Vikicitaro
eowikiquote
https://eo.wikiquote.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.44.0-wmf.2
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikicitaro
Vikicitaro-Diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Ŝtato
0
2726
50395
46171
2024-11-05T16:30:47Z
CommonsDelinker
55
Replacing Leviathan_by_Thomas_Hobbes.jpg with [[File:Leviathan_frontispiece_cropped_British_Library.jpg]] (by [[:c:User:CommonsDelinker|CommonsDelinker]] because: [[:c:COM:FR|File renamed]]: [[:c:COM:FR#FR4|Criterion 4]] (harmonizing names of file set) ·
50395
wikitext
text/x-wiki
{{Temo
| nomo = Ŝtato
| koloro =
| dosiero = Leviathan frontispiece cropped British Library.jpg
| vikipedio = Ŝtato
| komunejo =
| komunejokat = Category:States
| vikivortaro = ŝtato
| vikinovaĵoj =
}}
'''[[:w:Ŝtato|Ŝtato]]''' estas [[Politiko|politika]] formo de organizita [[socio]] en limdifinita [[teritorio]], kies [[registaro]] havas super la tiea [[loĝantaro]] regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian [[povo]]n.
== Citaĵoj ==
=== Erich Fromm ===
{{Citaĵo
|teksto = [[Familio]] kaj [[gento]], kaj poste la ŝtato, [[nacio]] kaj [[eklezio]] prenas je si la funkciojn, kiujn origine plenumis por sia [[bebo]] la [[patrino]] mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Faŝismo]], [[rasismo]] kaj [[stalinismo]] estas la plej brilaj manifestiĝoj de tia kombino de la [[kulto]]j de la ŝtato kaj [[klano]], enkorpiĝintaj je unu [[figuro]] de la [[gvidanto]], [[führer]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Giganta ŝtata kaj [[Ekonomio|ekonomia]] sistemo eliris de sub kontrolo de la [[homo]]. Ĝi iĝis neregebla kaj ĝiaj gvidantoj similas al homo, rajdanta sur [[Frenezo|freneziĝinta]] [[ĉevalo]]: li fieras ke li sukcesas teniĝi sur [[selo]], kvankam li estas senpova regi la ĉevalon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Apartiĝo de la [[socio]] kaj [[Politiko|politika]] ŝtato sekvigis transigon de ĉiuj [[sento]]j, ligitaj al la socia [[vivo]], sur la ŝtaton, kiu sekve de tio iĝas [[idolo]], [[forto]] altiĝanta super la [[homo]] kaj [[Regado|reganta]] lin.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Sturmokupo de la ŝtato estis por [[Markso]] rimedo, necesa por atingi la finan [[celo]]n — ĝian [[detruado]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
=== Henry Kissinger ===
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[ideo]]j de [[klerismo]]] Estis supozite, ke ĉiu ŝtato, sekvante proprajn [[Egoismo|egoismajn]] [[intereso]]jn iel aŭ tiel servos al [[progreso]] kvazaŭ iu nevidebla mano garantius ke [[libereco]] de elekto, havata de ĉiu ŝtato, garantius bonfarton por ĉiuj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[William Ewart Gladstone]] komencis la vojon, kiun poste sekvis [[Woodrow Wilson]], deklarinte ke ne povas esti diferenco inter [[moralo]] de [[konduto]] de aparta [[individuo]] kaj moralo de la ŝtato.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Regado]] de grandega ŝtato similas al stirado de supergranda [[cisternoŝipo]], centmilojn da tunoj peza kaj havanta turnoradiuson kiu superas dekojn da kilometroj. Ĝiaj [[gvidanto]]j devas ekvilibrigi [[influo]]n, kiun ili planas fari al la ekstera [[mondo]], kaj [[Moralo|moralan]] nivelon de propra [[burokrataro]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Koloniismo|postkoloniismaj]] landoj] Ĉe tiaj cirkonstancoj la ŝtato ofte signifas [[armeo]], kiu iĝas la sola “[[Nacio|nacia]]” institucio. Kiam okazas kolapso de tia ŝtato, ofte sekvas [[enlanda milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …ekzistas ŝtatoj de kontinenta tipo, kiuj eble iĝos bazaj elementoj de la nova mondordo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En multaj aliaj mondopartoj ŝtato antaŭis [[nacio]]n; ĝi estis kaj ofte restas la ĉefa elemento de ĝia formiĝo. [[Politika partio|Politikaj partioj]], kie ili ekzistas, spegulas fiksitan, kutime komunuman [[identeco]]n; malplimulto aŭ plimulto kutime havas konstantan [[karaktero]]n. En tiaj [[socio]]j [[Politiko|politika]] procezo konsistas je [[dominado]], ne en alterna [[regado]], kio se entute okazas, do pli ofte per nekonstituciaj renversoj ol sekve de [[Konstitucio|konstituciaj]] proceduroj. Koncepto de lojala [[opozicio]] – esenco de la nuntempa [[demokratio]] – ĉeestas malofte. Plej ofte opozicio estas traktata kiel [[minaco]] al la nacia unueco, egaligata al [[perfido]] kaj senkompate subpremata.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
=== José Ortega y Gasset ===
{{Citaĵo
|teksto = …dum la [[revolucio]]j la [[burĝaro]] forprenis la [[povo]]n kaj, aplikinte al ĝi siajn lertajn manojn, dum la vivo de unu generacio kreis vere povan Ŝtaton, kiu ĉesigis la revoluciojn.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …la [[epoko]]n de la [[Eŭropo|eŭropa]] [[absolutismo]] distingas nome malforteco de la ŝtato… la [[aristokrato]]j ne deziris fortigi la ŝtaton koste de la [[socio]]. Malgraŭ kutimaj imagoj, absolutismo instinkte estimis la socion, kaj estimis oble pli ol la nunaj [[demokratio]]j. Hodiaŭ la ŝtato estas pli [[Inteligenteco|inteligenta]], sed [[Historio|historie]] pli [[Respondeco|senrespondeca]].
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …la [[Amaso|amasa]] [[homo]] vidas en la ŝtato [[Persono|senpersonan]] [[forto]]n kaj ĉar ankaŭ sin mem li sentas senpersona, do li konsideras ĝin la sia.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Finiĝos tio plorinde. La ŝtato definitive sufokos ĉian [[Socio|socian]] aktivecon kaj neniuj novaj semoj jam burĝonos. La socion oni devigos vivi por la ŝtato, la [[homo]]n — por la ŝtata [[maŝino]]. Kaj ĉar tio estas nura maŝino, kies funkcieblo kaj stato komplete dependas de viva forto de ĉirkaŭaĵo, finfine la ŝtato, forsuĉinte el la socio ĉiujn sukojn, senfortiĝos, ekfeblos kaj mortos per la plej morta el la [[morto]]j — per la rusta morto de [[mekanismo]].
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …la dua ŝtupo de [[Burokratio|burokratiĝo]] iĝas [[Armeo|militiĝo]] de la [[socio]]. La tuta atento estas direktita al armeo. [[Povo]] estas unuavice garantianto de la [[sekureco]] (tiu sekureco, de kiu, mi memorigas, komenciĝas la [[Amaso|amasa]] [[konscio]]). Do la ŝtato estas unuavice armeo.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …la ŝtato estiĝas kiam la [[homo]] strebas eliri el tiu natura socio, en kiu tenas lin sangaj ligoj. Parolante pri [[sango]], ni parolas ankaŭ pri aliaj naturaj ligoj — ekzemple pri [[lingvo]]. Ekde [[komenco]] la ŝtato baziĝas sur miksado de sangoj kaj lingvoj. La ŝtato estas supero de ĉia natura unuiĝo. Ĝi estas [[mestizo]] kaj [[poligloto]].
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La ŝtato unuavice estas laborplano kaj kunlabora programo. Ĝi kunigas homojn por komuna afero. La ŝtato estas ne unueco de [[lingvo]] aŭ [[sango]], [[teritorio]] aŭ vivmaniero. Ĝi havas nenion materian, inercian, antaŭan kaj limigitan. Tio estas pura dinamismo — volo pri la komuna afero — kaj pro tio la ŝtata ideo havas neniujn naturajn limigojn.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …ne [[sango]] kaj [[lingvo]] kreas [[Nacio|nacian]] ŝtaton inverse, ĝi similigas sangoenhavon kaj artikulacion de la sonoj.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe la novaj [[popolo]]j bildo de la ŝtato perdis materiecon. Se tio estas programo de komuna afero, do ĝi esprimiĝas en pura dinamismo — en agado, en komuneco de la agoj. Pro tio efika [[forto]] de la ŝtato, politika [[subjekto]] iĝas ĉiu, kiu taŭgas al la afero kaj estas fidela je ĝi, dum [[sango]], [[lingvo]], [[Geografio|geografia]] kaj [[Socio|socia]] apartenoj iĝas duarangaj.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …efektive la [[nacio]] neniam estas preta. Tio diferencigas la nacian ŝtaton de aliaj. La nacio ĉiam aŭ formiĝas aŭ disfalas. Tetrium non datur [latine: La tria ne eblas].
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Nun por la [[eŭropano]]j venas tempo, kiam Eŭropo povas iĝi la [[Nacio|nacia]] [[ideo]]. Kaj estus oble malpli [[Utopio|utopie]] kredi je tio hodiaŭ ol aŭguri en la [[11-a jarcento]] la unuecan [[Hispanio]]n. Ju pli fervore la nacia ŝtato de la [[Okcidento]] gardas sian veran esencon, des pli senevite ĝi liberigos ĝin en la unueca kaj grandega ŝtato kontinenta.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Nacio|naciaj]] ŝtatoj, kun ilia iam liberema atmosfero de malfermiteco kaj freŝeco, transformiĝis je kadukeco kaj iĝis “interiero”... Tio klarigas la “[[Naciismo|naciisman]]” eksplodon en niaj tagoj… La lasta ardo plej longe estingiĝas. La lasta spiro estas la plej profunda.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Se iu ludas reakciulon, do evidente por sub ŝirmo de savado de la [[patrujo]] kaj la ŝtato ebenigi ĉion alian kaj plenrajte treti la proksimulon, speciale se tiu havas meritojn. Sed ankaŭ [[Revolucio|revoluciulo]]jn oni ludas samcele: la ekstera obsedo je la [[sorto]] de subprematoj kaj je sociala [[justeco]] servas kiel [[masko]], liberiganta je domaĝa neceso esti honesta, tolerema kaj, plej grave, estimi la [[Homo|homajn]] meritojn. Mi konas nemalmulte da homoj, kiuj aniĝis al tiu aŭ alia laborista partio nur por akiri internan rajton malestimi la intelektularon kaj rigardi ĝin desupre.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
=== Diversaj aŭtoroj ===
{{Citaĵo
|teksto = La [[homo]] estas senmorta, saviĝo de [[animo]] atendas lin poste. La ŝtato ja ne havas [[senmorteco]]n, ĝi povas saviĝi nun aŭ neniam.
|aŭtoro= [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]]
|verko=
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …la ŝtataj kaj [[Eklezio|ekleziaj]] [[institucio]]j tute ne havas tiun ĉionpovon, kiun oni aljuĝas al ili kaj pro kiu ili de [[tempo]] al tempo subiĝas al [[atako]] flanke de reprezentantoj de [[Progreso|progresisma]] movado de ĉiaj ajn tipoj, ĉar tiu subpremanta nin [[potenco]] estas [[Nekonscio|nekonscie]] kuŝanta en ni mem, nome en la plu ekzistanta [[Kolektivo|kolektiva]] [[menso]], [[heredaĵo]] de la [[barbaro]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ŝtato kaj [[eklezio]] povas toleri nur du eblecojn: Edziĝon aŭ [[prostitucio]]n, kaj en la plej multo da kazoj amo ekster tiuj du kampoj estas al ili suspekta.
|aŭtoro = [[Heinrich Böll]]
|verko =
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo|teksto=La [[eklezio]], same kiel la ŝtato, mia kara, estas diaj elpensaĵoj, sed realigitaj per (la) malfortaj [[homo]]j, ili estas malperfekte realigitaj; tial oni ne konfesu antaŭ malfortaj homoj, ke tiuj institucioj estas malperfektaj, ĉar tiaokaze ili povus ekdubi pri la dia deveno.
|aŭtoro = [[August Strindberg]]
|originala teksto=
}}
{{Citaĵo
|teksto = Antaŭ ĉio oni devas atenti pri tio, ke la [[Mono|montrezoroj]] de ŝtato ne transiru en la manojn de malmultaj. Alikaze ŝtato povus posedi grandan nacian posedon kaj tamen mizere suferus. Ĉar mono similas al sterko, kiu utilas nur tiukaze, se oni disvastigas ĝin. Oni atingas tion antaŭ ĉio per subpremo aŭ rigora bridado de la detruanta uzurista branĉo, de monopoloj, latifundioj ktp.
|aŭtoro = [[Roger Bacon]]
|verko = ''Opus Maius'' (ĉ. 1267)
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo|teksto=La ŝtato, kvankam gi estas granda mekanismo, moviĝas nur tre lante.
|aŭtoro = [[Roger Bacon]]
|originala teksto=
}}
== Vidu ankaŭ ==
* [[Socio]]
* [[Nacia ŝtato]]
[[Kategorio:Ŝtato| ]]
[[Kategorio:Politiko]]
31utbqpdvnnczcchjn08aowage6mptj
Chester Bowles
0
11636
50394
44740
2024-11-05T15:09:09Z
Sj1mor
4367
50394
wikitext
text/x-wiki
{{Aŭtoro
|dosiero =
|vikipedio = Chester Bowles
|komunejo =
|komunejokat =
|vikifontaro =
|vikinovaĵoj =
}}
'''Chester Bliss Bowles''' (naskiĝis la 5-an de aprilo 1901 - mortis la 25-an de majo 1986) estis usona politikisto kaj diplomato.
== Citaĵoj ==
{{Traduko de vikicitaristo}}
<!-- Bv listigi la citaĵojn alfabete -->
{{Citaĵo|teksto = '''[[Registaro]] estas tro granda kaj tro grava por esti lasita al la [[politikisto]]j.'''
|aŭtoro = Chester Bowles
|verko = |origina teksto ={{lingvo|en}} Government is too big and too important to be left to the politicians.}}
{{DEFAŬLTORDIGO: Bowles, Chester }}
[[Kategorio:Aŭtoroj laŭ nomoj]]
[[Kategorio:Usonaj politikistoj]]
[[Kategorio:Diplomatoj]]
[[Kategorio:Usonanoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj la 5-an de aprilo]]
[[Kategorio:Mortintoj la 25-an de majo]]
r86scp9d98ky729o40vhium84xcuvos