Vikivojaĝo
eowikivoyage
https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.44.0-wmf.4
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikivojaĝo
Vikivojaĝo-Diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Svislando
0
1606
70327
70194
2024-11-20T04:33:11Z
128.234.96.215
70327
wikitext
text/x-wiki
{{Rubando}}
{{Informkesto lando
| bildo=Dosiero:001_Chateau_de_Chillon_and_Dents_du_Midi_Photo_by_Giles_Laurent.jpg
| bildotitolo=Kastelo de Chillon
| monunuo={{W|svisa franko}} (CHF)
| areo=41 291 km²
| loĝantaro=8 740 000 (2021)
| elektro=sk
| antaŭkodo=+41
| horzono=UTC+1 (somere UTC+2)
}}
'''{{W|Svislando|Svislando}}''' (germane ''Schweiz'', france ''Suisse'', itale ''Svizzera'', romanĉe ''Svizra'', oficiale – latine – ''Confœderatio Helvetica'') estas malgranda lando en [[Mezeŭropo]] – iomete pli ol 40000 km², preskaŭ samgranda kiel [[Nederlando]] aŭ [[Danio]].
__TOC__
Svislando estas kutime taksata kiel lando de bankoj, ĉar ĝi havas longan tradicion kaj sperton pri tiu fako. Ĝi estas ankaŭ fama pro kelkaj produktoj, ekzemple la horloĝoj aŭ la fromaĝo "Emmental" (el la valo de la rivero {{W|Emme}}).
Malproksima de ĉiuj eŭropaj maroj, Svislando estas montara lando, grandparte en la norda flanko de Alpoj. En suda Svislando situas multaj el la plej altaj montoj de Alpoj, kun pintoj eĉ super 4000 m, kaj pluraj glaciejoj. Pli norde estas vasta altebenaĵo, kun pli malaltaj montoj kaj multaj lagoj, inter kiuj la plej grandaj lagoj de Okcidenta Eŭropo ({{W|Bodenlago}} kaj {{W|Lemano}}).
La turistoj venas al Svislando ĉefe pro la allogo de ĝiaj montoj kaj lagoj. Estas tamen ankaŭ historiaj vidindaĵoj, plejparte mezepokaj aŭ postaj.
== Regionoj ==
Svislando entenas 26 kantonojn.
De turisma vidpunkto taŭgas konsideri 10-12 regionojn (11 en la mapo ĉi-sube).
<br style="clear:both;" />
{{Listo de regionoj
| mapo= Suiza_en_Wikiviajes.svg
| titolomapo= Neoficialaj regionoj de Svislando (turisma vidpunkto)
| tekstomapo= Neoficialaj regionoj de Svislando (turisma vidpunkto)
| grandecomapo= 600px
| nomoregiono1= Lago Lemano
| kolororegiono1= #ffff00
| elementojregiono1= [[Ĝenevo]], [[Laŭzano]]
| priskriboregiono1= Ĉe la bordo de la lago Lemano kuŝas du el la plej belaj urboj de Svislando. Ĉirkaŭe estas monteta kamparo kun pluraj historiaj vilaĝoj.
| nomoregiono2= Ĵuraso
| kolororegiono2= #00ff00
| elementojregiono2= [[Ĉaŭdefono]], [[Neŭŝatelo]]
| priskriboregiono2= Malalta montoĉeno ĉe la landlimo kun Francio, riĉa je historiaj urbetoj, tiu regiono gravas ankaŭ por la historio de Esperanto. En ĝi situas ankaŭ la koro de la svisa tradicio de horloĝfarado.
| nomoregiono3= Ebenaĵo de la Rejno
| kolororegiono3= #c71585
| elementojregiono3= [[Bazelo]]
| priskriboregiono3= La plej malalta parto de Svislando, ĉe la rivero Rejno kaj la landlimo kun Germanio. Riĉa je industriaj fabrikoj, ĝi estas tamen ankaŭ riĉa je historiaj monumentoj, inter kiuj la restaĵoj de la plej antikva romia urbo ĉe la Rejno.
<!--
{{leyenda|#ffa500|Mittelland}}
{{leyenda|#8b4513|Zúrich y alrededores}}
{{leyenda|#556b2f|Noreste}}
{{leyenda|#4169e1|Suiza interior}}
{{leyenda|#ee82ee|Alpes berneses}}
{{leyenda|#ff4500|Valais}}
{{leyenda|#adff2f|Tesino}}
{{leyenda|#20b2aa|Grisonia}}]]
!-->
| nomoregiono4=
| kolororegiono4=
| elementojregiono4=
| priskriboregiono4=
| nomoregiono5=
| kolororegiono5=
| elementojregiono5=
| priskriboregiono5=
| nomoregiono6=
| kolororegiono6=
| elementojregiono6=
| priskriboregiono6=
| nomoregiono7=
| kolororegiono7=
| elementojregiono7=
| priskriboregiono7=
| nomoregiono8=
| kolororegiono8=
| elementojregiono8=
| priskriboregiono8=
| nomoregiono9=
| kolororegiono9=
| elementojregiono9=
| priskriboregiono9=
| nomoregiono10=
| kolororegiono10=
| elementojregiono10=
| priskriboregiono10=
}}
<br style="clear:both;" />
== Urboj ==
* [[Berno]] – la ĉefurbo
* [[Zuriko]] – la plej granda urbo (ne granda tamen kompare al aliaj eŭropaj urboj – nur 400mil loĝantoj)
* [[Bazelo]]
* [[Ĝenevo]]
* [[Laŭzano]]
* [[Vinterturo]]
Nur tiuj urboj ĉi supre havas pli ol 100mil loĝantoj.
Inter la pli malgrandaj urboj, estas menciindaj:
* [[Friburgo]]
* [[Koiro]]
* [[Lucerno]], fama urbeto ĉe la {{W|Kvarkantona Lago}} kaj la monto {{W|Pilato (monto)|Pilato}}
* [[Lugano]]
* [[Neŭŝatelo]]
* [[Sankt-Galo]]
* [[Sion]]
* [[Ŝafhaŭzo]]
* [[Zugo]]
== Aliaj cellokoj ==
* {{Li|Ĉaŭdefono}} (''La Chaux-de-Fonds''), taksata la esperanta ĉefurbo de Svislando
== Komprenu ==
=== Tereno ===
Svislando situas plejparte en la norda flanko de Alpoj.
Estas en Svislando, ofte apud la landlimo kun Italio, multaj el la plej altaj montoj de Alpoj, kiel la {{W|Monte-Rosa-Masivo|Monto Rosa}}, kies plej alta pinto (Dufour, 4633 m) distancas nur 200 m de la landlimo; la {{W|Materhorno}}, kies pinto (4478 m) kuŝas precize sur la landlimo; la {{W|Bernina Montaro}}, kies plej alta pinto (4049 m) ankaŭ apudas la sudan landlimon. La {{W|Jungfrau}} (4158 m) situas tamen en la eno de Svislando, inter la kantonoj Berno kaj Valezo, dum la masivo de la Blanka Monto, kies plej altaj pintoj estas inter Francio kaj Italio, puŝas kelkajn pli malgravajn pintojn norden en la kantonon Valezon.
Pli norde estas altebenaĵo (france ''Plateau'', germane ''Mittelland''), kiu entenas ankaŭ malaltajn montojn, montetojn kaj valojn. En tiu mezalta zono estas la ĉefaj urboj de Svislando.
Dum la glaciaj epokoj la tuta Svislando estis kovrita de glacio, kiu postlasis multajn lagojn, grandajn kaj malgrandajn. La plej grandaj lagoj estas la {{W|Lemano|Lago Lemano}} (582 km²) kaj la {{W|Bodenlago}} (536 km²), kiuj estas ankaŭ la plej vastaj en Okcidenta Eŭropo (sen Skandinavio). Aparte ĉarma estas la pli malgranda {{W|Kvarkantona Lago}} (114 km²), tre serĉata de turistoj.
Du el la plej longaj riveroj en okcidenta Eŭropo, la {{W|Rejno}} (1239 km) kaj la {{W|Rodano}} (812 km), fontas en Svislando. Aliaj gravaj riveroj kies fontoj situas en Svislando estas {{W|Inn}} (517 km), alfluanto de Danubo, kaj {{W|Tiĉino (rivero)|Tiĉino}} (248 km), alfluanto de {{W|Pado}}.
Ne estas marbordoj en Svislando.
=== Historio ===
=== Etnoj ===
=== Klimato ===
== Eniri ==
=== Eniri avie ===
=== Eniri trajne ===
=== Eniri buse ===
=== Eniri piede ===
== Transportiĝi ==
=== Piediri ===
=== Bicikli ===
=== Publika transporto ===
==== Transportiĝi trajne ====
[[Dosiero:Railwaysystem Switzerland 2017.svg|eta|dekstra|Mapo de fervojoj en Svislando]]
Trajnoj estas la ĉefa publika transport-maniero en Svislando. La ĉefa transport-kompanio estas {{W|Svisaj Federaciaj Fervojoj|SBB CFF FFS}}. Sur ĝia retejo [https://www.sbb.ch/ sbb.ch] (en la angla, germana, franca kaj en la itala) oni povas trovi horarojn por la tuta publika transporto en Svislando (ne nur trajnoj).
La numeroj ĝenerale montrataj sur la tabuloj en stacidomoj aŭ sur la trajnoj mem ofte montras numeron de la linio, ne tiu de la konkreta trajno (kiu povas esti markita sur via bileto).
==== Transportiĝi buse ====
==== Transportiĝi ŝipe ====
==== Enlandaj flugoj ====
=== Veturi aŭte ===
[[Dosiero:CH-Hinweissignal-Anzeige der allgemeinen Höchstgeschwindigkeiten.svg|eta|dekstra|Rapidec-limigoj en Svislando]]
== Vidi ==
== Fari ==
== Komuniki ==
{{Vidu ankaŭ|Germana frazlibro|Franca frazlibro|Itala frazlibro}}
Oficialaj lingvoj de Svislando estas [[Germana frazlibro|la germana]], [[Franca frazlibro|la franca]], [[Itala frazlibro|la itala]] kaj la romanĉa. Homoj kutime scipovas paroli almenaŭ unu alian svislandan lingvon krom sia denaska lingvo kaj ofta estas ankaŭ scio de angla lingvo.
== Aĉeti ==
En Svislando oni pagas per {{W|Svisa franko|svisaj frankoj}} (internacia mallongigo: ''CHF'', svisa mallongigo: ''Fr.''). Unu franko (germane: ''Franken'', france: ''franc'', itale: ''franco'', romanĉe: ''franc'') dividiĝas je 100 centimoj (germane: ''1 Rappen'', france: ''centime'', itale: ''centesimo'', romanĉe: ''1 rap'').
=== Vendejaroj ===
== Manĝi ==
=== Tradiciaj manĝaĵoj ===
[[Dosiero:Cheese fondue-01-2.jpg|eta|dekstra|Fondue]]
* '''Fondue'''
* '''Rösti''' ({{W|Roŝtio}}) – terpomplataĵo
* '''Raclette''' ({{W|Rakledo}})
* '''Zürcher Geschnetzeltes''' – bovidaĵo en krema saŭco, ofte akompanata de Roŝtio aŭ pastaĵoj
=== Vegetarismo kaj veganismo ===
== Trinki ==
[[Dosiero:Kleine Rivellas in Bern 2024.jpg|eta|dekstra|Malgrandaj boteloj de ''Rivella'']]
Vaste konata senalkohola trinkaĵo estas '''{{W|Rivella}}''', kiu estas produktata el {{W|selakto}}. Ĝiaj specoj estas distingeblaj laŭ koloroj – la origina estas ruĝa, sensukera estas blua (ĝi enhavas artefaritajn dolĉigilojn). Nova versio de ''Rivella Refresh'' havas malpli da sukero kaj estas markita kiel vegana – do ĝi ne enhavas selakton.
=== Alkoholaĵoj ===
Almenaŭ en la germanlingva parto de Svislando estas vaste disponebla '''biero'''. Svisa '''vino''' estas malmulte konata eksterlande, sed ĝi estas bongusta.
Vendejoj de la kooperacio ''Migros'' tradicie ne vendas alkoholaĵojn jam ekde sia fondiĝo. En 2023 ĝi tamen komencis vendi sian propran senalkoholan bieron.<ref>[https://www.konsider.ch/non-bier-migros-schuetzengarten-st-gallen-alkohol-abstimmung-20220705 Konsider: Non-Bier der Migros kommt aus St. Gallen]</ref>
== Loĝi ==
=== Esperanta loĝado ===
<!-- En (nomo de la lando) estas {{Pasporta Servo gastigantoj|loko= |nombro= |jaro= |monato=}}. -->
=== Kampadejoj ===
=== Hosteloj ===
=== Hoteloj ===
== Sekureco ==
Avertojn kontraŭ danĝera vetero eldonas Federacia Oficejo por Meteologio kaj Klimatologio kaj troveblas je [https://www.meteoswiss.admin.ch/services-and-publications/applications/hazards.html ilia paĝo] (angle, germane, france kaj itale) aŭ je [https://www.meteoalarm.org/en/live/region/CH Meteoalarm] (angle, germane, france, itale kaj romanĉe).
== Sano ==
== Respekto ==
== Esperanto ==
=== Lokaj esperantistoj ===
La urbo '''{{Li|Ĉaŭdefono}}''' (''La Chaux-de-Fonds''), en la Kantono Neuŝatelo, povas esti konsiderata Esperanto-ĉefurbo de Svislando, ĉar ĝi estas la sidejo de pluraj Esperanto-institucioj.
La {{W|Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia}} (CDELI), faka sekcio de la urba biblioteko, estis kreita en 1954 kaj havas vastan kolekton de verkoj kaj dokumentoj pri Esperanto kaj ankaŭ pri aliaj planlingvoj, ekzemple volapuko kaj ido.
La {{W|Kultura Centro Esperantista}} (KCE) havas sian sidejon en Ĉaŭdefono ekde 1975. Tie en 1980 estis fondita {{W|LF-koop}} kaj en 1998 estis proklamita la {{W|Civito de Esperantio|Esperanta Civito}}.
La {{W|Svisa Esperanto-Societo}}, landa asocio de {{W|UEA}}, havas lokajn grupojn en Bazelo, Berno, Ĉaŭdefono, Laŭzano, Wil (Kantono Sankt-Galo), Zuriko. La oficiala retejo estas: [http://www.svisa-esperanto-societo.ch/ www.svisa-esperanto-societo.ch].
=== Esperantaj renkontiĝoj ===
En Svislando okazis pluraj [[Universala Kongreso|Universalaj Kongresoj]] de UEA: en 1906 kaj 1925 en Ĝenevo, 1913, 1939 kaj 1947 en Berno, 1979 en Lucerno.
SAT aranĝis du [[SAT-kongreso]]jn en Svislando: en 1981 en Bazelo, en 2003 en Ĉaŭdefono.
En 2015 {{W|ILEI}} aranĝis la trian [[Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto|Tutmondan Kolokvon pri Instruado de Esperanto]] en Neŭŝatelo kaj Ĉaŭdefono.
== Konsulejoj ==
== Viziti plu ==
* [[Aŭstrio]]
* [[Germanio]]
* [[Liĥtenŝtejno]]
* [[Francio]]
* [[Italio]]
== Rimarkoj ==
<references />
== Eksteraj ligiloj ==
* [https://eventaservo.org/europo/Svislando Esperanto-renkontiĝoj] en Svislando ĉe {{W|Eventa Servo}}
{{Skizo}}
{{Parto de|Mezeŭropo}}
aw5fp7jqwuffzcsuuzvkymo7nr070sd
Liparaj insuloj
0
4869
70326
70325
2024-11-19T12:01:46Z
Rdelre
27
/* Fari */
70326
wikitext
text/x-wiki
{{Rubando|View from Vulcano, Aeolian Islands, Sicily, Italy.jpg}}
{{Informkesto urbo
| nomo = Insuloj Liparaj (aŭ Eoliaj)<br><small>''(Isole Lipari / Eolie)''</small>
| flago =
| flagograndeco =
| bildo = Image:Panorama view-het vulkaan eiland Stromboli.JPG
| bildotitolo = La insulo Stromboli
| lando = Italio
| regiono = [[Sicilio]]
| loĝantaro = 15410 (2019)
| areo = 114
| alto =
}}
'''{{W|Liparaj insuloj|Liparaj Insuloj}}''' (ankaŭ '''Eoliaj Insuloj'''; itale ''Isole Lipari'' /'izole 'lipari/ aŭ ''Isole Eolie'' /'izole e'ɔlje/) estas insularo de 7 insuletoj en [[Sicilio]] en [[Italio]].
== Kompreni ==
{{Situo sur mapo|Italio
|Larĝo = 246
|Lat = 38/32/0
|Lon = 14/54/0
|Teksto = Liparaj Insuloj
|Titolo =
|Pozicio = bottom
|Floso = right
|Mapospeco = reliefo
|montrukoordinatojn = ne
|Markospeco=Vulkano
}}
La Liparaj Insuloj estas la pintoj de vulkanoj grandparte submaraj; fakte estas multaj pluaj vulkanoj tute submaraj, kiuj kune kun tiuj insuloj konsistigas la '''Eolian Arkon''', sinsekvon de vulkanoj en la suda parto de la {{W|Tirena maro|Tirena Maro}}. La plimulto de tiuj vulkanoj estas malaktiva, sed kelkaj erupcias ankaŭ en nia tempo: '''Stromboli''' kaj '''Vulcano''' en la insuloj kaj aliaj submare.
La insuloj entenas ĉarmajn vilaĝojn; kvankam kelkaj estas maldense loĝataj, neniu estas senhoma.
En la jaro 2000 {{W|Unesko}} deklaris la insularon {{W|Monda Heredaĵo}}.
=== Tereno ===
La insuloj estas malgrandaj: la plej granda, Lipari, havas areon de 37km², la plej malgranda, Panarea, de 3km². Ili ĉiam entenas vulkandevenajn altaĵojn; Salina havas la plej altan pinton (962m), Stromboli, aktiva vulkano, la duan (926m).
Krom la 7 insuletoj, estas rifoj kaj bagatelaj terpecoj, kiel Basiluzzo apud Panarea (0,3km²) kaj Strombolicchio apud Stromboli (0,008km²).
Stromboli erupcias plurfoje ĉiun tagon; ĝiaj erupcioj estas kutime nedanĝeraj, kvankam esceptoj ja okazis. La lasta erupcio en Vulcano finiĝis en 1890; en la insulo restas nuntempe nur fumblovoj, sed la vulkano antaŭvideble denove erupcios.
=== Historio ===
Estas signoj ke almenaŭ 5000, eble 10000, jarojn a.K. prahomoj ekloĝis en la insuloj Lipari kaj Salina.
=== Klimato ===
== Aliri ==
Kompreneble, estas nur du manieroj aliri tiujn insuletojn: flugante aŭ per ŝipo/boato.
=== Aliri aviadile ===
Ne estas veraj flughavenoj en la Liparaj Insuloj. Eblas tamen flugi tien de Kalabrio aŭ Sicilio per helikoptero. Informoj ekzemple ĉe [https://www.airpanarea.com/booking/ Air Panarea]<small> (5-lingve)</small>, [https://helijet.it/elicotteri/trasferimenti-in-elicottero/ HeliJet]<small> (itale, angle)</small>, [https://helisicily.com/transfers-in-elicottero/ Helisicily]<small> (4-lingve)</small>.
=== Aliri ŝipe ===
Eblas ŝipiri la tutan jaron de Milazzo al la Liparaj Insuloj, kaj ree. Estas pluraj veturoj Milazzo-Vulcano-Lipari (ĉ. 2h); kelkaj pluiras (sed almenaŭ vintre ne ĉiutage) al Salina-Alicudi-Filicudi aŭ al Panarea-Stromboli (Milazzo-Stromboli daŭras ĉ. 4h).
Estas ankaŭ ŝipaj kunligoj (vintre ne ĉiutagaj) rekte de Napolo al Stromboli/Salina/Lipari/Vulcano/Milazzo. La vojaĝo per pramo inter Napolo kaj Stromboli daŭras 10h aŭ pli (nokta vojaĝo); la veturo per glitŝipo daŭras 4h-5h kaj estas havebla nur somere.
Somere ŝipoj (ankaŭ glitaj) veturas ankaŭ de Palermo al kelkaj el la Liparaj Insuloj.
Informoj troveblas interrete en pluraj lokoj, inter kiuj:
# [https://carontetourist.it/it/siremar/orari Caronte Tourist] (pramoj - en la itala kaj en la angla)
# [https://www.traghettilines.it/ TraghettiLines] (pramoj - en 5 lingvoj)
# [https://www.traghetti-eolie.it/ Traghetti Eolie] (glitŝipoj de/al Napolo - nur en la itala)
# [https://www.libertylines.it/ Liberty Lines] (glitŝipoj de/al Palermo - itale kaj angle)
=== Kunporti aŭton aŭ biciklon ===
Se vi emas kunporti aŭton, biciklon aŭ motorciklon, vi devas uzi pramon.
Fakte, kutime aŭto ne estas utila, ĉar la insuloj estas malgrandaj kaj la ŝoseoj mallarĝaj; nur en Lipari kaj Salina eblas veturi inter du lokoj 10km aŭ malmulte pli. Bicikloj povas esti utilaj.
== Moviĝi ==
=== Piediri ===
=== Publika transportado ===
=== Veturi aŭte ===
Ne estas rekomendinde veturi aŭte, ĉar la insuloj estas malgrandaj kaj la ŝoseoj malbonaj.
=== Bicikli ===
== Vidi ==
<mapframe text="Liparaj Insuloj (la ruĝa koloro montras la insulojn kun la du ĉefaj vulkanoj)" width="600" height="350" zoom="9" latitude="38.5" longitude="15.1" align="right" >
{
"type": "FeatureCollection",
"features": [
{ "type": "Feature", "properties": { "title": "Lipari", "marker-symbol": "1", "marker-size": "small", "marker-color": "5000d0" },
"geometry": { "type":"Point", "coordinates":[14.9548, 38.4703] } },
{ "type": "Feature", "properties": { "title": "Vulcano", "marker-symbol": "2", "marker-size": "small", "marker-color": "f03030" },
"geometry": { "type":"Point", "coordinates":[14.9598, 38.4146] } },
{ "type": "Feature", "properties": { "title": "Stromboli", "marker-symbol": "3", "marker-size": "small", "marker-color": "f03030" },
"geometry": { "type":"Point", "coordinates":[15.2392, 38.7978] } },
{ "type": "Feature", "properties": { "title": "Panarea", "marker-symbol": "4", "marker-size": "small", "marker-color": "5000d0" },
"geometry": { "type":"Point", "coordinates":[15.0767, 38.6374] } },
{ "type": "Feature", "properties": { "title": "Salina", "marker-symbol": "5", "marker-size": "small", "marker-color": "5000d0" },
"geometry": { "type":"Point", "coordinates":[14.8716, 38.5574] } },
{ "type": "Feature", "properties": { "title": "Filicudi", "marker-symbol": "6", "marker-size": "small", "marker-color": "5000d0" },
"geometry": { "type":"Point", "coordinates":[14.5812, 38.5604] } },
{ "type": "Feature", "properties": { "title": "Alicudi", "marker-symbol": "7", "marker-size": "small", "marker-color": "5000d0" },
"geometry": { "type":"Point", "coordinates":[14.3609, 38.5335] } },
]
}
</mapframe>
=== Lipari ===
[[Dosiero:Lipari Island from the air.jpg |left|100px]]<maplink text="1" zoom="12" latitude="38.48" longitude="14.94" > { "type": "Feature", "properties": { "title": "Lipari (insulo)", "marker-symbol": "1", "marker-size": "large", "marker-color": "5000d0" }, "geometry": { "type":"Point", "coordinates":[14.9364, 38.4889] } }</maplink> - La insulo '''Lipari''' (elp. ''/'lipari/'') estas la plej granda el la Liparaj Insuloj, al kiuj ĝi donas sian nomon. La bordoj estas plejparte krutaj, sed enhavas ankaŭ kelkajn sablejojn. La interno entenas plurajn malgrandajn vulkankraterojn - la lasta erupcio okazis en la 13-a jarcento.
<br style="clear:left;" />
[[Dosiero:Lipari in the Evening (25666262981).jpg |left|100px]]<maplink text="11" zoom="16" latitude="38.46682" longitude="14.95703" > { "type": "Feature", "properties": { "title": "Lipari (urbeto)", "marker-symbol": "11", "marker-size": "small", "marker-color": "30d030" }, "geometry": { "type":"Point", "coordinates":[14.95703, 38.46682] } }</maplink> - La urbeto '''Lipari''', samnoma kiel la insulo, havas mezepokan fortikaĵon (fondita en la 11-a jarcento), kun kelkaj signoj pli antikvaj kaj pluraj aldonoj pli freŝdataj.
<br style="clear:left;" />
[[Dosiero:Terme di San Calogero 02.jpg |left|100px]]<maplink text="12" zoom="14" latitude="38.47789" longitude="14.90991" > { "type": "Feature", "properties": { "title": "Banejo de Sankta Kaloĝero", "marker-symbol": "12", "marker-size": "small", "marker-color": "30d030" }, "geometry": { "type":"Point", "coordinates":[14.90991, 38.47789] } }</maplink> - La '''kuracbanejo de Sankta Kaloĝero''' (''Terme di San Calogero'') estis uzata antikve, kaj denove inter 1872 kaj 1975, pro la kuraca povo de proksima varma fonto; nun ĝi estas tamen nur kultura centro kaj muzeo, kie eblas interalie vidi restaĵojn de antikvaj basenoj kaj muroj.
<br style="clear:left;" />
[[Dosiero:Lipari_inland.jpg |left|100px]]<maplink text="13" zoom="14" latitude="38.5044" longitude="14.9494" > { "type": "Feature", "properties": { "title": "Monto Pilato", "marker-symbol": "13", "marker-size": "small", "marker-color": "30d030" }, "geometry": { "type":"Point", "coordinates":[14.9494, 38.5044] } }</maplink> - La '''monto Pilato''', kiu erupciis lastafoje en 1230. Lafoj estas ankoraŭ videblaj malalte sur la norda flanko.
<br style="clear:left;" />
[[Dosiero:Sicile_394.jpg |left|100px]]<maplink text="14" zoom="14" latitude="38.4917" longitude="14.9619" > { "type": "Feature", "properties": { "title": "Canneto", "marker-symbol": "14", "marker-size": "small", "marker-color": "30d030" }, "geometry": { "type":"Point", "coordinates":[14.9619, 38.4917] } }</maplink> - '''Canneto''' (''/ka'nneto/''), vilaĝo 3km norde de Lipari, kun longa plaĝo.
<br style="clear:both;" />
== Fari ==
* Marbani aŭ sunbruniĝi ĉe la marbordo
* Ekskursi - aparte malkutimaj estas la ekskursoj sur la vulkanoj
* Boati
* Observi vulkanojn, vulkandevenajn aĵojn, vulkanajn fenomenojn
* Subakve naĝi
== Aĉeti ==
=== Vendejaroj ===
== Manĝi ==
== Trinki ==
== Loĝi ==
=== Kampadejoj ===
=== Hosteloj ===
=== Hoteloj ===
== Sekureco ==
== Esperanto ==
=== Lokaj esperantistoj ===
== Konsulejoj ==
== Viziti plu ==
== Rimarkoj ==
<references/>
{{Skizo}}
{{Parto de|Sicilio}}
jh3gaiarcgh0zni9wj989t2q73pdoha