atingita, malsame ol en la unua momento estas grave mallaŭtigita. La venko signifas se ne kompletan ekstermadon, do drastan malmultiĝon de la nombro de la [[malamiko]]j; do priplorado de siaj mortintoj iĝas malpli grava. Ili estas kvazaŭ avangarda taĉmento, sendita al la lando de la mortintoj kaj kondukinta post si eĉ pli grandan nombron de la malamikoj. Tiel ili [[Liberigo|liberigis]] ĉiujn de la [[timo]], sen kiu la milito tute ne okazus. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[malamiko]] estas [[Venko|venkita]], la [[minaco]] unuiginta la [[popolo]]n forfalis, kaj ĉiu nun pensas pri si. La [[Milito|milita]] [[grego]] disfalas por ''[[rabado]]'', simile al tio kiel tio okazas al la [[Ĉasado|ĉasanta]] grego dum dividado de la [[predo]] [...] Tamen [[danĝero]] de kompleta disfalo de la [[armeo]] ĉe tio estas tiom granda, ke ĉiam estis inventataj rimedoj por restarigo de la militista etoso. La plej bona rimedo estis ''[[festado]] de la venko''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La plej granda [[Socio|socia]] [[evento]] ĉe la [[Romio|romianoj]] estis la [[triumfo]]. Por ĝi venis la tuta [[popolo]]. Sed kiam la [[Romia imperio|imperio]] atingis la pinton de la [[povo]] kaj jam mankis io por senfine [[Konkero|konkeri]], estis establita la [[venko]] per si mem, okazinta periode laŭ [[kalendaro]]. Sur ''[[areno]]'' antaŭ [[okulo]]j de la [[Homo|homaj]] [[amaso]]j okazis [[batalo]]j, senaj je ĉia [[Politiko|politika]] [[senco]], sed ne senaj je la senco: la senco konsistis en veki kaj subteni en la popolo [[sento]]n de la venko. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉe la [[Historio|historiaj]] [[nacio]]j de tia speco la [[milito]] iĝis la sola rimedo de multiĝo. Ĉu temas pri [[rabado]] de la [[aĵo]]j necesaj por la [[vivo]], aŭ pelado de loĝantoj je [[sklaveco]] — ĉiuj aliaj, pli [[Toleremo|toleremaj]] formoj de la multiĝo estis forĵetitaj kaj ekkonsideritaj maldignaj. Formiĝis io simile al la ŝtata milita [[religio]], celanta al la rapida multiĝo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉe la [[Kredo|kredantaj]] [[mahometano]]j haveblas kvar pretekstoj kolektiĝi kune.</br> 1. Kelkfoje tage ili kolektiĝas por la [[preĝo]], al kiu ilin volas [[voĉo]], aŭdiĝanta de alteco. Tuj formiĝas etaj [[Ritmo|ritmaj]] [[grupo]]j, kiujn oni povas marki kiel la ''preĝajn [[grego]]jn''. Ĉiu movo estas strikte preskribita kaj definitive orientita, nome direkte al [[Mekko]]. Unufoje semajne, dum la [[festo]] de [[vendredo]], la gregoj transformiĝas je la [[amaso]]j.</br> 2. Ili kolektiĝas por la [[Ĝihado||sankta milito]] kontraŭ [[nekredanto]]j.</br> 3. Ili kolektiĝas en Mekko dum la granda [[pilgrimado]]. </br> 4. Ili kolektiĝas dum la [[Terura Juĝo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Al ĉiuj kiuj aliĝas al [[priplorado]] okazas la sama: la [[Ĉasado|ĉasanta]] aŭ [[Persekutado|persekutanta]] [[grego]], transformiĝinte je la pripolorantan gregon, ''seniĝas je la [[peko]]''. La [[homo]]j ĉiam estis persekutantoj, persekutantoj ili vivas plu, ĉiu siamaniere. Ili sopiras [[karno]]n de la alia, ronĝas ĝin kaj nutras sin per [[turmentado]] de malfortaj estaĵoj. En iliaj [[okulo]]j speguliĝas paliĝantaj okuloj de la [[viktimo]] kaj ĝia lasta [[krio]], kiun ili [[Ĝuo|ĝuis]], neforigeble gravuriĝas en iliaj [[animo]]j. Povas esti, plejparte ili eĉ ne supozas ke, nutrante siajn [[korpo]]jn, ili nutras [[mallumo]]n ene de si. Tamen la [[timo]] kaj la [[kulpo]] kreskas nedetenble kaj ili mem ne [[Konscio|konscinate]] tion strebas al elaĉeto. Do ili alfluas al tiu, kiu mortis por ili kaj, plorante ĉirkaŭ li, ili mem sentas sin pelataj. Kion ajn ili faru en la alia [[tempo]], kiom ajn ili faru [[malbono]]n — en tiu momento ili estas flanke de tiu, kiu [[Sufero|suferas]]. La subita kaj longdistanca ŝanĝo de la pozicioj! Ĝi [[Liberigo|liberigas]] ilin de la kulpo pri la [[morto]] de la aliaj, sed ankaŭ de la timo pri la propra morto. Kion ajn ili faru al la aliaj, unu el tiuj aliaj prenis ĉion por si: se ili estos al li fidelaj kaj nediskuteble dediĉitaj, do ili sukcesos, kiel ŝajnas al ili, eviti la [[venĝo]]n. Do la [[religio]]j de la priploro necesos por anima bonfarto de la homo ĝis kiam li ĉesos kolektiĝi en la gregoj por la mortigado. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La plej grava el la [[religio]]j de la [[priprolo]] estas [[kristanismo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = El [[islamo]], en kies karaktero senerare videblas la [[Milito|milita]] [[religio]], danke al skismo naskiĝis la religio de la [[priploro]], la plej koncentrita kaj klare esprimita el ĉiuj ekzistantaj — la [[ŝijaismo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La vera drameca reprezentado de la [[sufero]]j de [[Ĥusejn ibn Ali|Ĥusejn]] establiĝis kiel regula solenaĵo nur en la unua duono de la [[deknaŭa jarcento]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[Aŝuro]]] Pli granda koncentriĝo je la [[ploro]] ne ekzistas en iu ajn alia [[kredo]]. La ploro ĉi tie estas la plej supera religia merito, multoble pli grava ol iu ajn alia bona ago. Sufiĉe pravigeblas ĉi-kaze paroli pri la [[religio]] de la ploro. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉe senpartia observado en [[katolikismo]] tuj trafas la [[okulo]]jn ''malrapideco'' kaj ''trankvileco'', kaj ankaŭ ''larĝeco''. Ĝi pretendas je tio, ke en ĝi sufiĉos spaco por ĉiuj kaj tio estas la ĉefa pretendo, enhaviĝanta jam en ĝia nomo mem. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[Katolika Eklezio]]] Sur la [[tero]] ankoraŭ ne ekzistis la [[ŝtato]], kiu scius [[Regado|regi]] la [[amaso]]n per tiom diversaj metodoj. Kompare al la eklezio ĉiuj [[reganto]]j aspektas etaj [[diletanto]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[Katolika Eklezio]]] La diversaj rimedoj estas aplikataj por preventi ligojn inter la [[kredanto]]j mem. La kredantoj ne edifas unu al alia; la [[vorto]] de la ordinara kredanto estas sena je sankteco. Ĉio, pri kio li rajtas [[Espero|esperi]], kio povas senigi lin je multnombraj ŝarĝoj, venas el pli alta instanco; kio ankoraŭ estas al li ne klarigita, tion li simple ne ''[[Kompreno|komprenas]]''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[Katolika Eklezio]]] Se observi tiujn, kiuj atendas [[komunio]]n, ne eblas ne rimarki, ke ĉiu estas okupita nur per si mem. Tiuj kiuj iras antaŭ li kaj post li, estas por li pli indiferentaj ol ĉiu, kun kiu li komunikas dum la kutima [[vivo]], kvankam ligo kun tiu lasta estas sufiĉe malforta. La komunio ligas la komuniantan kun la [[eklezio]], kiu estas nevidebla kaj grandega; ĝi apartigas lin de la ĉeestantoj. La komuniantoj same malgrande sentas sin unu [[korpo]] kiel unu [[grupo]] da homo, kiuj trovis [[trezoro]]n kaj tuj dividis ĝin. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[Katolika Eklezio]]] [...] ĉio, kion deziras montri la eklezio, ĝi montras ''malrapide''. La impresa ekzemplo de tio povas esti [[procesio]]j [...] La procesio spegulas la eklezian [[hierarkio]]n. Ĉiu marŝas en [[vestaro]] digna al lia rango, ne eblas erari kaj akcepti lin ne je tiu, kiun li reprezentas. La [[beno]]n oni atendas de tiuj, kiuj rajtas beni. Jam tiu ĉi apartigado de la procesio malhelpas vekiĝon en la spektanto de la [[sento]]j, proksimaj al la stato de la [[amaso]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[Katolika Eklezio]]] Al la [[Amaso|amasaj]] kristaloj apartenas [[monaĥejo]]j kaj [[Ordeno (religio)|ordeno]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la festo de [[Resurekto de Jesuo|Resurekto]] en [[Jerusalemo]]] La [[Ploro|priploranta]] [[grego]], kiu kuniĝas ĉirkaŭ la [[tombo]] de [[Sinjoro]] kaj priploras lian [[morto]]n, transformiĝas je la grego [[Venko|venka]]. La resurekto estas la venko, kiel tia ĝi ja estas festata. La [[fajro]] ĉi tie prezentiĝas kiel la amasa [[simbolo]] de la venko [...] Ĉiu el tiuj, kiuj kolektiĝas ĉirkaŭ la tombo de Savinto, partoprenas en lia morto. Ĉiu ja, kiu ekbruligas [[kandelo]]n de la [[Pasko|paska]] fajro, eliranta el la tombo de Sinjoro, partoprenas en lia Resurekto. Tre belas kaj gravas multiĝo de la fajroj, kiam el unu fajro subite estiĝas miloj. La amaso de la fajroj estas la amaso de tiuj, kiuj estos savitaj, ĉar ili [[Kredo|kredas]]. Ĝi estiĝas fulme, kun tiu rapideco, kun kiu disvastiĝas nur la fajro. La fajro plej bone simbolas subitecon kaj rapidecon de la estiĝo de la amaso. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[nacio]]j kaj iliaj reprezentantoj] La [[unueco]], al kiu li vere sentas sin ligita, estas ĉiam ''[[amaso]]'' aŭ ''amasa [[simbolo]]''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[anglo]] vidas sin ''[[kapitano]]'' sur [[ŝipo]], ĉirkaŭita de malgranda [[grupo]] da [[homo]]j, kaj ''ĉirkaŭ li kaj sub li'' — [[maro]]. Fakte li estas sola: la kapitano estas izolita de la [[teamo]]. La maro estas ''regebla'' de li — kaj tio plej gravas [...] La kurso, kiun li sekvas, estas [[ordono]], kiun li faras al la maro kaj nur ĝia peranta perceptado fare de la teamo malhelpas ekvidi tiun fakton, ke nome la maro devas subiĝi. La kapitano difinas la [[celo]]n kaj la maro en sia viva maniero transportas lin tien, kvankam ne sen [[ŝtormo]]j kaj aliaj elmontroj de la [[karaktero]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En sia [[Hejmo|hejma]] [[vivo]] la [[anglo]] serĉas tion, kio mankas al li en la [[maro]]: la ĉefa en ĝi estas [[stabileco]] kaj [[sekureco]]. Ĉiu havas sian lokon, kiun ne eblas forlasi malgraŭ iuj ajn transformiĝoj; se la anglo ĝin forlasis, do li foriris al la maro. [[Humoro]] de ĉiu estas same stabila kiel lia [[domo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[anglo]]j okupis por si la [[insulo]]n, sed ne la [[maro]]n ĉirkaŭ ĝi. La maro subiĝas nur al la [[ŝipo]]j de la angloj, [[Ordono|ordonas]] al la maro la [[kapitano]]. La [[nederlandano]] ja [[tero]]n, sur kiu li vivas, devas ''unue batalpreni de la maro''. Ĝi kuŝas tiom malalte, ke ĝin necesas ŝirmi de la maro per [[digo]]j. Por la nederlandano la digo estas la komenco kaj la fino de lia nacia [[vivo]]. ''[[Amaso]] de la [[viro]]j mem iĝas simila al la digo'': unuiĝinte ĝi povas bari la [[vojo]]n al la maro [...] Pri la digoj oni esperas je la [[Paco|paca]] [[tempo]], sed se oni devas detrui ilin pro [[atako]] de la [[malamiko]]j, ilia [[povo]] transiras al la viroj, kiuj rekonstruas ilin post la [[milito]]. En ilia [[imago]] la digo vivas ĝis ĝi iĝos [[Realo|reala]]. Per tia rimarkinda kaj malkutima maniero en la tempoj de la seriozaj ekzamenoj la nederlandanoj portas ''en si'' [[limo]]n, apartigantan ilin de la maro. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[Amaso|amasa]] [[simbolo]] de la [[germanoj]] estis la ''[[armeo]]''. Sed tio estis pli ol la armeo — tio estis ''marŝanta [[arbaro]]''. En neniu el la [[Nuntempo|nuntempaj]] [[lando]]j [[sento]] de la arbaro konserviĝis tiom vive kiel en [[Germanio]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kio de la aliaj povus esti traktata kiel malpleno kaj monotoneco de la [[Milito|milita]] [[vivo]], al la [[germano]] lumis per la [[komforto]] kaj [[Fajro|fajretoj]] de la [[arbaro]]. Ĉi tie li ne [[Timo|timas]], ĉi tie li estas en [[sekureco]] inter la siaj. Rektecon kaj neklineblecon de la [[arbo]]j li prenis kiel sian [[kutimo]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Influon de la frua [[Arbaro|arbara]] [[romantiko]] al la [[germano]] ne decas subtaksi. Li ensorbis ĝin el centoj da [[poemo]]j kaj [[kanto]]j, kaj la [[arbaro]], kiu en ili aperas, ofte estis nomata la “germana”. La [[anglo]] ŝatas vidi sin en la ''[[maro]]'', la germano ŝatas vidi sin en la ''arbaro'' — malfacilas pli koncize esprimi diferencojn en ilia nacia [[sento]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[Amaso|amasa]] [[simbolo]] de la [[francoj]] de la nova deveno estas ilia ''[[revolucio]]''. La [[festo]]n oni festas ĉiujare. Ĝi iĝis la vera festo de la [[Nacio|nacia]] solenado. La 14-an de julio la nekonataj homoj povas danci unu kun alia surstrate. La [[popolo]], kiu havas [[libereco]]n, [[egaleco]]n kaj [[frateco]]n same malmulte kiel la aliaj popoloj, prezentas la aferon tiel, kvazaŭ nome ĝi ilin havas. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[Francio|francaj]] [[armeo]]j, konkerintaj [[Eŭropo]]n, eliris el la [[Franca revolucio|revolucio]]. Ili trovis por si [[Napoleono]]n kaj akiris la grandegan [[gloro]]n. La [[venko]]j estis la venkoj de la [[revolucio]] kaj de ĝiaj [[generalo]]j, al la [[imperiestro]] restis nur la fina [[malvenko]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ankoraŭ unu aŭ du [[generacio]]jn antaŭe al la [[vorto]] “[[revolucio]]” ĉiu aldonus la “[[Franca revolucio|franca]]”. La [[revolucio]] diferencigis la [[francoj]]n en la [[okulo]]j de la tuta [[mondo]], tio estis ilia nacia specifaĵo, tio per kio ili distingiĝis. Poste la [[rusoj]] kun ilia [[Oktobra revolucio|revolucio]] faris senteblan [[vundo]]n al la nacia [[memkonscio]] de la francoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La nacia [[unueco]] de ''[[Svislando]]'' estas nediskutebla. [[Patriotismo]] de la [[svisoj]] estas pli forta ol ĉe multaj [[popolo]]j, parolantaj en unu [[lingvo]] [...] Cetere ili havas la komunan [[Amaso|amasan]] [[simbolo]]n, ĉiam starantan antaŭ la [[okulo]]j kaj neŝancileblan kiel neniu alia el la [[Nacio|naciaj]] simboloj: la ''[[monto]]j'' [...] En siaj pintoj disigitaj unu de la alia, malsupre la montoj konsistigas unuecan grandegan [[korpo]]n. Ili estas unu korpo, kaj tiu ĉi korpo estas la [[lando]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La defendoplanoj de [[Svislando]] dum la du pasintaj [[milito]]j interese spegulis tiun ĉi sinidentigon de la [[nacio]] kun la [[Alpo]]-montaro. Ĉiujn fruktodonajn [[valo]]jn, [[urbo]]jn, [[produktejo]]jn kaze de [[Malamiko|malamika]] [[invado]] oni planis fordoni. La armeo devintus retiriĝi profunden de la [[monto]]j kaj ti ekbatali. La [[popolo]] kaj la [[tero]] estis oferataj. Sed la armeo en la montoj plu reprezentus Svislandon: la amasa simbolo de la nacio transformiĝus je la lando mem. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Alpinisto]]j el plej malproksimaj [[lando]]j similas al la [[Kredo|kredantaj]] [[svisoj]]: iliaj [[armeo]]j dissemitaj tra la [[mondo]] post servi periode mallongan [[meso]]n al la [[monto]]j la tutan restan [[tempo]]n konservas [[sento]]n de [[fideleco]] al [[Svislando]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Se la [[anglo]] vidas sin [[kapitano]], do la [[hispano]] — ''[[matadoro]]''. Anstataŭ la [[maro]], kiu subiĝas al la kapitano, la matadoro havas propran obeantan ĝin [[amaso]]n. La [[besto]], kiun li devas mortigi laŭe al la noblaj reguloj de sia [[arto]], estas malica [[monstro]] el antikvaj [[legendo]]j. Li ne povas montri [[timo]]n, [[memregado]] por li estas ĉio. La plej etan lian movon vidas kaj juĝas miloj. Tio estas konserviĝinta [[Romio|romia]] [[areno]], nur bovoluktanto transformiĝis ĉi tie je la noba [[kavaliro]]. Li eliras kontraŭ la besto sola. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[judoj]]] [...] inter la antikvaj [[popolo]]j ili estas la sola, kiu ''tiom longe [[Vagado|vagadas]]''. Al ili estis donite plej multe da [[tempo]] por senspura malapero kaj tamen ili ekzistas kaj ili pli multas ol iam ajn. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[Amaso|amasa]] [[simbolo]] de la unuiĝinta [[Germanio|germana]] [[nacio]], kia ĝi formiĝis post la [[Franco-Prusa milito|franca milito]] en 1870-1871 estis kaj restis la ''[[armeo]]''. La armeo estis [[objekto]] de la nacia [[fiero]] de la [[germanoj]]; malmultaj sukcesis eviti influon de tiu simbolo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Sed [[Hitlero]] neniam atingus tiun ĉi [[celo]]n, se la [[Versajla traktato]] ne likvidus la [[Germanio|germanan]] [[armeo]]n. [[Malpermeso]] de la [[konskripcio]] forprenis de la [[germanoj]] ilian plej gravan fermitan [[amaso]]n. La manovroj, ekde nun malpermesitaj, la marŝado, ricevado kaj transdonado de la [[ordono]]j — ĉio ĉi transformiĝis je io, kion nun necesis kontraŭ iu ajn prezo revenigi. La malpermeso de la konskripcio estis la ''naskiĝo'' de [[nacional-socialismo]]. Ĉia fermita amaso, perforte likvidita, transiras je la malferma, al kiu ĝi donas ĉiujn siajn specifajn atributojn. Anstataŭ la armeo aperis la [[partio]] kaj por ĝi ene de la [[nacio]] ne ekzistis la [[limo]]j. Ĉiu germano — [[viro]] aŭ [[virino]], [[infano]] aŭ [[maljunulo]], [[soldato]] aŭ [[civilulo]] — povas iĝi nacional-socialisto; ne gravas, ĉu li estis soldato; se ne, tio estas pli bone por li: li ricevas aliron al aferoj, al kiuj antaŭe oni ne lasus lin. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[Germanio]] post la [[Versajla traktato]]] [[Malpermeso]] de la [[armeo]] estis kiel malpermeso de la [[religio]]. La [[kredo]] de la [[patro]]j estis [[Ofendo|ofendita]], restarigi ĝin estas sankta [[devo]] de ĉiu [[viro]]. Sur tiun ĉi [[vundo]]n falis la [[vorto]] “Versajlo” ĉiufoje kiam ĝi estis prononcata; danke al ĝi la vundo restis freŝa, sangofluis kaj ne resaniĝis. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Oni povas diri, ke en niaj [[Nuntempo|nuntempaj]] [[civilizo]]j, krom la [[milito]]j kaj la [[revolucio]]j, ekzistas nenio, kion oni povus kompari kun [[inflacio]] laŭ ĝiaj longdaŭraj sekvoj. La ŝokoj, kiujn ĝi estigas, estas tiom profundaj, ke pri ili oni preferas silenti aŭ forgesi. Kaj povas esti, oni simple [[Timo|timas]] agnoski ĉe la [[mono]], kies [[valoro]]n la [[homo]]j mem artefarite difinas, amasoforman efikon, kiu grave superas ilian originan destinon kaj kaŝas en si ion mallogikan kaj senfine [[Honto|hontindan]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Inflacio]]n oni povas nomi la [[Sorĉistino|sorĉistina]] [[sabatorgio]] de senvaloriĝo, kie la [[homo]]j kaj la [[monunuo]] je specifa maniero unuiĝis unu al alia. Unu prezentiĝas anstataŭ la alia, la homo sentas sin same malbone kiel la mono, kiu fartas ĉiam pli malbone; kaj ĉiuj kune homoj estas [[Kondamno|kondamnitaj]] je tiu aĉa mono, kaj same ĉiuj ''kune'' sentas propran neplenvalorecon. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[inflacio]] Sed ankaŭ la [[amaso]] entute ne forgesas sian senvaloriĝon: la [[homo]]j, subiĝintaj al la senvalorigo, ekserĉas iun, kiu estas eĉ malpli signifa ol ili mem, kiun ili povus neglekti kiel oni neglektis ilin mem. Ne sufiĉas aliĝi al tiu neglekto tie, kie ĝi jam haveblas, konservante ĝin je la sama nivelo kiel ĝi ekzistis antaŭe. Aperis bezono pri dinamika procezo de la ''[[humiligo]]'': la [[objekto]]n necesas trakti tiel, ke ĝi signifu ĉiam malpli kaj malpli, kiel la [[monunuo]] dum la inflacio, por ke finfine transformi ĝin je kompleta nenio. Poste oni povos forĵeti ĝin kiel malnovan [[papero]]n aŭ fordoni por [[reciklado]].</br> Kiel objekton por kontentigo de tiu ĉi bezono dum la inflacio en [[Germanio]] [[Hitlero]] elektis la [[judoj]]n. Ili estis kvazaŭ kreitaj por tio: ili havas aferojn pri mono, ili bone oirentiĝas pri translokado de la monamasoj kaj ŝanceliĝoj de la kurzoj, ili estas bonŝancaj spekulantoj, ili amasiĝis en la [[borso]]j, kie ilia tuta [[konduto]] kaj aspekto tiom draste kontrastas kun la [[Armeo|armea]] [[idealo]] de la [[germanoj]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Rilate la [[judoj]]n [[nacional-socialismo]] ekzakte reproduktis procezon de la [[inflacio]]. Komence oni atakis ilin, reprezentante ilin kiel aĉajn kaj danĝerajn [[homo]]jn, aljuĝante al ili [[Malamiko|malamikajn]] intencojn; la procezo de senvaloriĝo iris plu; ĉar la propraj ne sufiĉis, oni komencis kolekti la judojn el la konkeritaj landoj; finfine oni laŭvorte transformis ilin je ''[[lokusto]]j'', kiujn eblas senpune ekstermi milionope. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[Usono]]] En la ''dupartia sistemo'' de la [[Nuntempo|nuntempa]] [[Parlamento|parlamentismo]] estas vaste uzata [[Psikologio|psikologia]] strukturo de la batalantaj [[armeo]]j [...] La parlamenta [[voĉdonado]] konsistas en nenio alia kiel en eltrovado ĉi tie, surloke de la rilatumo de la fortoj de ambaŭ [[grupo]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Neniu neniam efektive kredis ke vidpunkto de plejmulto, venkinta dum [[voĉdonado]], samtempe estas la plej [[Racio|racia]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Egaleco]] de la [[deputito]]j, tio kio faras ilin [[amaso]], konsistas en ilia [[Jura imuneco|imuneco]]. Ĉi tie inter la [[partio]]j mankas diferenco. La [[Parlamento|parlamenta]] sistemo funkcias dum estas garantiita la imuneco. Ĝi disfalas se en ĝi aperas la [[homo]], kapabla kalkuli pri la [[morto]] de iu el anoj de la komunumo. Ekzistas nenio pli danĝera ol vidi la [[mortinto]]n inter tiuj ĉi vivantoj. La [[milito]] pro tio estas milito, ke eltrovadon de la rilatumo de la fortoj partoprenas la mortintoj. La parlamento pro tio estas la parlamento, ke ĝi ekskludas la mortintojn. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[voĉdonado]] en [[parlamento]]] Ĝi ĉiam kaj ĉie estas decida momento. Ĝi difinas iron de la [[historio]] kaj en ĝi ĉiam diskutas ''du nombroj'', pli granda el kiuj metas sindevigojn sur ĉiujn partoprenintajn en la voĉdono. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kvankam [[Jura imuneco|imuneco]] de la ''[[Baloto|elektanto]]'' estas ne tiom grava kiel imuneco de la ''balotilo'', metata de li en voĉdonujon kaj enhavanta nomon de lia elektito. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[baloto]]] [[Festo|Festeco]] de ĉiuj ĉi aranĝoj estas kaŭzita de la rifuzo apliki [[morto]]n kiel decidilon. Ĉiu donita balotilo ĉi tie kvazaŭ prokrastigas la morton. Tio, sur kio ĝi povus efiki, tio estas la forto de la [[malamiko]], estas difinata per la nombro de donitaj voĉoj. Se iu ludas pri ciferoj, kaŝas ilin aŭ falsas, do, mem ne suspektante tion, li enlasas la morton reen. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[deputito]] estas la koncentrita elektinto: tiuj apartaj momentoj de la [[tempo]], kiam la elektinto ekzistas per si mem, en la deputito estas unuigitaj. Li servas por [[Voĉdono|voĉdoni]] ofte. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = De agnosko de neceso de dividado komenciĝas [[justeco]]. La regulo de justeco estas la unua [[leĝo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Orgojlo]] de la [[produktado]] klarigeblas per ĝia deveno de la multiganta [[grego]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Super ĉiuj [[besto]]j, bredataj de la [[homo]], pendas lia mort[[kondamno]]. Ĝia plenumo foje — ofte eĉ por longe — estas ''prokrastata'', sed malkondamno okazas neniam. Tiel la homo propran [[morto]]n, pri kiu li bone scias, senpune transigas al siaj bestoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = El la ''[[forto]]'' de [[ĉasisto]] naskiĝas la ''[[potenco]]'' de [[paŝtisto]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = ''Ĉirkaŭiri'' la [[morto]]n, ''forkliniĝi'' de ĝi — tio estas la plej antikva kaj obstina strebo de ĉiuj [[reganto]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Post ŝteliro kaj salto [...] sekvas la unua ''[[tuŝo]]''. Tio estas verŝajne la plej [[Teruro|terura]] por la [[viktimo]] momento [...] Tuŝsenso ja estas aŭguranto de la [[gusto]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[tuŝo]] vekas niajn malnovajn [[timo]]jn, ni revas pri la tuŝo, ĝin priskribas [[poeto]]j, kaj la [[Civilizo|civilizita]] [[vivo]] ĝenerale estas nenio alia ol la peno eviti ĝin. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La senrevena [[tuŝo]], kiam ĉia rezisto prezentiĝas nepensebla, en nia [[Socio|socia]] [[vivo]] enkorpiĝis je ''[[aresto]]'' [...] Sekva ŝtupo de la proksimiĝo estas ''kaptado'' [...] Ujo de la fleksita [[manplato]] ĉi tie estas aŭguro de la [[faŭko]] aŭ [[stomako]], kiu definitive englutos la [[predo]]n. Ĉe multaj [[besto]]j ne la [[mano]] kaj nek [[ungego]]j, sed nome la armita faŭko estas destinita por kaptado. Ĉe la [[homo]]j la mano, kiu jam ne forlasas la predon, transformiĝis je videbla [[simbolo]] de la [[potenco]]. “Li estas ĉe li en la manoj”. “Ĉio estas en niaj manoj”. “Ĉio estas en la mano de Sinjoro”. Similaj esprimoj estas disvastiĝintaj kaj kutimaj en ĉiuj [[lingvo]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ion [[Mikroskopo|mikroskopan]], kion ne eblas trakti serioze — la [[insekto]]n — oni dispremas ĉar la [[homo]] alikaze ne komprenos, ĉu li sukcesis [[Mortigo|mortigi]] ĝin. La homa [[mano]] ne povas formi por tio sufiĉe mallarĝan ujon. Tamen krom tio ke la homo volas ekstermi la turmentanton, kaj ankaŭ scii, ĉu ĝuste li estas ekstermita, tia konduto rilate [[muŝo]]n aŭ [[pulo]]n montras ion plian: [[disdegno]]n rilate la absolute sendefendan estaĵon, starantan en tute alia nivelo de la [[forto]]j kaj grandeco, al la estaĵo, kun kiu nenio ligas nin, kun kiu ni neniam iĝos kompareblaj, kiun ni neniam [[timo]]s, krom se ĝi subite aperos en giganta [[amaso]]. La ekstermado de tiuj plej etaj estaĵoj estas la unusola [[perfortaĵo]], kiu eĉ en ni restas tute senpuna. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kiam mi diras al iu: “Mi dispremos vin per nudaj [[mano]]j”, do mi esprimas per tio la plej profundajn [[malestimo]]n kaj [[disdegno]]n. Mi kvazaŭ diras: “Vi estas [[insekto]]. Vi por mi signifas nenion. Vi por neniu ion signifas. Oni povas vin senpune ekstermi. Neniu tion rimarkos. Neniu pri tio rememoros. Kaj ankaŭ mi”. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Rimarkindas kian [[estimo]]n havas kaptopremo. Funkcioj de la [[mano]] estas tiom multnombraj, ke oni ne miras al abundo de rilataj al ĝi parolturnoj. Sed la veran aŭreolon al ĝi donas kaptopremo — la ĉefa kaj glorata eco de la [[potenco]]. La plej alta rango de la [[vorto]]j kiel “kaptita”, “kaptite” atestas tion plej konvinke [...] Al tio ligiĝas la [[Superstiĉo|superstiĉa]] [[timo]] kun kiu traktas la [[homo]]j la ĉasfelisojn — [[tigro]]jn kaj [[leono]]jn. Ili estas la plej grandaj kaptantoj [...] De iu ajn pozicio rigardu, ni alfrontas la potencon de la plej alta grado de koncentriĝo. En tiu ĉi sia formo ĝi kaŭzas al la homoj neforviŝeblan [[impreso]]n — ĉiuj [[reĝo]]j volonte vidas sin leonoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La sorĉitaj per majesteco de la kaptado, [[homo]]j foje forgesas pri tio, kio okazas paralele: pli grandan [[potenco]]n havas tiu, kiu ''ne donas sin kapti''. Ĉiuj liberaj spacoj, kiujn kreas ĉirkaŭ si la [[reganto]], servas nome por tiu ĉi dua [[celo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La plej grava instrumento de la [[potenco]], per kiu estas provizita la [[homo]], kaj ankaŭ multaj [[besto]]j, estas la ''[[dento]]j''. Ilia ordiĝo laŭvice, brilo kaj glimo elstarigas ilin el ĉio alia, kio apartenas al la [[korpo]] kaj estas uzata praktike. Oni povas ilin nomi la unua ''vico'' el ĉiuj konataj: tio estas vico, kaŝanta en si [[minaco]]n, kiu estas esprimita eĉ se ne ĉiam, do ĉiam kiam la [[buŝo]] estas malfermita, do tre ofte. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[dento]]j] Laŭ sia [[naturo]] ili estas io meza inter denaska [[korpo]]parto kaj [[ilo]]. Tio ke ili povas elfali aŭ esti elbatitaj, eĉ pli proksimigas ilin al la ilo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Salto de la [[ŝtono]] al la [[metalo]] estis decida rilate kreskon de glateco. Kiom ajn estu ŝlifata la ŝtono, tamen la [[glavo]] — unue [[Bronzo|bronza]], poste [[Fero|fera]] — estas eĉ pli glata. Metalo povas esti pli glata ol ĉio alia — jen kio en ĝi allogas kaj subaĉetas [...] [[Manio]] de glateco en la [[Nuntempo|nuntempa]] [[vivo]] disvastiĝis eĉ en tiaj sferoj, kie antaŭe oni evitis glatecon [...] Ĉiuj parolas pri funkcieco, klareco, utileco, sed efektive regas ''glateco'' kaj kaŝe enhavanta en ĝi [[prestiĝo]] de la [[potenco]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[dento]]j estas la [[Armilo|armitaj]] [[gardanto]]j de la ''[[buŝo]]''. Spaco de la buŝo estas malvasta — tio estas prabildo de ĉiuj ''[[malliberejo]]j''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kiam la [[faŭko]]j kaj [[drako]]j estis, tiel diri, ekstermitaj, por ili troviĝis [[Simbolo|simbola]] anstataŭigo — la [[malliberejo]]j. Pli frue, kiam ili estis nuraj [[Turmento|turmentejoj]], similecon kun la faŭko eblis spuri ĝis plej etaj detaloj. La [[infero]] aspektas same ĝis nun. La veraj malliberejoj inverse komencis aspekti sufiĉe puritanece: glateco de la [[dento]]j konkeris la [[mondo]]n, vere glataj estas [[muro]]j de la ĉelo, rompitaj nur per malgrandaj [[fenestreto]]j por [[lumo]]. [[Libereco]] por la malliberulo estas ĉio, kio troviĝas trans tiu flanko de la dense kunpremitaj dentoj, kiujn anstataŭigas la nudaj muroj de la ĉelo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Tiu kiu volas [[Regado|regi]] super la [[homo]]j, strebas ilin [[Humiligo|humiligi]]: senigi je la ebleco de rezistado kaj je ĉiuj rajtoj, malgrandigi ilin antaŭ si ĝis la nivelo de la [[besto]]j. Li ja uzas ilin kiel bestojn; kvankam ''al ili'' li tion ne sciigas, ''en si'' li tute klare konscias, kiom malmulte ili por li signifas; kaj en konversacioj kun proksimuloj la homoj por li ĉiam estas [[ŝafo]]j aŭ [[bruto]]j. Lia fina [[celo]] ĉiam estas la sama — engluti ilin kaj elsuĉi [...] Erari pri tio, ĉu li nutras ilin aŭ manĝas estas tre facile ekde kiam la homoj ekbredis la bestojn, kiujn ili ne mortigas aŭ mortigas ne tuj, sed uzas ankaŭ por la aliaj celoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Nenio apartenas al la [[homo]] tiom komplete kiel tio, kio iĝis [[ekskremento]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[ekskremento]]j, restantaj post ĉiuj, esprimas nian [[sango]]pekon. Laŭ ili oni povas ekscii, kiun ni [[Mortigo|mortigis]]. Tio estas koncentrita sumo de la pruvoj kontraŭ ni. Ili [[odoro|odoraĉas]] kaj vokas la [[ĉielo]]n kiel nia ĉiutaga, senhalta kaj senĉesa [[peko]]. Gravas, ke la [[homo]] klopodas esti kun ili sola. Li malpleniĝas en speciale por tio destinitaj [[ĉambro]]j; momento de eliĝo estas la plej intima momento en la [[vivo]], nur kun siaj ekskrementoj la homo estas vere sola. Estas klare, ke li hezitas sin mem. Tio estas origina sigelo de la potenca procezo de [[digestado]], kiu okazis sekrete kaj restus sekreto, se ne ekzistus tiu ĉi sigelo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[mano]] ŝuldas sian estiĝon al la [[vivo]] sur [[arbo]]j. Ĝia unua [[signo]] estas apartigo de la dik[[fingro]] [...] Danke al tio iĝis ebla moviĝi laŭ arboj en iu ajn direkto; je ekzemplo de la ''[[simio]]j'' videblas por kio necesas la mano. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Eĉ la superaj [[simio]]j, revenintaj de sur la [[arbo]]j surteren, ne perdis tiun ĉi gravan kapablon — unuecon de la [[mano]]j. Pri tio klare memorigas vaste disvastiĝinta kutimo, reprezentita en la tuta homa gento: la [[komerco]]. Ĝi konsistas en tio, ke la [[homo]], ricevanta ion, redonas ion anstataŭe. Unu mano firme tenas la [[aĵo]]n, kiu allogas partneron. La alia ja estas postuleme etendita por la alia aĵo, kiun oni deziras ricevi interŝanĝe kontraŭ la sia. Tuj post kiam ĝi [[Tuŝo|tuŝis]] ĝin, la unua mano malpremiĝas. Sed nepre ne antaŭe, ĉar tiukaze ĝi povos seniĝi je ĝi, nenion ricevinte anstataŭe [...] En nenio alia la homo ĝis nun tiom proksimas al la simioj kiel en [[komerco]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kiam branĉo submane rompiĝis, aperis ''[[bastono]]'' [...] Same kiel rektomarŝado ĝis nun ne perdis sian patoson, ankaŭ la bastono malgraŭ ĉiuj siaj transformiĝoj ne iĝis simple teda [[aĵo]]: kiel [[Sorĉado|sorĉa]] bastono aŭ kiel [[sceptro]] ĝi restis atributo de du plej gravaj formoj de la [[potenco]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La vera ''grandeco de la [[mano]]j'' estas en ilia ''[[pacienco]]'' Malrapidaj, trankvilaj agoj de la manoj kreis la [[mondo]]n, en kiu ni volas [[Vivo|vivi]]. En la komenco de la [[Biblio]] kiel kreinto estas nomita la [[potisto]], kies manoj formas [[argilo]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri fingrumado] Sen ĝi ni neniam lernus ''formi'', neniam — ''[[Kudrado|kudri]]'' kaj neniam — ''[[Kareso|karesi]]''. De ĝi komenciĝas la vera [[vivo]] de la [[mano]]. Sen observado de konfiguracioj, kiujn formas ĉe tio la [[fingro]]j kaj kiuj poiomete devis gravuriĝi en la serĉanto, ni eble neniam lernus marki la [[aĵo]]jn per [[signo]]j, do ne akirus la ''[[lingvo]]n''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[mano]], ĉerpanta [[akvo]]n, estas la unua [[ujo]]. La interkroĉitaj [[fingro]]j de ambaŭ manoj formis la unuan [[korbo]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Inklinon al la [[detruado]] ĉe la [[simio]]j kaj ĉe la [[homo]] oni povas trakti kiel ''ekzercon pri firmeco'' de la [[mano]]j kaj [[fingro]]j [...] Do, la manoj havas propran ''inklinon al la detruado'', ne ligitan senpere kun [[ĉasado]] kaj [[murdo]]. Ĝi havas pure [[Mekaniko|mekanikan]] [[naturo]]n kaj trovis sian evoluon en mekanismaj [[invento]]j. Ĝi iĝis speciale danĝera nome pro sia senkulpeco. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ne nur la [[mano]] kiel tuto iĝis ekzemplo kaj instigilo de la evoluo. Interalie la [[fingro]]j, speciale la montrofingro, akiris gravan signifon. La fingro juniĝis ĉe la fino kaj armiĝis per [[ungo]]; komence ĝi donis aktivan senton de ''pikado''. El ĝi evoluis [[ponardo]] — tio estas longigita kaj akrigita fingro. El krucado de la [[birdo]] kaj la fingro estiĝis [[sago]] [...] la akrigita [[bastono]] transformiĝis je [[lanco]]: la mano, finiĝanta per unusola fingro. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La plej superan [[estimo]]n ĉiam ĝuis tio, kio helpis en la afero de ''[[mortigado]]''. Tio, kio povis mortigi, naskis [[timo]]n, kaj tio kio ne servis senpere al la mortigo, estis konsiderata simple utila. Ĉiuj propraj al la [[mano]] kapabloj de la [[pacienco]] donis al tiuj, kiuj koncentriĝis je ili kaj ekzercis ilin, nenion krom [[Sklaveco|sklaviĝo]]. Venkis ja tiuj, kiuj orientiĝis je la mortigado. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉio kio estas [[Manĝo|manĝata]], estas [[objekto]] de la [[potenco]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ne diskuteblas certa [[estimo]] kiun sentas unu al alia, kiuj ''[[Manĝo|manĝas]] kune''. Ĝi esprimiĝas unuavice en tio, ke ili ''dividas la manĝon'' [...] . ilia reciproka estimo signifas ankaŭ ke ili ne manĝos ''unu la alian''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La plej intensa [[Familio|familia]] [[vivo]] estas tie, kie la familio plej ofte [[Manĝo|manĝas]] kune [...] invito al tia [[tablo]] praktike egalas al akcepto en la familio. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Patrino]] estas tiu, kiu donas kiel [[nutraĵo]]n propran [[korpo]]n. Ŝi nutras la [[bebo]]n en si kaj poste donas al li sian [[lakto]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ellaborita ĉi tie [[imago]] pri la [[digestado]] kiel la centra procezo de la [[potenco]] estas ĝusta ankaŭ rilate la [[patrino]]n; nur ĉe ŝi tiu ĉi procezo distribuiĝas je pli ol unu [[korpo]], kaj tiu fakto, ke nova korpo pri kies [[nutrado]] ŝi zorgas, estas apartigita de ŝia propra, nur donas al la procezo entute klarecon kaj videblecon. La potenco de la patrino super la [[bebo]] en la fruaj etapoj de lia evoluo estas absoluta kaj ne nur pro tio, ke de ŝi komplete dependas lia [[vivo]], sed ankaŭ ĉar ŝi sentas fortegan [[deziro]]n senĉese uzi tiun potencon. Koncentriĝo de la strebo domini je tiom eta estaĵo donas al ŝi [[sento]]n de superpotenco, kiu eblas en neniu el la aliaj normalaj interpersonaj [[Homo|homaj]] rilatoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Por la [[patrino]] la [[bebo]] kunigas en si ecojn de la [[planto]] kaj la [[besto]] [...] La bebo kreskas kiel [[grajno]] sub la [[mano]]j de la patrino, kiel hejma besto li plenumas tion, kion ŝi [[Ordono|ordonas]] [...] Ne ekzistas pli intensa formo de la [[potenco]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] la [[familio]] el du anoj estas la plej kompatinda verko de la [[homaro]]. Sed eĉ kiam [[infano]]j haveblas, ili ofte estas nura ŝirmilo, ŝirmanta la plej senhontan [[egoismo]]n. Oni ŝparas “por siaj infanoj”, lasante la aliajn malsati. Efektive oni konservas, dum oni vivas, por si mem. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Manko de la [[dento]]j kreas mizeran aspekton; ne montri haveblajn dentojn estas kvazaŭ [[signo]] de [[asketismo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[rido]] estas konsiderata [[Vulgareco|vulgara]], ĉar ĉe tio larĝe malfermiĝas la [[buŝo]] kaj montriĝas la [[dento]]j. Evidente ĝi devenas de [[ĝojo]] pro [[ĉasado]] de [[predo]] aŭ [[manĝaĵo]], kiu ŝajnas senduba. Falinta [[homo]] memorigas al la alia [[besto]]n, kiun tiu ĉasis kaj kiun li logis al [[kaptilo]]. La falo, kaŭzanta ridon, memorigas pri senhelpeco de la [[viktimo]]: se oni volas, la falinton eblas trakti kiel viktimon. La homo ne ridus se li intencus daŭrigi la bildigitan supre naturan procezon kaj efektive manĝi la predon. La homo ridas anstataŭ ĝin manĝi. La manĝo, kiu ne iĝis manĝo, — jen kio kaŭzis la ridon: neatendita [[sento]] de [[supereco]], kiel rimarkis jam [[Thomas Hobbes|Hobbes]]. Sed li nur ne aldonis, ke tiu sento nur tiam transformiĝas je la rido, kiam sekvoj de tiu ĉi supereco restas nerealigitaj. La Hobbes-a kompreno de la rido haltas duonvoje al la [[vero]]: la propre “bestan” devenon de la rido li ne ekvidis, eble pro tio, ke la bestoj ne ridas. Sed la bestoj ankaŭ ne rezignas je manĝaĵo kiu estas en ilia atingopovo, kiam ili deziras ĝin. Kaj nur la homo lernis anstataŭigi la kompletan procezon de manĝado per la [[Simbolo|simbola]] ago. Ŝajnas ke elirantaj el diafragmo kaj karakteraj por la rido movoj anstataŭigas aron da ĉiuj englutaj [[korpo]]movoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La momento de [[postvivado]] estas la momento de la [[potenco]]. [[Teruro]] pro la [[sento]] de la [[morto]] transformiĝas je [[kontento]] pro tio, ke mortas ne vi, sed alia. Li kuŝas kaj vi staras. Kvazaŭ vi trafis la [[malamiko]]n en la duopa lukto. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En ĉiuj [[Homo|homaj]] [[espero]]j pri [[senmorteco]] estas io de la [[pasio]] de [[postvivado]]. La afero konsistas ne en tio ke simple esti ĉiam, necesas esti kiam la aliaj ne plu estas. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La plej simpla formo de [[postvivado]] estas la [[mortigo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kaj iamaniere al la [[homo]] simple pro tio ke li estas [[Vivo|viva]] ekŝajnas ke li estas pli [[Bono|bona]]. Li defendis sin, tial li vivas. Li sola [[Sukceso|sukcesis]] defendi sin, tial ĉiuj kiuj kuŝas estas [[Morto|mortaj]]. Kiu sukcesas [[Postvivado|postvivi]] ofte estas [[heroo]]. Li estas pli forta. En li estas pli da vivo. Al li bonvolas la superaj [[forto]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Postvivado]] donas specifan [[plezuro]]n, [[ĉasado]] de kiu povas iĝi [[Danĝero|danĝera]] nesatigebla [[pasio]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Enkorpigo de ĉiuj [[danĝero]]j certe estas la [[morto]] [...] La unua kaj decida [[signo]] de la [[reganto]] estas rajto [[Ordono|ordoni]] pri la [[vivo]] kaj morto. Al li neniu estas allasata: se venas mesaĝisto kun [[mesaĝo]], kiu devas proksimiĝi al la reganto, oni lin priserĉas kaj forprenas la [[armilo]]jn. La morton de li oni sisteme malproksimigas kaj tenas for: li mem povas kaj devas ĝin ordoni. Li [[Kaŭzo|kaŭzas]] la morton, kiam li deziras. La eldirita de li mort[[kondamno]] ĉiam estos plenumita. Tio estas sigelo de lia [[potenco]]: la potenco estas absoluta ĝis kiam lia rajto pri la mortkondamno estas nediskutebla. Liaj veraj regatoj estas nur tiuj, kiuj permesas al li mortigi sin. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[reganto]]] Li devas [[Timo|timigi]]: tio estas lia prerogativo, pro tio oni adoras lin. La ekstrema formo de la [[adoro]] estas [[Dio|diigo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[reganto]]] [[Sento]] de la [[minaco]] en ĝi neniam endormiĝas [...] [[timo]]j liaj devas iĝi ju pli fortaj, des pli da liaj [[ordono]]j estas plenumataj. Li povas subpremi la [[dubo]]jn nur per la [[ago]]j. Li [[Ordono|ordonas]] [[Ekzekuto|ekzekuti]] iun nur por la ekzekuto mem, ne gravas, ĉu kulpas la [[viktimo]]. Li okazigas la ekzekutojn unu post alia dum multiĝas liaj duboj. La plej fidindaj, oni povas diri perfektaj liaj subuloj estas tiuj, kiuj mortis por li. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[batalanto]]j kaj ilia [[gvidanto]]] Ili ne [[Scio|scias]] kion li [[Sento|sentas]], [[Rigardo|rigardante]] kiel ili [[Morto|mortas]]. Ili [[Kredo|kredas]] je [[unueco]] de la komuna [[sorto]], dum li pensas sin aparte de la sorto, kiun li preparis por ili. Ili mortas por ke li [[Savo|saviĝu]]. Tio estas perfekta [[mensogo]]. Tio estas mensogo de ĉiuj gvidantoj. Ili prezentas la aferon tiel, kvazaŭ ili iras al la morto fronte de siaj batalantoj. Sed efektive ili sendas la [[homo]]jn al la morto por ke ili mem restu vivaj. Ĉi tie ĉiam estas la sama [[ruzaĵo]]. La gvidanto strebas [[Postvivado|postvivi]], el tio kreskas liaj [[forto]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Malamikeco]] de la [[reganto]]j rilate la [[postvivinto]]jn havas universalan karakteron. La regantoj opinias, ke postvivi devas nur ili, la postvivado estas ilia [[riĉaĵo]], ilia netaksebla [[posedaĵo]]. Se iu aroge permesis al si postvivi en [[Danĝero|danĝera]] situacio, speciale kie multaj pereis, tiu ŝoviĝis en ne sia afero kaj ili malamas lin tutanime. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La “[[Sano|sana]]” [[longviveco]] enkorpiĝas en la [[imago]] de la ''[[patriarko]]'', rigardanta plurajn [[generacio]]jn de siaj [[posteulo]]j. La patriarko estas unu, ne eblas ekpensi pri alia patriarko apud li. De li kvazaŭ komenciĝas nova [[gento]]. Ĉar ĉirkaŭ li estas multege da [[nepo]]j kaj [[pranepo]]j, lin ne damaĝos se iu el la [[filo]]j [[morto]]s pli frue ol li: tio nur aldonos al li [[estimo]]n, montrinte ke la [[vivo]] en li estas pli obstina ol en ili. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Postvivado]] en tempa malproksimeco estas la sola formo de postvivado, lasanta la [[homo]]n senkulpa. La homojn, vivintajn longe antaŭ mi, kiujn mi ne konis, ne eblas mortigi, ne eblas dezir la [[morto]]n al ili, sensence atendi ĝin. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Mirindas kiom da [[tribo]]j sur la tuta [[Tero]] devenis de la paroj, restintaj vivaj post kolosa [[katastrofo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Tio ke li restis sola, aldonas al la [[praulo]] [[gloro]]n kaj [[grandeco]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kio trafas la [[okulo]]jn ĉie kaj unuavice, estas la ''[[timo]]'' antaŭ la [[mortinto]]j. Oni opinias, ke ili estas [[Malkontento|malkontentaj]] pri sia stato kaj plenas je [[envio]] al la vivantoj. Ili [[Venĝo|venĝas]] — foje la [[ofendo]]jn, faritajn al ili dum la vivo, sed pli ofte simple tion, ke la aliaj estas vivaj kaj ili ne. Nome la envion de la mortintoj plej multe timas la vivantoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Sed la plej pasia [[deziro]] de la [[mortinto]]j, neniam ilin forlasanta, estas transtiri al si la [[vivanto]]jn. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ofte la [[mortinto]]n kun ĉiuj [[aĵo]]j oni [[Entombigo|entombigis]] rekte en lia [[domo]], kvazaŭ montrante ke ĉiuj [[posedaĵo]]j estas kun li, ke neniu ion prenis al si. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = De la vidpunkto de tiuj kiuj restis, ĉiu kiu foriris spertis [[malvenko]]n. La malvenko konsistas en tio, ke li estis ''[[Postvivado|postvivita]]''. Li ne povas akcepti tion kaj sufiĉe nature ke tiun fortegan doloron, kiun li mem devas elteni, li klopodas doni ankaŭ al la aliaj. Do ĉiu mortinto estas la ''postvivito''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ekpensante pri la [[imago]] de la [[Idealo|ideala]] [[reganto]] kiel ĝi formiĝis en la [[historio]] kaj [[pensado]] de la [[ĉinoj]], oni miras lian homecon. En ĝi mankas [[perforto]], kion plej verŝajne necesas atribui al la [[kulto]] de la [[praulo]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En la [[tombejo]] la [[homo]] rapide trafas tute specialan [[humoro]]n. Ekzistas pia [[tradicio]] trompi sin rilate ĝian [[naturo]]n. Ja efektive la [[malĝojo]], kiun la homo sentas kaj montras, kaŝas sekretan [[kontentiĝo]]n [...]</br> Nedifiniteco de la propra ankoraŭ ne finita [[vivo]] estas lia plej grava [[avantaĝo]] [...] Ili jam atingis la finon. Kun kiu ajn el ili li komencus malĉeestan [[konkuro]]n, la [[forto]] estas ĉe lia flanko. Ĉar tie jam mankas la fortoj, estas nur la atingita fino. Pri ili jam estas finite kaj tiu ĉi fakto plenigas lin je [[deziro]] por ĉiam iĝi ''pli granda'' ol ili. Kuŝanta tie okdeknaŭjarulo estas forta stimulo. Kio malhelpas al li atingi naŭdek? |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉiuj [[jarcento]]j, kiujn mi konas, apartenas al mi. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[Stendhal]]] Li prezentas kompletan kontraŭon al la [[reganto]]j, kun kies [[morto]] mortas ĉiuj, kiuj estis al ili proksimaj por ke en la [[transa mondo]] ili ne spertu mankon de la kutima ĉirkaŭo. Nenio montras pli klare ilian [[teruro|teruran]] internan senpovon. Ili [[Mortigo|mortigas]] dum la [[vivo]], ili mortigas ĉe la [[morto]], la sekvantaro el la mortigitoj akompanas ilin en la transa mondo.</br> Sed kiu malfermas Stendhalon, renkontas lin mem kaj tiujn, kiuj estis apude, ĉi tie, en tiu ĉi vivo. La [[mortinto]]j proponas sin al la vivantoj kiel fajnan [[plado]]n. Ilia [[senmorteco]] estas por la [[ĝojo]] de la vivantoj. Tiu Tiu ĉi [[sinofero]] inverse estas por la [[bono]] de ĉiuj. [[Postvivado]] perdas sian pikilon kaj la [[regado]] de la [[malamikeco]] pereas. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[potenco]]n en pli profunda, [[Besto|besta]] nivelo, pli bone estas nomi [[perforto]]. Per perforto la [[predo]] estas kaptata kaj transportata al la [[buŝo]]. Perforto, se ĝi permesas al si malrapidiĝi, iĝas la potenco. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En la [[germana lingvo]] la [[vorto]] Macht ([[potenco]]) devenas de la malnova [[Gota lingvo|gota]] radiko magan, signifanta koennen, vermoegen (povi, posedi) kaj tute ne estas ligita al la vorto machen (fari). |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[islamo]] kaj [[kalvinismo]]] Iliaj adeptoj sopiras [[Dio|dian]] ''[[perforto]]n''. La dia [[potenco]] al ili malsufiĉas, ĝi estas tro nekonkreta kaj malproksima kaj tro multon lasas je ilia dispono. Tiu konstanta [[atendado]] de la [[ordono]] havas al la [[homo]]j, kiuj subiĝas al ĝi, profundegan influon kaj kaŭzas pezegajn sekvojn en ilia rilatoj al la ĉirkaŭuloj. Ĝi kreas la tipon de la [[kredanto]]-[[soldato]], por kiu [[batalo]] estas la vera esprimo de la [[vivo]] kaj kiu ne timas la batalon, ĉar sentas ĝin en si konstante. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ĉas[[birdo]] sugestis al la [[homo]] [[sago]]n — [[armilo]]n, dum longa [[tempo]] havintan la plej altan el alireblaj al li [[rapideco]]j: en siaj sagoj la homo flugis al la [[predo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Imitante la [[fulmo]]n, la [[homo]] transormis ĝin je [[pafarmilo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En la demandanto [[demando]]j altigas la [[sento]]n de la [[potenco]]: li [[Ĝuo|ĝuas]], farante ilin denove kaj denove. La respondanto subiĝas al li ju pli, des pli ofte li respondas. Persona [[libereco]] grandparte konsistas en protekteco kontraŭ la demandoj. La plej forta [[tiranio]] estas tiu, kiu permesas al si la plej fortajn demandojn. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Saĝa estas tiu [[respondo]], kiu ĉesigas la [[demando]]jn. Tiu kiu povas permesi al si, respondas per demando al demando; inter la [[Egaleco|egaluloj]] tio estas elprovita rimedo de sindefendo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Pridemandado]], kies fina [[celo]] estas malkovro, komenciĝas de la [[tuŝo]]. [[Demando]]j tuŝas la plej diversajn lokojn kaj penetras internen. La elprenita estas stokata por posta konsumado kaj ne estas uzata tuj. Unue necesas trovi ion tute difinitan, por kio ĉio estas entreprenita. La pridemandado ĉiam havas konkretan, klare [[Konscio|konsciatan]] [[celo]]n. Necelitaj demandoj, faritaj de [[infano]] aŭ [[stultulo]], estas senpovaj, de ili facilas seniĝi. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La plej [[Danĝero|danĝera]] estas la situacio, kiam [[Respondo|respondi]] necesas koncize kaj rekte. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kiu estas sendefenda ekstere, eniĝas je sian internan [[kiraso]]n; tio estas interna blendo, protektanta kontraŭ la [[demando]]j — [[sekreto]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = ''[[Silento]]'' responde al [[demando]] estas kiel rebato de la [[bato]] per [[ŝildo]] aŭ [[kiraso]]. Tio estas ekstrema formo de [[defendo]], ĉe tio [[avantaĝo]]j kaj mankoj ĉi tie egaliĝas. La silentanto ne malfermiĝas, sed aspektas ĉe tio pli [[Danĝero|danĝera]] ol li efektive estas. En li oni suspektas pli ol li kaŝas. Li silentas, ĉar li havas kion kaŝi, des pli gravas tion el li eltiri. La obstina silento kondukas al peza [[pridemandado]], al [[torturo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = De kiuj [[demando]]j komencas la [[infano]]? La plej fruaj estas ligitaj al loko: “kie…?” La aliaj komencaj demandoj: “Kio estas tio?” kaj “Kio?” Videblas, kian [[rolo]]n ludas en tiu ĉi periodo loko kaj identeco. Ili estas la unua, pri kio interesiĝas la infano. Nur fine de la tria jaro aperas demandoj kun “kial”, kaj eĉ pli poste — kun “kiam”, “kiom longe”, do la demandoj ligitaj al [[tempo]]. La infano tre malrapide alproprigas imagojn pri la tempo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La nekonaton necesas trakti tiel kvazaŭ li estas pli forta: tio estas siaspeca [[flato]], instiganta lin respondi same. Nur en tiu ĉi kazo — je certa [[distanco]], ekster zono de la [[Danĝero|danĝeraj]] [[demando]]j, kiam ĉiuj estas kvazaŭ fortaj kaj egalaj laŭ la [[forto]]j — la [[homo]]j estas certaj pri si kaj [[Paco|pacemaj]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Malsame ol la sufiĉe intima procezo de la [[kuracado]] de la [[malsanulo]]j, la [[sorĉado]] ĉiam agas malĉeeste. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[arandoj]], [[indiĝeno]]j de [[Aŭstralio]]] Tion, kion ni nomus ''[[kaŭzo]]'', ili konsideras ''[[kulpo]]''. Ĉiuj [[morto]] estas la [[murdo]] kaj la murdo devas esti [[Venĝo|venĝita]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = De primitiva [[sorĉisto]] ĝis [[paranojulo]] estas apenaŭ eĉ unu paŝo. Ne pli for de ambaŭ estas la ''[[reganto]]'', kiel li estas prezentita en multaj bone konataj ekzemploj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Silento]] supozigas ekzaktan [[scio]]n de tiu, kio estas prisilentata. Ĉar ne eblas silenti ĉiam, necesas fari elekton inter tio, kion eblas diri kaj pri kio necesas silenti. La prisilentata estas la plej bone sciata. Ĝi estas pli ekzakta kaj [[Valoro|valora]]. Danke al prisilentado ĝi ne nur konserviĝas, sed ankaŭ koncentriĝas. Multe silentanta [[homo]] en ajna kazo aspektas pli koncentrita. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Silentado]] izolas — la silentanto estas pli [[Soleco|soleca]] ol la [[parolanto]]. Tiel al li estas aljuĝata la [[potenco]] de aparteneco. Li estas gardanto de [[trezoro]] kaj la trezoro estas en li. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[Silento|silentanto]] havas tiun [[avantaĝo]]n, ke liajn eldirojn oni atendas. Ili estas konsiderataj gravaj. Ili estas mallongaj kaj apartigitaj, per tio proksimiĝante al la [[ordono]] [...] Pro tio la [[komandestro]]j, plenumante siajn funkciojn, silentas. Tiel formiĝas kutimo atendi de tiu, kiu silentas, se li ekparolos, la frazojn sonantajn kiel ordonoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Estimo]] al la [[diktaturo]]j grandparte estas kaŭzita de tio, ke en ili oni vidas kapablon al koncentrado de la [[sekreto]], kiu en [[demokratio]]j dividiĝas kaj dispolviĝas. Moke oni diras ke en ili ĉio estas ''superbabilata''. Ĉiu ekzercas la [[lango]]n, ĉiu enmiksiĝas je io ajn, rezulte nenio okazas, ĉar ĉiuj ĉion scias anticipe. Oni plendas pri manko de [[Politiko|politika]] [[volo]], efektive ja [[elreviĝo]] estas kaŭzita de manko de sekreto. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Tio estas siaspeca [[Sklaveco|sklava]] juko — strebo ektrovi sin en povega [[stomako]]. Estas nekonate kio okazos, estas nekonate kiam, tamen dezirindas esti la unua ĉe la enirejo al la [[infero]]. La [[homo]] fidele vivas en [[timo]] kaj en [[espero]] iĝi la elektita [[viktimo]]. Tian staton oni povas konsideri apoteozo de la [[sekreto]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Koncentriĝon de la [[sekreto]] oni povas priskribi kiel rilatumon de la nombro de tiuj, kiujn ĝi koncernas al la nombro de tiuj, kiuj ĝin konservas. El tiu ĉi difino facilas vidi, ke niaj [[Nuntempo|nuntempaj]] [[Tekniko|teknikaj]] [[sekreto]]j estas la plej koncentritaj kaj plej [[Danĝero|danĝeraj]] el ĉiuj, kiuj iam ajn ekzistis. Ili koncernas ''ĉiujn'', sed estas konataj nur al mizera nombro de personoj, kaj nur kvin aŭ dek [[homo]]j decidas, ĉu ili estos aplikitaj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Ĝojo]] pro la negativa prijuĝo estas evidenta. Tio estas kruda kaj [[Krueleco|kruela]] ĝojo, kiun nenio povas hezitigi [...] [[Potenco]] de la ''[[juĝisto]]'' — jen kion aljuĝas al si la [[homo]], agante tiel. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Malsano]] de la prijuĝo estas la plej disvastiĝinta en la [[Homo|homa]] [[gento]], praktike ĉiuj estas trafitaj de ĝi [...] La homo havas profundan bezonon denove kaj denove regrupigi ĉiujn homojn, kiujn li nur povas imagi [...] Je la fundo de tiu ĉi apartigo kuŝas [[pasio]] al kreado de la [[Malamiko|malamikaj]] [[grego]]j. Finfine ĝi devas konduki al la [[Milito|militaj]] gregoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Homo]] de la ''[[Paranojo|paranoja]]'' [[naturo]] estas tiu, kiu [[Pardono|pardonas]] kun peno aŭ tute ne scias pardoni, kiu longe pri tio meditas, kiu neniam forgesas tion, kio estis pardonita, kiu konstruas fikciajn [[Malamiko|malamikajn]] [[ago]]jn por ne pardoni. La ĉefa, al kio li rezistas en la [[vivo]] estas pardono en ĉia formo. Kiam tiaj homoj venas al la [[potenco]] kaj por ĝia fortigo ili ''devas'' pardoni, ili faras tion nur ŝajne. La [[reganto]] neniam pardonas efektive. Ĉiu malamika ago restas ĝuste registrita, se la senpera reago mankas, tio signifas ke ĝi estas prokrastita. Pardonon eblas ricevi nur interŝanĝe al la kompleta kaj absoluta subiĝo; grandanimajn agojn de la regantoj necesas kompreni nur je tiu ĉi senco. Ili tiom strebas subigi ĉion, kio kontraŭstaras ilin, ke ofte pagas kontraŭ tio neracie grandan prezon. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[Biblio|biblia]] [[dio]] kun lia obstina strebo ne lasi eĉ unu [[animo]]n povas servi kiel plej alta ekzemplo por ĉiuj [[reganto]]j. Li eĉ organizis implikitan [[komerco]]n pri [[pardono]]j: kiu al li subiĝos, tiun li denove akceptos pardone. Konduton de la [[Sklavo|sklavigitoj]] li traktis nome de tiu ĉi vidpunkto, kvankam ĉe lia ĉionscio estis nemalfacile rimarki, kiom oni trompas lin. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ne dubindas ke multaj [[malpermeso]]j ekzistas nur por subtenado de la [[potenco]] de tiuj, kiuj povas puni aŭ pardoni ilian rompon. La ''[[pardono]]'' estas altsignifa kaj koncentra [[ago]] de la potenco, ĉar ĝi supozigas [[kondamno]]n; antaŭ la kondamno la pardono ne eblas. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Sian plej altan manifestiĝon la [[potenco]] demonstras tie, kie la [[pardono]] venas lastmomente. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[ordono]] estas pli aĝa ol la [[lingvo]], alikaze ĝin ne komprenus la [[hundo]]j. [[Dresado]] de la [[besto]]j konsistas ĝuste en tio, ke ili, sen koni la lingvon, lernu kompreni kion de ili volas la [[homo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La plej antikva formo de influo de la [[ordono]] estas ''[[fuĝo]]''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[fuĝo]] estas la sola kaj lasta instanco, al kiu eblas apelacii kontraŭ la mort[[kondamno]]. Roro de [[leono]], elirinta por [[Ĉasado|ĉasi]], estas efektive la mortkondamno; tio estas la ''sola'' sono de ĝia [[lingvo]], komprenebla por ĉiuj ĝiaj [[viktimo]]j, kaj povas esti ke tiu [[kompreno]] estas la sola komuna, kion ili havas. La plej antikva [[ordono]] — tiu, kiu estis farita oble pli frue ol sur la [[Tero]] aperis la [[homo]] — estas la mortkondamno, instiginta la viktimon al fuĝo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La unua, kio altiras la [[atento]]n: la [[ordono]] lanĉas la [[ago]]n. Etendita [[fingro]], montranta direkton, povas servi kiel ordono. [[Okulo]]j, rimarkintaj la fingron, turniĝas je la sama direkto. Ŝajnas ke kaŭzi la agon je difinita direkto estas la [[celo]], kiun strebis la ordono. La direkto estas speciale grava: ne estas permesite returniĝi, nek turniĝi flanken. La ordono ankaŭ ne lasas kontraŭdiron. Ĝin ne eblas pridiskuti, klarigi, dubigi. Ĝi estas klara kaj konciza, ĉar ĝi devas esti komprenita tuj. Prokrasto de perceptado influas ĝian [[forto]]n. Kun ĉia ripetado — se ĝi ne estas plenumata tuj — la ordono kvazaŭ perdas parton de sia [[vivo]], ŝrumpas kaj falas kiel mallevita aerbalono; en tiu kazo ne necesas provi revivigi ĝin. Ĉar la ago, lanĉata de la ordono, estas ligita al momento, kiam ĝi estas farita. Ĝi povas esti destinita por pli posta [[tempo]], sed devas sekvi ''nepre'', ĉu ĝi estas difinta per [[vorto]] aŭ [[signo]] de alia [[naturo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Fonto de la [[ordono]] estas alia estaĵo, nome ''pli forta'' estaĵo. Al la ordono oni subiĝas pro tio, ke rezistado estas senespera: ordonas tiu, kiu ajnakaze [[venko]]s. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉiu [[ordono]] konsistas el ''movilo'' kaj ''pikilo''. La movilo instigas al la plenumo de la ordono, nome al tio, kiu sekvas el ĝia enhavo. La pikilo restas en tiu, kiu plenumis la ordonon. Se la ordonoj funkcias normale, kiel tio estas atendite, la pikilo ne videblas. Ĝi estas kaŝita, pri ĝi oni ne supozas; se ĝi montriĝos, do en apenaŭ rimarkebla mal[[deziro]] subiĝi al la ordono. Sed la pikilo profundiĝas en la [[hom]]on, plenumintan la ordonon, kaj restas en li, eĉ ne iomete ŝanĝiĝante. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kiun oni [[Turmento|turmentas]] per la [[ordono]]j plej forte, tio estas la [[infano]]j. Mirindas, ke ili entute ne rompiĝas sub la jugo de la ordonoj kaj [[Sukceso|sukcesas]] [[Postvivado|postvivi]] ardecon de la [[edukisto]]j. Tio, ke poste ili repdotuktas la samon kaj kun ne malpli granda [[kruelo]] rilate proprajn infanojn, estas same nature kiel mordi kaj [[Parolo|paroli]] [...] Rekonstruado de tiaj fruaj situacioj, sed kun kontraŭa rezulto, alivorte, ''renversigo'' de tiuj situacioj, estas la plej granda fonto de la [[Spirito|spirita]] [[energio]] en la [[Homo|homa]] [[vivo]]. Kiam oni diras pri “emo” al la nova, ankoraŭ ne atingita, malantaŭ tio sin kaŝas nenio alia ol strebo liberiĝi je iam ricevita ordono. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Nur la ''plenumita'' [[ordono]] lasas en tiu, kiu al ĝi subiĝis, sian pikilon. Kiu refutas la ordonojn, tiu ne konservas ilin en si. [[Libereco|Libera]] [[homo]] estas tiu, kiu [[Lernado|lernis]] refuti la ordonojn, kaj ne tiu kiu nur poste de ili liberiĝas. Sed tiu, kiu bezonas plej multe da [[tempo]] por liberiĝi aŭ kiu tute ne kapablas al tio, tiu — sendube — estas la plej mallibera. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[ordono]], kia ni konas ĝin, iris malproksimen de sia [[Biologio|biologia]] prabildo. Ĝi [[Hejmo|hejmiĝis]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Inter provizado de [[manĝaĵo]] kaj [[ordono]] formiĝis tre proksima ligo. Ĝi klare manifestiĝas en praktiko de la [[dresado]] de la [[besto]]j. Farinte tion, kio estas postulata de ĝi, la besto ricevas [[sukero]]n el la [[mano]]j de la dresisto. La [[Hejmo|hejmigo]] de la ordono transformis la ordonon je promesado de manĝaĵo. Anstataŭ [[Fuĝo|fuĝigi]], [[Minaco|minacante]] per [[morto]], la homo promesas tion, kio plej multe necesas al ĉiu viva estaĵo, kaj strikte plenumas la [[promeso]]n. Anstataŭ servi kiel manĝaĵo al la sinjoro, anstataŭ esti manĝita, tiu al kiu estis ordonite, mem ricevas manĝaĵon. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[ordono]] estas kiel [[sago]]. Oni pafas ĝin kaj trafas. La ordonanto celas antaŭ ol pafi. Li volas trafi per la ordono iun difinitan: la sago ĉiam estas ekzakte direktita. Ĝi elstaras el la pikita, kiu devas ĝin eltiri kaj adresi al la sekva por liberiĝi de la alportita de ĝi [[minaco]]. Fakte la procezo de transdonado de la ordono disvolviĝas tiel, kvazaŭ ricevinta la ordonon eligas la sagon, streĉas propran [[pafarko]]n kaj pafas ĝin al la sekva. [[Vundo]] en lia propra [[korpo]] resaniĝas, kvankam lasas [[cikatro]]n. Ĉiu cikatro havas sian [[historio]]n — spuron nome de tiu ĉi, tute konkreta sago. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kontentiĝo de la plenumita, tio estas sukcese farita [[ordono]], ŝirmas kutime ĉion alian, kio okazas al la pafinto. En li ĉiam haveblas io simila al la [[sento]] de repuŝo: tio kion li faras, gravuriĝas en li mem, ne nur en la [[viktimo]]. Abundo da repuŝoj, amasiĝante, kaŭzas ''[[timo]]n''. Tio estas speciala timo, estiĝanta el plurfoja ripetado de la ordonoj, mi nomas ĝin la ''timo de la ordono''. Ĝi preskaŭ mankas en tiu, kiu nur transsendas la ordonojn plu, estante pera instanco. Sed ĝi des pli fortas, des pli proksime la farinta ordonojn estas al la fonto mem de la ordonoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La pafo, mortiginta apartan estaĵon, ne lasas en la pafinto senton de [[danĝero]]. La mortigita ne povas damaĝi lin. La [[ordono]] ja, minacanta per [[morto]], sed ĉe tio ne mortiganta, lasas [[memoro]]n pri la [[minaco]]. Iuj minacoj estas malplenaj, aliaj efektive efikas; nome tiuj lastaj neniam forgeseblas. Tiu, kiu [[Fuĝo|fuĝis]] antaŭ la minaco aŭ subiĝis al ĝi aliel, nepre [[venĝo]]s. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Nur ''izolita'' situacio de la [[ordono]] kondukas al formiĝo de la pikilo. La [[minaco]], enkorpigata en la ordono al unu, ''ne povas'' diluiĝi komplete. Kiu plenumis la ordonon unuope, konservas en si kiel pikilon, kiel firman kristalon de la [[rankoro]], sian ne esprimitan [[protesto]]n. Li [[liberiĝo]]s de ĝi nur mem farinte la saman ordonon. Lia pikilo estas nenio alia ol la kaŝita ekzakta speguliĝo de la ordono, kiu estis ricevita, sed ne transdonita tuj plu. Nur espriminte ĝin oni povas ricevi liberiĝon. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Arto]] de la [[oratoro]] konsistas en transformi siajn [[celo]]jn je [[slogano]]j, prezentinte ilin tiel, ke ili helpu al formiĝo kaj konservado de la [[amaso]]. Li ''kreas'' la amason kaj tenas ĝin viva per la [[forto]] de la ordono. Se tio okazis, tute ne gravas, kion li postulos de ĝi. Li povas senkompate minaci kaj ofendi la kunvenon de unuopuloj kaj ili pagos al li per [[amo]], se tiel li unuigos ilin en la amason. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] bona [[soldato]] ĉiam estas ''atendanta'' la [[ordono]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Edukado]] de la [[soldato]] komenciĝas de tio, ke oni ''[[Malpermeso|malpermsas]]'' al li oble pli ol al iu ajn alia [[homo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Nur tiu, kiu per sia interno komprenis plenecon de la [[malpermeso]], kiu lernis [[tago]]n post tago en ĉiu ordinara malgravaĵo distingi kaj refuti la malpermesitan, — nur tiu estas la vera [[soldato]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En [[dezerto]] de la [[ordono]]j, etendiĝanta je ĉiuj flankoj, la ordono venas kiel [[saviĝo]] — la stereometria figuro [de la [[soldato]]] reviviĝas kaj ekmoviĝas. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kiu ordonis en la [[armeo]], scias eviti la [[amaso]]n same ''en'' si kaj ''ekster'' si. Tio okazas ĉar li estas [[Eduko|edukita]] atentdante la [[ordono]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] [[soldato]], kiu ne plu atendas la [[ordono]]n, jam estas ne soldato kaj [[uniformo]]n li portas nur por ŝajnigado. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Premiado estas la [[vorto]], markanta kaŝitan efikon de la ''pikiloj de la [[ordono]]j''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[mongoloj-invadintoj]]] La vera [[arto]] de tiuj ĉi [[rajdisto]]j, se paroli pri iliaj militlertecoj, konsistis en tio, ke ili sukcesis [[Dresado|dresi]] grandegan [[amaso]]n de la plenumantoj, al kiuj ili senŝanceliĝe transdonadis la ricevatajn desupre [[ordono]]jn. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Tiun ĉi [[disciplino]]n la [[Mongolaj invadoj kaj konkeroj|mongoloj]], aŭ [[tataroj]] kiel oni precipe nomis ilin, eltenis facile, ĉar parto de ilia [[popolo]], sur kiun kuŝiĝis la ĉefa ŝarĝo estis la ''[[ĉevalo]]j''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[homo]], de [[infanaĝo]] inundita je [[ordono]]j] Ekde la plej teneraj jaroj en li amasiĝas kaj amasiĝas la pikiloj, per kiuj klarigeblas ĉiuj strangaĵoj kaj [[neŭrozo]]j de lia posta [[vivo]]. Li estas devigita serĉi tiujn, sur kiujn eblos transĵeti siajn pikilojn. La tuta vivo do iĝas unu senfina serĉado de seniĝo aŭ de [[liberiĝo]] de la pikiloj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[sago]] estas la rekta stampaĵo de la origina, ne [[Hejmo|hejmigita]] [[ordono]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[mongoloj-invadintoj]]] Ili mortigas la [[homo]]jn kiel [[besto]]jn. La [[mortigo]] estas ilia tria [[naturo]], same kiel [[rajdado]] estas la dua. Ili mortigas la homojn same kiel bestojn dum pel[[ĉasado]]. Se ili ne [[Milito|militas]], do ili ĉasas; la ĉasadoj estas iliaj ''manovroj''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[skizofreniulo]] en la stato de la ekstrema sugestado kondutas kiel reprezentanto de la ''[[amaso]]''. Li estas same influebla, same reagas al ĉia instigo. La similecon oni kutime ne rimarkas, ĉar li troviĝas en tiu stato ''[[Soleco|solece]]''. Ĉar la amaso mankas, al neniu venas [[ideo]] supozi, ke interne li sentas sin en la amaso, ke li estas ''elŝirita peco de la amaso''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ''elsaltado'' el ĉio, kio konsistigas fortikajn limojn, ligojn, sindevigojn, estas la [[kaŭzo]] de la [[eŭforio]], ekreganta la [[homo]]n en la [[amaso]]. Nenie li sentas sin pli [[Libereco|libera]] kaj se li [[Despero|despere]] strebas resti en la amaso laŭeble pli longe, do nur pro tio ke li scias, kio atendas lin. Reveninte en sin, en sian “[[hejmo]]n”, li trovos tie la samon, kion li lasis: la pezaĵojn, sindevigojn, pikilojn. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] pli ol al iu ajn alia, la [[amaso]] necesas al la plena je pikiloj, sufokata de ili [[skizofreniulo]]. Li ne trovas la amason ekster si kaj diluiĝas en si ''ene de si''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La pikilo aperas dum plenumo de la [[ordono]]. Ĝi apartiĝas de ĝi kaj gravuriĝas en la plenumanto same preciza bildo de la ordono. Ĝi estas eta, profunde kaŝita kaj kaŝita de la [[konscio]]; ĝia ĉefa eco, pri kiu estis multe dirite estas ĝia kompleta senŝanĝeco. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[amaso]] de la konvertiĝo formiĝas el multaj [[individuo]]j por ilia komuna [[liberiĝo]] de la pikiloj, kiam mankas [[espero]] fari tion unuope. Multe da [[homo]]j unuiĝas kontraŭ [[grupo]] da tiuj, kiujn ili konsideras fonto de la [[ordono]]j, pezigantaj la [[vivo]]n. Se tio estas [[soldato]]j, do ĉiu [[oficiro]] stariĝas sur loko de tiu, kiu efektive ordonis al ili. Se tio estas [[laboristo]]j, do ĉiu [[entreprenisto]] anstataŭas tiun, por kiu ili efektive laboris. [[Klaso]]j kaj [[kasto]]j en tiu ĉi momento efektive ekzistas, ili funkcias tiel, kvazaŭ ili reale konsistas el [[Egaleco|egaluloj]]. Leviĝintaj malsupraj klasoj unuiĝas je la totala amaso, la superaj, minacataj, ĉirkaŭitaj de superanta nombro da [[malamiko]]j, formas timiĝintajn, pretajn al [[fuĝo]] [[grego]]jn. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Ekzekutisto]], same kiel ĉiu alia, kiu ricevas la [[ordono]]n, staras sub [[minaco]] de la [[morto]]. Sed li liberiĝas je tiu minaco, mortigante mem. Li tuj transdonas plu tion, kio povus okazi al li, preventante tiel la sankciojn, kiuj povus lin tuŝi. Oni diras al li: vi devas mortigi kaj li mortigas. Li ne kapablas kontraŭstari tian ordonon — la ordono estas farita de tiu, kies superantan [[forto]]n de agnoskas. Tio devas okazi tre rapide, kutime tio okazas tuj. Por formiĝo de la ''pikilo'' mankas [[tempo]]. Sed eĉ se tempo haveblus, por formiĝo de la pikilo mankas ''bazo''. Ĉar la ekzekutisto transdonas plu ĝuste tion, kion li ricevas. Li povas timi nenion, en li restas nenio. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[ekzekutisto]] estas la plej kontenta, la plej sen-pikila el la [[homo]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Gravas klare konscii: la oficialaj [[murdisto]]j estas des pli kontentaj, ju pli da [[ordono]]j kondukas rekte al la [[morto]]. Eĉ la [[vivo]] de la [[Malliberejo|mallibereja]] [[gardisto]] estas pli malfacila ol tiu de la [[ekzekutisto]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Estas konate, ke la [[homo]]j, agantaj laŭ [[ordono]], kapablas je plej teruraj [[ago]]j. Kiam la fonto de la ordonoj sekiĝas kaj oni igas ilin rigardi reen al siaj faroj, ili ne rekonas la farojn, nek sin mem. Ili diras, ke ili tion ne faris kaj ne ĉiam [[Konscio|konscie]] [[Mensogo|mensogas]]. Eĉ kiam estas prezentitaj atestoj de la ĉeestantoj, kiam mankas duboj, ili tamen plu gurdas: tio ne povas esti, tio estis ne mi, mi ne povis tion fari. Ili penas eltrovi en si spuron de tiuj faroj kaj trovas nur blankan folion. Mirindas, kiom netuŝitaj ili sukcesis resti. La [[vivo]], kiun ili vivas poste, estas efektive alia vivo, neniel makulita de la antaŭaj faroj. Ili ne sentas la [[kulpo]]n, nek [[pento]]n. Tiuj faroj ne iĝis parto de ilia estaĵo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[kulpulo]] kulpigas ne sin mem, sed la pikilon, fremdan instancon — la veran kulpulon, kiun li ĉie portas kun si. Ju pli fremda estis al li [[ordono]], des malpli da kulpo li sentas. La ordono plu vivas en li kiel pikilo, sed vivas estante apartigita de ĉio alia. Ĝi estas konstanta atestanto de tio, ke ''ne li'' faris tiujn ĉi agojn. Li mem vidas ''sin'' [[viktimo]] de la ordono kaj eĉ ne supozas pri la efektivaj kaj veraj [[evento]]j. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri influo de la [[ordono]] al la [[homo]]j] En ekstremaj, feliĉe maloftaj kazoj ili ellaboras en si [[fatalismo]]n kaj eĉ fieras pri si, blinde sekvante la ordonon, kvazaŭ blindiĝo estas speciala [[Viro|vira]] [[Fiero|fieraĵo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = De iu ajn flanko oni rigardu, la [[ordono]] en ĝia kompakta preta formo, kian ĝi akiris hodiaŭ rezulte de longa [[historio]], estas la plej [[Danĝero|danĝera]] elemento de la homa kunvivado. Necesas kuraĝi kontraŭstari la ordonon, ŝanceli ĝian dominadon. Necesas serĉi la vojojn, kaj rimedojn de [[liberiĝo]] de ĝi de plejparto de la [[homaro]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[histerio]]] Fortaj atakoj de tiu ĉi [[malsano]] estas nenio alia kiel pluraj provoj de transformiĝo por [[fuĝo]] [...] Unu el plej oftaj estas la transformiĝo je la ''[[mortinto]]'' [...] Tio estas la plej ''centra'' el ĉiuj transformiĝoj [...] La cirkla formo de la fuĝo per transformiĝo donas al la histerio ĝian karakteran aspekton. Ĝi ankaŭ klarigas multecon de ligoj inter fenomenoj de la [[Erotiko|erotika]] kaj [[Religio|religia]] [[naturo]], karakteran por tiu ĉi malsano. [[Perforto|Perforta]] detenado ĉiam instigas al la fuĝo kaj la fuĝoprovoj ĉiam finiĝos per [[fiasko]], se la detenanto estas sufiĉe forta [...] |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Danke al transformiĝoj la [[ŝamano]] allogas ''[[spirito]]jn-helpantojn'', kiuj devas al li subiĝi. Li mem kaptas ilin, igante helpi en liaj propraj entreprenoj. Ŝamanismo havas ''aktivan'' karakteron, la transformiĝoj servas ĉi tie por grandigo de propra [[potenco]], ne por [[fuĝo]] de la superanta forto. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[histerio]] kaj [[manio]]] Salteco kaj grandskaleco de la [[evento]]j, unuiĝante kun la kerna [[Agreso|agresa]] intenco, montras profundan parencecon kun paso de alia [[Psiko|psika]] [[malsano]] — la manio. La maniaj transformiĝoj okazas kun neimagebla facileco [...] Manio estas la paroksismo de kaptado de la [[predo]]. Ĉi tie gravas nur unu afero: eltrovi, atingi, kapti. La englutado mem ne ludas specialan [[rolo]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[melankolio]]] Ĝi aperas, kiam [[ebleco]]j de la [[fuĝo]] per transformiĝoj estas elĉerpitaj kaj ĉio rezultiĝas vane. En melankolio la [[homo]] sentas sin jam [[Ĉasado|ĉasita]] kaj kaptita. Forgliti ne eblas: la transformiĝoj finiĝis, ne indas eĉ provi. La homo trairis malsupren: li estis [[predo]], servis kiel [[manĝaĵo]]j kaj transformiĝis je [[kadavro]] aŭ [[ekskremento]]j. La procezo de la progresanta senvaloriĝo de propra persono per transigado esprimiĝas je la ''[[kulposento]]''. La [[Germana lingvo|germana]] [[vorto]] ''Schuld'', tio estas ''[[kulpo]]'', origine signifis, ke la homo troviĝas en la [[potenco]] de alia. Ĉu iu sentas sin kulpa aŭ sentas sin predo — baze tio estas la sama afero. La melankoliulo rezignas je manĝaĵo kaj klarigas per tio ke li ne ''[[Merito|meritas]]''. Efektive li ja ne manĝas, ĉar li opinias ke li mem jam estas manĝita. Devigante lin manĝi, oni nur pli forte vekas en li tiun [[sento]]n: lia [[buŝo]] estas kvazaŭ direktita kontraŭ li, la sento estas tia, kvazaŭ antaŭ li oni tenas [[spegulo]]n. li vidas en ĝi la buŝon okupitan je manĝado kaj tio kion oni manĝas estas li mem. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La transformiĝoj, kunigantaj la [[homo]]n kun la [[besto]]j, kiujn li [[Manĝo|manĝas]], estas fortikaj kiel ĉenoj. Ne transformiĝante je la bestoj, li neniam lernus ilin manĝi. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Rememoro]] pri tio, kiel la [[homo]] akiris por si [[manĝaĵo]]n, nome per [[metamorfozo]]j, ankoraŭ transformiĝas en la malfrua sankta [[komunio]]. [[Viando]], kiu estas manĝata ĉie, estas ne tio, kion ĝi prezentas ekstere, ĝi anstataŭas alian viandon kaj ''iĝas'' ĝi kiam ĝi estas englutita. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Efektive rilato de la anoj de la [[klano]] de la [[totemo]] al la [[besto]], per kies nomo ili nomas sin, estas tute alie ol en [[legendo]]j pri deveno. La anoj de la klano ne manĝas sian toteman beston. Al ili estas malpermesite mortigi ĝin aŭ manĝi, ĝi estas konsiderata kvazaŭ ilia pli aĝa [[frato]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Do en pli malfruaj [[tempo]]j, kiuj sekvas la [[tempo]]n de la [[Mito|mitaj]] [[praulo]]j kaj kiuj, de la vidpunkto de la vivantaj [[arandoj]], povas esti konsiderataj la nunaj, sur lokon de la sinmanĝado venis alia principo — la principo de ''[[kompato]]''. La plej proksimajn [[parenco]]jn inter la bestoj oni ne manĝas, same kiel oni ne manĝas la [[homo]]jn. La tempoj de la totema [[kanibalismo]] — kaj nome tiel oni povas nomi manĝadon de propra totemo — pasis. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Ebleco]]n esplori la [[amaso]]n, kia ĝi aperas en la imagoj de apartaj [[individuo]]j, donas ''[[halucino]]j de [[alkoholulo]]j'' [...] Ili atingas maksimuman komplikecon kaj intensecon ĉe [[alkohola tremdeliro]], en [[Latina lingvo|latina klasifiko]] — Delirium tremens [...] La unua grava punkto, kiu devas esti en ili rimarkita — tio estas ligo inter la ''[[Tuŝo|tuŝaj]]'' kaj ''[[Vido|vidaj]]'' halucinoj [...] Tiun [[Haŭto|haŭtan]] [[sento]]n de la amaso, kiel oni povas ĝin nomi, ni konas ne nur laŭ delirio. Ĝin spertis ĉiu nome lige al [[insekto]]j aŭ ĝenerale kun la juko sur la haŭto [...] La dua punkto, ligita al la unua, estas strebo al ''malgrandiĝo'', miniaturiĝo. La [[malsanulo]] ne nur rimarkas kaj sentas ĉion, kio estas efektive malgranda — ĉio kio efektive estas granda, miniaturiĝas por partopreni tiun ĉi [[mondo]]n. La homoj iĝas hometoj, la bestoj el [[zoo]] malgrandiĝas ĝis grandeco de la [[Kato|katino]]. Ĉio iĝas ''multnombra'' kaj ĉio iĝas ''malgranda''. La deliriulo mem konservas sian naturan grandecon, eĉ dum la deliro li ekzakte scias, kio li estas kaj kiel li aspektas. Li restas la sama kaj nur la ĉirkaŭo radikale ŝanĝiĝas. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[insekto]]j] Eble nome ili asistis al tio, ke la [[homo]] entute lernis ''[[Penso|pensi]]'' per [[amaso]]j, eble liaj unuaj “miriadoj kaj “milionoj” estis la insektoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[bacilo]]j] [[Imago]]j de la [[homo]] pri si kaj sia [[povo]] kreskis ĝis neimagebla grandeco, kiam li poste renkontiĝis kun la ''baciloj'' [...] Al la granda aparta ''homo'' kontraŭstaris la grandega [[amaso]] da malaperante ''etaj estaĵoj''. Gravecon de tiu bildo ne eblas supertaksi. Al ĝia ellaborado estas dediĉitaj la ĉefaj [[mito]]j en la [[Spirito|spirita]] [[historio]] de la [[homaro]]. Ĝi iĝis la vera modelo de la dinamiko de la [[potenco]]. Ĉion kio al ĝi kontraŭstaras, la homo komencis trakti kiel la aron da ''malicaj estaĵoj''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Nome facileco de la [[imitado]] malhelpas ĝian profundiĝon. Transformiĝo ja rilate dudimensiecon de la imitado aspektas kiel ''[[korpo]]''. La transira formo sur la vojo de la imitado al la transformiĝo, kie halto duonvoje estas farata [[Konscio|konscie]], estas ''ŝajnigado''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ekstrema divido de la ekstera kaj interna, kiun ne eblas profundigi, estas komplete enkorpigata en la fenomeno de [[masko]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Figuro]] estas la fina produkto de la transformado. Pluan transformadon ĝi jam ne ebligas. La figuro estas limigita kaj klara en siaj konturoj. Ĝi estas ne natura, sed estas la [[Homo|homa]] kreaĵo. Tio estas [[saviĝo]] el la senfina fluo de la transformiĝoj [...] La procezo de la transformado estas do la plej antikva figuro. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[masko]] diferenciĝas de ĉiuj aliaj finaj statoj de la transformado je sia nemovebleco [...] ĝi estas la fina stato. Konstanta fluo de malklaraj, ĉiam nefinitaj transformiĝoj, kies mirakla esprimo estas la natura [[Homo|homa]] [[vizaĝo]], en la masko frostiĝas, trovas la finon. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[masko]] agas ĉefe ''ekstere''. Ĝi kreas ''[[figuro]]n''. Ĝi estas netuŝebla kaj starigas [[distanco]]n inter si kaj la spektanto. Ekzemple en [[danco]] ĝi povas proksimiĝi al la spektanto. Sed li mem devas resti tie, kie li troviĝas. Frosteco de la formoj transformiĝas je frosteco de la distanco, en ĝia senŝanĝeco estas la ''[[magio]]'' de la masko. Ĉar tuj post la masko komenciĝas [[mistero]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉiu tute nekonata [[lingvo]] prezentas per si ''akustikan [[masko]]n'', iĝinte komprenebla ĝi transformiĝas je la rekonebla, kaj baldaŭ je bone konata ''[[vizaĝo]]''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[masko]] estas plenvalora, kiam antaŭ ni estas nur ĝi kaj tio, kio estas malantaŭ ĝi, estas tute neekkonebla. Ju pli difinita estas ĝi mem, des pli nedifinebla estas tio, kio troviĝas malantaŭ ĝi. Neniu scias, kio el malantaŭ ĝi povas eliĝi. Tiu streĉiĝo inter la difiniteco de la masko kaj [[mistero]] malantaŭ ĝi povas atingi teruran [[forto]]n. En tio estas la [[kaŭzo]] de ĝia [[Minaco|minaca]] influo. “Mi estas tio, kion vi vidas” kvazaŭ diras la masko. “Kaj tio, kion vi [[Timo|timas]], — ĝi estas malantaŭ mi”. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la maskito] Oni [[Timo|timas]] tion, kion oni ne konas, li timas ke la [[masko]] estos deŝirita. Nome tiu ĉi timo malebligas al li unuiĝi kun la masko komplete. Lia transformiĝo povas iri tre for, sed ĝi neniam estos kompleta. La masko, kiun alikaze eblus deĵeti, — tio estas maltrankviliga limo de la transformiĝo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[reganto]] kondukas senfinan lukton kontraŭ spontaneaj kaj nekontroleblaj transformiĝoj. Deŝirado de la [[masko]]j — rimedo, uzata en tiu ĉi lukto — estas poluse kontraŭa al la transformiĝo, kaj oni povas konsideri ĝin ''retransformiĝo''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[paranojo]]] En la [[psika malsano]], kiu konsistas en tiom proksima parenceco kun la [[potenco]] ke oni povus nomi ilin [[ĝemelo]]j, la retransformiĝo prezentas la specon de ''[[tiranio]]''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[paranojulo]]j povas ŝajnigi tiom bone, ke pri multaj el ili simple ne eblas diveni, kiom for iris ilia paranojo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[paranojulo]] kiel neniu alia subiĝas al la retransformiĝoj, pruvante tiel, ke li estas ''ostiĝinta [[reganto]]''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En [[kristanismo]], kiom ajn grandaj esas diferencoj inter ĝi kaj la [[kredo]]j de la [[arandoj]], ankaŭ haveblas [[Malpermeso|malpermesita]] [[figuro]] — [[diablo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Sekso|Seksan]] aspekton de la [[malpermeso]] pri transformiĝo, kies [[kaptilo]]n ili trafis, plej klare eblas observi en la fenomeno de ''[[sorĉistino]]j''. La vera [[peko]] de la sorĉistinoj konsistas en ilia amorado kun la [[diablo]] [...] La [[ideo]] pri ''transformiĝo tra seksumado'' estas malnova kiel la [[mondo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Plej severe dividado de la [[klaso]]j okazas en la ''[[Kasto|kasta]] sistemo''. Ĉi tie aparteno al certa kasto komplete ekskludas iun ajn [[Socio|socialan]] transformiĝon. Ĉiu estas plej ekzekte limigita de supre kaj de malsupre. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ''[[trikstero]]'', per la transformiĝoj ensorbanta en sin ĉiujn aliajn, estas la ŝatata [[figuro]] de la [[mito]]j de la [[Nordameriko|nordamerikaj]] [[indianoj]]. Sur senfinaj transformiĝoj baziĝas lia [[potenco]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉe la [[ŝamano]] [[ebleco]]j de transformiĝoj estas senlimaj kaj li uzas ilin maksimume komplete, por la [[reĝo]] ili ja estas [[Malpermeso|malpermesitaj]], kaj transformiĝo estas paralizita ĝis la kompleta ŝtoniĝo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[reĝo]]] Statikeco de tiu ĉi tipo, al kiu estas [[Malpermeso|malpermesita]] propra transformiĝo, kvankam de ĝi eliras senfinaj [[ordono]]j, kaŭzantaj transformiĝon de la aliaj, eniris esencon de la [[potenco]]. Tiu ĉi imago difinas ankaŭ la nuntempajn [[ideo]]jn pri la [[naturo]] de la potenco. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La vera karakterizo de la [[aĵo]] estas ''nepenetrebleco''. Oni povas ĝin puŝi, movi, sed ĝi ne povas ensorbi la [[ordono]]n. Sekve, la [[Juro|jura]] difino de la [[sklavo]] kiel aĵo kaj [[posedaĵo]] estas [[Eraro|erara]]. Li estas la ''[[besto]]'' kaj ''posedaĵo''. Apartan sklavon plej ĝuste estus kompari kun la [[hundo]] [...] Por la hundo, same kiel por la sklavo, ordono kaj [[manĝaĵo]] havas la saman fonton — la sinjoron, do komparo de ilia statuso kun la statuso de la [[infano]] estas ne tiom malkonvena. Kio grave diferencigas ilin de la infano, estas ilia malkapablo al transformiĝo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Dividado de [[laboro]] ne minacas la multnombrecon de la [[Homo|homaj]] transformiĝoj dum la homo povas okupiĝi pri diversaj aferoj. Sed kiam li limiĝas je unusola afero kaj ĉe tio devas fari laŭeble pli en laŭeble plej mallonga [[tempo]], tio estas esti produktiva, li iĝas tio, kion fakte necesas nomi [[sklavo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kiam la [[homo]] sukcesis kolekti tiom da [[sklavo]]j, kiom da [[besto]]j en la [[grego]], estis farita la fundamento de la [[ŝtato]] kaj de la [[potenco]]; kaj ne dubeblas ke strebo transformi la tutan [[popolo]]n je la sklavoj aŭ je la bestoj vekiĝas en la [[reganto]] des pli forte, ju pli multnombra estas tiu popolo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[Starado|staranta]] [[Fiero|fieras]] pro tio ke li estas [[Libereco|libera]] kaj ne bezonas apogon. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Starado]] estas la ''centra'' pozicio, el kiu oni povas sen ĉiaj sekvaj agoj okupi la alian pozicion aŭ ekmoviĝi. Kutime la staranton oni perceptas kiel streĉitan, eĉ se efektive li tute ne planas agi, povas esti li entute en sekva momento enlitiĝos. La staranton oni ĉiam supertaksas. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = En landoj, kie estas aprezata memstareco de la persono, kie oni [[Konscio|konscie]] ĝin formas kaj substrekas, oni [[Starado|staras]] pli ofte kaj longe. La [[manĝejo]]j kie oni manĝas kaj drinkas stare estas speciale popularaj ekzemple en [[Anglio]]. La [[gasto]] povas foriri en iu ajn momento kaj sen ajnaj klopodoj. Li forlasos la aliajn facile kaj nerimarkite. Do li sentas sin oble pli libera ol se li devus komence stariĝi de ĉe la [[tablo]]. Stariĝon necesas trakti kiel deklaron de siaj intencoj, kio jam limigas la liberecon. Eĉ en privata [[konversacio]] la [[angloj]] preferas stari. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉe [[sidado]] la [[homo]] uzas fremdajn [[kruro]]jn anstataŭ tiuj du, je kiuj li rezignis por okupi tiun ĉi pozicion. La nuna [[seĝo]] devenas de la [[trono]], la lasta kuŝis sur la konkeritaj homoj aŭ [[besto]]j, devigitaj porti la [[reganto]]n. Kvar [[piedo]]j de la seĝo anststaŭas la krurojn de la besto — [[ĉevalo]], [[bovo]], [[elefanto]]; sidi sur alta seĝo estas ne la sama afero kiel sidi surtere aŭ [[Kaŭrado|kaŭri]]. Ĝi havas tute alian [[senco]]n: sidado sur la seĝo estis ''distingo''. La sidanto sin apogis sur aliajn — sur [[sklavo]]jn aŭ subulojn. Kiam li sidis, ''ili'' devis stari. Ilia laceco entute ne estis konsiderata dum li estis sekura. Gravis nome li, estis gardata lia sankta persono, la aliaj ne estis konsiderataj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = ''[[Avantaĝo]]'' de la [[sidado]] konsistas nome en ĝia ''daŭreco''. Se de la [[staranto]] oni atendas ion ajn kaj [[estimo]]n instigas nome lia preteco agi, vigleco kaj movebleco, do de la sidanto oni atendas ke li sidos plu. La farata de li premo fortigas lian [[reputacio]]n kaj ju pli longe li plenumas tiun ĉi premon, des pli fortika ĝi estas. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Variaĵoj de la [[sidado]] en sia bazo ĉiam estas variaĵoj de la premo. La tegitaj sidiloj estas ne simple ''molaj'', ili instigas al la sidanta malklaran [[sento]]n de tio, ke lia pezo sin apogas sur la ''viva'': cedemo kaj rezistemo de la tegaĵo memorigas la cedemon kaj rezistemon de la viva [[karno]] [...] Mirindas observi kiel ofte [[homo]]j kaj [[grupo]]j, kiuj mem ne distingiĝas je moleco, emas al la molaj sidiloj. Tio estas homoj, por kiuj la emo [[Regado|regi]] iĝis la dua [[naturo]], kiun ili tiel en la simbola mildigita formo ofte kaj volonte montras. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Kuŝado]] estas senarmigo de la [[homo]] [...] La kuŝanta estas tiom senarma, ke estas tute nekompreneble kiel la [[homaro]] sukcesis ''[[Postvivado|postvivi]]'' la [[dormo]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La devige [[Kuŝado|kuŝanta]] malfeliĉe memorigas al la starantaj la pelitan kaj vunditan [[besto]]n. La faliginta ĝin pafo estas kiel makulo de [[malhonoro]], decida paŝo laŭ subite krute direktiĝinta malsupren [[vojo]] al la [[morto]] [...] La falo de la homo estas pli profunda, ĝi vekas pli da [[malestimo]] kaj [[abomeno]] ol la falo de la besto. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Kaŭrado]] esprimas mankon de bezonoj kaj foriron en sin mem. La [[homo]] maksimume “rondiĝas” kaj nenion atendas de la aliaj [...] La [[almozulo]] kaŭranta montras ke li kontentiĝos per io ajn kion oni donu al li, ke por li ĉio estas egale. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[Oriento|orienta]] formo de [[kaŭrado]], al kiu kutimas [[riĉulo]]j kun iliaj [[gasto]]j, esprimas ion el ilia specifa traktado de la riĉeco. Ili kvazaŭ enhavas ĝin komplete en si kaj pro tio estas trankvilaj: dum ili kaŭras mankas eĉ [[ombro]] de zorgiĝo aŭ [[timo]] ke oni [[Rabado|rabos]] ilin aŭ iel aliel senigos je la riĉeco. Kiam oni priservas ilin, oni kvazaŭ priservas la riĉecon. Sed en persona rilato neniu [[kruelo]] rimarkeblas; ĉi tie neniu [[Sidado|sidas]] sur iu kiel tion faras ĉiuj, sidantaj sur la [[seĝo]]j; la homo estas bele formita kaj vestita [[sako]], enhavanta ĉion kio decas, la [[servisto]]j venas kaj priservas la sakon. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Kaŭrado]] enhavas en si kaj tion kaj alion: kaj [[riĉeco]]n kaj malplenon. Nome tiu lasta faris la kaŭradon la ĉefa pozicio por [[meditado]], konata kaj kutima por ĉiu kiu konas la [[Oriento]]n. La kaŭranta estas dividita disde aliaj [[homo]]j, neniun ĝenas kaj troviĝas en si mem. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Pozon de ''[[genuado]]'' oni povas trakti kiel [[petego]]n pri la [[kompato]]. La kondamnito al [[ekzekuto]] metas la [[kapo]]n, li [[Abnegacio|abnegaciis]] pri tio ke oi forhakos ĝin. Li ne rezistas, lia pozo mem faciligas plenumadon de alies [[volo]]. Sed li kunpremas la [[mano]]jn kaj petegas la [[reganto]]n pri [[pardono]] en la lasta momento. La genuado estas ĉiam [[ludo]] en la lasta momento, eĉ se efektive temas pri io tute alia, pri iu [[servo]], pri montro de [[atento]]. Tiu kiu ŝajnige fordonas sin en la manojn de la [[morto]], aljuĝas al tiu antaŭ kiu li genuiĝas la plej grandan [[potenco]]n — la potencon pri la [[vivo]] kaj morto. Al tiom pova reganto estos tute ne malfacile fari iun ajn [[favoro]]n. Kaj tiu favoro devas esti ne malpli granda ol senpoveco de la genuanto. La ludata [[distanco]] devas esti tiom granda, ke nur grandeco de la reganto povus ĝin superi; kaj se tio ne okazos, la reganto mem en la sekva momento eksentos sin malpli granda ol en la momento, kiam antaŭ li oni genuiĝis. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ne ekzistas pli videbla esprimo de la [[potenco]] ol [[ago]]j de la [[dirigento]] [...] kiu nenion scias pri la potenco povus punkton post punkto elkonduki ĉiujn ĝiajn trajtojn kaj ecojn el observado de la dirigento. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La aŭskultantoj devas sidi kviete, tio same necesas al la [[dirigento]] kiel subiĝo de la [[orkestro]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Dum la plenumado la [[dirigento]] estas [[gvidanto]] de ĉiuj kolektiĝintaj en la halo. Li estas antaŭe kaj dorsen al ili. Post ili lin sekvas, la unua paŝo estas lia. Sed tiun paŝon faras ne la [[piedo]], sed levita [[mano]]. Fluo de la [[muziko]], vekata per la manoj de la dirigento, estas anstataŭigo de la [[vojo]], kiun devus trapaŝi la piedoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Por la sana [[fameco]] estas egale, per kies [[buŝo]]j ĝi kreiĝas: tio estas indiferente, gravas nur ke estas ''prononcata la [[nomo]] [...] Lia nomo kolektas la [[amaso]]n'' [...] La amaso de la strebanta al la fameco konsistas el [[ombro]]j, pli ĝuste el estaĵoj, por kiuj tute ne necesas vivi post kiam ili faris unusolan aferon: proponcis la tute konkretan nomon [...] Sed kion plu faros tiuj ĉi ombroj, iliaj grandecoj, aspektoj, [[laboro]]j, [[manĝaĵo]]j — ĉio ĉi al la glorata estas tute indiferente. Se li zorgas pri la prononcantaj la nomon buŝoj, ilin serĉas, subaĉetas, kolektas, devigas, tio signifas ke li ankoraŭ ne famas. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ''[[riĉulo]]'' kolektas [[grego]]jn kaj [[amaso]]jn da [[aĵo]]j. Ilin ĉiujn anstataŭas la [[oro]]. [[Homo]]j ne interesas lin, por li sufiĉas ke ilin eblas [[Aĉetado|aĉeti]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ''[[reganto]]'' kolektas la ''[[homo]]jn''. [[Grego]]j kaj [[amaso]]j da [[aĵo]]j por li estas indiferentaj aŭ necesas por [[aĉetado]] de la homoj. Nome la ''vivajn'' homojn li bezonas por sendi ilin al la [[morto]] antaŭ si aŭ preni kun si. Kio rilatas al la mortintaj pli frue aŭ naskiĝontoj, do ili interesas lin nur duavice. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ''[[famulo]]'' kolektas la ''[[ĥoruso]]jn''. Li deziras aŭdi en ili sian [[nomo]]n. Tio povas esti ĥorusoj de la [[mortinto]]j, [[vivanto]]j aŭ ankoraŭ ne vivantaj — tio estas egale, nur ke tio estu grandegaj ĥorusoj, prononcantaj lian nomon. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ordo de la [[tempo]] reguligas ĉiujn formojn de kunlaboro. Oni povas diri, ke ĝi estas la unua atributo de ĉia formo de [[regado]]. Ĉia aperinta [[potenco]], dezirante firmiĝi, enkondukas novan ordon de la tempo. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La plej gravan influon sur kalkuladon de la [[tempo]] faris [[Kristo]], li superis ĉi tie la [[dio]]n mem, de kreado de la [[mondo]] fare de kiu kalkulas sian tempon la [[judoj]]. La [[romianoj]] kalkulis la tempon de la fondo de sia urbo — la metodo transprenita de ili de la [[etruskoj]]; en la okuloj de la tuta mondo tiu ĉi fakto ludis nemalgrandan [[rolo]]n en la granda [[sorto]] de [[Romo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La ''[[reĝo]]j'', regintaj en certaj periodoj de la [[tempo]], enkorpigis en si la tempon de ''ĉiuj''. Ilia [[morto]] — ĉu ĝi venis je natura vojo aŭ estis artefarite rapidigita pro la malfortiĝo de ilia vivoforto — ĉiam simbolis forfluon de certa parto de la tempo. Ili estis la tempo kaj inter unu reĝo kaj la alia venis sentempo; tiajn periodojn — interreĝadojn — [[homo]]j penis fari laŭeble plej mallongaj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Pozicio de la [[kortegano]]j kontaĝe influas la aliajn subulojn. Tio, kion la korteganoj faras ''ĉiam'', la aliaj devas plenumi ''de [[tempo]] al tempo''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[kortego]] estas bona ekzemplo de la ''amasa kristalo''. [[Homo]]j kiuj ĝin formas, havas tute malsamajn funkciojn kaj grave diferenciĝas unu de la alia. Sed por ĉiuj aliaj ili nome kiel la korteganoj estas siaspece egalaj kaj formas la [[unueco]]n, elradiantan egalan por ĉiuj [[senco]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = ''[[Paralizo]]'' estas diversa kaj — speciale en la klasika formo — akompanata je [[Amaso|amasaj]] manifestiĝoj de la ''[[Megalomanio|ideo de grandeco]]''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri malŝparemo ĉe [[paralizulo]]j] Lia karaktera [[gesto]], je la unua rigardo de duobla karaktero, efektive estas ''unueca'': tio estas ''elprenado kaj disĵetado je manplenoj''. Tio estas la gesto de la ''grandeco''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Tre gravas substreki tiun pozitivan [[humoro]]n kaj bondeziran pozicion de la [[amaso]] ĉe [[paralizulo]] kun [[Megalomanio|ideoj de grandeco]]. Ĝi neniam elpaŝos kontraŭ li, ĝi estas la vera rimedo por realigo de liaj planoj kaj kion ajn li elpensu, ĝi ĉion por li plenumos [...] ĉe la ''[[paranojulo]]'' la amaso ludas alian, [[Malamiko|malamikan]] [[rolo]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Do unikeco, izoliteco, distanceco kaj valoreco — jen karakterizantaj la [[reĝo]]n [[signo]]j, kiuj troveblas jam ĉe la unua [[rigardo]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = ''Ekzemplodoneco'' de la [[reĝo]]j estas universala trajto. Foje la ĉirkaŭuloj limiĝas je [[adorado]] kaj piemo. Ĉio kion la reĝo faras plenas je profunda [[senco]]. Nenio en ĝi povas esti [[Hazardo|hazarda]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Do la [[kortego]], iĝinta la [[Amaso|amasa]] kristalo, kiel sian originon havas la multigan [[grego]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Same en la aprobaj [[aplaŭdo]]j oni povas vidi la [[volo]]n al multigo. La movoj kaj manifestiĝoj, kiuj estas konsiderataj ekzemplodonaj, per aplaŭdoj kvazaŭ fortiĝas kaj estas instigataj al ripetado. Al la [[potenco]], eliĝanta el miloj da aplaŭdantaj [[manplato]]j, kapablas rezisti nur malmultaj; [[produktado]] de la aplaŭdantoj ''neeviteble'' vastiĝas. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[potenco]] neniam spertis malsufiĉon de [[Laŭdo|laŭdantoj]]. [[Historiisto]]j, kiuj profesie estas [[Obsedo|obseditaj]] de ĝi, scias klarigi ĉion pere de ''[[tempo]]'', malantaŭ kiu por ili kiel fakuloj estas facile kaŝi sin kaj pere de ''neceso'', kiu en iliaj [[mano]]j ŝanĝiĝas laŭplaĉe. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Tiu propra al la [[paranojulo]] ''[[sento]] de pozicio'' ludas ege gravan [[rolo]]n: li ĉiam strebas defendi kaj sekurigi sian esceptan pozicion. La [[reganto]]j laŭe al la [[naturo]] de la [[potenco]] kondutas same kaj en subjektiva perceptado de sia pozicio ili ne diferenciĝas de la paranojuloj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Utilas montri ĉi tie la [[rolo]]n de la [[komploto]] ĉe la [[paranojulo]]. ''[[Konspirado]], [[Sekreto|sekreta]] komploto'' ĉiam estas en lia [[kapo]]. Oni povas esti certa: kion ajn li alfrontu, ĉie sonos la sama temo. La paranojulo sentas sin ''ĉirkaŭita'' de ĉiuj flankoj. Lia super[[malamiko]] ne kontentiĝas per tio, ke li atakas mem. Li ĉiam klopodas inciti kontraŭ li malican ''[[grego]]n'', kiun li poste ellasos je ĝusta momento. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[reganto]] sendas [[homo]]jn al la [[morto]] por ke la morto [[Kompato|kompatu]] lin mem, li penas transigi ĝin sur la aliajn. La morto de la aliaj por li estas ne simple neindiferenta: li penas transformi ĝin je la [[Amaso|amasa]] fenomeno. Speciale li emas apliki tiun ĉi radikalan rimedon, kiam ŝanceliĝas lia [[potenco]] super la [[vivanto]]j. Se li eksentis [[minaco]]n al sia potenco, [[deziro]] vidi ''ĉiujn'' antaŭ si mortintaj ne brideblas per iuj ajn [[Racio|raciaj]] konsideroj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Neniu el formoj de sinbildigo konvenas al [[katolikismo]] pli ol la formo de la [[marŝo]]. Fermita [[grupo]] da [[monaĥo]]j prezentiĝas kiel [[Amaso|amasa]] kristalo rilate la aliajn kredantajn katolikojn. Bildo de la marŝo elvokas en la spektantoj ilian propran latentan [[kredo]]n kaj ili subite eksentas strebon aliĝi kaj marŝi ĉe la vosto. Tiel la marŝo grandiĝas danke al tiuj preter kiuj ĝi iras; ĝi devas fakte iĝi senfina. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Paranojo]] estas laŭvorte ''[[malsano]] de la [[potenco]]'' [...] [[Sukceso]] ĉi tie, same kiel ĉie, dependas de [[Hazardo|hazardaĵo]]j. Ilia rekonstruado sub [[masko]] de [[leĝo]]j nomiĝas [[historio]]. Sub ĉiu granda [[nomo]] en la historio povus unuope stari centoj da aliaj. [[Talento]] de [[malnobleco]] estas disvastiĝinta en la [[homaro]]. Ĉiu havas [[apetito]]n kaj ĉiu aspektas kiel [[reĝo]], starante sur la senfina kampo de la [[Besto|bestaj]] [[kadavro]]j. Honesta esplorado de la [[potenco]] devas rezigni je la sukceso kiel kriterio. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[kaŭzeco]] en [[paranojo]]] Ĉi tie necesas indiki je la [[manio]] de ''kaŭzeco'', kiam kaŭzeco iĝas [[celo]] en si mem, kion en tia skalo oni povas observi nur ĉe la [[filozofo]]j. Nenio okazas senkaŭze, necesas nur ĝuste starigi la [[demando]]n. Kaŭzo ĉiam troviĝos. Ĉio nekonata resumiĝos je la konata. Kiam venos io stranga, ĝi estos senmaskita kiel inspirita de iu. Malantaŭ [[masko]] de la nova [[tempo]] ĉiam malfermiĝos la malnova, necesas nur scii deŝiri ĝin per neŝancelebla [[mano]]. ''Bazado'' iĝas la [[pasio]], trovanta sian esprimon pro iu ajn preteksto. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Procezo de deŝirado de la [[maskoj]] kaj ''senmaskigado'' por la [[paranojulo]] — kaj ne nur por li — estas unu el bazaj procezoj. Sur ĝia bazo estiĝas ankaŭ la [[Kaŭzo|kaŭza]] [[manio]], ĉar ĉiuj ''kaŭzoj'' resumiĝas finfine je ''personoj''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[paranojulo]]] Eĉ vere malsaman li klopodas konsideri la ''sama''. La ''[[malamiko]]n'' li scias rekoni en ĉiuj liaj multnombraj aspektoj. Kun ajn [[masko]]n li deŝiru, malantaŭ ĝi ĉiam sin kaŝas malamiko [...] Malkovradon kaj senmaskigadon oni povas difini kiel ''retransformiĝon''. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [[Sento]] de ''ĉirkaŭiteco de la [[Malamiko|malamika grego]]'', kiu tuta celas lin solan — tio estas baza [[emocio]] de [[paranojo]]. Plej klare ĝi manifestiĝas en [[halucino]]j, kiam la malsanulo de ĉiuj flankoj vidas la [[okulo]]jn, kiuj eniĝas sole en lin kaj en tio senteblas klara [[minaco]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri [[entombigo]]] Ĉe la tuta [[lukso]] de la entombigo la [[kadavro]] mem ne estas prezentata al la publiko — tio estas [[ceremonio]] de kaŝado kaj kovrado. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ne eblas liberiĝi je la [[penso]], ke ĉiun [[paranojo]]n, same kiel ĉiun [[potenco]]n, regas unusola strebo: forigi de la [[vojo]] ĉiujn por resti sola aŭ — en pli milda kaj ofte renkontiĝanta maniero — subigi ĉiujn al si por iĝi la sola helpe de ili. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Se ekzistas tia [[kredo]], je kiu unu post la alia falis ĉiuj vivkapablaj [[popolo]]j de la [[Tero]], tio estas kredo je [[produktado]], la nuntempa ''furor'' de multigado. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kresko de la [[produktado]] postulas ĉiam pli da [[homo]]j. Ju pli da produktaĵoj, des pli da [[konsumanto]]j necesas. La [[vendo]] mem, regata de propraj [[leĝo]]j, devas transformi je la konsumantoj ĉiujn atingeblajn, do praktike la tutan [[homaro]]n. Tiusence oni povas ĝin kompari, almenaŭ laŭ aspekto, kun universala [[religio]], kiu ankaŭ ĉasas ĉiun [[animo]]n. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Laŭ sia interna [[esenco]] la [[produktado]] havas [[Paco|pacan]] karakteron. Neniigado, kaŭzata de la [[milito]] kaj [[detruado]], damaĝas ĝin. Je tio [[kapitalismo]] kaj [[socialismo]] estas similaj unu al la alia kiel konkurantaj formoj de la sama [[kredo]]. Por ambaŭ la produktado estas kiel [[pupilo]] de la [[okulo]]. Ĝi konkeris koran inklinon de ambaŭ kaj ilia rivalado en tiu ĉi sfero kaŭzis furoron de la produktado. Ili iĝas ĉiam pli similaj unu al alia. Videblas ankaŭ kreskanta reciproka [[estimo]]. Kaj ĝi estas kaŭzita, ni aŭdacos diri, sole per la [[sukceso]]j de la produktado. Nun ne eblas opinii, ke ili strebas neniigi unu la alian, ili streblas unu la alian superi. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Trafas la [[okulo]]jn strebo al formiĝo de gigantaj duoblaj [[amaso]]j, nomantaj sin laŭ la mondopartoj — la [[Oriento]] kaj la [[Okcidento]]. Ili ĉion ensorbas en sin kaj kio estas ne ensorbita de ili, tio estas eta kaj senpova. Stulta kontraŭstaro de tiuj ĉi duoblaj amasoj, ilia armiteco ĝis [[dento]]j kaj baldaŭ eĉ ĝis la ''[[Luno]]'', vekis en la [[mondo]] [[Apokalipso|apokalipsan]] [[timo]]n: la [[milito]] inter ili povas neniigi la [[homaro]]n. Tamen okazis, ke tendenco de la multigado tiom fortiĝis, ke la milito subiĝis al ĝi — ĝi estas nura ĝena obstaklo. La milito kiel rimedo de la rapida multigado elĉerpis sin per eksplodo de la arkaiko en [[Germanio]] en la tempo de [[nacional-socialismo]] kaj, nun povas esti certaj, malaperis por ĉiam. Ĉiu lando nun montras emon gardi sian [[produktado]]n pli atente ol siajn civitanojn. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Ĉiu obstine kredas ke li ne devas [[Morto|morti]]. En tiu punkto heredaĵo de [[kristanismo]] — kaj en iom alia [[senco]] ankaŭ de [[budhismo]] — estas ne ekstermebla. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[postvivanto]] estas la hereda [[malsano]] de la [[homaro]], ĝia [[damno]] kaj povas esti ankaŭ ĝia pereo. Ĉu ni sukcesos eviti ĝin en la lasta momento? |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Kio [[Ĝingis-Ĥano]]! Kio [[Tamerlano]]! Kio [[Hitlero]]! De la vidpunkto de niaj [[ebleco]]j ili estas mizeraj submastroj, faraĉuloj kaj diletantoj! |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [...] la sola solvo, kontraŭanta pasian strebon al la [[postvivado]]: krea [[soleco]], kondukanta al [[senmorteco]] — tio estas la solvo por malmultaj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La [[postvivanto]] mem sentas [[timo]]n. Li ĉiam timas [...] Lia grandeco kaj lia nevundebleco estas en konstanta konflikto. Li iĝis tro granda. La [[reganto]]j hodiaŭ tremas aliel, kvazaŭ ili estas la samaj kiel la aliaj [[homo]]j. La origina strukturo de la [[potenco]], ĝia kerno kaj [[koro]] — postvivado de la regantoj koste de ĉiuj aliaj — reesumiĝis je absurdo, kuŝas en ruinoj. La potenco hodiaŭ estas pli pova ol iam ajn, sed ankaŭ pli [[Damno|damna]] ol iam ajn. Postvivus ĉiuj aŭ neniu. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = [pri la [[reganto]] kaj [[milito]]] Kiel ajn li montru sin ekstere, lia profunda kaj sekreta bezono estas maldensigi la vicojn de propraj subtenantoj. Por [[Libereco|liberigi]] lin de la [[timo]] de la [[ordono]]j necesas ke mortu multaj el tiuj, kiuj luktas je lia flanko. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Tiu, kiu volas iĝi pli forta ol la [[potenco]], devas lerni sen [[timo]] rigardi en la [[okulo]]jn de la [[ordono]] kaj trovi la rimedon elŝiri ĝian pikilon. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} == Vidu ankaŭ == * [[José Ortega y Gasset]] * [[Erich Fromm]] * [[Eric Hoffer]] {{DEFAŬLTORDIGO:Canetti, Elias}} [[Kategorio:Aŭstroj]] [[Kategorio:Britoj]] [[Kategorio:Judoj]] [[Kategorio:Filozofoj]] [[Kategorio:Verkistoj]] [[Kategorio:Psikologoj]] fshib1wjc2dmguhaj4yqaeuixhjsy3y Dirigento 0 7197 50379 33059 2024-11-01T19:03:05Z Sj1mor 4367 50379 wikitext text/x-wiki {{Temo | nomo = Dirigento | koloro = | dosiero = | vikipedio = Dirigento | komunejo = | komunejokat = | vikivortaro = dirigento | vikinovaĵoj = }} '''Dirigento''' {{Citaĵo |teksto = Ne ekzistas pli videbla esprimo de la [[potenco]] ol [[ago]]j de la dirigento… kiu nenion scias pri la potenco povus punkton post punkto elkonduki ĉiujn ĝiajn trajtojn kaj ecojn el observado de la dirigento. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = La aŭskultantoj devas sidi kviete, tio same necesas al la dirigento kiel subiĝo de la [[orkestro]]. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} {{Citaĵo |teksto = Dum la plenumado la dirigento estas [[gvidanto]] de ĉiuj kolektiĝintaj en la halo. Li estas antaŭe kaj dorsen al ili. Post ili lin sekvas, la unua paŝo estas lia. Sed tiun paŝon faras ne la [[piedo]], sed levita [[mano]]. Fluo de la [[muziko]], vekata per la manoj de la dirigento, estas anstataŭigo de la [[vojo]], kiun devus trapaŝi la piedoj. |aŭtoro = [[Elias Canetti]] |verko = Amaso kaj potenco [1960] |origina teksto = }} == Vidu ankaŭ == * [[Orkestro]] [[Kategorio:Profesioj]] [[Kategorio:Muzikistoj]] 6oydkduqvvjkmjwajeh9mzvy8gin3d2 Taleso el Mileto 0 8001 50382 43536 2024-11-01T21:02:27Z Sj1mor 4367 50382 wikitext text/x-wiki {{Aŭtoro | dosiero = | vikipedio = Taleso de Mileto | komunejo = | komunejokat = | vikifontaro = | vikinovaĵoj = }} '''[[w:Taleso el Mileto|Taleso el Mileto]]''' (Antikva greka lingvo: Θαλῆς, ''Thales''), la patro de filozofio, naskiĝis en la ionia greka urbo de Mileto, en Ionio, ĉirkaŭ la jaro 640 a.K. Li tre interesiĝis pri matematiko, geometrio, astronomio, politiko, kaj komerco. Li prognozis precize sunan eklipson la 28-an de majo, 585 a.K. == Citaĵoj == {{Citaĵo|teksto ='''Estas nenio tiel [[Malfacileco|malfacila]] kiel [[Kono|koni]] vin mem.''' |aŭtoro =|verko = |origina teksto =}} {{Citaĵo|teksto = La [[tempo]] estas la plej [[Saĝo|saĝa]] el ĉiuj aferoj; ĉar ĝi [[Lumo|lumigas]] ĉion. |aŭtoro = |verko = |origina teksto =Σοφώτατον χρόνο • ἀνευρίσκει γὰρ πάντα. }} {{Citaĵo|teksto = '''Evitu fari tion pri kio vi [[Kulpo|kulpigus]] aliajn.''' |aŭtoro = |verko = |origina teksto =Ἐὰν ἃ τοῖς ἄλλοις ἐπιτιμῶμεν, αὐτοὶ μὴ δρῶμεν}} {{Citaĵo|teksto = [[Kono|Konu]] vin mem.<br> * Variaĵo: La plej malfacila afero en la vivo estas [[Kono|koni]] vin mem. |aŭtoro = |verko = |origina teksto =Γνῶθι σαυτόν}} {{Citaĵo|teksto = '''[[Espero]] estas la sola [[bono]] komuna al ĉiuj homoj; tiuj, kiuj havas nenion alian, ankoraŭ [[Posedo|posedas]] esperon.''' |aŭtoro = |verko = |origina teksto =}} == Pri la aŭtoro == {{Citaĵo|teksto = La [[instruisto]] Taleso produktis la unuajn geometristojn, same kiel la [[Penso|pensulo]] Taleso fondis la unuan geometrion inda je tiu [[nomo]]. |aŭtoro = Tobias Dantzig|verko = |origina teksto =}} {{Citaĵo|teksto = Taleso, iniciatinto de tiu tipo de [[filozofio]], diras ke la principo estas la [[akvo]] (pro tio li asertas ke ankaŭ la tero flosas sur la akvo) certe konvinktiĝinte ekde la konstato ke la nutraĵo de ĉio estas malseka kaj ke eĉ la la vermo generiĝas de malsekaĵo kaj vivas en malsekaĵo. Nu, tio laŭ kio ĉio sin generas estas, ekzakte, la principo de ĉio. Li estas konvinkita de tiu ĉi fakto kaj de la fakto ke la semoj de ĉiuj aferoj havas malsekan [[naturo]]n, kaj la akvo estas la principo de la naturo de la malsekaj aferoj. |aŭtoro = [[Aristotelo]] |verko = |origina teksto = }} == Vidu ankaŭ == * [[Geometrio]] {{Malnovaj grekaj filozofiaj skoloj}} {{DEFAŬLTORDIGO:Taleso el Mileto}} [[Kategorio:Aŭtoroj laŭ nomoj]] [[Kategorio:Verkistoj]] [[Kategorio:Filozofoj]] [[Kategorio:Matematikistoj]] [[Kategorio:Astronomoj]] [[Kategorio:Fizikistoj]] [[Kategorio:Antikvaj grekoj]] [[Kategorio:Inĝenieroj]] [[Kategorio:Eseistoj]] ph8hrn7pin6hau2bmful2t4t8br3gft