Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.44.0-wmf.1 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/45 104 16679 99701 58701 2024-11-02T13:39:30Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99701 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ploris kiel tiu juna knabino, kiu antaŭ unu horo iris tiun saman vojon, sed ŝi estis profunde enpensa. Nur elirinte sur la straton, ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn. En tiu tago ŝi devis ankoraŭ multe fari. En la domo, kiu estis najbara de tiu domo, en kiu troviĝis ŝia loĝejo, ekzistis restoracio. Marta eniris en tiun ejon kaj petis, ke oni alportadu al ŝi tagmanĝojn. Pro la proksimeco de la loko kaj sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝojn en la mansardon per malgranda servisto. Oni postulis nur antaŭan pagon, kiu konsistis el unu kaj duono da spesmiloj por semajno, sumo sufiĉe granda por Marta, kies tuta havo estis ĉirkaŭ tridek spesmiloj. Malfermante la papermonujon, kiu enhavis en si tiun riĉecon, Marta eksentis ian nedifinitan, sed turmentan maltrankvilecon. Tiu ĉi sento ankoraŭ pligrandiĝis en ŝi, kiam, enirinte en la loĝejon de la domadministranto, ŝi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan pagon por la luado de la ĉambreto kaj ĝiaj meblaĵoj. Ankoraŭ antaŭ tio ŝi aĉetis en la butiko de necesaĵoj iom da sukero, teo, kelke da bulkoj, malgrandan lampeton kaj iom da petrolo. Cio ĉi tio kune forprenis kvaronon de ŝia havo. Janjo, kiu la tutan matenon estis fermita en la ĉambreto, ĝoje ekkriis, kiam ŝi aŭdis la ŝlosilon turniĝantan en la seruro. Ŝi ĵetis sin al la kolo de la eniranta patrino kaj kovris ŝian vizaĝon per kisoj. La impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur organismoj de infanoj. La estonteco ne ekzistas por ilia penso, la pasinteco rapide elviŝiĝas el ilia memoro. La hieraŭa tago estas jam por infano malproksima estinteco; kio estis, okazis aŭ fariĝis antaŭ kelke da tagoj, malaperas kaj disfluas antaŭ iliaj okuloj en la nebulo de forgeso. Janjo estis gaja. La mallarĝa radio de lumo, kiu penetris en la mansardan ĉambreton tra la malgranda fenestro, ĝojigis ŝin, la kameno kun la<noinclude><references/></noinclude> 6xsflgq2q3fpifar5kjvdyw6l9dggj2 Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/46 104 16680 99702 58702 2024-11-02T13:47:01Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99702 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>fumkolorigita profundo ŝin scivoligis kaj interesis, ŝi faris konatecon kun la novaj meblaĵoj, ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj ŝi komparis ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn ŝi vidadis sur la stratoj de la urbo. La soluleco, en kiu ŝi pasigis la tutan matenon, amasigis en ŝia kapeto provizon da pensoj, kiujn la parolavida langeto per rapida kaj laŭta pepado eligadis antaŭ la patrino. La unuan fojon nun la gajeco de la infano faris preman impreson sur la menso de Marta. Hieraŭ, kiam Janjo ankoraŭ memoris pli bone la malaperintan bildon de la patro, kiam, malĝoja pro la perdo de la muroj, inter kiuj ŝi vivis ĝis nun, kaj de ĉiuj belaj objektoj, kiujn ŝi kutimis vidi, ŝi plorante rifuzadis manĝon, levadis siajn grandajn nigrajn okulojn al la vizaĝo de la patrino kun esprimo de dolora petegado kaj senkonscia teruro, Marta fordonus ĉion, kio ankoraŭ restis al ŝi, por aperigi rideton sur ŝia malgranda buŝeto, ruĝeton de sano sur la palaj vangetoj. Hodiaŭ la arĝentosona ridado de la infano kaŭzis al ŝi nedifinitan, sed pezan maltrankvilecon. Kio do ŝanĝiĝis en ŝia situacio? Ŝi estis soleca kiel hieraŭ, malriĉa kiel hieraŭ, sed inter la hieraŭ kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno, en kiu, elirinte unuafoje ennekonatan mondon, ŝi pli precize ol iam antaŭe faris kalkulon pri si mem. Hieraŭ ŝi estis certa, ke, antaŭ ol pasos dudek-kvar horoj, ŝi jam posedos en sia mano la povon labori kaj prikalkuli la esperatan laborenspezon, kiu devos doni certajn difinitajn konturojn al ŝia estonteco. La dudek-kvar horoj pasis, sed la estonteco restis nedifinita. Oni ordonis al ŝi atendi, ne difinante eĉ la tempon de atendado, atendi ion, kio en ĉiu okazo devos esti tre malgranda. — Kiel do nesperta mi estis, pensante, ke mi ne bezonos atendi, kiel do malprudenta mi estis, esperante de mi mem grandajn aferojn! Tiel Marta meditis, starante vespere apud la fenestro, tra kiu vidiĝis nigra aŭtuna nokto kaj la granda urbo senĉese bruis.<noinclude><references/></noinclude> sukl8ktkkwl1mllgavku8heyw8hxbri Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/47 104 16681 99703 58703 2024-11-02T13:57:16Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99703 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Kia amaso! ĉiuj sociaj klasoj, aĝoj, nacioj puŝiĝas tie, tra kie mi intencis iri! Ĉu mi trabatos al mi vojon meze de ĉi tiu amaso, kaj per kio mi trabatos, se mi posedas tiel malgrandajn ilojn por la batalo! Kaj se oni tute ne lasos min sur tiun vojon, se pasos semajno, du, monato, kaj mi ne trovos akirlaboron? Ĉe tiu ĉi penso malvarma tremo trakuris la korpon de Marta. Ŝi deturnis rapide la kapon kaj Jetis sur la dormantan kapeton de Janjo tian rigardon, kvazaŭ ŝi subite ektimus pri ŝi, kvazaŭ ŝi subite ekvidus ian teruran danĝeron, kiu pendas super ŝia infano. Estis griza, pluva, kota novembra tago, kiam Marta per tre rapidaj paŝoj marŝis de la strato Dluga al la strato Piwna, de la informa oficejo hejmen. La nuboj ploris, sed la vizaĝo de la juna virino estis ĝoja. Homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo, per manleloj kontraŭ la malvarmo, sed ŝi, per nenio sin ŝirmante, indiferenta kontraŭ la atakado de la naturo tiel same, kiel indiferenta ŝi sendube estus en tiu momento kontraŭ ĝiaj karesoj, facile kuris sur la kotaj trotuaroj, kun kapo levita, kun okuloj brilantaj. Ankoraŭ neniam, depost la tempo, kiam ŝi ekloĝis en la alta mansardo, la pasado de la mallarĝa, malpura, malluma, trietaĝa ŝtuparo estis por ŝi tiel facila; ŝi ridetis, kiam ŝi eltiris el la poŝo la pezan kaj rustan ŝlosilon, kun rideto ŝi transpaŝis, preskaŭ transsaltis la sojlon de la ĉambreto, genuiĝis, malfermis la brakojn kaj, nenion dirante, alpremis forte al sia brusto la nigrokulan infanon, kiu kun krio de ĝojo ĵetis sin al ŝi renkonte. Ŝi forte alpremis la buŝon al la frunto de la knabineto. — Dank’ al Dio, dank’ al Dio, Janjo! — ŝi apenaŭ eldiris; ŝi volis diri ion plu, sed ŝi ne povis : du larmoj defluis sur ŝian ĝoje ridetantan buŝon. — Kial panjo, vi ridas? Kial vi ploras? — ekpepis Janjo, karesante per la malgrandaj manetoj la flamantajn vangojn de la patrino. Marta ne respondis; ŝi rapide leviĝis kaj rigardis en la nigran<noinclude><references/></noinclude> gvaq4ua9qa75wez1rr9gspubm4gmjof Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/48 104 16682 99704 66263 2024-11-02T14:09:07Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99704 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>profundon de la kameno. Nur nun ŝi eksentis, ke ŝi estas malseka, ke en la ĉambro estas malvarme. — Ni povas hodiaŭ fari al ni fajron sur la kameno, ŝi diris, prenante el malantaŭ la forno la solan tie troviĝantan faskon da ligno. Janjo eksaltis de ĝojo. — Fajron! fajron! — ŝi kriis, — mi amas fajron, panjo! Vi jam tiel longe ne faris ĝin sur la kameno! Kiam la flavaj flamoj leviĝis supren, plenigis per hela brilo la nigran profundon de la kameno kaj disverŝis en la ĉambron ondojn de agrabla varmo, Marta sidiĝis antaŭ la fajro kaj prenis sian infanon sur la genuojn. — Janjo! — ŝi diris, kliniĝante al la pala vizaĝeto; — vi estas ankoraŭ malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi al vi diros. Via patrino estis tre, tre malriĉa, tre malĝoja. Si elspezis sian tutan monon, kaj post kelke da tagoj ŝi jam ne havus por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari fajron. Hodiaŭ oni donis al via patrino laboron, por kiu oni pagos al ŝi.... Tial, venante, mi diris al vi, ke vi danku Dion, tial mi ektlamigis tiun belan fajron, por ke hodiaŭ estu al ni varme kaj gaje... Marta efektive ricevis laboron. Post monato da atendado, post pli ol dek senrezultataj iroj al la informa oficejo, Ludovikino Zminska sciigis al la juna virino, ke ŝi riĉevis por ŝi lecionon de franca lingvo. Tiu laborenspezo, kiu estis konsistonta el duono da spesmilo por tago, ŝajnis al Marta kvazaŭ malfermiĝinta antaŭ ŝi fosejo de riĉaĵoj. En tiu sama ĉambreto, en kiu ŝi nun loĝis, kontentigante siajn bezonojn tiel same ŝpareme aŭ eble ankoraŭ pli ŝpareme ol ĝis nun, ŝi povis kun tiaj enspezoj vivi kun sia infano. Si povis vivi ! Tiuj ĉi vortoj havis grandegan signifon por la virino, kiu ankoraŭ hieraŭ informiĝadis, kie kaj al kiu ŝi povus vendi malpli necesegan parton de siaj vestoj. Krom tio la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspek-<noinclude><references/></noinclude> q5xyab8exnrcphin3hpermzxt59tpf7 Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/49 104 16683 99705 66264 2024-11-02T14:17:33Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99705 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tivon kun pli bona estonteco en la fino. « Se, — diris Zminska, — en la domo, en kiun mi vin enkondukas, vi akiros al vi nomon de instruistino konscienca kaj kapabla, tiam tre povas esti, ke viajn lecionojn ekdeziros multaj aliaj; tiam vi ricevos la rajton ne sole elekti, sed ankaŭ postuli kondiĉojn pli profitajn ol tiuj, kiujn oni nun proponis al vi. » Tio estis Ia vortoj, per kiuj Ludovikino Zminska finis la interparoladon kun la juna vidvino. En la kapo de Marta profunde enfortikiĝisla du vortoj : « konscienca kaj kapabla ». La unua el tiuj du vortoj kaŭzis al ŝi nenian timon aŭ dubon, la duan ŝi, mem ne scianle kial, penis forpuŝi de si; ŝi deziris forgesi ĝin, kvazaŭ ion, kio povus malserenigi al ŝi la unuan post longa tempo momenton da trankvileco. En la difinita horo Marta eniris en unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis ĉe la strato Swieto-Jerska. En la bela, bonguste kaj sufiĉe multekoste aranĝita saloneto renkontis ŝin virino ankoraŭ juna, tre bela, tre bele vestita, vera tipo de Varsovianino, kun teniĝo vigla kaj plena de ĉarrno, kun vizaĝo esprimanta grandan inteligentecon, kun parolado rapida, vigla kaj eleganta. Ŝi estis la edzino de unu el la plej famaj lokaj literaturistoj, sinjorino Mario Rudzinska. Tuj post ŝi enkuris en la saloneton dekdujara knabineto, ridanta, brilanta per siaj inteligentaj okuloj, movetanta sian mallongan, belforman, lastmode aranĝitan vesteton kaj tiranta kun si longan puncan laĉon, kun kiu ŝi antaŭ momento verŝajne faradis gimnastikajn ekzercojn en la komforta kaj vasta loĝejo de siaj gepatroj. — Verŝajne mi havas la plezuron vidi sinjorinon Marta Swicka? — diris la mastrino de la loĝejo, etendante unu manon al la venintino kaj per la dua mano montrante al ŝi unu el la brakseĝoj, kiuj staris apud la kanapo. — Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri vi, tial mi sincere ĝojas, ke mi vin ekkonas. Mi prezentas al vi mian filinon, vian estontan lernantinon. Jadvinjo! Ĉi tiu sinjor-<noinclude><references/></noinclude> h50gwyjc6rcw3q4umb9qamks3iyxtw3 Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/50 104 16684 99706 66265 2024-11-02T14:34:04Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99706 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ino estas tiel bona, ke ŝi volas doni al vi lecionojn defranca lingvo, niemoru, ke vi faru al ŝi nenian malplezuron, kaj lernu tiel bone, kiel ĉe fraŭlino Dupont! La knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de libereco kaj inteligenteco, sen ia eĉ plej malgranda konfuziĝo, tre gracie riverencis al sia estonta instruantino. En tiu sama momento en la antaŭĉambro eksonis la sonorilo; tamenen la salonon neniu eniris, sed post minuto la pordokurteno, preskaŭ tute ŝirmanta la pordon de la najbara ĉambro, movetiĝis kaj en la fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la punca ŝtofo, aperis paro da karbe nigraj flamaj okuloj, kiuj apartenis videble al vizaĝo vira, ĉar super ili oni povis vidi ankaŭ pecon da bruna frunto, kun densa, nigra, malalte tondita frizaĵo, kaj pli malsupre montriĝis anguleto de nigra, rigide staranta barbeto. Tamen ĉio ĉi tio estis apenaŭ videbla inter la densaj faldoj de la ŝtofo, kaj ĝi restis tute nevidebla por la personoj, kiuj interparolis en la salono kaj estis turnitaj profile al la pordo. La mastrino de la loĝejo daŭrigis sian interparoladon kun Marta. — La lasta instruantino de mia filino, fraŭlino Dupont, instruis tre bone, kaj Jadvinjo faris ĉe ŝi grandajn progresojn. Sed mia edzo opiniis kaj ankaŭ min konvinkis pri tio, ke estas ne tute bone de nia flanko, ke ni donas al fremdlandulino la eblon labori, dum ĉirkaŭ ni troviĝas tiom multe da estimindaj lokaj virinoj, kiuj tiel penege serĉas laboron kaj tiel malfacile ĝin trovas. Al ĉiuj instruistoj, kiuj klerigos la menson de nia filino, mi kaj mia edzo faras la solan peton, ke la instruado estu fundamenta, larĝa, plena, ke ĝi ampleksu ĉiujn branĉojn de la koncernata objekto tiamaniere, ke nia infano povu iam perfekte ĝin posedi. Marta silente salutis kaj leviĝis. — Se vi, sinjorino, volas jam de hodiaŭ komenci la lecionojn — diris la mastrino, ankaŭ leviĝante kaj per afabla gesto montrante la pordon kun la pordokurteno, malantaŭ kiu samtempe kun la<noinclude><references/></noinclude> c6hdbwse0ivw4wm1gr1l85yln6actq1 Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/51 104 16685 99707 58708 2024-11-02T14:49:33Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99707 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>leviĝo de la ambaŭ virinoj malaperis la paro da okuloj, la lipharoj kaj la barbeto, — jen estas la kabineto, destinita por la lernado de mia filino. La kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono, tamen en ĝi regis bona gusto kaj komforto. Ĉe unu el la muroj staris granda tablo, kovrita per verda drapo, plena de libroj, kajeroj kaj skribiloj. Jadvinjo tie ĉi jam sentis sin ĉe si kaj, levante la belajn okulojn al la vizaĝo de la estonta instruantino, kun serioza mieno alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj. Marta tamen ne tuj sidiĝis. Ŝia vizaĝo, kiu post la ĵus pasinta monato da atendado estis pli malgrasa kaj pala ol antaŭe, ricevis en tiu momento la esprimon de profunda enpensiĝo, la palpebroj malleviĝis, la manoj, per kiuj ŝi alkroĉiĝis al rando de la tablo, iom tremis. Ŝi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova vizaĝo kaj teniĝo. Oni povus diri, ke ŝi meditas pri la ĵus aŭditaj vortoj de la patrino de ŝia lernantino, aŭ ŝi mem faras al si ian demandon, serĉante por ĝi respondon en sia prudento aŭ konscienco. Kiam ŝi levis la rigardon, ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino. Tiu ĉi rigardo en la daŭro de momento laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian, delikatan, noble belan figuron de la nova instruistino. Ĝi haltis iom pli longe sur la larĝa blanka rubando, kiu per funebra strio borderis ŝian nigran veston, kaj fiksiĝis nun sur ŝia pala enpensa vizaĝo kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco. — Vi portas funebron, — diris Mario Rudzinska per mallaŭtigita, mola voĉo, — eble pro la patrino, aŭ la patro... — Pro la edzo, — mallaŭte respondis Marta, kaj ŝiaj palpebroj denove malleviĝis malrapide kaj peze. — Vi sekve estas vidvino! — ekkriis Mario, kaj en ŝia voĉo sonis tiu kompato, tiu timo, kiujn virino edzece feliĉa sentas ĉiufoje, kiam ŝi aŭdas, ke iu perdis tian feliĉon, ke sekve ankaŭ ŝia feliĉo<noinclude><references/></noinclude> dywwzythyug2cv1ijuyau43l7tk89nr Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/52 104 16686 99708 58709 2024-11-02T15:02:03Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99708 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>certe ne estas eterna; — kaj eble... eble vi havas infanojn? Ĉi tiun fojon Marta levis la rigardon, en kiu ektremis viva lumo. — Mi havas filinon, sinjorino! — ŝi respondis; kaj kvazaŭ tiuj vortoj frapus ŝin per ia subita, ordona rememoro, ŝi sidiĝis sur la seĝo, kiu antaŭ momento estis donita al ŝi, kaj per la manoj ankoraŭ iom tremantaj ŝi komencis malfermadi unu post alia la librojn, kiuj estis metitaj antaŭ ŝi. El tiuj libroj Marta povis kompreni, ke la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe progresis en la lernado; pri la profunda lingva sciado, kiun posedis la antaŭa instruistino de la knabineto, atestis la diversloke en la kajeroj troviĝantaj notoj, lertaj, plej facile venkantaj la plej grandajn lingvajn malfacilaĵojn kaj penetrantaj en la esencon kaj subtilajn nuancojn de la objekto. Marta viŝis per la mano siajn okulojn, kvazaŭ ŝi volus klarigi sian rigardon aŭ forpeli de si ian trudiĝeman penson, kaj, fermante la kajerojn kaj librojn, ŝi faris al sia lernantino kelkajn demandojn. Mario Rudzinska dume foriris al la fenestro, kaj, preninte en la manojn ian kudrolaboron, ŝi intencis sidiĝi kun ĝi ĉe malgranda tableto, sed subite la pordokurteno iom disŝoviĝis kaj malantaŭ ĝi aŭdiĝis bonsona vira voĉo : — Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por unu minuto. Mario trapasis mallaŭte la ĉambron, ankoraŭ unu fojon haltigis amikan rigardon sur la vizaĝo de la nova instruistino de sia filino kaj senbrue fermis post si la pordon, kaŝitan malantaŭ la pordokurteno, kondukantan el la kabineto al la salono. En la mezo de la salono staris juna homo, kiu havis la aĝon de ĉirkaŭ 26 jaroj, maldika, gracia, vestita laŭ la lasta modo, kun bruna mallarĝa vizaĝo, nigraj haroj kaj karbe nigraj okuloj. La eksteraĵo do tiu ĉi homo estis agrabla kaj ĉe la unua rigardo eĉ interesa. Antaŭ ĉio frapanta en ĝi estis la granda pleneco de vivo libera, gaja, kvazaŭ senpacience sin elpuŝanta kaj kaprice ekscentra. Ĉi tiu pleneco de vivo post pli atenta rigardo aperis eĉ kiel troeco. La pupiloj de la juna homo flamis, fulmetadis, ĉirkaŭ<noinclude><references/></noinclude> ps0xsamtcyejxsut3o03t6e63ks08f1 Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/53 104 16687 99709 58712 2024-11-02T15:27:11Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99709 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la buŝo, kiu estis duone kovrita de malgrandaj lipharoj, ludis svarmo da ridetoj, jen plaĉivolaj, jen petolaj, jen ŝercemaj, la tuta fizionomio en unu sekundo ŝanĝiĝadis, akceptante ĉiam alian esprimon de sprito, de ŝerco. Li estis videble homo de eterna gajeco, de eterna ridado, sed samtempe oni vidis, ke li estis homo de gaja, pri nenio zorganta vivo. Ĉi tiun lastan montris la iom laca koloro de lia vizaĝo, kiu kontrastis kun la juneco de lia tuta figuro, la flama brilo de liaj pupiloj, la preskaŭ infana malseriozeco de liaj ridetoj. En la momento, kiam Mario Rudzinska eniris en la salonon, la pozo de tiu juna homo estis iom stranga. Li staris kun vizaĝo turnita al la kabineta pordo, kiun la mastrino fermis, kun talio iom fleksita malantaŭen, kun manoj levitaj supren, kun rigardo fiksita al la plafono. Tiun teatran pozon akompanis vizaĝesprimo, kiu signifis ankaŭ teatran kaj tre komike aspektantan ravitecon. — Aleĉjo! — diris Mario kun admona tono, — kia do nova sensencaĵo ĝi estas? — Diino! — ekkriis la juna homo duonvoĉe, ne ŝanĝante la pozon nek la vizaĝesprimon, — Diino! — li ripetis, kaj kun gemo laŭ la maniero de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn. Mario ne povis deteni sin de rideto. Tamen ŝi levis la ŝultrojn, kaj, sidiĝante sur la sofo kun laboro en la mano, ŝi diris kun tono de facila riproĉo : — Vi forgesis diri al mi bonan tagon, Aleĉjo! Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna homo suprensaltis kaj metis kelke da kisoj sur la manon de la mastrino. — Pardonu, Marinjo, pardonu! — li diris kun tiu sama patosa tono kiel antaŭe, — mi estis tiel ravita! ho! Li sidiĝis sur seĝo apud la juna virino kaj, alpreminte la manon al la koro, denove levis la rigardon al la plafono. Mario rigardis lin tiel, kiel oni rigardas petolantan infanon.<noinclude><references/></noinclude> qovak266ai6omn0uam4nqzbltf9eg9h Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/54 104 16688 99710 58713 2024-11-02T15:42:10Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99710 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Kia nova strangaĵo enflugis al vi en la kapon? — ŝi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi rideton. — Ĉu dum la irado al mia domo vi trovis tiun ian novan diinon, kiu tiel vin ravis? Efektive mi tre timas, ke ŝi eble por la tuta tago forprenos vian prudenton. — Vi estas kruela, Marinjo, kun tiu via prudento, — diris la juna homo kun nova ekĝemo; — ĝuste en via domo mi ekvidis tiun belulinon... Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris Ia pordon de la kabineto. Mario ŝajnis duone ridigita, duone mirigita. — Kio? — ŝi diris, — vi parolas do pri la nova instruistino de Jadvinjo? — Jes, kuzino, — respondis la juna homo, subite akceptante seriozan mienon; — mi estigas ŝin reĝino de ĉiuj miaj diinoj... — Kaj kie vi ŝin vidis, ventulo? — Venante al vi, mi sciiĝis en la antaŭĉambro, ke vi estas okupita je parolado kun nova instruistino de via filino. Mi ne volis vin malhelpi, kaj, enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra la pordokurteno... Sed sen ŝercoj, kia bela persono ŝi estas! kiaj okuloj! kiaj haroj! staturo de reĝino! — Aleĉjo ! — interrompis la mastrino kun iom da nekontenteco, — ŝi estas videble ia malfeliĉa virino : ŝi portas funebron pro la edzo... — Juna vidvineto! — ekkriis la juna homo, denove levante la okulojn; — vi eble ne scias, kuzino, ke ne ekzistas sur la tero pli ĉarmaj estaĵoj ol vidvinetoj... kompreneble en la okazo, se ili estas belaj... vizaĝo pala, okuloj sentimentalaj... mi adoras palajn vizaĝojn kaj sentimentalajn okulojn ĉe la virinoj. — Vi babilas sensencaĵon! — diris Mario, levante la ŝultrojn. — Se vi ne estus mia propra kuzo kaj se mi ne scius, ke malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin por tiu stranga malŝatado de virinoj...<noinclude><references/></noinclude> 2dxv2j56gkwm8suz54dmucjz5vlzc53 Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/55 104 16689 99711 58714 2024-11-02T15:51:05Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99711 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Malŝatado! — ekkriis la juna homo, — sed, mia kuzino, mi adoras virinojn! Ili estas la diinoj de mia koro kaj vivo... — Diinoj, da kiuj vi havas sufiĉe multe. — Ju pli da objektoj de amo homo havas, mia kuzino, des pli li amas... Ili estas ekzercoj, kaj nur per ekzercoj la koro atingas tiun forton, tiun fajron, kiu... — Estas jam sufiĉe, — Aleĉjo, interrompis la mastrino jam kun viva kaj videbla malkontenleco, — vi scias bone, kiel min malĝojigas la direkto de via menso kaj koro... — Kuzino! Kuzineto! Kuzinjo! Amen! Pro Dio, diru jam amen! — ekkriis la juna homo, forŝovante sin kune kun la seĝo, sur kiu li sidis, kaj kunmetante la manojn kvazaŭ por preĝo; — por bela buŝeto de virino nenio malpli konvenas ol prediko... — Se mi estus vere bona fratino, mi parolus al vi predikojn de matene ĝis vespere... — Kaj vi farus nenion bonan, fratineto. Prediko devas esti mallonga : simple regulo, prenita el la leĝoj moralaj, filozofiaj, artismaj. Nu, rakontu al mi pli bone ion pri tiu nigrokula nimfo, kiu certe meritas pli bonan sorton, ol sidaĉadon super via Jadvinjo. — Nu, pli bone, vive respondis la mastrino, — diru al mi, kial en ĉi tiu tempo de la tago vi estas ĉi tie? — Kie do mi devus esti, se ne ĉe viaj piedetoj, kara kuzino? — En la oficejo, — mallonge respondis Mario Rudzinska. La juna homo faris sopiran ĝemon, interfingrigis la manojn kaj klinis la kapon sur la bruston. — En la oficejo! — li diris mallaŭte, — ho, Marinjo, kiel kruela do vi estas! Ĉu mi estas haringo? diru al mi, ĉu mi efektive estas simila al haringo? Elparolante ĉi tiun demandon, la homo de eterna ridado levis la kapon kaj rigardis la mastrinon per tiel larĝe malfermitaj okuloj, kun tiel komika esprimo de plendo, ofendiĝo kaj mirego, ke Mario ne povis sin deteni de preskaŭ laŭta rido.<noinclude><references/></noinclude> 1ggwzobhup9m60g29y49zkquyoiukzc Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/56 104 16690 99712 58715 2024-11-02T16:00:07Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99712 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Tamen baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon. — Vi ne estas haringo, — ŝi diris, rigardante la laboron, kiun ŝi tenis en la mano, verŝajne pro timo, ke ŝi denove ne ridu, — vi ne eslas haringo, sed vi estas... — Mi ne estas haringo! — ekkriis lajuna homo, profunde ekspiranle, kvazaŭ post granda timegiĝo, — dank’ al Dio, mi ne estas haringo! kaj ĉar mi ne estas tia, estas do afero tute simpla, ke mi ne povas la tutajn tagojn sufokiĝi en la oficejo, kiel haringo en la barelo... — Sed vi estas homo kaj vi devas ja unu fojon jam pli serioze pripensi la vivon kaj ĝiajn taskojn. Ĉu oni povas tiel konstante faradi facilanimaĵojn kaj kuradi post diinoj? Estas efektive domaĝe pri via bona koro, kiun vi ja havas, kaj pri viaj kapabloj, kiuj ja ankaŭ ne mankas al vi. Se pasos ankoraŭ kelke da jaroj da tia vivo, vi fariĝos unu el tiuj homoj sen celo, sen okupo, sen estonteco, da kiuj ni sen tio havas jam tro multe... Ŝi haltis, kaj kun esprimo de vera malĝojo ŝi mallevis la vizaĝon al la laboro. La juna homo elrektiĝis kaj diris kun soleneco : — Amen! La prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ĝi kelkan esencon moralan, kaj banita en ĝi, kiel spongo trempita en larmoj, mia koro falas al viaj piedoj, kara kuzino! — Aleĉjo! — diris la mastrino leviĝante, — hodiaŭ vi estas ankoraŭ pli malprudenta ol ordinare... mi ne povas plu interparoli kun vi; iru al la oficejo, kaj mi iros en la kuirejon! — Fratineto! Marinjo ! en la kuirejon! ''fi donc ! c’est mauvais genre !'' La edzino de literatunsto en la kuirejon! ŝia edzo eble skribas pri la poezieco, kiu estas deviga por virino, kaj ŝi iras en la kuirejon! Tion dirante, li leviĝis kaj kun etenditaj brakoj rigardis la forirantan virinon. — Fratino! — li ekkriis ankoraŭ unu fojon, — Mario! ha, ne forlasu min!<noinclude><references/></noinclude> e02pmn6bvrqqcbisa1odh0m8mbypv10 Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/57 104 16691 99717 58716 2024-11-02T16:23:32Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99717 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/> Mario ne returniĝis kaj estis jam apud la pordo de la antaŭĉambro. Tiam la juna homo alsaltis al ŝi kaj kaptis ŝian manon. — Ĉu vi koleras min, Marinjo? Ĉu vi efektive koleras min? Nu, hontu! Ĉesu! Ĉu mi volis vin ofendi? Ĉu vi ne scias, ke mi vin amas, kiel samgepatran, plej karan fratinon? Marinjo! Nu, ekrigardu min! Kion do mi estas kulpa, ke mi estas juna? Mi pliboniĝos, vi vidos, mi nur antaŭe iom maljuniĝu! — Dirante ĉion ĉi tion, li kisadis la manojn de la juna virino, kaj lia fizionomio prezentadis tian esprimon de interligitaj aŭ rapide sin reciproke sekvantaj plendo, facilanimeco, malĝojo, sentemeco, plaĉemeco, ke, rigardante ĝin, oni povis ridi, aŭ foriri, levante la ŝultrojn, sed koleri tiun grandaĝan infanon oni absolute ne povis. Tial ankaŭ Mario Rudzinska, batalante momenton kontraŭ la karesoj kaj la pardonpetoj de la kuzo, finis per rideto. — Kiom multe mi donus por tio, ke vi povu ŝanĝiĝi, Aleĉjo... — Kiom multe mi donus por tio, ke mi povu ŝanĝiĝi, Marinjo! sed... la natura karaktero ne estas servanto, ĝi la lupon en la arbaron... tiras... Dirante la lastan vorton, li kuntiriĝis kiel infano, kiu nekuraĝe esprimas sian deziron, kaj la montran fingron li etendis al la pordo de la kabineto. — Ĉu denove? — diris Mario, metante sian manon sur la anson de la pordo. — Jam eĉ unu vorton mi ne diros plu pri tiu nigrokula diino, kiun, kiel mi vidas, vi simile al anĝelo gardanto ŝirmas per flugiloj dc pia prizorgado! — ekkriis Aleĉjo, kaptante denove la manon de la kuzino; — sed vi prezentos min al ŝi, fratineto? Ĉu ne vere, vi prezentos? — Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon, — respondis Mario. — Mia kara! mia ĉarma! mia sola! prezentu min al ŝi, kiam ŝi<noinclude><references/></noinclude> jiwj65ti9q2viixr6jkpbexscal28dc Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/58 104 16692 99718 58717 2024-11-02T16:31:41Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99718 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>eniros ĉi tien! Diru : jen estas mia frato, modelo de ĉiuj ecoj kaj perfekteco, knabo bona... — Kaj samtempe granda sentaŭgulo ! Kun la lastaj vortoj Mario eliris el la salono, Aleĉjo staris momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti aŭ iri post la kuzino, poste li sin turnis sur la kalkano, stariĝis antaŭ la spegulo, ĝustigis la kravaton kaj frizon, ekmurmuretis kanteton, ĉesis murmureti, sur la fingroj de la piedoj aliris al la pordo de la kabineto kaj, iom forŝovinte la pordokurtenon, almetis la orelon al la pordo. Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la malgranda Jadvinjo : — ''L’imparfait du subjonctif !'' mi forgesis, kiel oni devas skribi la trian personon. De kia verbotempo, sinjorino, oni devenigas ''l’imparfait du subjonctif ?'' Respondo venis ne tuj. Oni aŭdis transturnadon de la folietoj de libro. Videble la instruislino serĉis en libro la respondon, kiun ŝi devis doni al sia instruatino. — ''Du passe defini de l’indicatif'', — diris Marta post momento. Aleĉjo rektiĝis, levis supren la okulojn kaj mallaŭte ripetis : — ''De l’in-di-ca-tif !'' kia anĝela voĉeto ! En la kabineto denove regis silento. La lernantino videble estis okupita per skribado, kaj nur post kelka tempo ŝi lasis sin denove aŭdi: — ''Batau !'' mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas ''bateau. E-a-u'' aŭ ''a-u''? Estis nenia respondo, la instruistino silentis. — Ho ! — diris Aleĉjo al si men, — iel malfacile iras la afero ĉe mia diino! videble ŝi ne scias, kion respondi al la demando de tiu malgranda saĝulaĉino... aŭ eble ŝi revas... ha! Sur la fingroj de la piedoj li foriris de la pordo kaj stariĝis ĉe la fenestro; sed apenaŭ li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman kaj multemovan straton, li ekkriis :<noinclude><references/></noinclude> agezf6w9dytv1lpiw45t408tucam4cf Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/59 104 16693 99719 58718 2024-11-02T16:38:36Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99719 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/> — Kion mi vidas! fraŭlino Malvino jam tiel frue estas en la urbo. Mi kuras, flugas, rapidas! Tion dirante, li efektive kuris al la pordo kaj, malfermante ĝin per forta puŝo, renkontiĝis okulo al okulo kun Mario, kiu revenis en la salonon. — Pro Dio,— diris la mastrino, retirante sin al la antaŭĉambro, — kien do vi tiel flugas? Ĉu al la oficejo? — Mi vidis tra la fenestro fraŭlinon Malvinon, — respondis la juna homo, rapide surmetante la palton, — ŝi iris al la placo de Krasinski, certe al la magazenoj, por fari aĉetojn. Mi devas ja tie nepre esti kun ŝi... — Ĉu vi timas, ke fraŭlino Malvino eble elspezos tro multe da mono, se vi ŝin ne prizorgos?... — La mono estas nenio! sed peceton de sia koro ŝi povas perdi en la vojo. Ĝis revido, Marinjo... salutu de mi la nigrokulan diinon... La lastajn vortojn li elparolis jam sur la ŝtuparo. Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian ĉambreton en la mansardo. Forlasante ĝin, ŝi havis vizaĝon viglan, paŝon facilan, kun rideto ŝi alpremis al la koro kaj kisis sur la frunto la malgrandan filineton, instruante ŝin, kiel ŝi, en la tempo de ŝia forestado, devas ludi kun sia pupo kaj kun la du kriplaj seĝoj, kiuj servis al la pupo kiel lito kaj lulilo; ŝi revenis per malrapidaj paŝoj, kun mallevilaj okuloj kaj kun esprimo de premanta enpensiĝo sur la vizaĝo. Al la salutaj ekkrioj kaj karesoj de la infano ŝi respondis per apenaŭ tuŝanta, silenta kiso. Janjo rigardis la patrinon per siaj grandaj inteligentaj okuloj. — Panjo! — ŝi diris, ĉirkaŭprenante la kolon de la patrino per sia malgranda brako, — ĉu oni ne donis al vi laboron. Vi jam ne ridas, ne kisas min, vi estas denove tia, kia vi estis tiam... tiam, kiam oni ne donis al vi laboron. Ĉi tiuj ambaŭ estaĵoj de malsamaj aĝoj tiel interkonformiĝis<noinclude><references/></noinclude> rc9ej0pf0qxh133ml2cpd48o29he4ra Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/60 104 16694 99720 66266 2024-11-02T16:46:47Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99720 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>reciproke, meze de mizero kaj soluleco, ke la infano laŭ la esprimo de la vizaĝo kaj la forteco de la kiso divenadis la malĝojojn kaj maltrankvilecojn de la virino. Sed ĉi tiun fojon Janjo demandadis vane, ŝia patrino apogis la frunton sur la manplato kaj tiel profunde enpensiĝis, ke ŝi ne aŭdis eĉ ŝian voĉon. Post kelka tempo tamen Marta leviĝis. — Ne, — ŝi diris mallaŭte, — tiel ne povas esti. Mi lernos, mi devas lerni, mi devas povi! Mi bezonas librojn, — ŝi diris plue, kaj post momenta pripenso ŝi malfermis malgrandan ligpakaĵon, elprenis el ĝi ian objekton, ĉirkaŭkovris ĝin per la tuko kaj eliris en la urbon. Kiam ŝi revenis, ŝi alportis kun si tri librojn. Tio estis franca gramatiko, krestomatio kaj destinita por lernejoj historio de la franca literaturo. Vespere en la ĉambreto de la mansardo brulis malgranda lampeto, kaj antaŭĝi super malfermita libro sidis Marta. Ŝi apogis la frunton sur la manplatoj kaj englutadis per la okuloj la paĝojn de la libro. La komplikitaj gramatikaj reguloj, la miloj da problemoj de unu el la plej malfacilaj ortografioj en la mondo, interkonfuziĝis antaŭ ŝiaj okuloj, kiel buloj da interimplikitaj fadenoj, kiel labirinto da instruaj montroj kaj faktoj tute ne konataj, aŭ eble iam konitaj, sed jam de longe forgesilaj. Marta alcentrigis la tutan forton de sia komprenado, ĉiujn fortojn de sia memorado, por en la daŭro de unu vespero, de unu nokto, kompreni, ekmemori, alproprigi al si tion, kies komprenado postulas la laboron de kelke da jaroj, laboron malrapidan, paciencan, sisteman, logike kondukatan kaj grade kompletigatan kurson. La kompatinda virino pensis, ke forte streĉita febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn da senlaboreco, ke la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco kaj superpezos ĝin, ke grandega dezirado egalvaloras en la vivo la povadon. Ŝi faris al si iluziojn. Sed la iluzioj ne povis teniĝi longe. Ŝia penegado sin mem konsum-<noinclude><references/></noinclude> 8evdc9dpx76n8mn99yf3a0v8pgg83ul Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/61 104 16695 99721 66267 2024-11-02T16:53:31Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99721 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>adis en la febro, lacigis la korpon kaj la spiriton, per sia propra tro forta streĉiĝo nepovebligis ĉiun progreson; la nuna momento, plene okupita de turmenta maltrankvileco, penetrigis ankoraŭ nedifinitan sed jam mordantan maldolĉecon en la koron de la virino, kiu, forlasita de ĉiuj sur la tero, komencis kompreni, ke ŝi trompiĝis rilate sin mem, ke ŝia situacio estas plej malfavora por studado, kiu, por doni riĉajn fruktojn, bezonas trankvilecon, kiel birdo por la disvolvo de siaj flugiloj bezonas aeron. La plej forta dezirado, la plej varmega aspirado de la spirito, la plej turmenta streĉiĝo de la volo ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la misterojn de la scienco, ke la neekzercitaj organoj de komprenado kaj de memorado fleksiĝu kiel delikataj kordoj, ke ili simile al fulmo saltu rapidajn rondojn, simile al vakso moligita per fajro ensorbu en sin tion, kion oni enŝutas en ilin. Longe fari al si iluziojn Marta ne povis; sed surdigante en ŝi ĉian analizemecon per la tuta forto de sia spirito kaj volo, ŝi obstine ripetadis al si la penson : ellernu! tiel same kiel ŝiprompiĝulo, kiu batalas kontraŭ la ondegoj de la maro, per la tuta forto de siaj ambaŭ manoj tenas sin je la sola tabulo, kies apogo obstine subtenas en lia kapo la penson : mi restos sur la supraĵo! Nun kiel antaŭe, dum la longaj aŭtunaj noktoj, simile al ventego, bruis kaj per senfinaj gamoj leviĝadis kaj malleviĝadis la misteraj murmuroj de la granda urbo, sed Marta ilin ne aŭskultis, timis aŭskulti ilin, ĉar ili vekis en ŝi tiun nedifinitan teruron, kiu kaptas homan estaĵon, kiu sentas senhelpan eniĝadon en elementon potencan, nekonatan, senfundan. Nun en la mezo de la nokto ŝi marŝadis en la ĉambreto lumata de la pala flamo de la lampeto, kun ruĝo sur la vangoj, kun nigraj harligoj mallevitaj sur la ŝultrojn, kun manoj nerve interplektitaj, kun buŝo senĉese murmuranta fremdajn vortojn, ĉerpitajn el liu libro, kiu, malfermita sub la radioj de la lampo, kvazaŭ per dornoj estis plenigita de vicoj da sennombraj gramatikaj<noinclude><references/></noinclude> 8lmjdv45axhjeeaf0sxq7jfra4741u1 Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/6 104 20909 99724 69683 2024-11-02T17:09:30Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99724 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>vontaj decidoj aperos al ni kiel nova garantio de monda paco, kiel plia malvolviĝo de la « ideo interna ». Amikejismo, oni povas diri, estas la realigo de la monda paco per agado sur la faktoj ekonomiaj, kaŭzoj de l’paco kaj de l’milito. Supoze ke Amikejismo estas ĥimero, nia devo estas penadi por atingi tiun ĥimeron. {{f|II. — Fondo de Amikejo|c|g=150%}} La titolo de mia franca broŝuro eldonita en Februaro estas : « {{Lang|f|Projet d’un État espérantiste réalisable en six mois}} », projekto de esperanta ŝtato realigebla en ses monatoj. Baldaŭ estos pasintaj la ses monatoj ; ĉu estas fondita la esperanta ŝtato ? Kio estas esperanta ŝtato ? Anglujo estas industria ŝtato, Holandujo estas paŝteja ŝtato. Tio signifas ke Anglujo estas karakterizata de industrio, ke Holandujo estas karakterizata de paŝtejoj. Esperanta ŝtato signifas karakterizata de Esperanto. Ĉiuj mondaj ŝtatoj enhavas esperantistojn, konsekvence ŝtato povas esti karakterizata de Esperanto nur enhavante laŭproporcie pli da esperantistoj ol iu ajn alia. Nu, Amikejo enhavas 4.000 loĝantojn kaj 135 esperantistojn. En kiu lando troviĝas tia proporcio? Plie, tiuj esperantistoj ne estas homoj kiuj uzurpis sian nomon. Ili dispeciĝas en tri grupoj (infanoj 70, sinjoroj 40, sinjorinoj 25), kaj ĉiu grupo, sub la patronado de la ŝtatestro, ricevas en la ŝtata lernejo du lecionojn semajne.<noinclude><references/></noinclude> lkbzly9gcj2go0f4i5cm3f5v8mxd60g Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/7 104 20910 99729 69684 2024-11-03T09:51:11Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99729 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Esperanto, cetere, karakterizas Amikejon pro alia tialo. Dum la pariza internacia kongreso de komercovojaĝistoj, en la lasta Junio, mi fondis internacian asocion de esperantistaj komercovojaĝistoj havantan sian sidejon en Amikejo kaj celantan favoradi la interancian komercon per la disvastigo de Esperanto en la mondo de la komercovojaĝistoj. {{f|III. — Penadoj kaj Klopodoj|c|g=150%}} La franca broŝuro estis ĵus aperonta kiam mi legis en diversaj ĵurnaloj ke Germanujo anigas al si Neŭtran-Moresneton. Kelkajn tagojn poste, la germana legacio en Bruselo kaj la belga legacio en Berlino respondis al mi : Tiu informo pri Neŭtra-Moresneto publikiĝas periode en la gazetaro, sed ĝi estas neĝusta. La belga legacio aldonis : por ke la neŭtraleco de Moresneto ĉesu, tiu demando devus esti priparolata en la germana kaj en la belga parlamentoj, poste ambaŭ parlamentoj devus interkonsenti pri speciala leĝo. Do la kutimaj informoj rilate al l’anigo aŭ la divido de Neŭtra-Moresneto ne estas konsiderindaj. La bruo kiun ĉiulandaj ĵurnaloj faris ĉirkaŭ la broŝuro alkondukis al mi sindonemajn helpantojn, unue leŭtenanton Giminne, el Bruselo, kiu donacis tempon, paroladojn, monon ; abaton Richardson, veran apostolon ; sinjoron Charles Schriewer, tre energian kaj tre inteligentan junulon, nun konsulon kaj profesoron de Amikejo. Tiuj tri samideanoj, eĉ samanimanoj preparis paroladon kiun sinjoro Ruhl, el Verviers, faris germane al la loĝantaro de Neŭtra-Moresneto. Kiel<noinclude><references/></noinclude> rguf8rw9z3e6u9skzkzwpah2z5oiljd Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/8 104 20911 99730 69685 2024-11-03T09:56:19Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99730 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sekvo de tiu efika kunlaboro stariĝis la tri esperantaj kursoj. Se la granda allogo de S-ro Ruhl, homo rimarkinda pro sia klereco, riĉeco kaj boneco, ankoraŭ sentiĝadas en Neŭtra-Moresneto, ne malpli sentiĝadas ĉe diverslandaj komercovojaĝistoj aŭ komercistoj la granda allogo de S-ro Ullmann, el Berlino, prezidanto de la internacia asocio de esperantistaj vojaĝistoj en Amikejo, vic-prezidanto de angla vojaĝista asocio, aŭtoro de ŝatindaj komercaj artikoloj en « {{Lang|de|Der Berliner Tageblatt}} » kaj en « {{Lang|de|Die Post reisender Kaufleute Deutschlands}} ». Malfacile estas difini precize la partoprenon en niaj laboroj de multaj samideanoj el Bruselo, el Antverpeno, kaj de Moresnetanoj. Ilia modesteco faris ke mi divenas pli ol mi scias la taskon de ili efektivigitan. Dankon al ili, kiel cetere al la estraro de Neŭtra-Moresneto, al S-roj Boirac, Bourlet, Blanjean kaj al nia Majstro D-ro Zamenhof. {{f|IV. — Estonteco de Amikejo|c|g=150%}} Nun Amikejo staras. Nu, Amikejo devas prosperi. I. — ''Esperantista Bayreuth''. Amikejo posedas beletan teatron. Ĉiujare, je datoj kiujn ni anoncos per nia ĵurnalo “La voĉo de Amikejo”, okazos en la teatro esperantaj ludadoj. Krom ili okazos dum la jaro multaj aliaj, ĉar la 135 esperantistoj de Amikejo scios post kelkaj monatoj monologojn, kantojn, komedion, dramon, kaj povos fondi bandon.<noinclude><references/></noinclude> 28vcaffxhzbbwdrreo734pmoryi6qey Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/9 104 20912 99731 69686 2024-11-03T10:01:06Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99731 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Belgaj, germanaj, holandaj, eĉ francaj grupoj kiuj ekskursos Amikejon povos ankaŭ uzi la teatron por siaj ludadoj. Ne forgesu ke Amikejo kuŝas je 8 kilometroj de la granda banurbo Aachen, kien, en la somero, venas tiom da fremduloj. II. — ''Internacia komercoĉambro''. Al la internacia komercovojaĝista oficejo kiu estos la hejmo de la vojaĝisto ni aldonos internacian komercoĉambron. Ĝia celo estos tre diversa. a). Prepari la unuiĝon de la diverslandaj komercoleĝaroj rilate al la vojaĝistoj, la unuiĝon de la diverslandaj komercoleĝaroj rilate al la patentoj kaj fabrikmarkoj ; la unuiĝon de la diverslandaj procesadoj rilate al la bankrotoj, la unuiĝon de la diverslandaj sistemoj de pezoj kaj mezuroj, k. t. p. b) Prepari internaciajn kongresojn, antaŭ ĉiuj ekonomiajn kongresojn, ĉar la komercaj demandoj estas por ĉiu homo la plej gravaj : de la komercaj demandoj dependas paco kaj milito. Do, internacian kongreson de komercovojaĝistoj, internacian kongreson de komercoĉambroj, internacian kongreson de enportistoj kaj eksportistoj, internacian kongreson de ekspedistoj, internacian kongreson de ŝipekipistoj, internacian kongreson de entreprenistoj k. t. p. Ili ebligos la malfermigon de halo por reklamtabuloj kaj komercaj specimenoj. Ili naskos ekspoziciojn kaj internaciajn foirojn. {{f|V. — Al la Esperantistoj|c|g=150%}} En multaj regionoj iam senakvaj, senvegetaĵaj, senanimaj, hodiaŭ fluadas fontoj, verdiĝadas folioj, briladas<noinclude><references/></noinclude> 6obz1od5nxe3zvykr1j9mohbx8jgzi2 Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/13 104 20914 99735 69702 2024-11-03T10:17:14Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99735 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>laboristoj ke la Tutmonda Pariza Ekspozicio en 1867 aljuĝis al ĝi premion da 1.000 frankoj. Se tiu transnacia sindonemo estas franca genio, la propra kapableco de “{{Lang|fr|La Vieille Montagne}}” pasi el la abstraktaj formuloj al senegala praktiko kiu faris el ĝi la plej potencan zinkminejon de l’universo, estas germana genio. Fine angla genio estas la progresado de tiu societo dank’al la espero kiun ĝi metis ĉiam nur en sin mem, dank’al la helpo kiun ĝi serĉis ĉiam nur en si mem. S-ro Timmerhans, la direktoro de la “{{Lang|fr|La Vieille Montagne}}” en Amikejo, havas la karakteron de la tri genioj : fidanta sin mem, saĝe administranta, li estas ankaŭ la neniam lacigita bonfaranto de Neŭtra Moresneto, la patro de la lando, kiel diras angla ĵurnalo. Ni faru bondezirojn — eble frenezajn — por ke la zinko Amikejo iĝu en la Esperantistaro emblemo kiel la kanabo (la pantagruelion) ĉe Rabelais ; ke ĝi iĝu la emblemo de la “ideo interna” de Esperanto ! 5. — ''Aersanigejo''. Neŭtra Monesneto estas konata en la ĉirkaŭaĵo pro siaj aerkuracadoj. Dezirinde estas ke tiu eco kiel plej eble dispublikiĝu. [[File:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908 (page 13 crop).svg|100px|centra]]<noinclude><references/></noinclude> ef55qeqtaxqwu9m0cseqtjsswkvvdjt Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/12 104 20915 99734 69692 2024-11-03T10:14:58Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99734 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> 2. — ''Hoteloj en kiuj oni parolas esperante :'' Hotelo Bergerhoff, kun esperanta teatro, — Esperanto-Trinkejo — Restoracio Esperanto, — Restoracio Schmitz, — Restoracio Dahlen, — Restoracio Klinckens. La taga {{sic|eslpezo|elspezo}} estas ordinare 5 frankojn po persono (loĝado kaj manĝado). 3. — ''La Kvarŝtonoj''. La kvarŝtonoj estas la kunlimo, la kunlimŝtonoj de Holandujo, Belgujo, Germanujo, Amikejo. Tien, kiel ĝin montras diversaj fotografaĵoj, ekskursas multaj societoj el la kvar landoj. Tie oni faras en kelkaj minutoj unu la plej internaciaj promenadoj, kaj oni surstaras la plej altan punkton de Holandujo. 4. — ''Zinkminejo “{{Lang|fr|La Vieille Montagne}}”. Certe estas belege planti la verdan standardon inter la kvar ŝtonoj, atendante ke ĉe tiu plej alta punkto de Holandujo oni fondu esperantistan senfadenan telegrafejon. Certe kunvenon de ĉiulandaj esperantistoj ĉe la kvarŝtonoj estas admirinda figaraĵo. Tamen, estas en Amikejo simbolo ankoraŭ pli bela, pli admirinda, ĉar, unue ĝi estas pli esprimanta, due ĝi havas la karakteron de la tri diritaj genioj. La zinkminejo “{{Lang|fr|La Vieille Montagne}}” estas iamaniere la aĵigita ideo, kiun D-ro Zamenhof nomas “ideo interna de Esperanto”. Efektive, tiu societo propoligis, prosperigis, prosperigadas la neŭtran landon. Tutmonda kiel Esperanto, ĉar ĝi posedas industriejojn en Belgujo, Germanujo, Italujo, Francujo, Anglujo, Svedujo, Alĝerio, Tunizio, k. t. p., ĝi realigis en tiuj diversaj landoj tiom da plibonaĵoj por siaj<noinclude><references/></noinclude> qop7oo0z3fkv9cbqzqr0ht4clg8al7v Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/10 104 20916 99732 69693 2024-11-03T10:05:41Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99732 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>floroj, maturiĝadas fruktoj, kantadas birdoj, homoj tage laboradas, vespere iras koncerton kaj teatron. Kiu magia vergo aliformigis tiujn regionojn ? Ducent, tricent metrojn sub la grundo de tiuj regionoj, de pli ol mil jaroj kuŝis karbo. Unutage inĝeniero diris : mi volas ke tiu karbo el la profundaĵo eltiriĝu, ĝis la supraĵo supreniru. Kelkajn jarojn poste, industriaj urboj kovris la dezertajn regionojn. Hodiaŭ Amikejo ĵus eknaskiĝis. Por ke, en baldaŭa estonteco, alilandaj homoj ĉu plezurserĉante, ĉu gajnserĉante dense rapidu al la koncertoj, al la teatroj de Amikejo aŭ al ĝiaj komercaj kongresoj, al la teatroj de Amikejo aŭ al ĝiaj komercaj kongresoj kaj foiroj, kio estas necesa ? Ne eltiri karbon el senfunda ŝakto. Ĉar Amikejo estas apud la krucpunkto de la ĉeffervojoj de l’mondo, ĉar Amikejo estas apud la kunlimo de tri grandaj nacioj, ĉar Amikejo estas en unu el la regionoj plej industriaj de la tero, ĉar Amikejo estas unu el la lokoj plej proksimaj de Hamburgo, Antverpeno, Londono, ĉar Amikejo estas neŭtra, ĉar Amikejo jam estas esperantigita, sufiĉas ke la esperantistoj volu helpi ĝin, sufiĉas ke ĉiu esperantista grupo sendu al Amikejo 10 spesdekojn po grupano, tio estas 20 pfenigojn, 2 {{frakcio|1|2}} pencojn, 25 centimojn, 24 helerojn, sufiĉas alivorte ke Esperantistaro volu helpi sin kiel Robinson Crusoe en sia insulo. {{f|VI. — La Tri Genioj|c|g=150%}} Specialeco de Amikejo estas ke en ĝia deveno aperas la angla genio. Ĝi montriĝas en tiu fakto ke<noinclude><references/></noinclude> jwl95mztplfj31fwffj967p9mkhmu7k Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/11 104 20917 99733 69694 2024-11-03T10:09:54Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99733 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>senigitaj de ĉiuj helpoj, fidantaj nur al si mem, esperantistoj sciis tamen realigi la esencaĵon de Amikejo. Aliparte la germana genio montriĝis en tiu fakto ke esperantistoj unue verkantoj, filozofoj, scienculoj, libramantoj, imitante D-ron Faŭst fermis siajn librojn por turni sin, kiel li, kiel la modernaj germanoj, al la praktika agado. Siavice la franca genio montriĝas en tiu fakto ke esperantistoj elektis neŭtran, internacian landon en kiu, dank’al neŭtra, internacia lingvo, ili povos pli bone trakti internaciajn, mondajn demandojn, laborante tiel ne por siaj popolanoj sed por la tuta homaro. {{f|VII. — Gvideto por la Fremduloj|c|g=150%}} La interspace de Aachen al Amikejo estas 8 1/2 kilometroj, piede 1 1/2 horo, tramveturile 40 minutoj. 1. — ''Horaro de la tramveturilo''. Aachen-Amikejo. Antaŭtagmeze : 6.15 (nur semajnajn tagojn), 7.15, 8.15, 8.45, 9.15, 9.45, 10.15, 10.45, 11.15, 11.45. Posttagmeze : 12.15, 12.45, 1.15, 1.45, 2.15, 2.45, 3.15, 3.45, 4.15, 4.45, 5.15, 5.45, 6.15, 6.45, 7.15, 7.45, 8.15, 9.15, 10.25. Amikejo-Aachen. Antaŭtagmeze : 7.00 (nur semajnajn tagojn), 8.00, 9.00, 10.00, 10.30, 11.00, 12.00. Posttagmeze : 12.30, 1.00, 1.30, 2.00, 2.30, 3.00, 3.30, 4.00, 4.30, 5.00, 5.30, 6.00, 6.30, 7.00, 7.30, 8.00, 8.30, 9.00, 9.30, 10.10, 11.10.<noinclude><references/></noinclude> 77zojwxc45tqqsl94dkw1r9e5x4p7g7 Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/11 104 26243 99694 82626 2024-11-02T12:54:42Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99694 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>rusoj. Ĝis nun ili iris, pagis por dormoloko kaj por tagmanĝo, sed kiam ili venis al malgrandrusoj, oni invitis ilin konkure. Kaj oni akceptas, nutras, ne prenas monon, sed ankoraŭ metas panon en sakojn por vojaĝo, iafoje eĉ metas pastelojn. La maljunuloj iris tiel sepcent verstojn; ili trairis ankoraŭ unu gubernion kaj venis en lokon, kie estis malbona rikolto. Oni akceptadis ilin kaj eĉ ne prenis monon por dormoloko, sed ĉesis nutri. Kaj eĉ panon oni donis ne ĉie: ian fojon la maljunuloj ne povis ricevi panon eĉ por mono. Homoj rakontis, ke pasintan jaron nenio elkreskis. Kiuj estis riĉaj, malriĉiĝis, disvendis ĉion; kiuj vivis neriĉe—nemalriĉe, tute ruiniĝis; sed malriĉuloj eĉ forveturis aŭ iradas petante almozon aŭ hejme tute mizeras; oni manĝis vintre grenventŭmaĵon kaj atriplon. Unu fojon la maljunuloj pasigis nokton en unu vilaĝeto, aĉetis dekkvin funtojn da pano kaj eliris matene tre frue, por ke trairi kiel eble pleje ĝis tagmezo. Ili pasis dek verstojn kaj aliris al rivereto; ili sidiĝis, ĉerpis akvon per taso, trempis panon, manĝis kaj ŝanĝis ŝuojn. Ili sidis, ripozis. Eliseo elmetis tabakujon. Efimo Taràsoviĉ balancis la kapon. — Pro kio, li diras, vi ne ĉesas tian malbonaĵon. Eliseo eksvingis la manon. — La peko, li diras, superfortis min; kion fari! Ili sin levis, ekiris pluen. Ili pasis ankoraŭ dekon da verstoj. Ili venis grandan vilaĝon, trairis ĝin tutan. Kaj jam fariĝis varmege. Eliseo laciĝis, ekvolis ripozi kaj trinki, sed Taràsoviĉ ne haltas. Rilate iradon Taràsoviĉ<noinclude><references/></noinclude> 8f9bdcdxbbpboiow8z1768teubsg5gm Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/12 104 26244 99695 82627 2024-11-02T13:01:03Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99695 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>estis pli forta, kaj malfacile estis por Eliseo egali kun li en irado. — Bone estus trinki, li diras. — Nu trinku. Mi ne deziras. Eliseo haltis. — Vi, li diras, ne atendu min; mi nur haltos jen ĉe dometo, trinkos. Mi tuj atingos vin. — Nu, bone, diras Efimo.—Kaj Efimo Taràsoviĉ ekiris sola laŭvoje, kaj Eliseo sin direktis al la dometo. Eliseo aliris al la dometo. La dometo estis negranda, ŝmirita per argilo; malsupro estis nigra, supro—blanka; sed argilo jam apartiĝis; videble, jam delonge la dometo estas ne ŝmirita per kreto, kaj la tegmento estas malkovrita de unu flanko. La eniro estis de la korto. Eliseo eniris korton kaj vidas—homo kuŝas, senbarba, malgrasa; ĉemizo estas enŝovita en pantolonojn—laŭ malgrandruse. La homo, videble, kuŝiĝis en ombro, sed la suno eliris rekte sur lin. Kaj li kuŝas, sed ne dormas. Eliseo vokis lin, petis trinki—la homo ne respondis. Aŭ malsana, aŭ malafabla, pensis Eliseo kaj aliris al pordo. Li aŭdas— en la dometo infanoj ploras duvoĉe. Eliseo frapis per ringo. „Mastroj!“—Oni ne respondas. Li ankoraŭ frapis per bastono.—„Kristanoj!“—Oni ne movetiĝas. „Diaj servuloj!" Ili ne rediras. Eliseo volis jam foriri kaj aŭdas—kvazaŭ iu ĝemas el-post pordo. Ĉu ia malfeliĉo okazis al homoj. Necesas rigardi! kaj Eliseo eniris dometon.<noinclude><references/></noinclude> 9v7a7muoj5xi43p8ukaheng1cukzjtk Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/15 104 26293 99697 82716 2024-11-02T13:18:24Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99697 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tis akvon, trinkigis homojn. La infanoj manĝis ankoraŭ panon kun akvo, kaj la maljunulino manĝis, sed la vilaĝano ne manĝis.—La animo, li diras, ne akceptas.— La virino tute ne levis sin kaj ne rekonsciiĝis, nur maltrankviliĝis sur la lito. Eliseo ekiris vilaĝon en butikon, aĉetis milion, salon, farunon, oleon, trovis hakilon. Li hakis lignon kaj ekhejtis fornon. La knabino komencis helpi al li. Eliseo kuiris supon kaj kaĉon, nutris la homojn. {{f|V.|c|g=115%}} Li vilaĝano manĝis iomete, ankaŭ la maljunulino manĝis, kaj la knabino kun la knabo eĉ ellekis tutan supujon kaj kuŝiĝis dormi, ĉirkaŭbrakinte unu la alian. La vilaĝano kun la maljunulino komencis rakonti, kiel ĉio tio ĉi okazis al ili. — Ni vivis, li diras, neriĉe eĉ antaŭe; sed nun nenio elkreskis; kaj de aŭtuno ni komencis elspezi por nutraĵo ĉion, kion ni havis. Ni ĉion elspezis kaj komencis peti ĉe najbaroj kaj ĉe bonaj homoj. Komence oni donis; kaj poste oni rifuzis. Iuj donus volonte, sed nenio estis por doni. Kaj ni ekhontis peti; ni ŝuldas al ĉiuj je mono, je faruno, je pano. Mi serĉis, diras la vilaĝano, laboron, sed nenia estas laboro. Homoj ĉie proponas sian laboron por nutrado. Unu tagon mi laboras, du tagojn iradas, serĉas laboron. La maljunulino kun la knabino komencis iradi malproksimen, peti almozon. Oni donas malmulton, neniu havas panon. Tamen ni iel nutriĝis, opiniis, ke ni travivos iel ĝis nova<noinclude><references/></noinclude> 61ihxaslr4zs2jryyl5yf7qojzvj603 Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/10 104 26300 99693 82770 2024-11-02T12:48:29Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99693 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ŝuojn kaj ekiris. La hejmuloj akompanis ilin post vilaĝan baraĵon, adiaŭis, kaj la maljunuloj ekiris voje. Eliseo eliris kun gaja humoro, kaj apenaŭ li deiris de la vilaĝo, li forgesis ĉiujn siajn aferojn. Sola penso estis ĉe li, ke li komplezu al la kamarado dum vojaĝo, ke li ne diru al iu maldelikatan vorton, ke li atingu celatan lokon kaj revenu hejmen en paco kaj en amo. Eliseo iras sur vojo kaj ĉiam murmuras preĝon aŭ ripetas parkere sanktulajn biografiojn, kiujn li scias. Kaj se li renkontiĝas voje kun iu homo aŭ venas dormolokon, li penas esti afabla kun ĉiu kaj paroli vortojn piamaniere. Li iras, ĝojas. Solan aferon Eliseo ne povis fari. Li volis ĉesi flari tabakon kaj restigis tabakujon hejme, sed li ekenuis. Voje iu homo donis al li tabakon. Kaj de tempo al tempo li postiĝas je kamarado, por ke ne pekigi lin, kaj flaras. Efimo iras ankaŭ bone, ne faras malbonaĵon kaj ne parolas malseriozaĵojn; sed li ne havas facilecon en la animo. La zorgoj pri hejmaĵo ne eliĝas el lia kapo. Li ĉiam rememoras, kio estas farata hejme. Ĉu li ne forgesis ion ordoni al la filo, aŭ ĉu la filo tiel faras. Se li vidas voje, ke oni plantas terpomojn aŭ oni veturigas sterkaĵon, li pensas: ĉu la filo faras tiel, laŭ lia ordono. Nu, eĉ, li revenus kaj ĉion montrus kaj mem farus. {{f|III.|c|g=115%}} La maljunuloj iris kvin semajnojn, eluzis hejmajn bastajn ŝuojn, jam aĉetis novajn; kaj ili venis al malgrand-<noinclude><references/></noinclude> 3etq6bh1pyydlg8ggchwsfc0m7bkyne Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/13 104 26301 99698 82771 2024-11-02T13:18:42Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99698 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|IV.|c|g=115%}} Eliseo turnis fermilon—estas nefermite. Li malfermis pordon kaj trairis vestiblon. La ĉambra pordo estis malfermita. Maldekstre estas forno; rekte—ĉefa angulo; en ĝi estas sanktobildujo, tablo; apud tablo—benko; sur la benko sidas maljunulino, kun nekovrita kapo, nur en ĉemizo, metis la kapon sur la tablon, kaj apud ŝi—knabeto malgrasa, pala, sed la ventro estas dika; li ŝirpinĉas la maljunulinon je maniko kaj mem ploregas, petas ion. Eliseo eniris en la ĉambron. En la ĉambro malbonodoras. Li rigardas: post forno, sur subplafona bretlito kuŝas virino, vizaĝo malsupren, nur ronkas kaj jen etendas piedon, jen fleksas. Ŝi skuiĝas, kaj malbona odoro iras de ŝi; videble ŝi malpuriĝis sub si kaj neniu estas, kiu ordigus ŝin. La maljunulino levis la kapon, ekvidis homon. — Kion, ŝi diras, vi bezonas? Ni havas, homo, nenion. Eliseo komprenis, kion ŝi parolas, aliris al ŝi. — Mi, li diras, eniris por trinki. — Neniu estas, kiu alportus. Nenio estas, kion preni. Iru. Eliseo komencis demandi. — Ĉu neniu sana estas ĉe vi, por ordigi la virinon? — Neniu estas, la mastro mortis sur korto, kaj ni estas ĉi tie. La knabo komence eksilentis, ekvidinte fremdulon; sed kiam la maljunulino ekparolis, li denove ekkaptis<noinclude><references/></noinclude> k7esgag5z9f8n8ujq7g0gxbt8uq31xg Paĝo:Abesgus - Kraljeviĉ Marko, 1897.pdf/4 104 28286 99738 87053 2024-11-03T11:32:39Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 99738 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tiuj ĉi sonoj ne povas fari muzikan frazon, kaj servas nur por esti fundamento de la pentraĵo, kiun faras la vortoj de la kantisto. Estis suna oktobra tago — unu el tiuj tagoj, kiuj estas al homoj iafoje donacataj de aŭtuno antaŭ ol ĝi fine cedos sian lokon al la vintro. La vaporŝipo, egalmezure laborante per siaj radoj, bataladis kun peno kontraŭ la fluo de Danubo, kiu estas tie ĉi tre rapida; tio ĉi estis pli malproksime de la Fera Pordego, tie, kie la Danubo sin trabatadas inter la disbranĉoj de Balkanoj (de serba flanko) kaj de Karpatoj (de hungara flanko) kaj fluas rapide sur terure mallarĝa kaj profunda lito. De ambaŭ flankoj la bordoj sin levas perpendikulare la riveron ĝis timiga alto, kompare kun kia homo ŝajnas nemezurebla malgranda kaj sensignifa , aparte se oni ekpensas, ke tiuj ĉi bordoj staris tiel same neŝanceleble , ke tiu ĉi rivero fluis tiel same rapidege kaj la tuta naturo tie ĉi estis tia sama, kiam ne ekzistis ankoraŭ la regnoj, limataj nun de tiu ĉi rivero, kaj kiam la popoloj, trinkantaj nun ĝian akvon, ankoraŭ migradis en ebenaĵoj de Azio kaj Eŭropo orienta! Ia trankviliganta sento, ia konscio de malgrandeco de ĉiaj niaj pasioj penetras en la animon, kiam subite sur la serba bordo sur la terura alto oni ekvidas glatehakitan ŝtonegon kaj sur ĝi — latinan surskribon kun du grandegliteraj vortoj supretitole: „Tabula Trajani.“ Tiu ĉi surskribo ekzistas preskaŭ mil okcent jaroj! Post ĝi oni renkontas poste pli trankvile Golubac’on, la antikvan kastelon de serbaj reĝoj (antaŭ la perdo de la maldependenco): ĝi ekzistas daŭre sescent jaroj… La montoj kaj la rivero estis tiaj samaj, kiel nun, kiam tie ĉi trakondukis siajn legionojn la venka roma imperiestro, kaj kiu scias, kiom da centjaroj antaŭ tio ili estis tiaj samaj, kaj kiom da centjaroj post ni ili estos tiaj samaj! La naturo estas tiel same ŝanĝebla, kiel ĉio en la mondo, sed ĝiaj tagoj estas miljaroj por ni, kaj al niaj okuloj ĝi ŝajnas malŝanĝata! Sed la homoj sin ŝanĝas pli rapide ol la naturo, kaj la aŭskultintoj la kantiston, kiu ĵus finis la kanton pri la reĝido Marko (Kraljeviĉ Marko, kiel diras serboj), — tiu ĉi publiko similis<noinclude><references/></noinclude> 8p2no9i82ku7j359plo6a1vo4x5nxbh Paĝo:Abesgus - Kraljeviĉ Marko, 1897.pdf/3 104 31879 99736 93896 2024-11-03T11:10:09Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 99736 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{f|'''Kraljeviĉ Marko.'''|c|g=200%}} {f|Tri renkontoj.|c}} {f|(Originala rakonto.)|c}} '''N'''e mortis la reĝido Marko; li dormas en monta kaverno; lian dormon gardas vila <ref>Monta feino de serba mitologio.</ref>; apud li staras lia ĉevalo ŝarac kaj manĝas muskon; lia glavo staras en ŝtono. . . . Venos la tempo, la glavo elsaltos el la ŝtono, la reĝido Marko vekiĝos, prenos per siaj manoj la glavon kaj forpelos la turkojn kaj restarigos la serban imperion.“ Tiel kantis, sidante sur la ferdeko de Danuba <ref>Definante terminojn geografiajn, l'aŭtoro sin fondis je l'ortografio franca.</ref> vaporŝipo, homo de ĉirkaŭ tridek kvin jaroj, kun delikataj kaj noblaj trajtoj, grizaj okuloj, brilantaj je flamo de entuziasmo, vestita je ordinara kostumo de serbaj vilaĝanoj: tola ĉemizo, metita super la pantalonon, kuntiritan apud la genuoj, mallonga, dika cinamkolora drapa jako, malalta feso sen peniko kaj belaj ledaj ŝuoj, vidataj nur ĉe serboj, – ornamitaj supre per plektaĵo de maldikaj rimenetoj. – Li akompanis sin per „gusle“, – stranga korda instrumento de duongloba formo kun unu sola kordo, kiun oni ludas per hara arĉo; la sonoj de „gusle“ ne estas sen agrableco, sed kompreneble,<noinclude><references/></noinclude> h6k28b1vjxaat41z7vmyvsa8x8aikkd 99737 99736 2024-11-03T11:11:50Z HenriLeFoll 4277 99737 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Kraljeviĉ Marko.'''|c|g=200%}} {{f|Tri renkontoj.|c}} {{f|(Originala rakonto.)|c}} '''N'''e mortis la reĝido Marko; li dormas en monta kaverno; lian dormon gardas vila <ref>Monta feino de serba mitologio.</ref>; apud li staras lia ĉevalo ŝarac kaj manĝas muskon; lia glavo staras en ŝtono. . . . Venos la tempo, la glavo elsaltos el la ŝtono, la reĝido Marko vekiĝos, prenos per siaj manoj la glavon kaj forpelos la turkojn kaj restarigos la serban imperion.“ Tiel kantis, sidante sur la ferdeko de Danuba <ref>Definante terminojn geografiajn, l'aŭtoro sin fondis je l'ortografio franca.</ref> vaporŝipo, homo de ĉirkaŭ tridek kvin jaroj, kun delikataj kaj noblaj trajtoj, grizaj okuloj, brilantaj je flamo de entuziasmo, vestita je ordinara kostumo de serbaj vilaĝanoj: tola ĉemizo, metita super la pantalonon, kuntiritan apud la genuoj, mallonga, dika cinamkolora drapa jako, malalta feso sen peniko kaj belaj ledaj ŝuoj, vidataj nur ĉe serboj, – ornamitaj supre per plektaĵo de maldikaj rimenetoj. – Li akompanis sin per „gusle“, – stranga korda instrumento de duongloba formo kun unu sola kordo, kiun oni ludas per hara arĉo; la sonoj de „gusle“ ne estas sen agrableco, sed kompreneble,<noinclude><references/></noinclude> con9fwieiytt11g7l7dhs6srgv02kkl Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/27 104 32536 99700 95482 2024-11-02T13:28:02Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 99700 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/28 104 32537 99699 95484 2024-11-02T13:27:44Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 99699 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/9 104 33834 99692 2024-11-02T12:41:40Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 99692 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|II.|c|g=115%}} Kaj Eliseo konvinkis la kolegon. Efimo meditis, meditis kaj alian matenon venas al Eliseo. — Nu, ni ekiru, li diras, vi diras veron. Koncerne morton kaj vivon estas Dia volo. Dum ni estas vivaj kaj havas fortojn, ni devas ekiri. Post unu semajno la maljunuloj estis jam pretaj. Taràsoviĉ havis monon hejme. Li prenis cent naŭdek rublojn kun si por pilgrimnado kaj ducent rublojn. Li restigis al la maljunulino. Ankaŭ Eliseo pretiĝis; li vendis dek abelujojn al la najbaro. La najbaro devis ankaŭ ricevi naskitaron, kioma ĝi estos de dek abelujoj. Por ĉio li prenis de la najbaro sepdek rublojn. Ceterajn tridek rublojn li kolektis hejme de ĉiuj: la maljunulino donis sian lastan monon, kiun ŝi ŝparis por sia enterigo; la bofilino donis sian monon. Efimo Taràsoviĉ ordonis.fari ĉiujn aferojn al la pliaĝa filo: kie kiom da falĉotaj herbetoj lui, kien elveturigi sterkaĵon, kiel finkonstrui kaj tegmenti la domon. Li pripensis ĉian aferon, ordonis ĉion. Kaj Eliseo nur ordonis al la maljunulino, ke ŝi lokigu junajn abelarojn de la venditaj abelujoj aparte kaj fordonu al la najbaro sen trompo, kaj pri hejmaj aferoj li eĉ ne ekparolis: la afero mem, certe, montros, kion kaj kiel necesos fari. Vi mem estas mastroj: vi faros por vi kiel eble pli bone. La maljunuloj pretiĝis. Hejmuloj bakis pastelojn, kudris sakojn, detranĉis novajn ĉifonojn por piedoj; la maljunuloj surmetis duonbotojn, prenis rezervajn bastajn<noinclude><references/></noinclude> cgv3ymhhr7ug1pn3jgn2jhmcyzv7cej Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/14 104 33835 99696 2024-11-02T13:11:48Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 99696 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ŝin je maniko. — Panon, avino, panon donu. Kaj li denove ekploris. Eliseo jam volis demandi la maljunulinon, kiarn vilaĝano eniris domon, pasis apud muro kaj volis sidiĝi sur benkon, sed maltrafis kaj falis teren. Kaj li ne komencis sin levi, komencis paroli. Li elparolis pro malfacilega spiregado po unu vorto. — Malsano, li diras, atakis, kaj ni estas malsataj. Jen li mortas pro malsato, — la vilaĝano montris per la kapo sur infanon kaj ekploris. Eliseo ekskuis dorsan sakon, liberigis manojn, demetis sakon teren, poste levis ĝin sur benkon kaj komencis malligi. Li malligis, elmetis panon, tranĉilon, detranĉis pecon da pano, donis al la vilaĝano. La vilaĝano ne prenis, sed montris sur la knabon kaj sur la knabinon. Eliseo donis al la knabo. La knabo eksentis panon, sin tiris al ĝi, ekkaptis pecon per ambaŭ manetoj, eniĝis kun tuta nazo en panpecon. La knabino eliris el post forno, fiksis sian rigardon sur pano. Eliseo donis ankaŭ al ŝi. Li detranĉis ankoraŭ pecon kaj donis al la maljunulino. La maljunulino prenis, komencis maĉi. — Estus bone, ŝi diras, alporti akvon. Buŝoj sekiĝis ĉe ili. Mi volis, ŝi diras, hieraŭ aŭ hodiaŭ — mi jam ne memoras — mi volis alporti akvon. Mi eltiris el puto sitelon da akvo, sed mi ne ĝisportis, disverŝis kaj mem falis. Kun granda peno mi alrampis hejmen. Kaj la sitelo restis tie, se iu ne forportis ĝin. Eliseo demandis, kie estas la puto ĉe ili. La maljunulino respondis. Eliseo ekiris, trovis la sitelon, alpor-<noinclude><references/></noinclude> 5lbesraavvey82g0ghpo0hmz24bmys6 Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/89 104 33836 99713 2024-11-02T16:06:08Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 99713 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/93 104 33837 99714 2024-11-02T16:06:55Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 99714 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/91 104 33838 99715 2024-11-02T16:07:53Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 99715 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Presejo de la PRESA ESPERANTISTA SOCIETO, 33, Tue Lacépède, Paris.<noinclude><references/></noinclude> t87vtpcgq7b5gebh2yorhw26eykqgit Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/8 104 33839 99716 2024-11-02T16:08:41Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 99716 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>SEP RAKONTOJ<noinclude><references/></noinclude> iq7wpq2eei5q79syugz6pm5afkwxlxs Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/5 104 33840 99722 2024-11-02T17:02:53Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 99722 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude> {{f|KIEL NEUTRA-MORESNETO|c|g=150%}} {{f|FARIGIS|c|g=120%}} {{f|'''AMIKEJO'''|c|g=200%}} {{---|3em}} {{f|'''I. — Graveco de Amikejo'''|c|g=100%}} Amikejo estas neŭtra landeto (337 hektarojn) inter Belgujo kaj Germanujo, ne malproksime de Namur kie kruciĝas la du ĉefaj fervojoj de la mondo : la fervojo Lisbono-Madrido -Parizo-Berlino-Peterburgo kaj la fervojo Konstantinoplo-Vieno-Bruselo-Londono. Amikejo kuŝas do apud granda trairejo de la homaro. Dank’ al la neŭtra lingvo, neŭtra kongresejo de la popoloj povas fariĝi apud tiu granda trairejo, Tiam estos Amikejo ne nur tre bona poresperantilo, sed ankaŭ tre bona peresperantilo. Ĝi estos ne nur esperanta lando kie oni senĉese trovos la okazon perfektigi en la internacia lingvo, ĝi estos ankaŭ kaj precipe neŭtra kunvenejo de ĉiuspecaj internaciaj delegitoj. Sekve la internaciaj rilatoj plimultiĝos, plifortiĝos; alivorte ni vidos malvolviĝi la « internan ideon » de Esperanto, laŭ la esprimo de D-ro Zamenhof. Se ni speciale konsideras ke la prefere ekzamenotaj demandoj estas la faktoj ekonomiaj, ununuraj kaŭzoj de l’paco kaj de l'milito, tiu ekzameno kaj la ĝin sek-<noinclude><references/></noinclude> hbzfbvqn2dk93u815rdeq5532l2znu9 99723 99722 2024-11-02T17:03:16Z HenriLeFoll 4277 99723 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude> {{f|KIEL NEUTRA-MORESNETO|c|g=150%}} {{f|FARIGIS|c|g=120%}} {{f|'''AMIKEJO'''|c|g=200%}} {{---|3em}} {{f|'''I. — Graveco de Amikejo'''|c|g=100%}} Amikejo estas neŭtra landeto (337 hektarojn) inter Belgujo kaj Germanujo, ne malproksime de Namur kie kruciĝas la du ĉefaj fervojoj de la mondo : la fervojo Lisbono-Madrido -Parizo-Berlino-Peterburgo kaj la fervojo Konstantinoplo-Vieno-Bruselo-Londono. Amikejo kuŝas do apud granda trairejo de la homaro. Dank’ al la neŭtra lingvo, neŭtra kongresejo de la popoloj povas fariĝi apud tiu granda trairejo, Tiam estos Amikejo ne nur tre bona poresperantilo, sed ankaŭ tre bona peresperantilo. Ĝi estos ne nur esperanta lando kie oni senĉese trovos la okazon perfektigi en la internacia lingvo, ĝi estos ankaŭ kaj precipe neŭtra kunvenejo de ĉiuspecaj internaciaj delegitoj. Sekve la internaciaj rilatoj plimultiĝos, plifortiĝos; alivorte ni vidos malvolviĝi la « internan ideon » de Esperanto, laŭ la esprimo de D-ro Zamenhof. Se ni speciale konsideras ke la prefere ekzamenotaj demandoj estas la faktoj ekonomiaj, ununuraj kaŭzoj de l’paco kaj de l'milito, tiu ekzameno kaj la ĝin sek-<noinclude><references/></noinclude> i38jq0odjyj0rk3xubdi4ih2hu24cpn Uzanto-Diskuto:Wüstenspringmaus 3 33841 99725 2024-11-02T17:52:00Z Pathoschild 120 global user pages ([[m:Synchbot|requested by Wüstenspringmaus]]) 99725 wikitext text/x-wiki [[File:Redirect arrow without text.svg|46px|link=]][[m:User talk:Wüstenspringmaus|m:User talk:Wüstenspringmaus]] s48bp6md0bqlqfh7qca2oj8x1jbdi2a Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/1 104 33842 99726 2024-11-03T09:45:21Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 99726 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|Gustave Roy|c|g=120%}} {{---|3em}} {{f|KIEL NEUTRA-MORESNETO|c|g=150%}} {{f|FARIGIS|c|g=120%}} {{f|'''AMIKEJO'''|c|g=200%}} {{---|3em}} {| |rowspan="6"|PREZO ||SD ||10 |- |PFENIGOJ||20 |- |PENCOJ||2,5 |- |CENTIMOJ||25 |- |HELEROJ||24 |- |KOPEKO||1 |} {{---|3em}} {{f|PARIS|c|g=100%}} {{f|LIBRAIRIE DE L’ESPERANTO|c|g=100%}} {{f|15, RUE MONTMARTRE, 15|c|g=100%}} {{---|3em}} {{f|1908|c|g=100%}}<noinclude><references/></noinclude> 2461xpobrg8hrvttaedost8rz0hrnz3 99727 99726 2024-11-03T09:45:56Z HenriLeFoll 4277 99727 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|Gustave Roy|c|g=120%}} {{---|3em}} {{f|KIEL NEŬTRA-MORESNETO|c|g=150%}} {{f|FARIĜIS|c|g=120%}} {{f|'''AMIKEJO'''|c|g=200%}} {{---|3em}} {| |rowspan="6"|PREZO ||SD ||10 |- |PFENIGOJ||20 |- |PENCOJ||2,5 |- |CENTIMOJ||25 |- |HELEROJ||24 |- |KOPEKO||1 |} {{---|3em}} {{f|PARIS|c|g=100%}} {{f|LIBRAIRIE DE L’ESPERANTO|c|g=100%}} {{f|15, RUE MONTMARTRE, 15|c|g=100%}} {{---|3em}} {{f|1908|c|g=100%}}<noinclude><references/></noinclude> be2mzduzxefqaeqihzncpoq7ygdib89 Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/3 104 33843 99728 2024-11-03T09:46:21Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 99728 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|Gustave Roy|c|g=120%}} {{---|3em}} {{f|KIEL NEŬTRA-MORESNETO|c|g=150%}} {{f|FARIĜIS|c|g=120%}} {{f|'''AMIKEJO'''|c|g=200%}} {{---|3em}} {| |rowspan="6"|PREZO ||SD ||10 |- |PFENIGOJ||20 |- |PENCOJ||2,5 |- |CENTIMOJ||25 |- |HELEROJ||24 |- |KOPEKO||1 |} {{---|3em}} {{f|PARIS|c|g=100%}} {{f|LIBRAIRIE DE L’ESPERANTO|c|g=100%}} {{f|15, RUE MONTMARTRE, 15|c|g=100%}} {{---|3em}} {{f|1908|c|g=100%}}<noinclude><references/></noinclude> be2mzduzxefqaeqihzncpoq7ygdib89